Выбрать главу

Se oni diras al vi: «Tiu aŭ alia Esperantisto aŭ societo Esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan paŝon kaj ridindigis aŭ diskreditigis per tio ĉi vian tutan aferon», tiam respondu: «La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton; eĉ la aŭtoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua, ĉar Esperanto jam longe fariĝis afero pure publika».

La dua, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris, estas la sekvanta: Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble devus tion ĉi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio ĉi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, al

kia nome lingvo la sorto difinis fariĝi iam internacia, tiam la afero ŝanĝiĝas. Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn: la celo estas tute klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi. Ne bezonante rigardadi, kion diras aŭ faras aliaj, ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la kreskanta konstruo. Nenia ŝtono perdiĝos. Nenia laboranto tie ĉi dependas de la alia, ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero, laŭ siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, ĉiu societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo.