Du kategorioj
Miaopinie, esperantistoj psikologie apartenas al du kategorioj. Unuflanke, estas homoj, kiuj nebone adaptiĝis al la kolektiva vivo, kiuj sentas sin iom ekster la fluoj de la modo, de la socio, de la regantaj ideoj kaj manieroj agi. Homoj, kiuj kutimiĝis al la fakto esti malsamaj ol la plimulto aŭ kiuj sentas sin forĵetitaj aŭ forĵetataj de la plimulto. Ne estas facile preni sur sin la fundan solecon de la homa vivo. Tial homoj, kiuj sentas sin malsamaj ol la plimulto, emas kuniĝi, krei kun similuloj komunumon, en kiu ili sentos sin bone. Ili tiam kunvenas kaj rediras unu al la aliaj, kiom pravaj lli estas, kaj kiom malprava la ekstera mondo. Tio estas tute normala kaj homa. Esperanto prezentis al multaj personoj ne bone adaptitaj al la socio lokon por trovi similulojn same nebone adaptitajn, ĉe kiuj eblis trovi la konsolon kaj plifortigojn necesajn por igi la vivon pli elportebla. Tio estis aparte vera en la periodo, post kiam la unuaj esperoj pri tuja alpreno de Esperanto montriĝis vanaj, kaj antaŭ ol la argumentaro favora al Esperanto iĝis sufiĉe forta kaj fakta, alivorte inter la unua mondmilito kaj la jaroj sepdekaj / okdekaj. Granda parto de la Esperantistaro, tiuperiode, konsistis el neŭrozuloj, t.e. homoj kun psikaj problemoj pli multaj aŭ pli gravaj ol oni trovas ĉe iu ordinara.
Al tiuj neŭrozuloj, al tiuj homoj, kiujn psikaj problemoj kripligis, ni havas grandegan ŝuldon, ĉar sen ili la lingvo simple formortus. Estas naive kaj maljuste rigardi ilin de alte, kiel emas fari kelkaj advokatoj de la Raŭma Manifesto. En la historiaj cirkonstancoj, en kiuj ili troviĝis, tiuj iom sektecaj verdsteluloj necesis, por ke la lingvo disvolviĝu. Normaluloj ne povis interesiĝi pri Esperanto, uzi ĝin kaj do vivteni ĝin. Se Esperanto ne estus konstante uzata, se neniu verkus en ĝi, se ĝi ne utilus en korespondado, kunvenoj, kongresoj eĉ konsistantaj ĉefe el stranguloj, ĝi ne povus disvolvi sian lingvan kaj literaturan potencialon, ĝi ne povus riĉiĝi, ĝi ne povus iom post iom konduki al pli profunda analizo de la monda lingvoproblemo. Mi estas certa, ke post kelkaj jarcentoj, historiistoj konsideros, ke tiuj homoj faris grandegan servon al la homaro, vivtenante la lingvon kaj progresigante ĝin, eĉ se iliaj motivoj parte kuŝis en iu psika patologio.
Apud la neŭrozuloj, la stranguloj, pri kiuj mi ĵus parolis, Esperanto allogis homojn kun aparte forta personeco. Homo, kiu estas psike tute sana, povas aliĝi al grupo tute eksternorma nur, se li aŭ ŝi havas tiel fortan personecon, ke li aŭ ŝi povas fronti al la amasoj kaj bazi sian starpunkton sur bazoj klaraj, seriozaj, elprovitaj, tiel ke li kapablas senti sin prava, tamen sen orgojlo. Feliĉe, da tiaj homoj troviĝis sufiĉe multe en la Esperanto-mondo ekde la komenco. Unu el ili, ekzemple, estis Edmond Privat. Ankaŭ al ili ni havas grandan ŝuldon, ĉar ili multe helpis progresigi la aferon, kaj iom post iom montri, en diversaj medioj, ke esperantistoj ne estas nur stranguloj fanatikaj.
Kaj, klare, la du kategorioj havas intersekcion, t.e. homoj kun neŭrozaj trajtoj pli multaj aŭ severaj ol ĉe la averaĝa homo, sed ankaŭ kun pli forta personeco (ofte fortigita ĝuste per la konstanta devo ekzerci sin vivi en medio, al kiu oni ne sentas sin konforma aŭ plene adaptita).
Paradokso: kie estas mensa sano?
Ni do staras antaŭ paradokso: la Esperanto-mondo longe konsistis grandparte el homoj kun psika patologio, sed kiuj havis mense tute sanan pozicion pri lingva komunikado, dum la ĝenerala socio konsistas el homoj eble relative pli normalaj psike, sed kun tute neŭroza, patologia, mi eĉ dirus freneza, sinteno rilate al ĝi.
