Sekve se Esperanto havus eĉ nur tiun econ, pri kiu ni supre parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri ĝi, ke ĝi estas multajn, multajn fojojn pli facila, ol ĉiu lingvo natura. Sed per tio ĉi ne finiĝas ankoraŭ la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de vortoj, vi eĉ tie ĉi renkontos ankoraŭ grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonos lerni; ĉar sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaŭe, kaj sen ia lernado, scias ankaŭ ĝian adjektivon kaj ĝian adverbon kaj ĝian verbon k.t.p., dum en ĉiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por ĉiu parto de parolo apartan vorton (ekzemple: parler, oral, verbalement). Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio kaj kun ĉia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia aŭ alia kunigo de vortoj estas ial ne permesita. Sed krom tiuj ĉi naturaj vortfaraj oportunaĵoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en ĝi ankoraŭ apartajn, tiel diri artajn rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj. Tiaj ekzemple estas ĝiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur kelkajn pro ekzemplo: la prefikso «mal» donas al la vorto sencon rekte kontraŭan («bona» bon — «malbona» mauvais), — sekve sciante la vortojn «bona, mola, varma, larĝa, supre, ami, estimi» k.t.p., vi jam mem povas formi la vortojn «malbona, malmola, malvarma, mallarĝa, malsupre, malami, malestimi» k.t.p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson «mal»; la sufikso «in» signifas la virinan sekson («patro» pere — «patrino» mère), — sekve sciante la vortojn «patro, frato, onklo, fianĉo, bovo, koko» k.t.p., vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj «patrino, fratino, onklino, fianĉino, bovino, kokino» k.t.p.; la sufikso «il» signifas ilon («tranĉi» trancher — «tranĉilo» couteau), — sekve sciante la vortojn «tranĉi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi» k.t.p., vi jam mem scias la vortojn «tranĉilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo» k.t.p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo, ekzistas ankoraŭ multaj aliaj.
Rememoru do nun ĉion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio ĉi estis nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun ĉi grandegan facilecon de arta lingvo, ĉar ni al ĝi poste ankoraŭ revenos.
(2) La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima riĉeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion ĉi ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta lingvo antaŭvidis kaj antaŭdiris ĉiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatis al tiu ĉi por la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke ĉia eĉ plej supraĵa konatiĝo kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volney, Ampère, Max Müller k.t.p., — sed ni rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseŭdoinstruitaj sofistoj; tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi ĉion nur per la sola logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion ĉi komprenos ĉiu mem, se li konsideros la jenon: Ĉia lingvo natura konstruiĝadis per tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li aŭdis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie ĉi havis ian forton. Ĉian esprimon, kiun vi multajn fojojn aŭdis, vi povas uzi, kaj ĉian esprimon, kiun vi ankoraŭ neniam aŭdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en ĉia lingvo natura sur ĉiu paŝo renkontas la sekvantan aperon: en via cerbo aperas ia komprenaĵo, sed … vi ne havas la eblon esprimi ĝin per buŝa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna priskribo de tiu komprenaĵo, kiu en via cerbo ekzistas kiel unu komprenaĵo, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple, dank’ al tio, ke je lavado de tolaĵo sin okupas ordinare virinoj, vi en ĉiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenaĵo «lavistino»; sed se viro ekvolos okupadi sin je lavado de tolaĵo, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, ĉar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolaĵo, vi neniam aŭdis! Je kuracado ĝis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, aŭ virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne troviĝis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi ankoraŭ el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k.t.p. — tio ĉi estas jam tute ne ebla! En ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon, tiun aŭ alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian gradon de komparado, tiun aŭ alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian tempon, personon, modon k.t.p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon k.t.p. Ĉar, ni ripetas, ĉiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda «oni tiel parolas» aŭ «oni tiel ne parolas»; sekve ĉian komprenaĵon, kiu naskiĝas en via cerbo, sed por kiu vi ĝis nun vortan esprimon ne aŭdis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron leĝoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco de «tia vorto ne havas tiajn formojn aŭ ne permesas tiajn ideajn kuniĝojn» — en lingvo arta estas tute ne eblaj. Supozu ekzemple, ke morgaŭ viro ricevas la eblon naski infanojn aŭ nutri ilin per siaj mamoj, — kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, ĉar en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgaŭ iu elektas al si ian novan, eĉ la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero, — por li tuj ekzistas preta vorto, ĉar se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, ĝi donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.
