Выбрать главу

Laŭ mia opinio, esperantistoj, malamikoj de esperanto kaj indiferentuloj povos akceli aŭ malakceli la procezon, sed ili ne povos influi sur ĝian laŭgradan plenumiĝon; tiu dependas de socihistoriaj faktoroj, kiuj superas la individuojn. Kompreneble, multo el tio, kion ni faras pri kaj por esperanto, dependas de nia volo, sed multego okazas sen partopreno de nia povo libere elekti.

Tion mi tre bone sentas pri mi mem. Mi ne povus ne okupiĝi pri esperanto, mi ne povus ne lukti kontraŭ la monda komunika fuŝordo. Ne mi kaptis kaj uzas esperanton, sed esperanto kaptis kaj uzas min. Multaj homoj similas al mi tiurilate. Jen eltiraĵo el letero, kiun mi ĵus ricevis el lando en Meza Oriento:

«Mi opinias, ke mi suferas de psika perturbo, kiu estas mala al tiu, kiun vi diagnozis ĉe la vasta publiko: la psika rezisto kontraŭ esperanto. Mi kredas, ke mi suferas de esperantozo, nome troa amo kaj korligiteco al nia lingvo, malsano, kiu manifestiĝas per konstanta okupiĝo kaj obsediĝo pri ĉiu temo rilata al esperanto (…) Fakte, mi ĝuas mian malsanon kaj ne vere suferas pro ĝi».

Tiu homo petas de mi psikoterapian helpon, kaj estas tute klare el lia kompleta letero, ke li serioze taksas sin mensmalsana. Ŝajnas, ke li sentis sin nenormala pro la mokoj de la medio, vizitis psikiatron, kiu diagnozis lian intereson pri esperanto kiel obsedan / agtrudan («obsedan / kompulsan») malsanon. Sed tiu ideo venas nur de la konstato, ke lia emo esperantumi estas pli forta ol li, ol lia volo. Miaopinie, estas nenio malsana en tio. Estus malsano nur, se la afero kaŭzus pli da sufero ol da feliĉo, se ĝi havus negativajn konsekvencojn sur la familion kaj ĉirkaŭantojn, aŭ se ĝi malhelpus lin funkcii normale en la praktika vivo. Sed se el tia obsedo rezultas nur socia bono kaj feliĉo individua, mi ne vidas, kial oni devus taksi ĝin malsano. Multaj sciencistoj, multaj homoj pasiaj pri sporto, hobio, muziko aŭ idealisma celo, kiu entute pliriĉigas la vivon de la homaro, havas similajn emojn, pli fortajn ol la propra volo. Ĉar esperanto estigas tiajn nemastreblajn impulsojn agi favore al ĝi en homoj plej diverskulturaj (mi konas plurajn ĉinojn, japanojn, sudamerikanojn kaj afrikanojn, kiuj prezentas tiun saman esperantozon), ni povas esti certaj, ke ilia influo iom post iom sentiĝos, kun la rezulto, ke la homaro ekkonscios pri sia malsana situacio rilate interpopolan komunikadon, kaj pri la valoro de la kuracilo «esperanto».

Ke la socio ĝenerale estas malsana, oni povas vidi laŭ kriterioj similaj al tiuj, kiujn mi uzis pri la ĉi-supre citita korespondanto: la sistemo kreas pli da sufero ol da feliĉo, da frustroj ol da kontentigo, da misfunkciado ol da efikeco, da maljusteco ol da justeco ktp. Verŝajne, la esperantozo, kiun mia korespondanto imagas havi, estas respondo de la socio, de la historio, de homara kolektiva intuicio al la defio, kiun tiu misfunkciado prezentas al ĝi. Tial ĝi estas pli forta ol la individua volo ĉe la homoj, kiujn ĝi kaptas. Ni estas parto de saniga procezo socia, egale ĉu ni tion konscias aŭ ne.

Kompreneble, tio estas nur mia opinio. Multaj trovos ĝin fantazia, eble tro mistika, tiagrade, fakte, ke ili rigardos min frenezulo. Ne forgesu tamen, ke la kriterioj pri frenezeco estas tre relativaj laŭ la socio, laŭ la homgrupo, laŭ la psikologia aŭ psikiatria skolo. Uzu la viajn. Mi sentas min feliĉa kaj kreema en mia esperantisma agado, ĝi malutilas al neniu, ĝi ne ĝenas mian ceteran vivon, mi uzas nek dormigilojn nek aliajn psikmedikamentojn, do mi havas sufiĉajn motivojn por konsideri min mense bonfarta (kio, cetere, estis oficiale agnoskita, kiam mi estis rajtigita praktiki psikoterapion).

