La ideo uzi sufikson por indiki erojn de materialo venas sendube de konverĝo inter la jida, la rusa kaj la pola. La paraleleco estas okulfrapa inter la jida ŝnejele, zemdl, ŝtejbl, ktp, la rusa snezhinka, pesĉinka, pylinka kaj la esperantaj neĝero, sablero kaj polvero, eĉ se ĉi-okaze la esperantaj formoj ne uzas diminutivon.
Kazo kie estas malfacile nei la elstaran influon de la jida estas tiu de la diferencigo kiun faras Esperanto inter la adjektivoj landa kaj nacia. Tiuj du vortoj respondas respektive al la jidaj landiŝ kaj nacjonal. Fakte tiu diferencigo ne troviĝas en la aliaj lingvoj el kiuj Zamenhof kutimis ĉerpi. La rusa diras народный aŭ национальный, sed la rusa ne havas adjektivon kiu devenas rekte de la rusa «lando» (страна). En la pola estas nur narodowy. La germana ne havas adjektivon devenan el Land; oni uzas en la germana tiun morfemon kiel unuan elementon de kunmetita vorto, ĉu sub la formo Land- en la senco de «kampara», ĉu sub la formo Landes- en la senco de la esperanta landa, de la jida landiŝ, sed ne eblas asimili tiujn strukturojn al adjektivoj. La angla kaj la franca havas nur national. Kiam la angla uzas la vorton country en adjektiva pozicio, ĝi havas la sencon de «kampara». La vorto arci, en la moderna hebrea, havas paralelan formon kaj identan sencon al la esperanta landa. Ankaŭ ĝi prezentas per si, plej verŝajne, pruntan tradukon el la jida landish.
Iuj argumentos, ke la vorto landa ne rilatas al la jida, sed simple rezultas el la interna vortfara sistemo de la lingvo, estante nur apliko de la ĝenerala regulo kiu ebligas al Esperanto krei vortojn en ajna gramatika kategorio el iu ajn radiko simple almetante la vokalon kiu esprimas la funkcion (‑a por la adjektiva funkcio; la sama argumento povus esti elvokita pri la tezo laŭ kiu arci respegulas jidan vortfaradon). Tia aliro, konvika unuarigarde, ne konsideras tamen la ege fortan influon de la diversaj subtavoloj agantaj sur Esperanto.
Tiun gravecon de la subtavolo atestas, ekzemple, la fakto ke oni uzas preskaŭ ĉiam internacia tie, kie la interna vortfarado kaj vera adekvateco vorto/koncepto postulus interlanda, interŝtata aŭ intergenta. La okcidenta substavolo, fortiganta tiun de Zamenhof, igis la plejparton el la esperantistoj alpreni (nekonscie) formon proksiman al tiu, kiun ili uzas en la ĉiutaga vivo ekster Esperantujo, sen starigi la demandon ĉu vere temas pri nacio kaj ne pri lando aŭ ŝtato. UNO, ekzemple, estas ĉiam nomata internacia; oni devus diri interŝtata, ĉar nur la ŝtatoj voĉdonas, decidas, organizas, ne la nacioj. La fakto ke oni diras internacia organizo, sed landa asocio (kaj ne nacia, kiu estus konforma al la uzo de la plimulto el la eŭropaj lingvoj, aŭ landasocio, kiu sekvus la germanan modelon) pruvas, ke subtavolece influis la jida, la sola lingvo en kiu troveblas formoj paralelaj al la esperantaj: internacjonal en la unua kazo, landiŝ en la dua.
Ĉi-rilate eblas rimarki, ke la maniero laŭ kiu la jida kaj Esperanto same povas distingi inter la konceptoj, kiujn esprimas la rusaj vortoj русский kaj российский, frapas per sia pareleleco, eĉ se la vortoj estas relative malfruaj en ambaŭ lingvoj: la jida diras rusiŝ kaj ruslendiŝ, Esperanto rusa kaj ruslanda (aŭ rusia). Kompreneble, la du lingvoj nur aplikis la rusan modelon, sed precize, la sento de proksimeco menciita en la enkonduko rezultas el tiu speco de paraleleco. Estas fakto, ke neniu alia lingvo posedas tian distingon.
Kiel lastan ekzemplon de probabla influo de la jida eblas mencii la vorton respondi en la senco de «konformi», «akordi», «laŭi», kiun Esperanto dividas kun la jida entfern. En ambaŭ kazoj, la unua senco de la vorto estas «respondi al demando». Tiu uzo povas esti atribuita nek al la rusa, kiu diras en tiu senco соответствовать (ne отвечать), nek al la germana, kiu same ne uzas antworten, sed entsprechen. En la franca, eblas teorie atribui al la vorto répondre tiun signifon, sed tia uzo estas malofta, la vorto kiu venas spontane en la menson de la francparolantoj estas ĉiam correspondre. Tion plej bone pruvas la fakto, ke la plimulto el la franclingvanoj kiuj parolas Esperanton diras, por esprimi tiun sencon, korespondi, dum laŭ la uzo de Zamenhof kaj la vortaroj, tiu termino devus limiĝi je skriba korespondado.
Influo sur la formon de la Esperantaj vortoj
Ekzistas sendube eĉ ne ununura kazo de Esperanta vorto kiu povus esti konsiderata kiel rekte kaj unike devenanta el jida etimo. La sola kazo pri kiu kredis multaj esperantistoj estis la radiko edz, en kiu oni volis vidi, nerekte deveninte de la ina formo edzin, prunton el la ecn de rebecn, sed la artikolo de Bernard Golden en la dua volumo de la Jewish Language Review (Golden, 1982) montras, kiom dubindas la argumentado favora al tiu tezo.
Se konsideri, ne la sinsekvon de la fonemoj, sed la specon de formado, oni trovos tri kazojn kie la influo de la jida estas nekontestebla: antaŭtuko, lernolibro kaj superjaro.
Kiel montris Gold (1980, 327), antaŭtuko povas deveni nur el la jida farteĥ. Se la etimo estus la rusa фартук aŭ la pola fartuszek / fartuch, formoj pruntitaj el la jida, kiel atestas la elemento far, sentita kiel silabo sensignifa kaj ne kiel prefikso, oni havus *fartuko.
Pri lernolibro atentigis Verloren van Themaat (citita de Gold, 1982, 8). Tiu formo ne estas klarigebla per la germana Lehrbuch, kiu donus instrulibro (vorto ĝusta, sed malmulte uzata); male, ĝi respondas ekzakte al la jida lernbuh. Gold preferas al jida rusan etimologion. Mi malsamopinias. La rusa esprimo estas учебная книга kaj ĝi ne povus doni en Esperanto ion alian ol instrua libro aŭ lerna libro, formoj cetere prefekte ĝustaj, sed neuzataj.
Superjaro, finfine, reproduktas tiel ekzakte la popolan etimologion de la jida iberjor, ke ne eblas dubi pri rekta ligo. Neniu alia lingvo esprimas tiamaniere la koncernan koncepton.
Rilate al vortoj kies esperanta formo sekvas plej proksime la jidan vorton kun la sama senco, ili ĉiam kundividas tiun etimologion kun alia lingvo. Se preni kiel ekzemplon kazon de ŝajna ĉerpo el la germana, estas interese konstati ke apud Posten → posteno, Faden → fadeno, Gulden → guldeno, oni trovas Schinken → ŝinko, kaj ne *ŝinkeno. Sed la interpreto per la jida ŝinke estas nesufiĉa, ankaŭ la pola szynka devas esti konsiderata ĉi tie.