Выбрать главу

Esperanto estas miskonata (ĝenerala informado: http://www.esperanto.net¤). Kiu scias, ke ĝi estas, post la angla, la lingvo plej uzata sur Interreto? (sincera mi estis skribante tion, ĉar mi vidis statistikon, kiu tion montris antaŭ deko da jaroj, sed ŝajnas, ke la situacio ŝanĝiĝis, kaj ke nun la japana, la korea, kaj ankaŭ aliaj lingvoj, antaŭas ĝin, simple ĉar pli da homoj el ĉiaj landoj povas konektiĝi al Interreto kaj komunikas inter si nacilingve). Ke ĝi estas la lingvo de konsiderinda produktado literatura? Ke Pekina kaj Varsovia radioj elsendas en ĝi plurfoje ĉiutage, kaj Vatikana radio plurfoje ĉiusemajne (Radioprogramoj en Esperanto http://osiek.org/aera/¤)? Ke ĝi estas unu el la lingvoj de Internacia Akademio de Sciencoj (http://www.ais-sanmarino.org/¤)? Ke sep Nobelpremiitoj estis/as esperantistoj? Ke ĉiutage, ie en la mondo, ĝi estas la lingvo de staĝo, kultura renkontiĝo, kongreso (vd http://www.eventoj.hu/kalendar.htm¤)? Ke troviĝas Esperanto-uzantoj en la plimulto el la urboj en la plimulto el la landoj, eĉ en Soweto, eĉ en Lome, eĉ en Ulan-Bator? Ke ĝi stimulas la intereson al aliaj kulturoj kaj faciligas la akiron de aliaj lingvoj? Ke multaj junuloj uzas la reton de senpaga loĝigo organizita de Esperanto-asocioj (www.esperanto.nu/ps¤ aŭ http://www.te­jo.org/ps/¤)? Klare, ekzistas vastaj kampoj de la socia vivo, kiujn la informiloj tute pretervidas.

Ĉu havas sencon, ke franc- kaj germanlingvaj svisoj interkomunikas en fuŝa angla post ses studjaroj, penante prononci sonojn, kiuj ekzistas nek en la franca nek en la germana (th, ktp), dum ili povus agrable dialogi en Esperanto post kelkaj monatoj? Se, ĉie, oni diskonigus la realon, nome, ke el ĉiuj rimedoj uzataj pro formoki Babelon Esperanto estas tiu, kiu donas la plej bonajn rezultojn por la plej eta investo tempa, cerbostreĉa kaj mona (Claude Piron, «Le défi des langues». Parizo: L’Harmattan, 2ª eld. 1998, ĉapitro 11), la lingva diverseco fariĝus tio, kio ĝi fundfunde estas: riĉo, ne malhelpilo.

Homo masoĥismas. Eble, por retrovi nian sanan prudenton, ni bezonos, ke advokato lanĉu usonecan kolektivan plendon kontraŭ la ŝtatoj nome de ĉiuj, al kiuj ili trudis ŝviti super la angla, dum ekzistis rimedo pli demokratia, pli efika rilate al ĝia kosto, psikologie kaj kulture pli kontentiga, pri kiu ili neglektis informi sian civitanaron.

En tempo, kiam oni oferas tiom da dungoj al t.n. raciecigo, la miliardoj, kiujn sorbas la instruo de la angla, kaj la miloj da horoj, kiujn milionoj da junuloj ĉie en la mondo dediĉas al ĝi kun priplorindaj rezultoj, estas nekontestebla malobeo al la admono racie agi. Se diri nenion pri la katastrofa kultura influo, kiun ĉie havas la disvastigo de la “broken English”.

Kontribuaĵo al la studo pri la influoj de la jida sur Esperanton

Enkonduko

La uzantoj de la jida kiuj parolas Esperanton, ofte sentas, ke inter la du lingvoj ekzistas vera simileco, kvankam tro subtila por esti facile demonstrebla. Ĉu tiu impreso havas bazon en la realo? La demando sin prezentas, kaj la celo de ĉi tiu artikolo estas aldoni al la temo kelkajn elementojn kiuj permesos eble progresi survoje al objektiva respondo.

