Выбрать главу

La elektita internacia komunikilo havas gravajn konsekvencojn en nia vivo. Ekzemple, estas unu el niaj rajtoj, ke la komunikado inter aviadila piloto kaj la kontrolturo estu aranĝita tiamaniere, ke ĝi havigu al la vojaĝantoj la plej bonan ŝancon pluvivi. Sed tiel tute ne estas. Tiu komunikado okazas en la angla, pro provizora rekomendo de la Organizo pri Internacia Civila Aviado, decido alprenita en 1951, sed kies provizorecon oni neniam reviziis. Rezulte, la lingvaj problemoj tiukampaj estas listigitaj de la sama organizaĵo kiel la tria kaŭzo de aviadaj akcidentoj.

Tamen la angla estas unu el la plej maltaŭgaj lingvoj por internacia komunikado. Ĝi havas malfacilan prononcon, malprecizan gramatikon, milojn da idiomaĵoj kaj tre vastan vortaron. Ĉe aviada interkomuniko tio estas faktoro en multaj gravaj miskomprenoj.

La rajto komuniki inkluzivas la rajton je komunikado necesa por garantii nian vivon, sed ĝi neprigas ankaŭ, ekzemple, la rajton ne esti metita, pro la lingvo, en ridindajn aŭ malagrablajn situaciojn kaj la rajton povi esprimi sin egale kiel la aliaj. Fakte tiu, kiu devas paroli fremdan lingvon, suferas handikapon, kaj la handikapo estas des pli grava, ju pli la komuniklingvo estas nekonsekvenca, t.e. plena je formoj, kiuj kontraŭas la spontanan funkciadon de la cerbo. La popoloj, kaj iliaj informistoj kaj registoj, akceptas tiujn handikapojn kun miriga pasiveco, aŭ eĉ ne konscias pri ili. La fakto, ke nia socio ne konscias la gravecon de lingvo kiel faktoro de plena homa digno, kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino, kiuj fakte estas atencoj al la rajto libere komuniki.

La aŭtoritatoj de ĉiuj landoj, la respondeculoj kaj altranguloj en internaciaj organizaĵoj devas scii, ke Esperanto ekzistas kaj ke ĝi, laŭ objektivaj komparaj studoj, estas la komunikilo, ĉe kiu la rilato inter kostoj kaj efikeco estas la plej favora, la sistemo psikologie plej kontentiga kaj krome la rimedo plej libera je malavantaĝoj el kultura vidpunkto, unuvorte, ĝi estas la plej bona. En la tuta mondo Esperanto estas uzata en homretoj, kiuj kune formas ian diasporon, en kiu lingva handikapo ne, aŭ apenaŭ, ekzistas. La sperto de tiu medio similas al t.n. pilotstudo, kiu pruvis, ke la rimedo taŭgas por la celo.

Kontrolinte la koncernajn faktojn, se Esperanto montriĝas la plej bona rimedo por liberigi la tutmondan socion je lingva handikapo, eblus organizi ĝian instruon en la elementaj lernejoj de la tuta mondo. Multaj registaroj investas gigantajn sumojn en la instruadon de la angla kun ege elrevigaj rezultoj: certe pravigeblus anstataŭigi tiun vere neefikan investon per io multe malpli kosta, kio povus reale savi la mondon el la plago de lingva handikapo.

Niaj aŭtoritatoj ne rajtas resti pasivaj kaj inertaj fronte al la lingvaj problemoj. Ni havas la devon fari ĉion eblan por veki konscion pri la lingvoproblemo, pri ĝiaj multflankaj aspektoj, kaj pri la fakto, ke ekzistas al ĝi justa kaj racia solvo.

Esperanto el la vidpunkto de verkisto

La spirito de lingvo

Ĉiu lingvo havas sian propran spiriton, kiu faras el ĝi unikan manifestaĵon de la homa lingvokreemo. Tiurilate, ĉio prezentiĝas, kvazaŭ ĉiu unuopa lingva uzantaro havus sian generalan koncepton, plej ofte nekonscian, pri la arto komuniki; tiu maniero aliri komunikadon enkorpiĝas en kelkajn gvidliniojn aplikeblajn al la vortigo de la penso. Ekzemple, estas interese konstati, ke en multaj okazoj, kiam la franca postulas klaran montron de la rilatoj, la angla kontentiĝas per simpla elvokado. La esprimoj malaria treatment kaj malaria therapy konsistas el identaj aŭ samspecaj vortoj same situantaj unu rilate la alian. Tamen, la unua signifas «kuracado de malario» kaj la dua «kuracado per malario» (por trakti alian malsanon — fakte por estigi specifan reagon febran — oni injektas la malarian paraziton en la sangon de la malsanulo). La spirito de la angla lingvo ebligas al ĝi simple meti unu apud la alian du nociojn, kiuj, kunprenate, elvokas la celatan ideon.

