— Kial vi diras «unu el la geedzoj»?
— Ĉar mi tion konstatis. Tre ofte en paro, kiu transloĝiĝas al alilingva regiono, ĉu la viro, ĉu la virino estas pli talenta lingve kaj rapide adaptiĝas. Sed ke ambaŭ havu la necesan talenton por fariĝi perfekta uzanto de la fremda lingvo, tio estas statistike duoble pli malprobabla ol ke unu havu ĝin. Kompreneble ekzistas ankaŭ paroj, en kiuj nek unu nek la alia sukcesas vere «venki» la negepatran lingvon. Tiam ili vivas kun konstanta sento de malplivaloro, la sento esti fremda.
— Tamen, administre, ekonomie, politike, Svislando estas lando, kiu bone funkcias, malgraŭ sia lingva diverseco. Ĉu ĝi ne povus esti modelo por Eŭropo?
— Ne. Svislando estas, praktike, trilingva lando. Kaj la tri lingvoj estas prestiĝaj. En Eŭropo estas ĝis nun 20 lingvoj, kaj inter tiuj, troviĝas lingvoj kiuj, kvankam belegaj kaj riĉaj, kiel la litova, la estona, la hungara, la slovena, havas neniun prestiĝon, ne estas konataj ekstere. La situacio do estos tute alia. Cetere, la trilingveco kostas multon al Svislando, inkluzive de akraj konfliktoj, kiel pri tio, ĉu lerneje oni unue instruu alian lingvon de la lando, aŭ ĉu preferinde la anglan. Sed jam la neceso ĉion traduki sorbas konsiderindajn sumojn. Se tiel estus kun 20 lingvoj, la kostoj fariĝus neelporteblaj.
— Oni do limigu la nombron de la uzotaj lingvoj.
— Tiam oni falas en maljustecon. Tio ne estas demokratie farebla. Parolo estas povo, kiel scias ĉiuj politikistoj, ĉiuj advokatoj, aŭ Prezidento Bush. Doni plenan eblon spontane, korekte, elokvente paroli al iuj, kaj al aliaj ne, tio estus enkonduki misdemokration.
— Ĉu ne pro tio, kaj pro la fakto, ke eĉ limigita nombro da lingvoj starigas multajn problemojn, la praktiko en eŭropaj instancoj pli kaj pli estas ĉiam uzi nur la anglan. Iom kiel okazas en muroj de svisaj urboj kun reklamafiŝoj ĉiam pli en la angla, taŭgaj por ĉiuj kantonoj kaj do ŝparigaj. Ĉu uzi nur la anglan ne solvus la problemon, kontentige por ĉiuj?
— Absolute ne. Ĝi havigas al la anglalingvanoj nepravigeblan privilegion, des pli nepravigeblan, ĉar la britoj neniam estis vere entuziasmaj pri aliĝo al Eŭropo, kaj, ekzemple, ne aliĝis al la eŭro. Ĉu vi scias, ke pli ol 700.000 lingvostudentoj el Eŭropa Unio ĉiujare sekvas kurson de la angla en Britio? Britio ricevas grandegan avantaĝon de tiu bonŝanco povi instrui sian lingvon al multegaj fremdlandanoj. “English language teaching is very big business” (Instruado de la angla estas treege grava enspezfonto), foje konfesis la bulteno de la Londona Foiro de la Angla Lingvo.[12]
— Se vi permesas, ankaŭ mi havas noton similan, kiu impresis min: longa artikolo de Observer, el ĉirkaŭ antaŭ du jaroj, kun memkontenta titolo “They’re talking our language” (ili parolas nian lingvon) deklaris «Britujo eble perdis imperion sed konkeris planedon».
— Tutcerte! Krome, je la nivelo de supera instruado, la premado favore al studoj en anglalingvaj universitatoj ne ĉesas kreski. Dum la lasta universitata jaro, eŭropanoj konsistigis pli ol 100.000 el la 550.000 eksterlandaj studentoj en Usono, kaj 160.000 el la 220.000 eksterlandaj studentoj en Britio. Vivante tie dum siaj studoj, la studentoj estas trasorbataj de la anglosaksa pensmaniero, kaj kiam ili revenas, ili emas problemsolvi laŭ la anglosaksa maniero. Tio estas des pli bedaŭrinda ĉar ili apartenas al la ekonomia, politika aŭ kultura elito; nur tiu ja povas sendi la gefilojn por jaroj da studado en tiaj landoj. Eble ankaŭ pro tiu faktoro (inter multaj aliaj) la mondo tiom evoluis al usonecaj modeloj.
— Tamen, en Eŭropa Unio la oficialuloj konstante emfazas la gravecon lerni aliajn lingvojn ol la anglan. Ekzemple, la Barcelona Konsilio alvokis al la ŝtatoj, ke ili organizu instruadon de almenaŭ du fremdaj lingvoj ekde tre frua aĝo.
