Denaskaj anglalingvanoj tiras multege da avantaĝoj, kaj da profito, de la nuna lingva sistemo. Britio ricevas unu miliardon (mil milionojn) da eŭroj ĉiujare el la lingvostudaj restadoj. “English language teaching is very big business” («Instruado de la angla estas tre granda profitdona kampo») siatempe diris la informbulteno de la Foiro de la Angla Lingvo, en Barbican Centre (Londono). Kaj tion konfirmis la prezidanto de British Council dirante: «La angla lingvo enspezigas al ni pli ol la nafto de la Norda Maro». Kion mi ĵus diris, tio rilatas nur al Britio, sed Usono eĉ pli profitas de la ampleksa uzo de la angla.
Estus do normale, ke anglalingvanoj pagu por ili. Ĉu ne estas absurde, ke en la tuta mondo neanglalingvaj impostpagantoj pagas gigantajn sumojn por ke la ŝtatoj organizu instruadon de la angla, kio finfine metas ilin en malsuperan pozicion? Dume, tiuj, kiuj havas ĉiujn profitojn, kiuj ricevas pro denaska rajto superecon en ĉiu diskuto, traktado aŭ debato kaj al kiuj la peno lerni lingvon estas ŝparita, estas ĝuste tiuj, kiuj pagas nenion por tiu impresa avantaĝo! Justeco postulus, ke la anglalingvaj ŝtatoj pagu al ĉiuj aliaj landoj la monon necesan por ebligi al alilingvanoj lingve renkonti ilin. Krome, dum ni dediĉas multegajn horojn al studado de la angla, la angleparolantoj povas dediĉi tiun tempon al studado de scienco, tekniko, profesio, aŭ al ripozo kaj malstreĉo. Ĉu ne estus normale, ke ili finance kompensu nian tempoperdon kaj niajn penojn, akceptitajn grandparte je ilia profito? En nia tutmondigita kaj novliberalisma socio, neniu avantaĝo estas senpaga. Ili ricevas egan avantaĝon, ili pagu, iom laŭ la principo «kiu poluas, tiu pagu».
La neeksplicitaj, kaŝaj mesaĝoj, kiuj kunformas la pensan akompanadon sed ankaŭ la sentan etoson de la konstante ripetata frazo, enŝovas sin en la mensojn nekonscie. Ĉar ili ne estas eksplicitaj, oni ne povas defendi sin kontraŭ ili. Kaj ĉar ili eniĝas en la nekonscian parton de la psiko, ili trudas masoĥismon, kontraŭ kiu nur konscieco povus gardi nin. Pro tiu subtila maniero de penetro, la viktimoj de la situacio konstante ripetas al si frazojn, kiuj konfirmas kaj plifortigas ilian statuson de viktimoj. Tio estas la sistemo uzata por teni sklavojn en sia sklava pozicio, aŭ por eviti, ke homo el plej malalta kasto provu ŝanĝi la kastan sistemon. Papage ripetante la frazon, niaj samtempuloj persvadas sin, ke nenio estas plibonigebla, ke nenion ili povas fari, ke ili estas sklavoj sen espero pri libereco, ĉar la mastroj venkis definitive, kaj venkitoj ne relevu la kapon. Estas kvazaŭ sorĉa ĉanto, magia formulo, kies efiko estas, ke la viktimoj pli kaj pli akceptas sian viktimecon. La masoĥismo plifortiĝas de ripeto al ripeto, sed tion, ho ve!, la viktimoj ne rimarkas.
Kiuj parolas pri la koncerna temo, tiuj preteratentas fakton ege gravan. En la dekstra duoncerbo ekzistas ĉe ĉiu homo nekonscia, malklara aspiro al io, io nedifinebla, sennoma, ĉar tro malpreciza, sed io bona por la tuta homaro, aspiro al iu paradiza harmonio, al mondo, kie maljusteco ne ekzistus. Kaj tiu aspiro, kvankam nebula, estas tre forta, ege potenca, kapabla movi gigantajn individuajn energiojn, veki rimarkindajn sindediĉojn ne facile pravigeblajn racie. En iu nombro da individuoj tiu aspiro al iu bono senkontura kaj sennoma kristaliĝis en la koncepto «Esperanto», tiel ke ili investas grandan parton de sia memo, de sia libido, dirus Freud, en la kampon, kiun la vorto Esperanto elvokas. La koncepto «Esperanto» tiel alprenas la altirforton, kiun Carl Gustav Jung atribuas al tiuj kernoj de psika energio, tiuj nebulozoj psikaj, kiujn li nomas arketipoj. Ĝi estas la konkretiĝo, do la pensebla formo, de io nepensebla, de io, kio staras trans nomeblo, sed kio altiras psikojn kun forto senfine pli granda ol la forto, per kiu la plej giganta elektromagneto altiras feron.
La ripetado de la ideo, ke la angla venkis, agas sur la maldekstran cerban duonsferon, kaj ĝi blokas la fekundecon de la dekstra, kie ĝi subpremas la arketipon, la aspiron al justeco tutmonda, pri kiu mi ĵus parolis. Ĝi blokas la kapablon imagi.
