Mi faris laŭ tiu stranga instrukcio donita de neniu videbla. Eble mi devas precizigi, ke tio okazis la daton de mia naskiĝtago. Post kelkaj monatoj mi retroviĝis en UN, en Novjorko, kiel tradukisto.
Mi poste diskutis kun unu el la personoj, kiuj selektis la kandidatojn surbaze de tiu traduko. Mi tiel eksciis, ke la unua kriterio estis: perfekta redono de la senco de la teksto. Mi diris al li: «Do, se mi enmetus eĉ nur unu frazon, kiu estus mistraduko, mi estus forĵetita, ĉu ne?». Li diris al mi: «Efektive, pro nur unu miskompreno vi ne estus selektita».
Multo en mia vivo estus alia, se tiuepoke mi ne iĝus UN-tradukisto en Novjorko. Por mi ne estas dubo, ke mia gardanĝelo intervenis.
Mi povus citi aliajn okazojn, ekzemple pri absolute neprobabla evito de aŭtoakcidento, aŭ similaj aferoj. Sed ĉi tiu espereble sufiĉos.
— Kion vi pensas pri karmo kiel la pedagogio de Dio?
— Mi kredas je karmo kiel dia pedagogio, sed mi konstatis, ke la karmokoncepto tre ofte estas miskomprenata kaj misuzata. En Hindio ĝi fariĝis preteksto por eviti ĉian socian helpon al mizeruloj («ili ja suferas pro sia karmo, estus malutile helpi ilin»).
— Ĉu vi ankaŭ kredas je reenkarniĝo?
— Jes, mi kredas je reenkarniĝo. Fakte granda parto de mia vivo estis direktita de la fakto, ke, kiel infano, mi havis memorojn pri antaŭa vivo, sed neniu kredis min. Tial mia rilato al la vero estis vere suferiga. Se mi estis sincera, oni diris, ke mi mensogas (aŭ fantazias), kaj oni devigis min nei miajn spertojn kaj nomis tion sincereco, dum mi sentis min trompulo. Parte tial mi studis profundpsikologion. Sed, se esti tute sincera, mi konfesu, ke tiaj kredoj (ankaŭ pri karmo) ne estas plene stabilaj en mi. Dum plejparto de la tempo mi kredas je ili, sed alvenas momentoj, kiam mi pensas: «ĉio ĉi estas fantazia, deliro, neebla…»
— Kia estis via antaŭa vivo laŭ la memoroj de via infanperiodo?
— Fakte mi havis memorojn pri pluraj antaŭaj vivoj, kiel infano. Sed mi nun ne plu memoras rekte ilin, mi memoras nur miajn tiamajn memorojn, dirojn, pensojn, suferon pri tio, ke ne eblis komuniki kaj esti prenata serioze. La ĵus antaŭa vivo estis kiel tre mizera kaj malfeliĉa knabo en Ĉinio. La plej klara memoro estis pri mia morto, sur tegmento, dum iu batalo (ĉu kadre de milito, ĉu de konflikto inter du bandoj, mi ne scias). Mi mortis pro kuglo. Mi estis tre juna, inter 18- kaj 20-jara. Mi supozas, ke estis dum la jaroj 1920-aj, sed mi ne havas certecon pri tio, same kiel mi scias nenion pri la loko, kvankam, kiel infano, mi tre bone memoris la detalojn de la ĉirkaŭaĵo.
— Ĉu vi, laŭ viaj memoroj, ĉiam estis viro dum la enkarniĝoj?
— Jes.
— Ĉu vi havas ideon pri kial nur kelkaj havas memorojn pri antaŭaj vivoj?
— Ne. Mi opinias, ke normale oni devus ne memori antaŭan vivon. Sed sur nia planedo, nenio estas perfekta. Tiu leĝo do ne funkcias centprocente. Homoj kun tia memorado apartenas al la eta proporcio da fuŝoj, aŭ pli ĝuste da tre neprobablaj kazoj, kiuj troviĝas en ĉia statistikado. Ŝajnas tamen, ke homoj havas pli da ŝancoj konservi tian memoron, se ili mortis junaj kaj perforte. Ŝajnas ankaŭ, ke tiaj memoroj ĝenerale forsvenas post la aĝo de ses jaroj. Tio al mi okazis.
— Vi diris ke vi multe suferis pro viaj antaŭvivaj memoroj, sed ĉu ili ne ankaŭ donas al vi ion pozitivan?
— Mi ne diris, ke mi suferis pro miaj antaŭvivaj memoroj. Mi suferis, ĉar oni ne volis kredi min kaj trudis al mi konfesi pri mensogo, dum por mi estis ne elpensaĵoj, sed simpla vero. La sufero rilatas nur al la reago de la medio, ne al la memoroj mem. Ĝin kaŭzis ankaŭ la strangaj opinioj pri la ĉinoj. Ankoraŭ nun, mi sentas ian ekkoleretan reagon, kiam oni nomas orient-azianojn flavaj. Fakte, granda parto de mia nuna feliĉo ŝuldiĝas al la fakto, ke — eĉ se miaj memoroj nun estas nur memoro de perditaj memoroj, kaj do tre nebulaj — la ĝenerala impreso pri tiu antaŭa vivo estas pri vivo en tiel suferigaj kaj mizeraj cirkonstancoj, ke kompare kun ĝi, eĉ plej gravaj nunaj malagrablaĵoj estas nenio. Mi konstante miras, kiel malmulte la homoj en niaj landoj alte taksas sian privilegian situacion. Kaj poste mi komprenas: ili ne havas referencan vivon por kompari.
