Komprenu min bone, mi ne diras, ke Usono tute certe baldaŭ kolapsos. Mi ne scias. Neniu scias. Eble ĝi sukcesos per mirinda fortostreĉo, je kiu la usona loĝantaro estas perfekte kapabla, eble pli kapabla ol multaj aliaj popoloj, restarigi sian situacion. Estas en la usona loĝantaro vastega potencialo de energio, kuraĝo, klarvidado, kaj fundfunde utila optimismo, kiun la lando eble sukcesos ekspluati. Mi diras nur, ke se oni komparas kun la superpotencoj de la historio antaŭ ilia disfalo, oni retrovas la samajn trajtojn en la nuna Usono.
Kiel ĉio ĉi rilatas al Esperanto? Tio rilatas al ĝi simple per tio, ke la superreganta lingvo ĝenerale estas la lingvo de la superreganta lando. Se la statuso de superpotenco transiros de Usono al alianco inkluzivanta Ĉinion, Baraton (t.e. Hindio) kaj Brazilon, estas antaŭvideble, ke post iu tempospaco la homoj diros al si: kial plu uzi inter ni la anglan, malfacilan lingvon fremdan al niaj kulturoj? Tiam eble ili emos alpreni la ĉinan kiel mondolingvon, ĉar en tiu alianco Ĉinio pezos per pezo aparte grava. Sed la ĉina estas eĉ pli malbone adaptita ol la angla al internacia uzado. Pro sia skribo kaj pro sia prononco. Tiam estas ŝanco, ke la homoj rimarkos, ke Esperanto disponeblas kaj perfekte taŭgas por tiu rolo.
Se vi opinias, ke mi komplete misjuĝas la faktojn kaj iliajn eblajn sekvojn, mi tuj koncedas, ke eble vi pravas kaj ke mi povas komplete malpravi. Sed, nu, oni petis min diri, kiel mi imagas la perspektivojn por nia lingvo unu jarcenton post la unua Esperanto-Kongreso, kaj tion mi diris, kiel eble plej sincere. Fakte, ĉio, kion mi diris ĝis nun, estis simple plenigo de la tempo disponigita al mi por ĉi tiu parolado. La fundo de mia penso estas multe pli simpla. Mi kredas je Esperanto, mi kredas, ke ĝi estos la mondolingvo, ĉu post dudek jaroj, ĉu post cent, ĉu post tricent, tion mi ne povas diveni kaj tio estas al mi egala.
Mi kredas je ĝi pro iu nevenkeble potenca intuicio, kaj mi ne ofendiĝos, se oni taksos min tiurilate freneza. Sed se tiu freneza zono en mi malbonfaras al neniu, kaj igas min pli feliĉa, kial mi hontus pri ĝi kaj ĝin forĵetus? Kredi je tia intuicio povas esti freneze, sed ankaŭ povas esti io mense tute sana. Mi ja povas konfirmi mian manieron rigardi la venontajn jardekojn per raciaj, faktaj argumentoj, kiuj ne malpli valoras ol la argumentoj de la homoj, laŭ kiuj Esperanto ne havas estontecon. Tamen ne pro tiuj argumentoj mi kredas je ĝi, nur pro iu kvazaŭ mistika neklarigebla certeco, pri kiu ne eblas diskuti, ĉar ĝi radikas en mia dekstra cerba duonsfero. Ĉi-lasta, se oni sukcesas ekspluati ĝiajn pozitivajn aspektojn, povas prezentiĝi kiel mirinda, eksterordinara ĝardeno, ĝardeno, kie floras beleco, amikeco, fantazio, gajeco, kreemo. Kaj tiu mia kredo havigas al mi tiom da ĝojo, ke eĉ se ĝi montriĝos erara laŭ vidpunkto historia aŭ socia, ĝi ĉiam estos por mi, laŭ individua, amikeckrea kaj animriĉiga vidpunkto, trezoro, kies valoro superas ĉiujn eblajn homajn kalkulojn. Jes, nia dekstra cerba duonsfero enhavas, en sia paradiza parto, grandegan potencialon da plezuro kaj energio. Kiom mi dezirus, ke ĉiuj esperantistoj kapablu iri plaĉe promeni en ĝi! Kaj ke ĉiuj homoj sekvu ilin tien kaj tie. Tiam ja
Amo povas mortigi lingvon
Multaj politikistoj inter kiuj Michel Rocard, iama socialista ĉefministro de Mittterand, kiu estis jam prezidanto de komisiono pri kulturo de eŭropa parlamento, indikas Svislandon kiel ekzemplon por subteni ke en Eŭropa Unio oni povas kunvivi plurlingve. Ni parolis pri tio kun Claude Piron, kiu instruis ĉe la Fakultato pri Psikologio kaj Pedagogio de Universitato de Ĝenevo kaj estas konsiderata unu el la plej gravaj fakuloj pri internacia komunikado, pri kiu li spertighis kiel tradukisto el lingvoj angla, ĉina, hispana kaj rusa ĉe Monda Organizo pri Sano kaj estas aŭtoro de multnombraj verkoj kaj eseoj pri interlingvistiko.
