Выбрать главу

Mi provis tion fari studante la zamenhofan aron da radikoj komenciĝantaj per sp, st, ŝp, ŝt, kaj havantaj ekvivalenton en la jida, germana, rusa kaj pola. Tiu ĉi grupo konsistas el 56 radikoj. El tiuj, 53 (96%) havas respondan radikon en la jida,[16] 50 (89%) en la germana, 33 (59%) en la rusa kaj 27 (49%) en la pola.

En tiu ĉi grupo, la respondaj proporcioj de esperantaj radikoj havantaj forman similecon kun la responda vorto en la alia lingvo, precipe ĉe komenca sibla konsonanto, prezentiĝas jene:

jida37/56,t.e. 66%
rusa25/56,t.e. 45%
pola20/56,t.e. 36%
germana12/56,t.e. 21%

La simileco kun la jida nete aperas. Sed eble oni argumentos, ke pro la aplikita kriterio, la korpuso estis tendenca favore al la jida. Efektive, se, anstataŭ kalkuli, por la kvar lingvoj, la elcentaĵon rilate al la 56 radikoj de la korpuso, oni konsideras nur vortojn analogajn en Esperanto kaj en la koncerna lingvo, tiam la rusa kaj la pola superas la jidan:

rusa25/33,t.e. 76%
pola20/27,t.e. 74%
jida37/53,t.e. 70%
germana12/50,t.e. 24%

Oni notu tamen, ke la breĉo inter la jida kaj la germana restas granda.

Statistiki estas ĉiam delikate kaj malgraŭ la ĉi-supre prezentita argumento, eble estas erare, en kazo kiel tiu ĉi, rezoni sen konsideri la influon de aliaj lingvoj uzataj de Zamenhof, kiel la franca kaj la latina. La elcentaĵo de similecoj inter la jida kaj Esperanto ne estas pro tio malpli rimarkinda kompare kun la germana. Ĉu eblas diri, tute simple, ke la jida kaj la zamenhofa Esperanto traktas siajn pruntojn sammaniere?

Sed kiel klarigi tiun ĉi similecon alie ol per ekzistado de kaŝita jida modelo sub la elektoj de Zamenhof?

La komplekseco de la problemo: skriba kaj sona formoj

Du tendencoj de Zamenhof ege komplikas la problemon de la etimologio de Esperanto. Unuflanke, li ofte elektis formon kompromisan, t.e. formon facile rekoneblan por parolantoj de malsamaj lingvoj. Ĉu li sciis, ke strato laŭas ekzakte la nederlandan straat? Estas dubinde. Li probable elektis tiun formon ĉar ĝi estis mezvojo inter la angla street kaj la germana Straße. Najtingalo estas pli probable kompromiso inter la angla nightingale (→*najtingelo, *najtingejlo) kaj la germana Nachtigall (→*naĥtigalo), ol inter la skriba kaj sona formoj de la angla vorto. La formo strebi (ne *ŝtrebi) estas klarigebla sendube per la rusa stremit’sja, eble ankaŭ per la angla strive. Kaj ŝtono ne povas esti io alia ol unuigo de la angla stone, la germana Stein kaj la jida ŝtejn.

Aliflanke, Zamenhof treege provis eviti homonimojn: li preferis ŝpini al *spini (angla spin) ĉar la radiko spin jam ekzistis kun la senco de «vertebra kolumno», por kiu estis multobla konverĝo: latina spina; rusa spina; angla — skriba formo — spine; franca épine dorsale (adjektivo spinal).

Al tiuj du trajtoj de la zamenhofa laboro estas tente aldoni ŝajnan indiferenton koncerne la elekton inter skriba kaj sona formoj. Ĉi tiun impreson, kiu igas onin konsideri la influojn de la skriba formo kaj de la elparolo proksimume egale probablaj, la analizo de la faktoj malvalidigas. La impreso fontas sendube el la fakto, ke formoj kiel soifo, foiro,boato estas tiel okulfrapaj, ke ili okupas neproporcian lokon en la memoro de tiu kiu meditas pri tiuj demandoj. Fakte, ili estas esceptaj.

Tion konfirmas analizo de la vortprovizo, kondiĉe ke oni akceptu kelkajn regulojn sufiĉe konstantajn, kiel la fakto ke al latina c antaŭ ei respondas kutime Esperanta c (probable pro la elparolo de la latina fare de Zamenhof) kaj ke al la franca ch respondas kutime esperanta ĉ, dum la sona formo donus ŝ. Sendube temas pri ĝeneraligo de la sistemo kompromise alprenita por la multaj vortoj komunaj al la angla kaj la franca. Aspektus pli ĝuste atribui la ĉ de ĉarma, ĉefo, ĉeko, ĉokolado, ktp, al la angla elparolo, ol al la influo de la franca skriba formo, kiu ĉiuokaze serioze kripliĝas pro la perdo de la h.

