— Mi notas indignon en via tono…
— Kompreneble mi indignas. Tiu maniero procedi estas tute kontraŭa al la principoj de objektiveco normale aplikataj en juro, en scienco, en demokratio! Se juĝantaro kondamnas akuziton sen kolekti informojn kaj studi ilin, ĉu tio estas normala? Pro tiu timo fronti al la vero, la socio ne proponas taŭgan solvon al la problemoj, kiujn kaŭzas la lingva diverseco. Ĝi donas al eta frakcio de la monda loĝantaro konsiderindan avantaĝon, je kiu ĝi absurde senigas sin: tiu avantaĝo iras ne nur al anglalingvaj popoloj, sed ankaŭ al la sociaj tavoloj sufiĉe riĉaj por ke la gefiloj iru universitate studi en Usono, Britio aŭ Aŭstralio.
— Ĉu cetere nia socio ne estas tro facilanima rilate lingvojn?
— Certe plia afero, kiun nia socio rifuzas rigardi fronte estas la malfacileco de la lingvoj. Se vi kolektas reklamojn pri lingvolernado, vi konstante retrovas la saman mesaĝon: «Lernu la anglan en tri monatoj», «La rusa en 90 lecionoj», «La franca sen peno». Tiu mesaĝo estas trompa. En Eŭropo, mezume, post ses jaroj da lernado, nur unu junulo el cent kapablas senerare uzi la lernitan lingvon. En Azio, la proporcio estas unu el mil. Sed neniu ministro pri publika instruado kuraĝas alfronti la fakton, ke niaj lingvoj estas tro malfacilaj por esti finlerneblaj en kursoj; ke lingvoj estas kompareblaj al komputaj programaroj kun milionoj da programoj kaj subprogramoj, kiuj kontraŭdiras unu la alian. La junulo, kiu kredis, ke hardly signifas «duro», «duramente», ne sciis, ke la normala programo «por formi adverbon aldonu -ly al la adjektivo» devas en tiu aparta kazo voki subprogramon: «tio ne validas pri hard; hardly signifas „apenaŭ“.» Sed krei ĉiufoje tiajn subprogramojn estas terura tasko por la cerbo, ĉar se ili ne estas instalitaj en la menso kiel refleksoj, oni ne parolas flue.
— Ĉu vi do kontraŭas la ideon instrui lingvojn lerneje?
— Tute ne. Mi kontraŭas la iluzion, ke la angla solvas la lingvoproblemon en la mondo, kaj ke ĝi estas lernebla, kiel komunikilo, en lernejaj kondiĉoj. Mi proponas, ke estu rekomendate al la civitanoj lerni Esperanton, por ke ili povu relative rapide disponi agrablan metodon interkompreniĝi kun alilingvanoj, kaj ke en la lernejo oni studu lingvojn ne kiel komunikilojn, sed kiel riĉigilojn kulturajn, kiel vojon al kompreno de aliaj popoloj. Estas absurde, ke en la mondo nun 90 elcentoj el la studentoj en duagradaj lernejoj dediĉas konsiderindajn fortostreĉojn al akiro de la sola angla, kaj neglektas ĉiujn aliajn kulturojn, kiujn ili povus aliri per lingvokurso. Estas des pli absurde, ĉar, post tiu peno, la plimulto tamen ne povas efektive kaj egalece komuniki je tutmonda skalo.
— Se vi pravas, kial malmultaj homoj parolas kiel vi?
— Ĉar multaj emociaj faktoroj, en la nekonscia parto de la psiko, konfuzas la problemon kaj kreas neraciajn timojn. Lingvo estas ligita en la menso al la sento pri identeco. Homoj ne vidas, ke ili tre pli bone protektas sian identecon per lingvo, kiu apartenas al neniu popolo, kiel Esperanto, ol per lingvo kiel la angla, kiu portas kun si, subtile, nevidate, tutan pensmanieron, multajn elvokaĵojn, multajn mitojn, kiuj ne kongruas kun la eŭropkontinentaj aŭ aziaj tradiciaj pensmanieroj. Krome, sed priparoli ĉi tion longigus nian interparolon netolereble, agas politikaj faktoroj. Kiel montris Robert Phillipson en Linguistic Imperialism (Oxford University Press, 5ª eldono: 2000) aŭ Charles Durand en La Mise en place des monopoles du savoir (Parizo: L’Harmattan, 2001) ekzistas tuta precize planita politiko de la anglalingvaj landoj por akceptigi la anglan kiel duan lingvon por ĉiuj kaj rikolti el tio multajn politikajn kaj ekonomiajn avantaĝojn. La tuta potenco de la plej riĉa lando en la mondo subtenas tiun politikon, kaj profitas el ĝi: ĝi akceptas multajn centojn da miloj da studentoj el la tuta mondo, kiuj iras studi tie por akiri la lingvon, kaj ĝi sendas milojn da instruistoj, kiuj lernigas la anglan al miloj da lernantoj kaj subtile transdonas la pensmanieron ligitan al ĝi. En la Bangkok Post de antaŭ kelka tempo Sirikul Bunnag skribis: «Tajlando kaj Azio havas bonegajn universitatojn. Sed la monrimedoj kaj plej bonaj studentoj estas konstante forsuĉataj fare de la anglalingvaj landoj. Lastjare 547.867 junuloj el Tajlando studis en la sola Usono».
