Laŭ mia sperto, la plej grava faktoro en tia situacio estas la personeco de la estro. Se li aŭ ŝi estas diplomata, komprenema, firma, kapabla komuniki kun respekto tamen ne tolerante fuŝojn, la situacio povas reboniĝi. Sed, statistike, kiom da homoj ekzistas kun tiuj necesaj ne tiel oftaj kvalitoj, kiuj akceptus labori por Esperanto-institucio?
Kiom koncernas la mesaĝon de Jukka Pietilainen [kiu postulas demision de la tuta estraro], mi diros nur, ke ne eblas aprobi aŭ malaprobi sen havi precizajn detalojn pri tio, kion signifas «ne eblas kunlabori». Por povi eliri el la situacio, necesas scii ekzakte, pri kio temas.
Kunlaboro pri kiu tasko? Kiam?
Ĉu temas pri miskomprenoj en interŝanĝoj kun la estraro? Ĉu iu en la estraro aŭ oficistaro rifuzas agnoski, ke li aŭ ŝi jen kaj jen eraras kaj devas ripari? Se jes, kiu? Pri kio?
Ĉu iu sentis sin insultita, insultata? Ĉu iu havas la senton, ke oni postulas de li aŭ ŝi ion neeblan? Ĉu iu mensogis, promesis ion, kio neniam estis plenumita, aŭ rifuzas fronte aliri tiun aŭ alian malfacilaĵon, aŭ malemas diri precize, kion fari, antaŭ tiu aŭ alia problemo?
Ĉu iu aliras la taskojn neserioze, sen sento pri respondeco? Ĉu iu trudas tiel nerealismajn ideojn, ke la aliaj nur povas senkuraĝiĝi, kaj tiu unua tamen rifuzas ŝanĝi sian starpunkton?
Ĉu instrukcioj estas foje, ofte, neklaraj? Ĉu oni riproĉas al homoj, kion ili faris, kvankam oni ne precize instrukciis ilin? Kiuj ekzakte estas la kritikoj aŭ riproĉoj de la estraranoj pri la oficistoj kaj de la oficistoj pri la estraranoj?
Tiel longe, kiel ni havos nur ĝeneralajn impresojn kiel «ne eblas kunlabori», eblos nenion fari. La unua tasko estus do precizigi la streĉiĝojn per konkretaj ekzemploj. Sed tio postulus, ke oficistoj kuraĝu precize kritiki la estraranojn, kaj reciproke, kaj tian kuraĝon homoj povas ne havi (ankaŭ fojfoje pro kulturaj kaŭzoj: mi scias nenion pri la korea kulturo — mi nun aludas al Lee, kiun, cetere, mi persone alte estimas — sed mi konas sufiĉe da azianoj por scii, ke por multaj estus ege malfacile provi diri tute malkaŝe sian opinion en tia afero).
Eble indus ankaŭ krei ian neŭtralan organon, al kiu la konfliktoj kaj plendoj estu submetataj.
Mi esperas, ke mi ne sonas tro senkuraĝiga, sed kion fari? La unua devo estas alfronti realisme la situacion.
Interesaj respondoj de Claude Piron
Kiam mi legis, laŭ mi tre legindan, psikologiromanon «Tien» de Johán Valano (kaŝnomo de Claude Piron) mi ekhavis multajn demandojn pri la pensoj kaj spertoj de la verkisto.
Jen sekvas kelkaj el tiuj demandoj kun interesaj respondoj kiuj pentras pensigan kaj inspiran bildon pri la mensa profundo, el kiu Claude Piron ĉerpas tiujn optimismon, esperon, inspiron, toleremon, feliĉigemon, kiujn respegulas lia abunda verkaro diversspeca.
— En «Tien» ja temas multe pri spiritaj aferoj, ĉu vi mem havis spiritajn travivaĵojn?
— Jes, mi mem havis spiritan travivaĵon, kaj ĉiutage (pli ĝuste, ĝenerale, ĉiunokte), mi … ĉi tie mankas la vortoj por klarigi… mi diru: mi vizitas spiritan spacon.
— Kiam vi «vizitas spiritan spacon», ĉu tio okazas konscie kaj ĉu vi havas klarajn memorojn pri tio poste? Se jes, kiajn?
— Eble la vortoj «viziti spiritan spacon» estas malĝustaj. Mi metas min en specialan, malfacile priskribeblan psikstaton, mi diru: memhipnotan, kaj tiam travivas meditadon aŭ preĝadon, dum kiu okazas nenio speciala, krom sento de granda paco, kvieto, kaj de kontakto kun Iu altnivela (Dio, verŝajne). Ofte, sed ne ĉiam, mi ricevas indikojn ĉu pri io farinda, ĉu pri io miskomprenata en mia vivo aŭ en la vivo de iu, kun kiu mi rilatas, ĉu pri aliaj aferoj. La sperto povas esti pure «spirita» (senvorta, senbilda, sen aparta sensaco), sed ĝi povas enhavi ankaŭ bildojn, iom kiel dum sonĝo, kvankam ĝenerale pli similajn al grandaj simboloj. Estas tre malfacile priskribi la koncernan travivaĵon. Mi konstatas, ke miaj frazoj tute ne estas adekvataj, sed mi ne scias, kiel pli ĝuste esprimi min. Mi estas konscia la tutan tempon, kaj ĝenerale konservas klarajn memorojn.