Akceptinte tiujn ĉi regulojn, oni rimarkas, ke la prefero por la skriba formo estas tre malofta. En sondo kiun mi faris pri hazarda specimeno de 500 radikoj el la Fundamento, pri kiuj la demando sin prezentis (t.e. ekskluzivante vortojn kiel eĉ, edzo, ĉio, havantaj malklaran etimologion; pri edzo vidu Golden, 1982), 488 formoj (97,6%) estis klarigeblaj per la sona formo, kaj nur 12 (2,4%) per la skriba. Tiu ĉi cifero estas des pli rimarkinda, ĉar mi donis la maksimumajn ŝancojn al la skriba formo, rifuzante inkluzivi kelkajn kazojn de asimiliĝo; ekzemple, mi inkluzivis blov (← angla blow) inter la skribajn formojn, kvankam Zamenhof probable aplikis al blov la sistemon aplikitan al brov, kie al la angla w (brow) respondas rusa v (brov). La zamenhofa emo preferi la sonan formon estas grava por nia temo, ĉar estas tente atribui la etimologion de la esperanta formo al la germana pli ol al la jida elvokante la skriban formon.

En la artikolo jam menciita, Gold (1980, 316) diras: «Kiuj estas la originoj de la esperantaj hejmo kaj hejti? La jida havas hejm and hejcn (…). La germana havas Heim kaj heizen, kun /aj/. Esperanto havas la diftongon /aj/ kaj oni tial atendus ke, se el la germana, tiuj vortoj estu *hajmo kaj *hajti. Estas malfacile kredi, ke Zamenhof pruntus tiujn vortojn el la jida kaj ni devas tial ligi ilin iel kun la germana (…). La respondo estas ke Zamenhof pruntis la skriban formon, ne la sonan.»[17]

Mi dubas ĉu tiel estas. Zamenhof havis neniun kialon elekti ej en tiu ĉi kazo kaj ne en la aliaj. Kial fajli kaj fajfi, sed hejmo? Estas malprobable ke la konformeco kun la jidaj fajln, fajfn, hejm estas nur hazarda, se konsideri, kio diriĝis ĉi-supre pri la supera influo de la jida, kompare al la germana, en la subkonsciaj elektoj de Zamenhof.

Alia argumento favoras la tezon de jida etimologio. La ideo «ĉe si, en la hejmo» esprimiĝas en Esperanto per hejme. Se la influo de la germana superus, oni havus *dome (laŭ la germana zu Hause, la rusa doma, la pola w domu) dum la jida formo estas in der hejm. La emociaj elvokaĵoj de la vorto povis cetere ludi ne malgravan rolon, kaj same la plifortigo per la angla at home.

Alia ekzemplo: la vorto ŝati, «rigardi kiel valoran» (en la lingvaĵo de Zamenhof; nuntempe «ami», «plezure uzi» en la senco de la angla “to like” aspektas al mi pruntita el la jida ŝacn, ne tiom el la germana schätzen. La tezo de Gold (1980) laŭ kiu Zamenhof deiris de la skriba formo forprenante el ĝi la «umlaŭton» (supersignon) ne estas konvinka. Se tiu agmaniero estus akceptebla por li, oni trovus pliajn ekzemplojn samspecajn: pökeln donus *pokeli*pokli anstataŭ pekli, kaj sägen *sagi anstataŭ segi. Rilate al la jida ŝacn → esperanto ŝati, oni rimarkos la strangan transiron de /c/ al /t/ kiun oni egale trovas en la jida ŝvicn → esperanto ŝviti, en la jida hejcn → esperanto hejti; eble temas pri la etendiĝo al ŝati, per asimiliĝo, de kompromiso kun la anglaj formoj sweat kaj heat.

вернуться

[16]

Tiuj estas ŝpalie, ŝpat, ŝpinak/ŝpinat, ŝpindl, ŝpinen, ŝpion, ŝpricn, ŝporn, ŝprot, ŝtab, ŝtang, onŝtaplen, ŝtal, ŝtat, ŝtempl, ŝtejn, ŝtof, ŝtol, ŝtopn, ŝtopsl, spermacetn, specjel, specifirn, spiralik, spiritualizm, sporadiŝ, spritne, stadie, stamin, statik, stacje/stancj, statue, statur, status, step, stil, stimulirn, stoiŝ, stole, strikt, strof, struktur, studjum, student, stuko, stur.

вернуться

[17]

La anglalingva citaĵo kiun la aŭtoro aperigas tekstas: “What are the origins of Esperanto hejmo and hejti? Yiddish has hejm and hejcn (…). German has Heim and heizen, with /aj/. Esperanto has a diphthong /aj/ and one would therefore expect that, if from German, these words would be pronounced *hajmo and *hajti. It is hard to believe that Zamenhof would borrow these words from Yiddish and we must therefore link them in some way with German (…). The answer is that Zamenhof borrowed the schriftbild rather than the lautbild.”