En la franca, tia maniero esprimi sin aperas freneza. En traduk-ekzerco, kiun mia edzino ofte uzas kun siaj usonaj studentoj, troviĝas la subtitolo short breathing exercises; ĉiufoje ŝi miras, ke duono de la klaso rilatigas short al breathing kaj do komprenas — spite al la kunteksto — ke la teksto pritraktas ekzercadon pri mallongaj spiroj, dum fakte temas pri mallongaj ekzercoj por alkutimiĝi al malrapida kaj profunda spirado. Tia dubsenceco ne eblus en la franca, en kiu oni nepre devas elekti inter brefs exercices de respiration kaj exercices de respiration breve. Precizigi la rilatojn estas al francparolanto io ege necesa, tiel necesa, fakte, ke diference de la aliaj lingvoj, la franca havigas al si konjunkcion ekskluzive rezervitan al logika artikado: or «nu» (en rezonado).

Kiel ĉiu lingvo, Esperanto havas propran spiriton. La diferencon, tiurilate, inter ĝi kaj la angla kaj franca bone ilustras jenaj esprimoj:

• Here is my bicycle. — Bicycle trip. — He wants to bicycle.

• Jen mia biciklo. — Bicikla ekskurso. — Li volas bicikli.

• Voici mon vélo. — Sortie à vélo. — Il veut aller à vélo.

La angla trifoje uzas la saman vorton, sed ĉiufoje la gramatika funkcio malsamas. Esperanto modulas la morfemon bicikl aldonante al ĝi finaĵon, kiu difinas ĝian funkcion: substantivan (o), adjektivan (a) aŭ verban / infinitivan (i). Kontraste, la franca devas elturniĝi uzante en ĉiu kazo substantivon, kun aldono de prepozicio aŭ de verbo.

Apartaĵoj de Esperanto donantaj al ĝi propran spiriton

La spiriton de Esperanto ĉefe kreas kvar trajtoj:

1) La morfemoj estas absolute nevariaj kaj povas kunmetiĝi.

2) Iu ajn radiko povas ricevi, per difinita finaĵo, iun ajn el kvar gramatikaj funkcioj, kiujn oni povas simplige nomi substantiva, adjektiva, adverba kaj verba.

3) Ĉiu lingva strukturo estas ĝeneraligebla.

4) La maniero rilatigi komplementon al verbo aŭ adjektivo ofte estas tre libera.

Ne estas facile vortigi tiujn trajtojn per la kutima terminologio, kiu devenas de hindeŭropaj gramatikoj kaj ne estas adaptita al fundamente alistruktura lingvo, kiel Esperanto. Tial estos pli klare, se mi precizigos ilin per ekzemploj:

1) Angle oni diras to see, sed oni ne povas diri *unseeable. Por esprimi la koncernan ideon, oni devas uzi alian radikon, vis, kiu neniam uziĝas verbe, kaj diri invisible. Krome, la prefiksoj un- kaj in- estas veraj prefiksoj, neniam memstare uzataj; se oni volas uzi tiun koncepton apartvorte, oni devas diri not, don’t aŭ ion similan. En Esperanto, el morfemo vid oni mem formas la vorton nevidebla, en kiu la morfemoj retroviĝas neŝanĝite; fakte, tiu vorto estas nur alia aranĝo de la tri morfemoj uzataj en la frazo ne eblas vidi.

2) Por reliefigi la eblecon uzi radikojn kvarfunkcie en Esperanto, mi kontrastigos ĝin kun la franca jene: al la ok esperantaj vortoj, paralelaj inter si, kiujn mi tuj citos, ne eblas trovi pli ol kvin ĝustajn ekvivalentojn en la franca:

muziko«musique»kanto«chant»
muzika«musical»kanta(mankas france)
muzike«musicalement»kante(mankas france)
muziki(mankas france)kanti«chanter»