— Laŭ Michel Rocard kaj aliaj politikistoj Eŭropo povus tre bone funkcii plurlingve, kiel Svislando kunvivas tre bone kun kvar lingvoj. S‑ro Piron, vi estas kaj sviso kaj specialisto pri internacia lingva komunikado. Kiel vi reagas al tiu aserto?
— S‑ro Rocard kaj la aliaj eraras. La svisoj sukcesis krei eksterlande tre belan bildon pri sia lando, kaj i.a. pri sia maniero harmonie kunekzisti kun diversaj lingvoj. Estas vere, ke en Svislando, kontraste kun, ekzemple, Belgio, malofte okazas videblaj konfliktoj bazitaj sur la uzo de lingvoj. Tamen la panoramo estas malpli idilia ol ĝin prezentas s‑ro Rocard. Ekzemple paroli pri kvar lingvoj estas trompe. Estas vere, ke Svislando oficiale uzas kvar lingvojn. Sed unu el la kvar, la romanĉa, ludas neniun rolon en intersvisaj rilatoj.
— La romanĉa, laŭ mia scio, estas parolata de mallarĝa minoritato, kiu vivas en lingvaj enklavoj de Grizono, kun multaj variantoj kaj dialektoj kaj do malmulte utiligebla. Ĉirkaŭ antaŭ dudek jaroj por unuigi la multajn variantojn kaj plifortigi la lingvon oni kreis «romantsch grischun», operacio ŝajne simila al tiu de Landsmal de Aasen[11] en Norvegio sed, malgraŭ tio, la kvara svisa lingvo estas mortanta, kiel ŝajnas…
— Ĝenerale lingvo ne longe supervivas post kiam ĉesas ekzisti homoj, kiuj scipovas nur ĝin. Kaj tio estas la situacio de la romanĉa nun: ĉiuj romanĉoj estas almenaŭ dulingvaj, parolantaj same bone la germanan (pli ĝuste svisgermanan dialekton) kiel la romanĉan. Sed ne sufiĉas por savi la lingvon.
— Ĉu tio estas nova fenomeno?
— Relative nova, jes. Antaŭ du jarcentoj, la plejparto el la romanĉoj vivis inter si sen multaj kontaktoj kun alilingvanoj. Sed la vivo ege ŝanĝiĝis. La beleco de la regiono allogis turistojn, kaj pro ili aperis komercoj, hoteloj, industrioj, kiujn kreis firmaoj el germana Svislando. Germanlingvanoj instaliĝis kaj plu uzis sian lingvon. Dume junaj romanĉoj komprenis, ke ili ĝuos pli bonan pozicion en la ekonomia vivo, se ili iros studi al germanlingva Svislando, por regi la germanan perfekte. Pro tiuj kaj aliaj faktoroj la loĝantaro fariĝis pli kaj pli miksa. Tiam intervenis gravega faktoro: amo. Estas malĝojige devi diri, ke amo fuŝis la kulturan vivon, sed tiel estas. Junaj romanĉoj enamiĝis al germanlingvaj knabinoj, germanlingvanoj al romanĉinoj. Miloj kaj miloj da paroj tiel formiĝis. Kaj en ĉiuj la familia lingvo fariĝis la germana, ĉar ekonomie gravas en Svislando scipovi la germanan, dum prosperi sen la romanĉa estas ege facile, eĉ en regionoj, kie ĝi estis la tradicia lingvo.
— Ni do akceptu, ke, praktike, la romanĉa ne gravas. Restas tamen tri lingvoj, kiuj rilatas harmonie.
— Ŝajne jes. Sed la ekonomia pezo de la germanlingva landoparto estas ege pli granda ol tiu de la du aliaj. Estas multe pli da senlaboreco en la franc- kaj itallingvaj regionoj, ĝuste pro tio. Investoj en Svislando iras al germanlingvio, ne al la franclingva parto. Kaj estas multaj psikologiaj problemoj.
— Al kiaj problemoj vi aludas?
— La situacio diferencas laŭ la loko. En itallingvaj regionoj ofte regas la germana. Plurfoje okazis al mi en Locarno ke kelnero tuj alparolis min germane, ne itale. Li ne imagis ke povas malplaĉi al mi esti misprenata por germanlingvano. La psikologiaj problemoj en tiuj regionoj rilatas al sento esti invadata, ne plu esti hejme en la propra lando, kaj tiel al la sento pri identeco. En franc- kaj germanlingvaj regionoj mi konas multajn personojn, kiuj vivas kun konstanta sento pri malsupereco, ĉar ili venas el alilingva regiono kaj transloĝiĝis pro la cirkonstancoj de la vivo, de la dungoj. Tio signifas, ke en ĉiuj kontaktoj unu el la geedzoj neniam sentas sin hejme el lingva vidpunkto, neniam sentas sin egalnivela kun la najbaroj, la komercistoj, la ĉirkaŭaj homoj. Senerare paroli la francan estas tre malfacile por germanlingvano. Tia persono do konstante konscias pri sia fuŝa maniero paroli. La rilatoj neniam estas same bonaj kiel kun samlingvanoj.
[11]
Ivar Aasen, juna amatora glotologo, konstruis el norvegaj dialiektoj en 1850 Landsmal (nomita ankaŭ Nynorsk aŭ Novnorvega), kiu kontraŭmetiĝis al Riksmal kun dana bazo.