— Ĉu vi estas ano de iu religio?
— Jes. Mi estas katoliko. Sed estas malfacile ne miskomprenigi min tiurilate. La katolika religio estas tre malsama laŭ la lokoj. Ekzemple, la katolikismo en Italio sentiĝas al mi kiel io ege diferenca de tio, al kio mi kutimas. Ĝi estas fakte alia religio. Por mi, katolikismo estas duopa. Ekzistas unu katolikismo oficiala kaj institucia, kun dogmoj, ordonoj de Romo, tuta burokrataro tie kaj ege arbitraj decidoj. Sed kunekzistas kun ĝi alia katolikismo, kiu konsistas el ritoj, tradicioj, spirito, maniero kompreni la Ĉielajn realaĵojn, kaj ĉefe el homoj, kiuj tute ne nepre aprobas la romajn decidojn kaj arbitran aŭtoritaton. Mi apartenas al tiu neoficiala, nepublika katolikismo (kiel almenaŭ 80% el la katolikoj, kiuj loĝas en mia regiono, kaj eble en la tuta franclingvio). Kion mi tre ŝatas en la katolika religio, tio estas la tre alta homa kvalito de multaj el la pastroj kaj monaĥoj. Mi havas multajn bonegajn amikojn inter ili, kaj ili aperas al mi aparte profundaj, bonkoraj, humilaj homoj. Ankaŭ en la katolika religia literaturo estas multegaj verkoj, kiuj kondukas al pli bona vivo, pli bona kono de Dio. Tial, kvankam mi ne prenas tre serioze la papon kaj lian medion, nek la oficiale difinitan katolikan moralon, aŭ regulojn kiel tiun pri pastra senedzineco, mi restas fidela al la katolika religio, kiu estas la religio de mia infanaĝo.
Kompreneble, ĉar mi kredas je reenkarniĝo, mi estas iusence herezulo. Sed mi kredas, ke preskaŭ ĉiuj katolikoj estas herezuloj pri io aŭ io alia.
Cetere, mi bezonas ritojn kaj partoprenon en la vivo de religia komunumo. Sed mi ne kredas la katolikan pli altvalora. Kelkrilate mi estas tre proksima al hinduismo kaj budhismo, ankaŭ al diversaj formoj de animismo kaj ŝamanismo. Mi havas grandan respekton por bahaanoj. Mi parte apartenas ankaŭ al la juda tradicio kaj forte kunvibras kun ĝi (ne kun la plej ortodoksa formo). Kvankam mi havas bonegajn rilatojn kun multaj protestantoj (fakte, mi psikoterapiis plurajn protestantajn pastor(in)ojn), mi tamen sentas protestantismon tro racia, tro intelekta; mankas al ĝi ia mistera, simbola etoso, io malfacile difinebla, kion mi trovas en preskaŭ ĉiuj aliaj religioj. Sed protestantismo rapide ŝanĝiĝas tiurilate. Islamo estas religio, kiun mi ne konas kaj kun kiu mi neniam havis kontaktojn (krom unu amiko, kies profundan, aŭtentan rilaton al Dio mi ege respektis).
Mi kredas, ke se oni enprofundiĝas en sia religio, oni pli kaj pli proksimiĝas spirite al aliaj homoj, kiuj ankaŭ enprofundiĝas en sia religio. Mi sentas min pli proksima al profunda budhano, aŭ al la islamano, al kiu mi ĵus aludis, ol al multaj supraĵaj katolikoj, kiuj teorie estas miaj samreligianoj.
— Kion vi pensas pri la homaranismo[23]?
— De tre longe mi legis nenion pri homaranismo, sed mi ĉiam plene aprobis ĝin.
— Kion vi pensas pri Zamenhof?
— Miaopinie, Zamenhof estis la plenumanto, verŝajne nekonscia, de iu aganta sur pli alta nivelo, kiun mi emas nomi la anĝelo Esperanto (aŭ Esperulo aŭ io simila). Tio ne signifas, ke li ne devis multege peni por realigi la ideon kaj perfektigi la projekton. Li devis. Kiam oni estas inspirata, oni estas iel gvidata, sed devas ege koncentri sin, kaj senĉese rekorektadi sian verkaĵon, por proksimigi ĝin pli kaj pli al tio, kion oni sentas kiel la celon, difinitan de iu alia ol ni, almenaŭ ol nia egoo. Alivorte, oni havas nebulan senton pri la celataĵo, kaj oni devas iom post iom pliprecizigi ĝin, sciante, ke oni neniam plene atingos ĝin. Mi kredas, ke tiel Zamenhof agis.
[23]
Homaranismo — La projekto de Zamenhof pri «interhoma filozofio», entreprenata kiel nepra aldono al la «internacia lingvo». Z verŝajne opiniis ilin ambaŭ same esencaj eroj de estonta tuttera paco.