• Dio estas tiu, kiu estas en mi pli mi ol mi, pli vera mi, pli vere mi mem, ol mi (ol mia libera kaj perceptata mi). Iel, mi kaj vi kaj ĉiuj estas la mano de Dio, la buŝo de Dio, la okuloj de Dio ktp, kun tiu diferenco, ke Dio akceptas, ke tiuj ne agu nur laŭ diaj ordonoj, di lasas ilin liberaj.
• Nun kiam mi tajpas ĉi tion, Dio fakte tajpas. Sed ĉar di estas perfekta kaj mi vivas sur planedo, sur ekzistonivelo, sur kiu nenio estas perfekta, mi nevole pli malpli fuŝas diajn fingromovojn (aŭ pli ĝuste cerbomovojn) kaj la mesaĝo, kiun vi ricevas, ne estas la perfekta dia mesaĝo, nur iom (eble tre) malbonigita versio de ĝi.
• Di kondukas la kreitojn / kreatojn al feliĉo, sed ne rapide (nur tiu nerapideco ebligas al la libereco funkcii). Di havas eternecon (t.e. senfinon da tempo) por ke ni atingu din, kiu estas la senfina vivo kaj feliĉo.
• Dion ni vidas kaj aŭdas kaj gustumas kaj flaras konstante, sed la plimulto el la homoj tion ne perceptas. Kiam mi vidas ion belan, mi vidas Dion en tiu belaĵo. Kiam mi vidas iun suferantan, mi vidas Dion suferantan en tiu estaĵo. Dio solidaras kun ĉiu el ni, kaj do partoprenas en ĉiu sufero, kio ne malhelpas din plene feliĉi. (Homo, estaĵo ege limigita, kapablas samtempe feliĉi kaj senti doloron; Dio same, sed multe pli, ĉar di ne estas limigita). La kapablo percepti belecon, ĝui pri mirinda pejzaĝo, aŭ muziko, aŭ ies rideto, estas ioma partopreno nia en la dia vibrado en ni.
Mi povus paroli pri Dio dum horoj kaj horoj, kaj tamen ĉiufoje preterlasi ege gravajn aspektojn. Mi do finas nun, sed ne ĉar la temo estas elĉerpita.
— Ĉu viaj spertoj pri Dio venis al vi dum «ekbrileto» aŭ ĉu ili evoluis dum longa tempo en vi?
— Nek unu nek la alia. La unua renkonto estis longa kontakto. Mi provos rakonti, sed estas ege malfacile, ĉar tia sperto similas nenion, por kio vortoj ekzistas.
Mi tiutempe laboris en Monda Organizo pri Sano. Dum kafpaŭzo, mi diskutis kun kolegoj, ĉiuj ateistoj, kaj unu diris: «Dio estas nur la produkto de homa imago». Reveninte hejmen, mi je la kutima horo enlitiĝis kaj ekdormis, sed iam, dum la nokto, mi vekiĝis, kun tiu frazo ripetiĝanta en mia kapo. Tiam mi subite sentis min transportita al alia … kiel diri? … dimensio, sfero, universo. Mia korpo kuŝis en la lito, kaj mi iel sentis ĝin, kaj sentis la korpon de mia edzino apud la mia, sed mi (mia persono) ne plu estis en ĝi, sed en alia loko. Kaj jen mi devis elekti inter du ebloj: ĉu «Dio estas la produkto de homa imago» ĉu «Homo estas la produkto de dia imago». La stranga afero estis, ke mi vidis ambaŭ elekteblojn, kaj tamen mi vidis, ke nur la dua estas vera. Sed la fakto tion konstati ne forprenis la devon decidi favore ĉu al tiu, ĉu al la alia. Alivorte mi havis la liberon mensogi al mi, trompi min, preferi ion neveran al io vera, sed, ial, apenaŭ elportebla.
En tiu momento, mi «vidis» Dion. La vorto ne estas ĝusta. Mi nenion vidis, aŭdis, tuŝis aŭ flaris. Mi diru: Dio ekevidentiĝis al mi. Kvankam mi ne «vidis» din, proprasence, mi perceptis din kun pli da klareco ol mi nun vidas la literojn tajpatajn sur la komputila ekrano. La certeco, la klareco, la evidento estis pli granda ol pri iu ajn alia afero, kiun mi perceptis en mia tuta vivo. Dum la tuta travivaĵo, kiun mi subjektive sentis kvazaŭ jarcentojn longan, Dio troviĝis antaŭ mi, plej konkrete. Kaj mi volis murdi din. Mia reago surprizis min tiom, kiom min surprizis la subita ekmontriĝo de Dio. Post minuto da konfuzo, kreita de tiu ekapero, mi sentis nedireble fortegan deziron, ke tiu Dio ne troviĝu antaŭ mi, simple ne ekzistu. Estis vera mortigdeziro. Ĝi estis tre primitiva, besta, prahoma, mi ne scias, kiel priskribi ĝin. Sed ĝi estis ege forta. Mi vidis Dion, mi vidis, ke di ekzistas, kaj mi samtempe volis, ke mia konstato estu erara, mi volis forviŝi ĝin, mi volis, ke anstataŭ Dio estu nenio. Kvazaŭ ekzistis nur du ebloj: ĉu Dio ekzistas kaj mi ne, ĉu mi ekzistas kaj Dio ne. Mi sentis tiun streĉiĝon inter mia konstato kaj mia volo kiel neimageble longdaŭran luktadon. Mi ne luktis kontraŭ Dio, kvankam iusence tion mi sentis, mi luktis kontraŭ mia konstato. Mi rifuzis ĝin. Mi sentis ĝin terura minaco, neakceptebla. Kaj samtempe mi furiozis, ke mi luktas kontraŭ mi kaj ne kontraŭ Dio, kiu nur rigardis min, ame.
