Выбрать главу

Por liberigi el la angoro, restarigi ordon, kaj sekurecon, la psiko estigas Ĝendarmon, la freŭdan SuperegoonSupermion, komisiitan teni la neakceptatajn tendencojn en ilia ekzilo. Tiu agas, en la personeco, kiel aŭtoritato aŭ moralisto. Estas ties voĉo, kiu diras en ni: «Ne faru tion, tio estas malica. Faru tion alian, eĉ se ne plaĉas al vi, ĉar tio estas bona». Pli alte ol la Supermio (kaj, paradokse, pli profunde) situas la Memo, kiun, nekonscie, la individuo strebas atingi. La Memo estas la plej persona parto de ni mem, kiu favoras la superadon de la internaj konfliktoj same kiel la efektiviĝon de la plej profundaj alvokiĝoj. Tiu gvidas al harmonio, al akordo ene de la personeco, kaj al akordo kun la aliaj homoj, per integrado de ĉiuj ŝajne kontraŭaj aspektoj. Dum la egoon (Mion) regas logiko kaj sento pri propraj interesoj, la Memo prezentas de ĝi transcendan version, doneman, sindoneman, plenan je humuro, kapablan fajne nuanci, riĉan je povo kunvibri, kunsenti kaj kompreni. Kiam la Memo disvolviĝis, oni havas funde de si tavolon da kvieto kaj feliĉo, kiun nenio povas ataki, sed kiu tamen povas kunekzisti kun suferado alinivela. La feliĉa etoso, kiu situas pli profunde, helpas elporti la suferadon kaj transformi ĝin al anima forto.

Necesus multaj pliaj paĝoj por plene klarigi pri Baudouin. Necesus montri, kiel, nur post kiam li eltrovis sian komprenon de personeco formita el sep «uloj-en-ni», li rimarkis, ke li trafis ion delonge konatan de aliaj kulturoj, kiel praaj hindaj ideoj, ĥaldea astrologio aŭ la «Sep restejoj de la animo» de Sankta Tereza de Avila. Indus pritrakti lian poezian verkadon, lian talenton de desegnisto, lian humuron, kaj ĉefe lian plenan homecon. Li estis humila, modesta. Eble tial li grandparte forgesiĝis. Sed, feliĉe, ne tute. En la Instituto, kiun li fondis en 1924, kaj kiu plu fidelas al lia spirito, mi ricevis mian psikoterapian formiĝon. Kaj pro tio mi sentas min ege danka al li.

Esperanto

Kun esperanto Baudouin konatiĝis kiel knabo en elementa lernejo. Lia instruisto tre ŝatis la lingvon kaj proponis al la lernantoj, kiuj tion deziris, inici ilin al ĝi. La knabo akceptis, kaj rapide atingis bonan nivelon. Al esperanto li ĉiam restis dankema kaj fidela, kvankam li preskaŭ neniam partoprenis en la esperantista vivo. Dum la Universala Kongreso de 1925, en Ĝenevo, li prelegis en la Somera Universitato. Tiu esperantlingva prelego poste publikiĝis kun la titolo La arto de memdisciplino. Li jen kaj jen verkis artikolojn favorajn al la lingvo. Kiam aperis lia franca traduko de Ifigenio en Taŭrido, de Goethe — li francigis plurajn verkojn el la germana literaturo — li publike diris, ke multe helpis lin la esperanta versio. Kvankam li neniam vizitis kunvenojn, li ĉiujare fidele pagis sian kotizon al la ĝeneva esperanto-klubo La Stelo, ĝis sia morto en 1963.

