La esperanta verbo liveri devenas probable el la jida (eble tra la jida liverant → Esperanto liveranto). La franca livrer, aganta sole, donus en Esperanto *livri, la angla deliver *deliveri aŭ, pli probable, *delivri kaj la germana liefern *lifri aŭ *liferi. Ĉu kompromiso, ĉu influo de la jida? Ambaŭ, sed en proporcio kiu restos ĉiam necertigebla. Eblas akcepti la ideon, ke kiam Zamenhof devis esprimi tiun koncepton, la jida vorto venis al li tuj en la menson, kaj ĝi ankaŭ aspektis al li kiel bonega solvo kompromisa inter kelkaj gravaj lingvoj.
La vorto meblo prezentas similan kazon. Oni trovas en ĝi samtempe la jidan mebl, la rusan мебель, la pola mebel, kun plifortigo per la germana Möbel. Tiu ĉi ekzemplo konfirmas la hipotezon ke la skriba formo de la germana, eventuale kun forigo de la supersigno, neniam superas la aliajn faktorojn. En la kontraŭa hipotezo, oni havus *moblo, formo kiun samtempe plifortigus la klasika transskribo de la franca /œ/ per o (cœur → kor, honneur → honor) kaj la latina etimo, kiun Zamenhof ofte prenis en konsideron (sankta estas malpli internacia kaj malpli facile prononcebla ol *santa).
Influo de la jida sur la sintakson kaj la parolturnojn de Esperanto
Pluraj trajtoj diferencigas ĉi-rilate Esperanton disde la lingvoj de okcidenta Eŭropo. Ekzemple, en la kondiĉaj propozicioj komenciĝantaj per se, oni uzas la kondiĉan formon de la verbo same en la suba propozicio kiel en la ĉefa: se mi konus lin, mi lin demandus, oni uzas en nerekta parolo la tempon kiun oni uzus en rekta (li diris, ke li komprenas); la vortordo estas tre libera (lin mi tre amas) ktp. Ĉiuj ĉi trajtoj troviĝas en la jida, sed ankaŭ en la rusa kaj pola. La artikolo de Gold (1980), plurfoje citita, pritraktas tiun demandon (kie li atribuas al la jida, sendube erare, nur rolon de plifortigo) kaj ŝajnas pli saĝe referenci al ĝi ol plipezigi ĉi tiun artikolon kopiante ion jam publikigitan aliloke.
Konkludo
Ŝajnas al mi ke eblas jese respondi la demandon starigitan komence de tiu ĉi artikolo: Ĉu ekzistas reala bazo al la subjektiva impreso, ke Esperanto proksimas al la jida? Fakte, tiu proksimeco eble ĉefe troviĝas en kampoj plej subtilaj: vortordo, sintakso, sentvortoj kaj sinten-esprimoj: nu (jida nu); do (jida to, ĵe), kompreneble (jida farŝtejt ziĥ), ve (jida oj vej), hejme (jida in der hejm), ofteco de diftongoj kiaj aj, ej, oj ktp. Sed ĝi egale aperas en iu nombro da kazoj klarigeblaj per la analizo de lingvistika materialo, kiel ĉi-supre evidentiĝis.
Ĉu Esperanto estas pli proksima al la jida ol al la aliaj lingvoj? Kiom ajn grava ĝia agado en la menso de la juna Zamenhof laboranta super sia lingvo, mi tion ne kredas. Unu el la mirakloj de Esperanto estas ĝuste ke tre multaj homoj sentas sin «hejme» en ĝi. Franco rekonas en ĝi enorman parton de vortprovizo, same kiel italo kiu, plie en ĝi retrovas fonologion, slavlingvano retrovas sintakson kaj stilon, germanlingvano sistemon de vortfarado, turko kompleksajn vortojn faritajn per algluo de sufiksoj (rusigonte, estraraniĝis), ĉino plenan nevariecon de morfemoj kapablaj senlime kunmetiĝi (Piron, 1981), kaj jidlingvano subtilan etoson kreitan de la ĉeesto, sub latina maskovesto, de sintezo el slava sintakso kaj germanecaj radikoj.
La komplekseco de la etimologio estas nur unu faktoro inter aliaj kiuj klarigas tiun plurdirektan proksimecon de Esperanto. Tial, sole la termino «plurkaŭzeco» — la estigo de unu fakto per la konverĝa agado de pluraj faktoroj — respegulas la realon en kontentiga maniero.