Esperanto konsiderinde evoluis ekde sia apero sur la publika sceno en 1887: glitoj de senco, enkonduko de neologismoj, evoluoj de latentaj tendencoj, interkulturaj adaptiĝoj estis kaŭzitaj de la praktika uzado de la lingvo en ege diversaj kuntekstoj.

Eble iu influo de la jida okazis en tiu aŭ alia faceto de tiu evoluo, sed la konsideroj formulataj ĉi tie limiĝos al Esperanto, tia kia ĝi estis konceptita de Zamenhof kaj uzata de li en la unuaj vivojaroj de la lingvo.

Unua rimarko sin trudas: Zamenhof ne sisteme kunmetis sian lingvon. Li ofte agis empirie. Li tradukadis aŭ redaktadis tekstojn, kaj samtempe kaj laŭe verkis la lingvon, fidante pli sian intuicion kaj estetikan senton ol rezonadon. La vortprovizo abunde atestas pri tio. Se Esperanto estus, kiel oni fojfoje diras, striktasence planlingvo, ordigaj principoj estus sisteme aplikitaj al pruntvortoj, kaj la vortaro prezentus koherecon, kiu klare mankas al ĝi.

Tiel, apud voĉo oni trovas paco (komparu kun la kohereco de la itala, de la hispana kaj de la franca: voce, pace; voz, paz; voix, paix); apud nacio: leciono kaj kondiĉo; apud ŝpari kaj ŝteli: anstataŭ (kaj ne *anŝtataŭ). Stelo kaj studi kunekzistas kun esperi; esprimi kun ekskludi. Same Zamenhof elektas jen la skriban formon (boato, soifo, birdo), jen la sonan[14] (ŝanĝi, vualo, rajti). La pristudo de la gramatika evoluo atestas pri la sama procezo. La bela simetrio de la nunaj verbaj finaĵoj estas rezulto, ne deirpunkto. Oni ne trovas ĝin en la unuaj projektoj (Waringhien, 1959, 22–37).

Ĉu Zamenhof konscie pruntis el la jida? Ni havas neniun rimedon scii tion, ĉar ni posedas neniun dokumenton kie li diras ke li tion faris. La respondo al ĉi tiu demando ne multe gravas, verdire, ĉar estas klare pli verŝajne, ke se la jida influis, tio okazis nekonscie. Elekto rezultas kutime el la konverĝo de pluraj faktoroj, unuj konsciaj, aliaj nekonsciaj. Kredi ke unu faktoro pli gravas ĉar ĝi estas konscia estus granda eraro. Oni scias de post Freud ke la konscia aserto estas ofte nenio alia ol simpla raciigo.

Se tiel statas la aferoj, estas sendube sensence demandi sin, ekzemple, ĉu fajro devenas el la angla fire, la germana Feuer, aŭ la jida fajr. Estas probable ke la vorto prezentis sin al Zamenhof kiel evidenta, sekve de la konverĝo de tiuj tri influoj, plifortigitaj per la komenca f de respondaj vortoj ankaŭ en la lingvoj latinidaj. Alivorte, estas racie supozi, ke kiuj ajn liaj konsciaj elektoj, la lingvoj al li plej konataj agis sur lian laboradon kiel subtavolo.

La subtavolo

La plej influa subtavoleca lingvo estas kutime tiu parolata kun la samklasanoj kaj samludanoj laŭlonge de la lernejaj jaroj. Ties influo estas kutime pli forta ol tiu de la familio, de la instruantoj aŭ de la oficiala lingvo de la regiono, kiel ja scias ĉiuj gepatroj transloĝiĝintaj en novan lingvozonon kun infanoj en lerneja aĝo.

вернуться

[14]

Tra la originala teksto estas uzataj la terminoj schriftbild kaj lautbild, kiuj aperas tie ĉi respektive kiel skriba formo kaj sona formo, aprobe de la aŭtoro. [La tradukinto]