V
Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis, ke lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas la demando: kiam kaj kiamaniere ĝi venos? Povas esti, ke tio ĉi venos nur post centoj aŭ eble eĉ post miloj da jaroj? Ĉu por tio ĉi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj de ĉiuj landoj? Por doni pli-malpli kontentigajn respondojn je tiuj ĉi demandoj, ni devas antaŭe analizi alian demandon, nome: «Ĉu oni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia?» Inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco: se oni ne povas antaŭvidi, kia lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj lingvoj havas por tio ĉi pli-malpli egalajn ŝancojn, tiam oni devas atendi ĝis la registaroj de ĉiuj (almenaŭ la plej gravaj) regnoj decidos aranĝi por tiu ĉi celo kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj decidiĝas por ĉia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraŭ tre kaj tre multe da jaroj, antaŭ ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiĉe maturiĝinta kaj inda je ilia enmiksiĝo, kaj poste pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antaŭ ol la afero estos decidita. Apartaj personoj kaj societoj tie ĉi nenion povus fari; ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksiĝo de la registaroj ili ne povus. Ĝis la solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus, se montriĝus, ke oni povas antaŭe antaŭvidi kun plena precizeco kaj plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia: tiam oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam ĉia societo, ĉia aparta persono povus laŭ sia propra gvido labori por la disvastigo de tiu ĉi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu ĉi lingvo kreskadus kun ĉiu horo, ĝia literaturo rapide riĉiĝadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi ĝin por la reciproka kompreniĝado de siaj membroj, kaj en la plej mallonga tempo tiu ĉi lingvo tiom fortikiĝus en la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta. Ĉu ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia? Feliĉe ni povas respondi tiun ĉi demandon tute pozitive: «jes, ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo».
Por konvinki pri tio ĉi niajn aŭskultantojn, ni petas ilin prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam efektiviĝis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti. Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur unu sola lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke ĉia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ volus ĝin elekti, kaj ke se ili kontraŭ ĉiu atendo kaj spite ĉiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem, kaj ilia elekto restus nur malviva litero.
Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturiĝis kaj ke ili alpaŝas al la elekto de lingvo internacia. Al ili antaŭstarus la sekvanta: (1) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, (2) aŭ elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean), (3) aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj, (4) aŭ difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute nova, ankoraŭ ne ekzistanta. Por ke niaj aŭskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antaŭe konatiĝi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al la aŭskultantoj pli aŭ malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj artaj, kiuj por la plimulto de niaj aŭskultantoj prezentas kredeble absolutan terra incognita.
Kiamaniere ĉe la homoj naskiĝis la ideo de lingvo arta, kiel tiu ĉi ideo disvolviĝadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ĝis la plej perfekta tipo de plena kaj riĉa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu ĉi direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu ĉi ideo en la daŭro de la lastaj du centjaroj, — pri ĉio tio ĉi ni ne parolos, ĉar por elaŭskulti ĉion tion ĉi vi ne havus sufiĉe da tempo nek pacienco. Ni diros nur ion pri la specialaj ecoj de la artaj lingvoj, ĉe kio ni kompreneble havos antaŭ la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn antaŭajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan en la nuna tempo.
Krom plena neŭtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingiĝas per la sekvantaj ecoj:
(1) Ĝi estas mireginde kaj nekredeble facila por ellernado: sen trograndigo oni povas diri, ke ĝi estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura. Kiu ne konatiĝis kun lingvo arta, ne povas eĉ kredi, ĝis kia grado atingas ĝia facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuraĝos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon: «La facileco de ĝia ellernado estas tia, ke, ricevinte Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu ĉi lingvo. En ĉia okazo, la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia Eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon al la ellernado de tiu ĉi lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se ĉiuj, almenaŭ la Eŭropanoj kaj Amerikanoj, aligos al si tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon». Komprenu, sinjoroj, kion tio ĉi signifas: «post ne pli ol du horoj da sinokupado»! Kaj en tiu ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaŭ la lastaj ellernas ĝin treege kaj mireginde facile, ĉar por la ellernado de la lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj neniaj antaŭaj scioj. Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke ili ĝis nun en sia propra, patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tute senerare, — kaj ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de ia lingvo natura ĉe tiuj samaj personoj devus okupi almenaŭ 4 aŭ 5 jarojn.