Ĉar tiuj faktoroj diferencas de homo al homo, la mesaĝo de la unua fazo produktas malsamajn rezultojn en la tria.
Psikanalizo
En la jaroj 20-aj disfloris psikanalizo, kaj jam ŝtormis kvereloj inter psikanalizaj skoloj. Freud, kiu kreis tiun metodon kun ĝia ampleksa teoria idearo, klarigis multajn psikajn misfunkciadojn per la hipotezo, ke seksaj deziroj, angoroj, imagoj aŭ memoroj estis forpuŝitaj en la nekonscion, kie ili agas malhelpe al efika kaj sana vivo. Sed lia disĉiplo Adler rimarkis, ke en multaj kazoj li solvas la problemojn de la pacientoj atentigante ilin, ne pri forpuŝitaj seksaĵoj, sed pri forgesitaj sentoj de malplivaloro. Ofte, niaj unuaj travivaĵoj, kiam ni estas etuloj, konvinkas nin, ke ni estas nanetoj en mondo de gigantoj. La tuta posta disvolviĝo povas resti stampita de tiu impreso tiagrade, ke al ĉio ni reagas kun la antaŭa ideo, ke ni ne sukcesos, ke estas tro komplike, ke la aliaj estas tre superaj al ni, ke ni nenion valoras ktp. Multaj psikaj problemoj radikas en tio, laŭ Adler. Freud ne akceptis la ideojn de Adler kaj forĵetis lin el sia societo. Alia disĉiplo de Freud, unue ege admirata, poste estos same forpelita: Jung, kiu trovis en la nekonscio multajn energikernojn, rilatajn nek al sekso nek al impresoj de malplivaloro, nek al tio, kion la persono mem travivis, sed radikantajn en la spertoj de la tuta homaro, tiel ke oni retrovas ilin similaj, kaj simile simboligitaj, en plej malsimilaj kulturoj. Tiuj povas multe helpi al psika resaniĝo.
En 1915, dum la unua mondmilito, 22-jara, malsana, Baudouin estis eligita el la franca armeo kaj venis al Svislando por resanigi siajn pulmojn. Li instaliĝis en la ĝeneva regiono, kiun li ne plu forlasis. Ĉar en sia praktiko, bazita sur la sistema uzado de la sugestia efiko, li konstante utiligis la nekonscion (en la dua fazo, la nekonscia, la menso ja trovas la solvon al problemo aŭ ekirigas la resaniĝon), pli bone koni ĉi-lastan aperis al li necese. Li bone posedis la diversajn teoriojn, ĉar li sciis la germanan same bone kiel la francan, kaj tiutempe la plimulto el la tekstoj tiufakaj ankoraŭ ne estis elgermanigitaj. Li diris al si, ke oni ne povas juĝi teorion, se oni mem ne travivas ĝin. Li do decidis submeti sin al psikanalizo. Tion li faris sinsekve en la junga kaj en la freŭda skoloj. Lia konkludo estis, ke ambaŭ pritraktas serioze la psikajn problemojn, kaj tute ne konfliktas inter si, nur kompletigas unu la alian. Por li, tiuj rivalecoj estis ne nur absurdaj, sed nerespektaj al la pacientoj, ĉar ĉiu skolo neglektas psikan kampon, kiun la aliaj esploris. Kiu aŭdacus diri, je la unua renkonto kun suferanto, kiu aspekto de la teorioj plej rolas en ties psiko, kaj ĉu ties psikologiaj malfacilaĵoj solviĝos per tiu tekniko, kaj ne per tiu alia? Aliĝi al unu sola psikanaliza teorio estas kiel rigardi ion per nur unu okulo kaj el nur unu angulo: oni perdas la reliefan percepton.
Tendencoj strukturitaj kiel frazoj aŭ la diversaj avataroj de la pratendenco esti pli
Rigardu belan arbon, riĉan je multaj sukplenaj persikoj. Ke ĝi iĝos granda kaj bela, kaj produktos fruktojn, tio jam estis programita en la persikkerno. Simile, laŭ Baudouin, homa psiko estas programita por spirita disvolviĝo kaj produktado de spiritaj, artaj kaj sociaj fruktoj. Ĝi emas al nememcentra pliiĝo: ĝi strebas al pli-esto, al kompletiĝo, celanta senti sin pli bone per pli harmonia kunordiĝo kun la kunhomoj por la plejbono de ĉiuj. La ĝenerala movo de la psiko cele al memrealigo konkretiĝas per tendencoj, kiuj estas kvazaŭ disbranĉiĝoj de la pratendenco esti pli; tiuj estas organizitaj kiel frazo kun subjekto, verbo (predikato) kaj objekto, kun ebla reorientiĝo je la tri niveloj. Tendenco estas latenta, sed aktivigebla, ago (verbo), aperanta en iu vivanta (subjekto) kaj celanta iun aŭ ion (objekto). Ĝenerale dum la vivo ĉiu el tiuj modifiĝas: la komencajn subjekton, verbon kaj objekton multaj novaj anstataŭas aŭ kompletigas sinsekve. Intensega deziro, ke Brazilo venku Germanion en piedpilka tutmonda konkuro, povas esti la postlonga avataro de tendenco, kiu, komence, en la frua infaneco, estis: «mi» «eliminu» «mian fraton», kaj/aŭ de tendenco, kiu tiam estis «mi» «frakasu» «la senton ke mi estas tro eta». La forto de la komencaj sentoj trairas la tutan serion de transformiĝoj. Tiel eblas klarigi la intensan emocian implikiĝon de la matĉospektanto, senproporcian kun la naturo de simpla luda aktiveco.