Sed estas milionoj da diversaj manieroj mense bonfarti. Unu el ili estas fideli al sia esperantisteco, tamen ne akceptante mian mistikan vidpunkton. Alia estas entute forĵeti esperanton, kiel ion seninteresan. Mi do tute ne celas konvinki iun ajn, nur respondi al la peto de Nicole Margot, ke mi esprimu mian opinion pri la temo.

La Manifesto: ĉu dua stadio en dialektika procezo?

El ĉio, kion mi diris ĝis nun, vi eble ricevis la impreson, ke mia sinteno al la Manifesto de Raŭmo estas negativa. Antaŭ ol fini, gravas, ke mi korektu tiun impreson. Pri multo en la spirito de la Raŭma Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj kritikoj, aŭ, eble pli ĝuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la aŭtoroj, rilatas nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi samopinias. La celoj difinitaj akordas kun la miaj, la sola diferenco estas, ke miaj celoj inkluzivas ion alian, kiel mi ĵus klarigis, nome konsciigi la socion pri la kuraca efiko de nia miskonata lingvo. Ankaŭ pri la utileco de la kongresoj mi plene konsentas, same kiel pri la ideo, ke ni havas ion por diri, kaj ke tion ni devas montri al la mondo. Mi supozas, ke la Manifesto kontribuis iom pli sobrigi la esperantistaron, aŭ parton de ĝi, kaj tio estis necesa. Ofte estas utile, ke enamiĝinto resobriĝu.

Mi emus loki la Manifeston de Raŭmo en dialektikan procezon, laŭ la konceptado de Hegel. Tio klarigus la tendencon al apartigo, kiun mi vidas en ĝi. Laŭ tiu hipotezo, la starpunkto de la pracelanoj pritraktitaj en punktoj 1 kaj 2 estas la tezo. La Manifesto de Raŭmo pozicias sin klare kontraŭ ili. Ĝi do prezentas la antitezon. Eble la hodiaŭa kunveno preparas la alvenon de la sintezo. Ĉi tiu aperos, kiam ni konservos la bonajn punktojn de la Manifesto, aŭ de ĝia spirito, sed sukcesos mildigi ĝian netoleremon, la malestimon, kiun ĝi nutras rilate al la praceloj, kaj kompletigi ĝin per pli granda atento al la socia potencialo de esperanto, al ĝia kuraca valoro en mondo, kie lingvaj kripluloj estas pli kaj pli multaj, en homaro, kiu nepre bezonas Novan Mondan Komunik-Ordon.

Mi esperas, ke mi ne tro tedis vin per ĉi tiu longa babilado, kaj bedaŭras, ke mi ne estas inter vi por diskuti tiujn kaj aliajn samrilatajn punktojn. Nu, tiel estas. Mi salutas vin ĉiujn plej amike kaj deziras, ke via diskutado estu mense kaj kore riĉiga, estu fruktodona ĉiurilate. Mi dankas vin pri la atento.

Esperanto: Kiaj perspektivoj post unu jarcento?

Prelego en Bulonjo-ĉe-Maro, 2005 03 27

Antaŭ cent jaroj

Cent jaroj. Jam cent jaroj pasis, ekde tiu ĉefmomento en la homara historio, kiam Zamenhof ĉi-urbe alparolis la unuan kongreson de Esperanto, dirante:

«Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn.(…) Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi kaj (niaj) vortoj ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj (…) de la mondo. (…) Sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: (…) la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas.»

Kaj iom pli poste li diris:

«En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj (senprivilegiaj), neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas, (…), ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio. Kaj la unuan fojon en la historio de la homaro ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj (…) kiuj premas al si reciproke la manojn (…) sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-(ĉe)-maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.»

Verŝajne, kiam mi parolis pri tiu tago de 1905 kiel ĉefmomento de la homa historio, la plimulto el vi pensis: «Nu, li vere troigas». Eble. Sed mia opinio ne estas senbaza.

Min ege impresis fakto, pri kiu mi legis en Unesko-dokumento. Antaŭ longe, afrika tribestro, kiun oni provis konvinki, ke utilas kapabli skribi kaj legi, rifuzis tion kredi. Oni do proponis al li eksperimenton. Li diru ion, ion ajn, al iu, kiu notos liajn parolojn, kaj la paperon oni portos al alia vilaĝo, kaj li akompanos tiujn, kiuj portos ĝin. En tiu vilaĝo estos iu, kiu ne ĉeestis, kiam li parolis, kaj kiu do ne aŭdis liajn vortojn, sed kiu scipovas legi. Tiun oni petos legi la tekston sur la papero. La tribestro konsentis. Kaj kiam la grupo alvenis al la alia vilaĝo, kaj iu tie laŭtlegis, kion li diktis antaŭe, li estis ege mirigita. Iu, kiu estis for, kiam li parolis, kapablis ekzakte rediri liajn vortojn. Nekredeble! Vere mirakla afero!