— Ĉu viaopinie la situacio povas ŝanĝiĝi?
— Eble la situacio en Eŭropa Unio, kun la aliĝo de novaj membroj kaj do de novaj lingvoj, devigos al de-baza studado de la tuta problemo. Sed eble plu mankos la kuraĝo starigi al si la fundamentajn demandojn. Mi ne scias. Mi esperas. Ĝenerale la plej bona sistemo finfine venkas, eĉ se ĝi devas superi multajn obstaklojn. La arabaj ciferoj bezonis kvar jarcentojn por venki la romajn, kiuj estis multe pli komplikaj kaj malpli demokratiaj (infanoj kaj kamparanoj ne povis fari elementajn operaciojn; tion kapablis fari nur matematikistoj). La metra sistemo estis elpensita de monaĥo ĉirkaŭ 1660 kaj ankoraŭ nun ne estas akceptita ĉie (kaj Usono ankoraŭ uzas sian nekoheran, komplikan, arkaikan mezursistemon!). Bedaŭrinde homoj estas tre konservemaj. Ŝanĝi la lingvan nunan (mal)ordon postulas ŝanĝon en la pensmaniero, kaj tia ŝanĝo estas «psikologie multekosta ago», kiel diris Janet. Krome, la funda masoĥismo de la homaro, kune kun la emo de tiuj, kiuj havas aŭ kredas havi superecon, ĉion fari por ne perdi tiun avantaĝon, plu agas por ke oni rifuzu ekrigardon al alternativoj, kiuj faciligus la vivon de milionoj, kaj metus pli da justeco en la mondon. Tamen mi esperas, ke estas sufiĉe da homoj kun intelekta honesteco por konscii, ke la ideo, ke nenio estas farinda, povus esti malprava kaj do indas esti kontrolata, kaj ankaŭ ke forĵeti Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas tro absurde por akceptebli. En alia kampo, oni nomus tion diskriminado kaj severe kondamnus la respondeculojn. Sed nia socio ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por tion percepti.
La unua devo estas alfronti realisme la situacion
Ni petis la konatan aŭtoron kaj psikologon Claude Piron komenti la lastatempajn problemojn inter la estraro kaj la Centra Oficejo de UEA. Jen kion li skribis:
Mia sperto pri neesperantistaj internaciaj organizoj instruis al mi, ke tre ofte estas malbona laboretoso, kiam homoj el diversaj kulturoj devas kunvivi, esti kune la tutan tagon, kaj kune labori. Okazas multaj miskomprenoj. Homoj ja havas malsamajn ideojn pri tio, kio estas grava aŭ ne, deca aŭ ne, oportuna aŭ ne ktp, aŭ pri la maniero sin teni unu rilate la alian, komuniki. Krome, la fakto vivi malproksime de la naskiĝlando kaj baza familio ofte kaŭzas frustrojn (eble nekonsciajn), kiuj negative efikas sur la etoson.
Mi travivis tion tre akre en UN, Novjorko, kiam mi estis juna kaj tie laboris. Mi neniam poste renkontis tiel malagrablan, fakte suferigan, senesperigan labor-etoson. Estas do probable, ke parto de la problemoj estas ligitaj al tiu diverskultureco kaj restado for de la hejmo.
Bedaŭrinde, mi ne vidas, kiel solvi la problemon. Necesus, ke ĉiuj havu profundan volon rebonigi la etoson, sincere paroli inter si pri la problemoj por ilin analizi konsiderante ilian sentan aspekton (sed eĉ tiurilate popoloj havas malsamajn tradiciojn, kaj tiuj diferencoj povas havi negativan influon), akcepti, ke aliaj povas reagi tre malsame, provi superi la konfliktojn evitante, ke iu venku kaj iu malvenku ktp. Tio postulas multajn alte homajn kvalitojn, kiujn oni ne povas postuli de mezuma persono.