Okulfrapas, ke, kvankam la du konceptoj estas tre proksimaj unu al la alia, la eblecoj uzi ilin en tiu aŭ alia gramatika funkcio estas relative limigita en la franca kompare kun Esperanto.
Pri ĝeneraligo de la strukturoj, mi jene ekzempligu: Kiu lernis, en Esperanto, la interrilatajn formojn {vidi / mi vidas / mi ne vidas}, tiu scias, ke li povas paralele diri, sen risko erari, {esti / mi estas / mi ne estas}. Tio ne eblas ekzemple en la angla. El {to see / I see / I do not see} oni ne povas dedukti {to be / I am / I am not}. Simile, en Esperanto, laŭ la strukturo de samlandano oni povas formi samreligiano, samlingvano, sampartiano ktp. En la angla, kontraste, la fakto koni la vorton (aŭ la strukturon) fellow-citizen ne helpas formi coreligionist, aŭ inverse, kaj la du aliaj ekzemploj, se mi ne eraras, ne havas paralelaĵojn en la angla.
Pri la libereco en la maniero rilatigi la komplementojn, mi simple diru, ke en Esperanto estas same guste diri mi dankas vin, mi vin dankas, mi dankas al vi aŭ mi al vi dankas.
Por verkisto, tiuj karakterizoj de la lingvo estas vere plej ŝatinda beno, ĉar ili konsiderinde plivastigas la eblecojn varii la vortigon. Kiel ekzemplon ni prenu plej malpoezian frazon: mi iros al la hotelo per taksio. Oni povas sin esprimi, kiel mi ĵus faris, uzante substantivojn kaj prepoziciojn. Sed oni povas vortigi la ideon pli kompakte, farante verbon el taksi kaj aldonante al hotel finaĵon, kiu indikas direkton: mi taksios hotelen. Oni ankaŭ povas decidi, ke la koncepton «al hotelo» oni verbigos, kaj ke oni signos la veturilon per e, marko de maniero, rimedo aŭ alia cirkonstanco: mi alhotelos taksie. La fakto, ke esperanto-formo ofte preciziĝas per almeto de prepozicia morfemo, aldonas plian eblon: mi pertaksie alhotelos. Kiu ŝatas uzi lingvon estetike aŭ arte, tiun ravas materialo tiel facile modlebla sen risko ion ajn perdigi el la komprenebleco. Ni tion konsideru pli detale.
La muzika aspekto de esprimado
Por poeto, sed ankaŭ por prozulo, la vortmuziko ege gravas. Distingeblas en ĝi du elementoj: la sonoj kaj la ritmo.
a) La sonoj
La libereco, kiu grandparte karakterizas Esperanton kaj kiu eble aparte ĉarmas franclingvanon, kies lingvo estas plej senlibereca, aplikiĝas iagrade al la sonoj. Verkisto elektas la finaĵon laŭ la etoso, kiun li deziras ilustri. Se mi diras piedirado al la urbo en la mezo de l’ somero, la ripetado de la o je la samaj punktoj de regula ritmo elvokas monotonan marŝadon, lacigan, sub suno broge varma. Sed se la promenado gaje kaj senpeze disvolviĝas, eblas facile diri, ekzemple, somermeza marŝo urben.
Multaj enciklopedioj kaj prilingvaj verkoj asertas, ke «en Esperanto substantivoj finiĝas per ‑o, adjektivoj per ‑a, verboj infinitivaj per ‑i…». Tio estas erara. La finaĵoj indikas ne kategorion, sed funkcion, kio ebligas al verkisto plej agrable elekti la sonon, kiu plaĉas al li. Kio france diriĝas nur sans flammes, Esperante povas esti sen flamo, sen flami, senflame aŭ senflama. