Выбрать главу

Cetere, li estis nekutime psike matura homo, kun tre malofta perfekta ekvilibro inter la du duoncerboj. Kaj li estis ege bonkora, honesta kaj humila (en tre pozitiva senco de tiu vorto), kiuj estas kriterioj de iu kun bonaj rilatoj kun la Ĉielo. Ke li estis miskomprenata, mokata, kaj multe suferis, tio estas ankaŭ oftaĵo ĉe tiaj homoj.

Diversaj detaloj de la lingvo igas min kredi, ke ĝia vera origino estas superhoma. Ekzemple la «mal»-vortoj, kiuj referencas al bono, kiam oni parolas pri io malbona. Aŭ la fakto, ke la parolo de Kristo: «Mi estas la vojo, la vero, la vivo» sonas tiel kiel belega formulo, kun tia paraleleco inter la silaboj, dum certe Zamenhof, nekristano, ne elektis la koncernajn radikojn prepare al la esperantigo de tiu frazo. Simile impresas la fakto, ke «amen», en esperanto, signifas «direkte al amo», kaj la fakto, ke Esperanto utilas por faciligi kaj plibonigi la dialogon inter malsimilaj homoj, kaj ke en tiu lingvo la vorto «dialogo» sonas ekzakte kiel «dia logo» (Dio allogas la homojn al si per sincera, senbara, egaleca dialogado).

— Kion vi pensas pri la hodiaŭa esperanto-movado?

— Mi ne havas speciale interesajn pensojn pri la esperanto-movado. Mi dirus, ke ĝi estas multe pli diversa ol esperantistoj ĝenerale imagas. Ĝi kreis ion iom similan al diaspora popolo, kiu vivigas la lingvon uzante ĝin kaj verkante en ĝi, kiu analizas la problemojn de lingva komunikado, kaj kiu provas konvinki la ceteran mondon pri la boneco de sia lingvo. Mi kredas, ke ĝi longperspektive, ĝenerale progresas (kun sinsekvo de partaj progresoj kaj malprogresoj, kiel en la plimulto el homaj evoluoj) laŭ la malrapida ritmo de historio, de sociaj fenomenoj, kaj de ege pacienca Dio, kiu havas eternecon pro plenumi siajn projektojn.

En n-roj 4–5 kaj 6 de «Heroldo» ĉi-jara (98.04.15 kaj 98.05.30) aperis mallongigita teksto de prelego mia pri «Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto». Ĝi povus interesi la legantojn de retkosmo. (Vd ĉi-libre.)

— Ĉu vi ricevis indikojn de la spirita mondo ke vi havas gravan rolon por Esperanto?

— Ne. Sed nun, kiam mi estas 67-jara, kaj rerigardas al mia vivo, ĝi ŝajnas tiel laŭcele aranĝita por ke ĝi utilu ĉefe al Esperanto, ke estas malfacile eviti la konkludon, ke la afero estis organizita de alte. Sinsekvo de hazardoj kaj de decidoj faritaj sen speciala atento al tiu celo faris, ke mi atingis malofte renkonteblan nivelon de kompetenteco pri monda lingva komunikado, ĉar mi enprofundiĝis, ne (nur) teorie, sed pro la cirkonstancoj de la vivo, en multaj el ĝiaj aspektoj: ekonomia, politika, socia, psikologia, lingvistika, pedagogia ktp, dum ĝenerale fakuloj pri lingva komunikado kompetentas pri nur unu aŭ du el tiuj aspektoj, kaj ofte ne pro propra longa laborado surterena.

Alia faktoro, kiu igas min akcepti la ideon de influo de la spirita mondo estas la nekredebla forto, kiu puŝas min al laborado tiukampe. Ekde mia infaneco, mi neniam povis ĉesi agi pri kaj por kaj per esperanto. Oni povus nomi tion obsedo (same pri Zamenhof), sed mi estis dufoje longe psikanalizata, mi ricevis la rajton praktiki psikoterapion post funda psika esploro, kiu konkludis je mia plena mensa saneco. Laŭ la kutimaj kriterioj mi efektive estas mense sana, kaj ne montras la negativajn aspektojn de patologia obsedo. Temas do pri io alia, kion mi sentas, kiel venantan «de alte». Tiu forto estas tre intensa, potenca, sed ĝi respektas mian liberecon. Mi scias, ke mi povus diri «ne» al ĝi. Sed plaĉas al mi sekvi ĝin, labori laŭ ĝi igas min feliĉa, kaj ofte esperantistoj, kiuj legas miajn verkojn aŭ aŭskultas min prelegi, poste diras al mi, ke mi helpis ilin pli feliĉi. Tio por mi konfirmas, ke, se mi lasas tiun forton puŝi min, kien ĝi volas, mi agas laŭ la volo de Dio. Eble ankaŭ la fakto, ke per Esperanto mi neniam gajnis monon, igas tiun interpreton pli probabla. Simile, la konstato, ke mi sentas neniun apartan fierecon, neniun superecon, pro tiu kompetenteco kaj kapablo feliĉigi, sed sentas min simpla homo ne pli valora ol la lingve plej sentalenta eterna komencanto, agas kiel konverĝa probabliga faktoro pri tiu maniero vidi mian esperantistan vivon.