Tial homoj, kiujn oni tiom bombadis per tiu mensfermanta slogano, ke ili asimilis ĝin, eĉ ne plu povas imagi, ke ekzistas alternativo. Tiel mortas scivolemo, kaj kritika menso steriliĝas. Pro tiu socipsikologia procezo milionoj kaj milionoj da gejunuloj, en la tuta mondo, estas devigitaj fordoni sin dum jaroj kaj jaroj al senproporcia mensostreĉado por provi mastri lingvon, en kiu ili neniam situos egale al la denaskuloj. Kaj, ke tiu plago ne necesas, ke ekzistas alternativo, kiu donus al la tutmonda junularo, kaj al ĉiuj impostpagantoj, fakte al ĉiuj ŝtatoj, krom la anglalingvaj, senpezigon de multaj pezaj financaj ŝarĝoj, kaj liberigon el absurda maniero investi sian tempon kaj sian nervan energion, ni, eta marĝena malplimulto, scias proprasperte.
Sed la ĝenerala publiko sorbis la mesaĝon pri la definitiva venko de la angla. Kaj kiam oni tutforte kredas ĝin, sen havigi al si iom da distanco por ĝin rigardi kritike, oni nepre devas alpreni komplementan ideon, nome, ke, ĉar venkis la angla, Esperanto fiaskis.
Pensmaniero tipa pri kvarjaruloj
Bedaŭrinde, esperantistoj estas influataj de la ĝenerala opinio. Kaj parto de ili emas akcepti ĝin. Ili tiel suferas disduiĝon, kiu povas esti doloriga. En ili ja vivas la sento, ke Esperanto, por ili, sukcesis, ĉar ĝi riĉigis ilian vivon. Sed tiun senton ili ne povas kunordigi kun la ĝenerala opinio, ke Esperanto malsukcesis. Estas do en ili streĉiĝo inter io socia kaj io individua, inter la dekstra kaj maldekstra duoncerboj.
Indas analizi, kion diras tiuj, kiuj ne dubas pri la fiasko. Se ni tion faros, ni unue konstatos, ke tiu konvinko estas absoluta. Homo, kiu diras: «Esperanto fiaskis», estas certa, ke tiu malsukceso estas evidenta, tuta kaj definitiva. Fakte, ĝi egalas liamense al «Esperanto estas nulo». Ĝi ekzistis kiel projekto, sed la projekto disfalis. Ĝi do ne plu ekzistas.
Interese, tiu impreso, ke la nuna ŝajna malsukceso estas io absoluta, tuta, definitiva fakte povas aperi nur, se oni rezonas kiel infano malpli ol sesjara. Ĉiu el ni estas mense plenkreska nur pri kelkaj kampoj de la vivo. En multaj aliaj kampoj ni mense plu funkcias kiel kvar- aŭ kvinjaruloj. Kaj tiuaĝe la menso ne povas kune teni pli ol du konceptojn, kiuj ĉiam estas simetriaj, kontraŭaj kaj ekstremaj: «granda» / «malgranda», «forta» / «malforta», «unua» / «lasta», «ĉio» / «nenio». Plenkreskuloj eĉ tre inteligentaj kaj mense tute kompetentaj en sia profesio aŭ en la ĉiutaga vivo, tamen plu funkcias laŭ la pensa sistemo de kvarjarulo en multaj kampoj, kiel politiko, religio, etnoj, maniero vidi sin mem, pritakso de la alia sekso (ofte ideoj pri la edzo aŭ edzino) ktp. Nu, Esperanto estas kampo, en kiu estas facile evidentigi tiun prapensan funkciadon.
Ekzemple, multaj simple ne kapablas imagi, ke la nuna Esperanto diferencas de la lingvo, kia ĝi prezentiĝis en 1887. Tiaj homoj diras: «Vivanta lingvo evoluas, Esperanto ne povas evolui, Esperanto do ne estas vivanta lingvo, tial ĝi fiaskis.» Ne temas nur pri malĝusta informiĝo; temas fakte pri nekapablo imagi, ke lingvo proponita de unu homo povas evolui. Et-infana pensmaniero! Eblas nur du terminoj: ĉu ĉio, ĉu nenio. Ekzistas Lingvo Internacia de D-ro Esperanto de 1887, kaj tio estas ĉio, krom ĝi ekzistas nenio nomebla Esperanto. Tiuj homoj ne aplikas al Esperanto la saman rigardon kiel al aliaj realaĵoj. Urboj modifiĝas, ŝanĝiĝas stiloj, muzikoj evoluas, vesta modo tre diferencas de jardeko al jardeko, sed Esperanto restas definitive fiksita, kia ĝi estis en 1887.
Aŭ ni konsideru la manieron kompreni sukceson. Por multaj homoj, Esperanto ne sukcesis, ĉar ĝi ne konkeris la mondon. Por ili, sukceso neprigus, ke oni povu iri ien ajn kaj alparoli iun ajn surtrotuare en Esperanto kaj esti komprenata. Sed tiun manieron koncepti sukceson ili ne aplikas en aliaj kampoj. Neniam ili pensus: «Honda-veturiloj malsukcesis, ĉar multegaj homoj uzas Toyotan, Mercedes, Citroën, Ford aŭ ion alian.» Oni aplikas al la sukceso de Esperanto kriteriojn, kiujn oni ne aplikas en aliaj kampoj. Interese, ĉu ne?