Krom tio ne forgesu, ke la perfektiĝado de lingvo arta estas ebla ĝis senfineco, ĉar ĉiun bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi al si, ĉian mankon, kiu povus troviĝi en ĝi, ĝi havas la rajton plibonigi kaj ŝanĝi, dum en lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, ĉar tiam lingvo natura transformiĝus jam en artan.
Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonaĵoj de lingvo arta (eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraŭ aliaj, pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la malbonaĵoj de lingvo arta. Kiu eĉ malmulte konatiĝis kun lingvo arta kaj havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas neniajn. Ĉiu el vi, vere, havis la okazon aŭdi tre multajn atakojn kontraŭ lingvo arta; sed kontraŭ ĉiuj tiuj ĉi atakoj ni povas rediri nur unu respondon: ĉiuj ili eliras el la buŝo de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam ĝin eĉ vidis, — ne sole ne vidis kaj ne esploris, sed eĉ neniam logike enpensiĝis pri ĝia esenco, kaj anstataŭ ekpensi pri tio, kion ili parolas, preferas blinde ĵetadi dekstren kaj maldekstren laŭtajn kaj modajn sed sensencajn frazojn. Se ili nur iom konatiĝus kun lingvo arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, eĉ tute ne konatiĝante kun la lingvo, simple ekpensus pri ĝi teorie, ili ekvidus, ke ĉiuj iliaj frazoj ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo ĉiuj domoj estas konstruitaj el papero kaj ke ĉiuj homoj tie estas sen manoj kaj sen piedoj, — li povas imponi per tio ĉi al la amaso, kiu ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata tono de scianto sankte kredas; sed homo prudenta jam de antaŭe rilatos al tiuj ĉi vortoj tre kritike, ĉar jam en sia saĝo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj ĉi frazoj; kaj kiam ĉe li restos ia dubo, li simple iros en la najbaran urbon kaj rigardos, kaj tiam li konvinkiĝos, ke ĉiuj frazoj, kiujn li aŭdis, estas la plej absoluta sensencaĵo. Tiel estas ankaŭ kun lingvo arta: anstataŭ blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiuj ĉi frazoj, kaj vi jam komprenos, ke ili ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton; kaj se teoria pripenso estos por vi ankoraŭ nesufiĉa, tiam iru simple kaj rigardu, ĵetu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatiĝu kun la konstruo de tiu ĉi lingvo, profundiĝu iom en ĝian jam tre riĉan kaj diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la faktojn, kiuj sur ĉiu paŝo sin trovas antaŭ via nazo, — kaj tiam vi komprenos, kia grandega sensencaĵo sin trovas en ĉiuj tiuj frazoj, kiujn vi aŭdadis kontraŭ lingvo arta. Vi aŭdis ekzemple frazon «lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la retorto de ĥemiisto»; tiu ĉi frazo sonas tiel bele kaj «saĝe», ke por la grandega plimulto da homoj ĝi jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta estas infanaĵo. Kaj tamen se tiuj ĉi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon «Kial?» — tiam tiu ĉi laŭta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj ĉian sencon, ĉar ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu ĉi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas eĉ la plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja povus uzi ankaŭ kontraŭ la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo por si, kaj kontraŭ la arta veturado per helpo de vaporo aŭ velocipedo, kaj kontraŭ nia tuta arta civilizacio! Kaj tiun ĉi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas ĉiun fojon, kiam aperas ia nova utila ideo…. Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi ĉesos regi super la spiritoj de la homoj!