— Estas terura kontraŭdiro inter teorio kaj praktiko. La teorio, kun multaj belaj paroladoj kaj rezolucioj, estas, ke oni devas stimuli la lernadon de la diversaj lingvoj de Eŭropo, ĉar ties lingva diverseco estas kultura riĉaĵo nepre protektinda. Ankaŭ la romanĉa lingvo de Svislando oficiale estas kultura riĉo nepre savinda, kaj temo de same belaj fervoraj paroladoj. Sed la plimulto el la lingvistoj, kiuj studis la situacion, opinias, ke tiu lingvo ne plu estos parolata post du generacioj. Same estas je eŭropa nivelo: la elokventaj paroladoj pri studo de la diversaj lingvoj neniam estas sekvataj de efektiva, efika decido. La praktiko favoras nur la anglan ĉiurilate. Naŭdek kvin elcentoj el la lernejanoj «elektas» la anglan. Kaj neniu rimarkigas, ke, el cent el tiuj, nur unu, meznombre, atingas en ĝi nivelon, kiu ebligas ne tro malegale trakti kun denaska anglalingvano.
— Kun tia stato de la aferoj ŝajnas tre malfacile elturniĝi. Por superi la lingvajn problemojn de vi prezentitajn restus, preterlasante la latinan, jam ekskluditan de Komenio mem en 1600, la uzo de lingvo neetnika, ne teritoria, ia speco de Esperanto, ni diru, taŭga por nuntempaj postuloj, lingvo t.e. ne nur por interamikiĝi kaj interŝanĝi ridetojn.
— Ne «ia speco de Esperanto», sed Esperanto, solvo eksperimentita jam de internacia kolektivo, ne tre multnombra sed sufiĉe disvastigita, en kiu ĝi montriĝis perfekta kaj ne nur por interamikiĝi, sed por interŝanĝo de informoj ĉiuspecaj. Inter la homoj, kiuj lernis Esperanton, ĉiu lingvo, ĉiu kulturo, ĉiu identeco estas respektata, ne ekzistas komprenproblemoj, kaj ne necesas iri studi eksterlande aŭ investi milojn da horoj en la enmensigon de absurdaĵoj (kiel, ekzemple, la fakto, ke en la angla ‑ough prononciĝas laŭ kvar malsamaj manieroj en tough, though, through kaj cough). Post ses monatoj, la mezuma lernanto akiris en Esperanto kapablon komuniki similan al tiu, kiun li aŭ ŝi havos en la angla nur post ses jaroj, ĉe sama semajna hornombro.
— Tamen, ĉu ne estus bedaŭrinde, ke oni lernu nur Esperanton kaj perdu la kulturan riĉiĝon, kiun havigas la studo de aliaj lingvoj?
— Sed ĝuste tion nun faras la kvazaŭmonopolo de la angla. Se lernantoj studus Esperanton dum unu lerneja jaro, tio sufiĉus por ke post kelkaj jaroj la komunikproblemo inter eŭropanoj estu solvita (kaj tio helpus multe ankaŭ kun neeŭropanoj, ĉar esperanto estas relative bone disvastigita en Azio, ekzemple). Samtempe, multe da tempo liberiĝus por plu studi lingvojn. Dum la kvin aŭ ses sekvantaj jaroj la junuloj lernus lingvo(j)n, kiu(j)n ili elektus laŭ siaj gustoj aŭ laŭ siaj kulturaj inklinoj. Tiel la latina, la franca, la germana, la greka, la rusa, la araba kaj aliaj gravaj kulturlingvoj retrovus en la lernejoj lokon proporcian kun sia kultura valoro. Nun preskaŭ neniu lernas ilin, kvankam tiu forgeso de gravaj lingvoj profite al la angla fakte tamen ne alportas justan solvon al la problemo internacie komuniki.
— Komence vi diris, parolante pri la romanĉa, ke lingvo ne povas vivi, se ĝi ĉesas havi unulingvajn parolantojn. Sed ĉiuj, kiuj uzas Esperanton, estas almenaŭ dulingvaj, ĉu tio ne signifas, ke Esperanto nur povas baldaŭ morti?
— Tio, kion mi diris pri la romanĉa, estas valida nur por naciaj aŭ regionaj lingvoj. Lingvo uzata nur por internacie komuniki troviĝas en tute alia situacio. Ekde kiam ĝi aperis sur la monda scenejo, Esperanto neniam ĉesis disvastiĝi, kvankam tre malrapide. Ĝi nun montriĝas aparte vigla, vivanta, kreema lingvo. Rigardu sur Internet. Fakte, lingvistika analizo montras, ke ĝi estas pli vigla ol la franca, kiu terure rigidiĝis kaj malfacile kreas novajn vortojn.
— Por konkludi, profesoro, ĉu vi opinias, ke la solvo «Esperanto» iam estos adoptita?