— Ĉu vi estas la verkisto pri kiu vi skribas en la fino de via libro «La bona lingvo»[24]?

— Tion mi ne povas scii. Aŭtoro neniam povas juĝi sin. Al mi ne gravas. Mi verkas kiel eble plej honeste, bele, sincere, interese, sed mi estas homo, kaj do tre limigita. Mi ne povas scii, kiagrade mi atingas la nivelon, pri kiu mi aludis en «La bona lingvo». Tion nur la publiko povas decidi.

— Kiel vi povas estis tiel certa ke venos tia verkisto kian vi priskribas en «La bona lingvo»?

— Mi ne estas centprocente certa. Tio ŝajnas al mi ege probabla, ĉar kiam lingvo vivas tiel vigle, kiel la nuna esperanto, kun diversaj amatoraj verkistoj, la probableco estas granda, ke unu el tiuj estos malpli amatora ol la aliaj. Ankaŭ ĉar estas ekonomia leĝo, ke, kiam estas forta espero pri iu varo, iu finfine produktos kaj ofertos tiun varon. Sed eble mi plene eraras.

— Mi aŭdis ke vi skribis dikan libron pri lingvistiko kaj esperanto en la franca, ĉu ĝi venos ankaŭ esperante?

— Mia franclingva libro ne temas pri lingvistiko, nur pri la monda lingvo-problemo, kaj Esperanto kiel ties plej «mensesana» solvo. Fakte ĝi estas pli psikologia ol lingvistika. Ĝi grandparte baziĝas sur mia sperto kiel iama tradukisto kaj mia deinterna kono de instituciaj lingvaj servoj, kaj de la ebloj pri lingvoinstruado. Mi ne scias, ĉu ĝi iam aperos en esperanto. Mi komencis traduki ĝin, sed tio estas tro temporaba laboro. Mi atingis nur la komencon de la dua ĉapitro, kaj tio estis antaŭ tri jaroj. De tiam mi ne plu trovis la tempon labori super ĝi. Mi bezonus almenaŭ tri paralelajn vivojn por fari ĉion, kion mi devus fari.

Vi trovos tre objektivan recenzon pri tiu libro, verkitan de Robert Philippson, profesoro pri lingvoj en la universitato de Roskilde, kiun mi persone ne konas, en «Language in Society», 26:1 (1997), pp. 143–147.

— La plej «mensesana» solvo vi diris, ĉu tio signifas ke vi kredas ja «la fina venko»[25]?

— Al mi ne tre plaĉas la vorto «venko», kiu elvokas, ke iuj gajnas kaj aliaj perdas, kvazaŭ estus superuloj kaj malsuperuloj. Mi kredas, ke ĉiuj gajnos per la akcepto de esperanto. Mi kredas ankaŭ, ke iam esperanto efektive estos la ĝenerala komunikilo inter malsamlingvanoj. Oni povas antaŭvidi tion, kiel oni povis antaŭvidi la finan alprenon de arabaj / hindaj ciferoj kaj praktikan forlason de la romiaj, kiel oni povis antaŭvidi la forlason de la malnovaj mezurunuoj favore al la pli oportuna decimala kaj metra sistemo. Sed eble mi eraras.

— Ŝajnas al mi ke viaj sperto kaj kredo vere kongruas kun la Kosmologio de Martinus. Ĉu vi interesiĝas pri la verkaro de Martinus?

— Mi scias pri la ekzisto de la verkaro de Martinus, sed ne vere pri ĝia enhavo. Mi interesiĝus pri ĝi, se mi disponus pli da tempo, kaj mi ne mirus, se ĝi tre kongruus kun miaj kredo kaj sperto.

Se la legantojn interesas scii pli pri miaj ideoj kaj spertoj en la spirita kampo, ili povas demandi pli.

Retpoŝte demandis kaj redaktis HGL kun (ioma) helpo de HvR¤

La rajto komuniki

Resumo

Kvankam nia socio estas obsedata pri efikeco, tamen strange oni malmultege interesiĝas pri la rilato inter la investo en lingvolernadon kaj lingvajn servojn unuflanke, kaj, aliflanke, la rezulto de la enormaj sumoj tiel investataj. En la tuta mondo, milionoj da infanoj kaj adoleskantoj lernas fremdan lingvon dum multaj jaroj, kun rezultoj plej ofte nekontentigaj aŭ tute mizeraj.

вернуться

[24]

«La bona lingvo» — Libro verkita de Claude Piron pri la indeco de Esperanto el vidpunktoj kaj strukturaj kaj humanismaj.

вернуться

[25]

La fina venko — la ideo ke Esperanto fariĝos en ia formo rekonata monda lingvo, sed la nocio «fina venko» pro historiaj kialoj foje estas vidata kiel esprimo de fanatikeco, partieco ks.