Ekzemple, estus grava eraro pensi ke la sufikso ig devenas el la germana ig kaj precipe el paro kiel rein → reinigen, kiu liverus la modelon de pura → purigi (kun plifortigo de formoj kiel entschuldigen, entmutigen, kiuj donas en Esperanto senkulpigi, senkuraĝigi), sen konsideri la fakton, ke Zamenhof lernis la latinan, kaj atenta pri ĉio, kio rilatis al lingvoj, tute certe rimarkis derivadojn el la tipo fumus → fumigare, mitis → mitigare, purus → pur(i)gare. Sed akcepti nur tiujn du fontojn, la germanan kaj la latinan, estus nesufiĉe. Unuflanke, ni ne forgesu, ke Zamenhof konceptis sian lingvon kiel kodon (Silfer, 1983, 4–8; Waringhien, 1959, 105–107), kio trudis limigojn al la formoj de l’ sufiksoj: preskaŭ ĉiuj konsistas nur el vokalo plus konsonanto, sed pro tio ili ne suferas limigojn en la uzado. Krome, Zamenhof scipovis la hebrean. Ĉu ne en la hebrea «hif‘il» (kaŭzativo) necesas serĉi la fonton de la elekto de sama formo por la derivadoj el la adjektivoj (granda → grandigi; hebrea gadol → higdil) kaj el la verboj (ridi → ridigi; hebrea caĥaq → hicĥiq)? Neniu hindeŭropa lingvo prezentas tiun trajton, kiun havas la ŝemidaj lingvoj, kaj kiu pliriĉigas la esprimkapablon sen superŝarĝi la memoron.
Sed se la hebrea «hif‘il» inspiris Zamenhofon, tio povis esti nur nekonscia. Akceptinte la ideon de intergenta lingvo, kaj ne nur interjuda, li certe malaprobis ĉian tro klaran prunton el la hebrea kaj el la jida[18], kaj se tiuj lingvoj kontribuis al lia laboro, estis en kaŝa maniero, pro la simpla fakto de ilia ĉeesto (certe masiva en la kazo de la jida) en la menso de la juna aŭtoro.
Inter la faktoroj kiuj konverĝis por konduki Zamenhofon al iu difinita elekto, endas do citi almenaŭ kvar:
1) la principo de la kodo (morfemoj nevariaj kaj diferencigitaj, laŭvole kombineblaj; klara indiko pri la funkcio de vorto en la frazo);
2) la nekonsciaj influoj (la jida, tre ofte; la rusa kaj la pola, en multaj kazoj, precipe koncerne la sintakson, la semantikan valoron de la vortoj (plena kovras la semantikan kampon de la rusa полный, ne tiun de la franca plein aŭ de la latina plenus: plena vortaro ne povas tradukiĝi france alie ol per «dictionnaire complet», dum en la rusa oni diras полный словарь) kaj la parolturnojn (elpaŝi kun propono estas laŭvorta traduko el la выступить с предложением);
3) la konsciaj pruntoj el konataj lingvoj (precipe el okcidentaj vivantaj lingvoj kaj el la latina, fojfoje el la malnovgreka: kaj, pri, pluralo per ‑j);
4) la ideoj kiujn Zamenhof ĉerpis el lingvoj kiujn li ne konis.
Ĉi-lasta punkto necesigas klarigon. La plimulto el la aŭtoroj, kiuj pritraktas la etimologion de Esperanto, opinias ke endas limigi la esploron je la lingvoj kiujn Zamenhof sufiĉe profunde scipovis[19]. Sed homo, kia li estis, scivolema pri ĉio rilata al lingva komunikado, tre probable konsultis en bibliotekoj vortarojn kaj gramatikojn de fremdaj lingvoj, kaj priskribojn de lingvoj en enciklopedioj kaj aliaj verkoj. Nenio malhelpis, ke li efektivigu tiajn esplorojn, ekzemple, kiam li estis studento en Moskvo. La demando pri la etimologio de Esperanto estas do tute ne simpla. Estus kompreneble tro facile bazi sin sur hipotezaj kaj nekontroleblaj faktoj por klarigi frapajn similecojn, sed ne estas malpli certe, ke multaj faktoj restas neklarigitaj se oni limigas sin al tio kio estas aŭtentigita en la vivo de Zamenhof. La asimila kapablo de tiu homo estis tiel granda, lia motivado tiel forta, lia kapablo sintezi tiel disvolvita, ke li ne povis ne konsideri ĉiujn materialojn kiuj pasis sub lia mano.
[18]
Liaj unuaj projektoj inkluzivis rektajn pruntojn el la hebrea. Origine Zamenhof deziris prilabori lingvon destinita al la judoj, kiel li diris en intervjuo aperinta en 1907 en la londona
[19]
«Ne estas science proponi kiel etimon vorton el lingvo kiun Zamenhof ne scipovis» (Gaston Waringhien, citita per Albault (1961), p. 87).