— Vi menciis Dion, ĉu eblas klarigi kio Dio signifas kaj estas por vi?
— Ne estas facile klarigi tion, ĉar Dio estas trans ĉio, al kio taŭgas homaj vortoj kaj konceptoj. Jam la kutimaj pronomoj ne taŭgas, pro tio, ke Dio estas nek «Li», nek «li», nek «ŝi», nek «ĝi». Tial mi uzos la pronomon «di», neologismon, kiu laŭ mi estas la sola akceptebla. Kio sekvos, tio montras, ne tion, kio Dio estas, sed kion (kiun) mi perceptis, renkontis, ekkonis.
La devo pri intelekta honesteco devigas min agnoski, ke eble temas nur pri imagaĵoj, halucinoj, deziroj, kaj ne pri iu reala. Sed mia plej profunda sento estas, ke temas pri realaĵoj, ke tiu, kiun mi ĉi-sube iom priskribos, estas iu reala, kun kiu mi aŭtente rilatas.
Laŭ tiuj, eble eraraj, spertoj, Dio estas iu, ne io. Di ne estas abstrakta principo, aŭ ia Forto sen personeco. Estas estaĵo, kiu vivas, konas, scias, perceptas, sentas kaj rilatas kun la kreitoj / kreatoj.
Ĉio, kion oni povas diri pri di, estas kiel fuŝa traduko rilate al la originala teksto. Tamen fuŝa traduko donas ian ideon pri la originalo kaj estas pli bona ol neniu traduko.
• Dio ne havas limojn. Tio signifas, ke di estas en ĉio, amas ĉiun, eĉ plej etan insekton, kiu vivas ne pli ol 24 horojn, eĉ unu etan petalon de unu eta floro sur eta planedo, kie nenu, krom di, iam ajn vidos ĝin.
• Dio estas kreanto de libero. Esti libera, tio signifas havi la povon decidi fari ion stultan aŭ aĉan. Dio estas en ĉio, do ankaŭ en heroino kaj kokaino. Di estas ankaŭ en la homoj, kiuj sorbas tiujn. Sed tion ili faras pro sia (ne dia) libera elekto. Dio estas ankaŭ en la sufero, kiu rezultas.
• Se la kreitoj ne povus elekti aferojn stultajn aŭ aĉajn — decidi diri «ne» al Dio, kriaĉi al di «Merdon!» — ili ne estus liberaj, ili estus kiel aŭtomatoj kapablaj fari nur tion, kion Dio programis por ili. Ili estus do kvazaŭ parto de Dio, ne apartaj estaĵoj.
• Dio kreis /as /os nenion aĉan. Malbono aperas, kiam io ne estas je sia ĝusta loko. Kafo en mia taso estas io bona. Kafo sur mia pantalono ne estas io bona: eĉ ne plu estas kafo, estas makulo. Heroino per si mem ne estas io aĉa. Sed kiam ĝi detruas homon kaj riĉigas mafion, ĝi ne plu plenumas sian rolon, ĝi ne plu troviĝas ĝustaloke, kaj malbono rezultas. Same estas kiam forto, kio estas io bona, farighas perforto.
• Dio estas amo. Dia naturo estas ami. Oni ne povas ami, se ekzistas neniu. Tial la kristana / hindua ideo pri Dio samtempe unu kaj tri aperas al mi tre verŝajna. Tial ankaŭ Dio kreas. Krei, tio estas, fare de Dio, estigi ion aŭ iun, kiu ne estas di.
• Dio estas tiu, kiu estas pli … ol ni povas imagi, kondiĉe ke post tiu «pli» oni metu vorton, kiu neniam povu elvoki mankon de amo, respekto, kompreno: Dio estas tiu, kiu estas pli amoplena, pli komprenema, pli amika, pli bela, pli forta, pli senperforta, pli ĝoja, pli arta, pli diskreta, pli plena je respekto, konsidero, estimo, pli kunludema, pli humura, pli renoviganta, pli alloganta-al-si ktp senfine, ol oni povas imagi.
• Dio estas kiel la sango en la homo. Nur dank’ al ĝi ni povas vivi, sed ni kutime ne vidas ĝin, kaj kiam ni vidas ĝin, tio signas, ke okazis io nenormala, kaj ni emas timi. La sango nutras kaj purigas, kiel patrino bebon. Same Dio en ni. La sango estas ni, kaj tamen ne estas ni.