Tiu «rigardo» de Dio al mi estis ege klara. En ĝi estis senfine da amo, kompreno, solidareco, kunsento, kunvibro, respekto. Respekto al mia rajto elekti laŭvole, do respekto al mia libereco, el kiu fontas — tion mi sentis treege klare — mia digno. Tiu rigardo samtempe ege plaĉis kaj malplaĉis. Ĝi parte vekis esperon kaj konsolon, parte furiozigis min. Tiom da bonkoreco en iu, kiun mi volis elimini, estis neelportebla.
Finfine, mi elektis akcepti la realon de Dio, kaj la fakton, ke mi estas produkto de dia imago, kaj do ke mi ne estas per mi mem. Ŝajnas, ke, antaŭ tiu akceptmomento, io en mi rifuzis esti kreita / kreata. Kiam mi akceptis, mi sentis, kvazaŭ mia animo kliniĝas, kaj tuŝas la grundon per la kapo, kiel islamanoj dumpreĝe. Mi adorkliniĝis, laŭ la zamenhofa vorto. Tiam invadis min sento de eksterordinara paco, feliĉo, ĝojo, kian mi neniam spertis iam ajn antaŭe en mia vivo, ĝojo tamen tre kvieta. Tiam mi sentis, ke mi devas ŝanĝi mian vivon. Mi ankoraŭ estis tradukisto tiutempe. Fariĝis klare al mi, ke mi de nun devos vivi vivon pli utilan, esti je la servo de la aliaj, de la plibonigo de tiu parto de la homaro, pri kiu mi povas fari ion. Tial mi ŝanĝis la profesion, studis psikologion kaj trejniĝis kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto. Pli kaj pli mia klientaro konsistis el homoj, kiuj bezonas helpon en la sfero, kie la psika vivo kuntuŝiĝas kun la spirita, kie ambaŭ interkovriĝas. Tre ofte mi sentas, ke ne hazarde homo petas psikhelpon ĝuste de mi, kaj ne de kolego, sed pro ia interveno de spirito.
Post tiu unua kontakto kun Dio, mi facile kutimiĝis kontakti din ĉiutage. Kelkfoje estas tre facile, alifoje ne. Kelkfoje mi provas kontakti din, sed havas la impreson, ke mi sukcesas atingi nur sanktulon aŭ anĝelon aŭ alian spiritan estaĵon, sed ree la vortoj mistrafas, ĉar mi ne scias, kun kiu ekzakte mi ekrilatas tiakaze, kaj aliflanke mi sentas, ke Dio estas en ili kaj agas tra ili. Mi nur provas diri, ke jen mi havas senton pri tuja kaj rekta kontakto kun Dio, dum alifoje, ŝajnas, ke mi atingas din nur tra iu alia libera estaĵo, kiu agas relajse. Sed ankaŭ mi fojfoje sentas, ke mi estas relajso por Dio aŭ por alia spirita estaĵo, kiu mem peras Dion, aŭ peras alian, kiu peras alian, kiu peras Dion laŭ kelkfoje tre longa ĉeno.
Ĉar mi konstante rilatas kun Dio, mi pli kaj pli malkovras din. Mia percepto do ne estas io stabila, senŝanĝa, mi trovas konstante novajn aspektojn, pri kiuj mi havis neniun ideon antaŭe, eĉ post la travivaĵo ĉi tie raportita.
Ĉio ĉi estas granda mistero, ĉu ne?
— En la historio de «Tien» la ĉefpersono unufoje renkontis gardanĝelon, ĉu vi mem renkontis gardanĝelon?
— Mi havas bonan rilaton kun mia gardanĝelo. (Mi uzas singularon, kvankam ŝajnas, ke pluraj estaĵoj — eble eĉ multaj — ludas tiun rolon). Mi ne scias, ĉu la vorto «renkontis» taŭgas. Mi perceptis ĝian agadon.
— Kiel vi perceptis ĝian agadon?
— Jen unu ekzemplo. Kiam mi estis 25-jara, aperis anonco, ke UN volas dungi tradukistojn. Kvankam mi sciis relative bone la anglan, mia nivelo tute ne estis profesia, multe mankis ĝis tio. Tamen mi sentis fortan kaj nekompreneblan impulson kandidatiĝi. La dungado okazis surbaze de konkurso. Kiam mi alvenis por la konkurso, mi eksciis, ke enskribiĝis 250 kandidatoj. Mi aŭdis ilin paroli inter si (multaj jam konis sin reciproke) kaj konstatis, ke preskaŭ ĉiuj estas pli aĝaj ol mi kaj havas universitatan diplomon pri la angla (kion mi ne havis). Ili aspektis kiel pli seriozaj kandidatoj.
La konkurso konsistis el francigo de angla teksto. En tiu teksto estis kelkaj vortoj, kiujn mi ne komprenis. Dank’ al la kunteksto mi sukcesis diveni la problablan sencon de ĉiuj, krom unu. Restis do unu frazo, kiun mi povis traduki en du sinkontraŭdiraj manieroj. Nenio ebligis diveni, ĉu ĝi signifas tion, aŭ la malon. Ĉar mi ĉiaokaze ne imagis sukceson ebla, ne gravis al mi. Mi elektis unu el la du ebloj hazarde kaj decidis, ke mi sufiĉe penis super tiu teksto. Mi do komencis paŝi por redoni mian folion. Tiam mi sentis, kvazaŭ mano tuŝus mian ŝultron, kaj voĉo flustrus: «reiru al via loko, forstreku tiun frazon kaj metu la malon de tio, kion vi elektis.» Mi turnis min. Staris neniu malantaŭ mi.