Sep rivaloj en unu homo
Ligiĝante unu al la alia, la tendencoj finfine formas kompleksajn energi-faskojn, kiuj mem kuniĝante inter si finfine produktas verajn subpersonecojn. Provante kunordigi la manierojn, laŭ kiuj Freud kaj Jung konceptis la homan psikon, kaj enmeti en la skemon faktojn konstatatajn en la propra praktiko, Baudouin finfine konkludis, ke en ĉiu el ni vivas sep relative memstaraj kaj rivalaj subpersonecoj. Tiuj formiĝas, dum la unuaj ses aŭ sep jaroj de la vivo, rezulte de duobla dialektiko: interagado inter la infano kaj la ĉirkaŭa medio unuflanke, kaj, aliflanke, inter ĉiu subpersoneco kaj tiu, kiu aperis antaŭ ĝi. Plej funde de la psiko regas la Aŭtomato, aŭ Roboto, tiu parto de ni, kiu strebas al plena sekureco evitante ĉion nekonatan kaj ĉian sin-engaĝon, kaj kiu privilegias rutinon kaj ripetadon; ĝi konsistas el refleksoj kaj kutimoj, ĝi estas la malplej persona parto de la individuo. Ĝi funkcias kiel komputilo: maŝino potenca sed sen povo krei kaj iniciati, aĵo pure meĥanika. La multaj sciencfikciaj rakontoj, en kiuj robotoj provas superi homojn, esprimas antaŭsenton pri la risko, ekzistanta en ĉiu el ni, ke niaj rutinoj, kutimoj, refleksoj, io ne-individua en ni, fariĝos pli potencaj ol niaj memstara volo, kreemo kaj inteligento kaj ol niaj spontanaj emoj.
Ju pli la infano kreskas, des pli manifestiĝas la Sovaĝulo, formita el la tendencoj, kiuj strebas al efektivigo de la praemocia, instinkta potencialo: ĝui, venki, liberi. Io tre memcemtra, postulanta tujan kontentigon sen atento al la aliaj, vivas en ĉiu el ni, kaj disponas nekalkuleblajn kvantojn da energio. Estas kvazaŭ fonto de ĉiaspecaj deziroj, kies ŝprucado neniam ĉesas, eĉ se multaj neniam iĝas konsciaj. Tiu parto de personeco, la Sovaĝulo-en-ni, pli malpli koincidas kun tio, kion Freud nomis la Ĝio, ĉar ni sentas ĝin en ni, tamen kiel ion malsaman ol ni: ĝi povas postuli seksan aŭ alkoholan kontentiĝon, dum mi, mia racio, mia volo, mia mio, decidis tute alidirekte. Subjekto de deziroj je la stadio sovaĝula, la infano fariĝas objekto de rigardoj, kiam ĝi komencas paroli kaj la apero de lingvaĵo sentigas al li, kiom gravas la rilatado kun la ĉirkaŭuloj. Tiel aperas la Rolulo aŭ Aktoro, naskita el la bezono plaĉi kaj senti sin integrita en grupon. La roloj, kiujn ni ludas en la vivo, povas relative multe distanci de la profunda personeca aŭtenteco.
Inter tiuj subpersonecoj neeviteble aperas konfliktoj: ĉu mi kontentigu mian sovaĝulan emon ŝteli la ĉokoladon? aŭ ĉu mi akceptu la frustron kaj rolu kiel aminda knabeto, kiun ĉiuj amos? Tiel estiĝas bezono de arbitraciisto: la Egoo aŭ Mio, kiu arbitracias inter la disaj puŝoj de la aliaj subpersonecoj, decidas kaj sentas sin respondeca pri la tuto de la homo. La Mio ne povas fari pri si ĝustan bildon, ĉar la infana intelekto ne estas sufiĉe potenca je la aĝo, kiam ĝi formiĝas. Tiuaĝe ĝi ne povas enmeti nuancojn, la mensa bildo pri si do estas fakte karikaturo. Krome, granda parto de la impulsoj ne estas bonvenaj en eta estaĵo, kiu nepre devas esti akceptita de la medio por pluvivi. Ĝi do psike stumpigas sin, kripligas sin, repuŝante en la Ombron ĉion pri si, kion ĝi ne povas akcepti. En tiu malluma loko de la psiko la forpuŝitaj emoj de la Sovaĝulo grupiĝas kaj kuniĝas kun nepersonaj, arkaikaj tendencoj apartenantaj al la komuna heredaĵo de la homaro. Oni komprenu, ke tiuj deziroj, sopiroj, inklinoj, instinktoj estas, ne io abstrakta, sed elementoj plenaj je vivo, viglaj streboj, kiuj ne akceptas esti forbarataj. Ili provas reinvadi la Mion, kiu tre timas ilin kaj kiu reagas per intensa angoro. Estas la aĝo de premsonĝoj kaj de la timo pri mallumo. La mallumo, la nokto, ja estas la ideala medio por kaŝotaj agoj, egale ĉu seksaj, ŝtelaj aŭ konspiraj. Preterpase dirite, rasismo grandparte rezultas el emo projekcii sur homojn kun malhela koloro sentojn, kiuj fakte direktiĝas al nia Ombra parto, tiu, kiun ni ne ŝatas, kaj preferas ne vidi en ni.