Ekzemplo de psika konflikto

La subpersonecoj estas kvazaŭ voĉoj kverelemaj. Ili kondutas kiel rivaloj, ĉiu kun volo diktatori. Jen junulo en grupo, en kiu rondiras haŝiŝa cigaredo. La Ĝendarmo-en-li malpermesas, ke li fumu. Sed la Rolulo rebatas: «Se vi rifuzos, la aliaj en la grupo forĵetos vin». La knabo sentos sin kulpa rilate al la leĝo, se li fumos, kulpa rilate al la grupo, se li diros: «ne». La Sovaĝulo povas, laŭ la propraj emoj aŭ perceptoj, alianciĝi ĉu kun la Rolulo («Mi neniam fumis haŝiŝon; nova sperto estas alloga»), ĉu kun la Ĝendarmo («Kial mi imitu la aliajn? Tiu odoro efikas al mi naŭze»). La Aŭtomato ĝenerale intervenas alvokante al neŝanĝo: «Nekonata afero! Mi ne scias, kiel ĝi efikos, mi timas». La Ombro diras: «Estas en tiu drogo io fascina, kio ŝancelas min». Ĉiuj ĉi voĉoj trafas la Mion, kiu provas enmeti en sian reagon la informojn, ofte partajn kaj erarajn, kiujn li akiris pri la realo. Ties fina decido dependos de tio, ĉu ĝi pli atentos unu juĝon («Haŝiŝo misformas la perceptojn, ĝi estas danĝera») aŭ alian («Ne estas pli terure ol alkoholo, kiun ĉiuj senhezite sorbas»). Depende de tio, ĉu la Mio estas forta aŭ malforta, ĝi alprenos la plej racian decidon, aŭ per falsaj raciecaj argumentoj pravigos por si la faron, al kiu ĝi elektis ne rezisti.

La maniero psikoterapii de Baudouin

Baŭduina psikoterapio karakteriziĝas, ne per speciala metodo, sed per iu spirito, iu maniero aliri la problemojn, kiu integras diversajn metodojn. La psikhelpa laboro fariĝas sur tri niveloj:

1) la konscia, kie oni jam povas multon plibonigi simple helpante la pacienton kompreni, kiel funkcias homa psiko, kaj instruante al li, kiel trejni sian volon, sian memrespekton, aŭ kiel nutri en si sentojn sanigajn;

2) la apudkonscia, kie efikas sugestio (tiu apudkonscio estas parto de la psiko, kie aferoj, kvankam ne konsciataj, tamen estas relative proksimaj al la konscio; tie troviĝas elementoj nek klare konsciaj, nek plene nekonsciaj, oni povus diri: percepteblaj kvazaŭ tra nebulo se oni vere direktas sian atenton al ili);

3) la nekonscia, rezistanta al konsciiĝo, kie terapio povas agi ĉefe per analizo de la tie agantaj meĥanismoj aŭ kondukante la pacienton al renkonto kun nekonsciaj elementoj (memoroj, imagaĵoj, sentoj, simboloj el la pratempa homa spertaro ktp.).

Du poemoj de Charles Baudouin, originale verkitaj en esperanto

Unueco

Kiom estus bele se vi povus kunigi nur per sola ĉirkaŭpreno Kiel per ronda templa kupolo Ĉiujn amojn de via koro, ĉiujn diojn el spirito via, Por formi el ili vian veran lokon, centron kaj patrolandon, Por ke ĉirkaŭ vi regu ilia nerompebla grupo Kiel marmora diaro! Sed tiel ne estas donite. Ĉu vi volas, aŭ pensas, aŭ amas, la punktoj de via sorto estas diversvojaj steloj. Senĉese vi devas foriri, alfluo-refluo, kiun iu astro altiras. Sed ĉiu foriro estas por vi disigo kaj disŝiro. Tia estas la leĝo, tia estas via sorto — akceptu ĝin: Esti inter najloj-steloj kiel diskvaronigita Kristo.

Mi tediĝis de la vortoj

Mi tediĝis de la vortoj, de la ideoj, kiujn mi tro ofte ĉifis — kiuj similas malpurajn ĵurnalojn sur la pejzaĝo — Mi tediĝis de ĉio interstaranta inter mia respondo kaj la alvokoj de l’ mondo. Kiel korpo resaniĝanta malfermas siajn porojn al dolĉa suno de l’ ŝviteta printempo, Mi volas relerni la varmetan tuŝon de l’ aĵoj. Mi volas peseti la subtilan pezon de l’unua suno konkave de la molaj manoj, Mi volas rekoni la akran odoron, kunmetitan el musko kaj velkitaj folioj, Kiun eligas inter la fingroj la arbara tero. Mi volas relerni l’alfabeton de ĉio, kion la infano ame tuŝas.