La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontraŭe: kiam efektiviĝos aŭtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke ĝia decido havos forton por la mondo, la Esperantistoj mem proponos al ĝi difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en ĝi ĉiujn utilajn plibonigojn, se eĉ por tio ĉi oni devus ŝanĝi la lingvon ĝis plena nerekonebleco; sed ĉar ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco estos alkondukita al feliĉa fino, kaj ĉu la finita laboro en la praktiko montriĝos tute taŭga, sekve kompreneble estus tre malsaĝe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ĝi pro la problema estontaĵo rifuzus la faktan kaj en ĉiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunaĵon; sekve se eĉ la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, ĝi povus decidi nur la jenon: akcepti dume la lingvon Esperanto en ĝia nuna formo kaj paralele kun tio ĉi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu ĉi lingvo aŭ je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montriĝus, ke la laborado de la komitato estas feliĉe alkondukita al fino kaj post multaj provoj montriĝis tute taŭga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataŭ ĝi eniras en la vivon la formo nova. Ĉiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo, en ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto.
Sekve resumante ĉion, kion ni diris de la komenco ĝis la nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj konkludoj:
1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;
3. La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi;
4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;
5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; ĝi aŭ estos lasita por ĉiam en ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos poste faritaj iaj ŝanĝoj.
VIII
Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris. Unue sekvas tio, ke la Esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj «saĝaj» kaj «praktikaj» homoj, — kiuj juĝas pri ĉio supraĵe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras ĉion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli aŭ malpli frue devas efektiviĝi kaj nepre efektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi, kiom ajn la saĝuloj ŝercadus pri ĝi. Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga aŭ longa batalado Esperanto pli aŭ malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikiĝoj internaciaj. Ni konfirmas tion ĉi kuraĝe ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti ne povas. Longan tempon eble ankoraŭ la Esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble ankoraŭ ĉia bubo ĵetados sur ilin ŝtonojn, koton kaj malsaĝajn spritaĵojn, sed tio, kio devas veni, pli aŭ malpli frue venos. La iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne ĝisvivos ĝis tiu tempo, kiam fariĝos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanaĵoj, sed pli aŭ malpli frue por la maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraŭ eble ili ŝajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraŭ ilia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita — sed tiu ĉi afero jam neniam mortos, ĉar ĝi morti jam neniam povas. La afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post ĉiu nova silenta tempo, se ĝi eĉ daŭrus dekon da jaroj, aperos nova revigligo; kiam laciĝos unuj batalantoj, aperos pli aŭ malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, ĝis fine ĝi plene atingos sian celon. Ne malĝoju tial, Esperantistoj, se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj.
Sur la supre montritajn kvin konkludojn ni turnas apartan atenton de tiuj Esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie kaj tial ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aŭ perdas la kuraĝon. Ĉiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa logiko. Tial se oni diras al vi «La mondo ne volas vian lingvon», respondu kuraĝe: «Ĉu la mondo volas aŭ ne volas, ĝi pli aŭ malpli frue devos akcepti ĝin, ĉar alie esti ne povas». Kiam vi aŭdos «Oni diras, ke aperis nova lingvo, oni diras, ke tia aŭ alia instruita societo aŭ kongreso deziras elekti tian aŭ alian lingvon aŭ krei novan lingvon», respondu kuraĝe: «Ĉiuj tiuj ĉi famoj aŭ entreprenoj estas fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj personoj, sed ankaŭ de tutaj societoj ripetiĝis jam multajn fojojn kaj ĉiufoje finiĝadis kaj devis finiĝadi per la plej plena fiasko; lingvo internacia povas esti nur Esperanto, ĉar laŭ la leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero alie esti neniel povas».