Kio ebligas fari tiel drastan aserton? Nu, la fakto, ke la socio prezentas ĉiujn simptomojn de psikopatologio en sia rilato al lingva komunikado. Kiam sentiĝas bezono, kion faras normalulo? Li agas por kontentigi la bezonon per la plej efikaj, agrablaj kaj rapidaj rimedoj. Imagu iun, kiu malsatas. Li havas en sia poŝo monujon plenan je monbiletoj. Li troviĝas en kvartalo kun multaj manĝaĵvendejoj kaj restoracioj. Se li estas normala, li iros en unu el tiuj, por servigi al si manĝon aŭ por aĉeti ion manĝeblan, kiu liberigos lin je la malsato. Kion vi opinios pri homo, kiu, anstataŭ tion fari, iras al la stacidomo, aĉetas bileton por trajnvojaĝo ĝis loko 300 kilometrojn for, kaj tie marŝas longe en la kamparo ĝis li atingas etan restoracion, kiu proponas nur malplaĉan manĝon? Kion vi opinios pri tia homo, kiu, pro sia stranga aliro al la problemo, malsatis dum horoj kaj fine ricevas ion ne tre kontentigan, kaj ĉio kostis centoble pli ol necesis? Ĉiu diagnozos tiun konduton kiel neŭrozan, patologian. Kial agi tiel komplike, sen profito por iu ajn, dum eblis solvi la malsatproblemon facile kaj rekte? En la kampo de lingva komunikado, esperantistoj agas kiel la unua, la cetera mondo kiel la dua.
La ekzisto de rezisto konfirmas la diagnozon
Sed eble vi tamen havas dubon pri tio, ĉu la koncerna konduto vere estas patologia, kaj vi bezonas konfirmon pri la diagnozo. Nu, ni scias, ke unu el la karakterizoj de tiaj patologioj estas rezisto. La persono, kiu havas tiajn patologiajn trajtojn, faras ĉion ajn eblan por ne konscii, ke li aŭ ŝi ne agas sane, ke ŝi aŭ li povus agi tute alimaniere, multe pli agrable kaj efike. Kelkfoje la koncernato tamen agnoskas, ke tia konduto estas nenormala, sed diras: «Jes, mi scias, ke tiel agi estas strange, nenormale, eĉ patologie, sed alimaniere mi ne povas fari». Tiun rifuzon akcepti, ke la konduto estas nenormala, aŭ la neeblon ĝin ŝanĝi, oni nomas rezisto.
Nu, estas interese vidi, ke la maniero, laŭ kiu lingva komunikado estas organizita en nia mondo havas ĉiujn karakterizojn de patologia konduto. Esperanto ekzistas, ĝi ebligas komuniki multe malpli multekoste ol samtempa interpretado, multe pli juste ol la angla, multe pli komforte ol iu ajn alia lingvo, kaj tio eblas post multe pli eta investo en tempon, monon kaj energion fare de la komunikontoj kaj fare de la ŝtato. Alivorte, ĝi estas la rekta vojo por kontentigi la bezonon. Sed anstataŭ uzi ĝin, la socio elektas tre komplikan kaj multekostan vojon, ĝi devigas milionojn da infanoj studi dum jaroj kaj jaroj fremdajn lingvojn tiel malfacilajn, ke nur unu el cent, meznombre, en Eŭropo, unu el mil en Azio, kapablas efike uzi la lingvon fine de la studoj. Post kiam estis investitaj tiom da penoj, da nerva energio, da tempo kaj da mono en tiun lingvoinstruadon, montriĝas, ke oni ne solvis la problemon de malegaleco, kaj ke oni tiel fuŝe atakis la lingvobarilojn, ke necesas investi ree milionojn kaj milionojn da dolaroj por pretigi tradukojn en dekojn da lingvoj kaj por prizorgi la samtempan interpretadon, sen kiu la komunikontoj ne povus interkompreniĝi. Tio estas freneza. Estas freneze uzi sian tempon, sian monon, sian penon en tiel fuŝa, tiel neefika maniero, kiam eblas tion eviti. Jam per tio la socio montras sin patologia.
Sed kio konfirmas, ke temas pri aŭtenta psikopatologio, tio estas la fakto, ke, se vi atentigas pri la afero la ĵurnalistojn, la decidantojn, la gravulojn, la respondeculojn pri la organizado de la socia vivo, kaj provas vidigi al ili, ke la sistemo estas freneza, kaj ke ekzistas mense sana maniero komuniki, multe pli facile atingebla, tiam vi estigas reziston. La homoj rifuzas konsideri vian atentigon, ili rifuzas esplori la aferon, ili forbalaas la atestojn kaj la pruvojn, antaŭ ol konatiĝi kun ili. Tiu vorto «antaŭ» estas grava, ĉar ĝi estas la pruvo, ke la diagnozo estas ĝusta, ĝi atestas pri la rezisto. La respondeculoj de la socio preferas ne scii, ke ekzistas alia maniero komuniki interpopole, ol tiu, kiun ili trudas al la miliardoj da teranoj. Ili timas alfronti la veron. Kaj ĉar ili ne volas vidi, ke ili timas, kio estas plia pruvo pri la neŭroza, patologia karaktero de ilia konduto, ili uzas ĉiajn pretekstojn por ne malfermi la dosieron. La gravuloj do rifuzas ion ne sciante, ke ili rifuzas; ili timas nesciante, ke ili timas; ili kaŭzas embarason, maljustecon, frustron, kaj nenecesajn penadon, elspezadon, impostojn, komplikaĵojn ĉiaspecajn, kaj konsiderindan kvanton da suferoj (mi aludas i.a. al rifuĝintoj, por kiuj la manko de lingva komunikado ofte estas kaŭzo de tre konkretaj suferoj), ili kaŭzas ĉion ĉi ne sciante, ke ili tion kaŭzas. Temas pri vere serioza, severa psikopatologio socia. Sed tre malmultaj personoj tion rimarkas kaj komprenas.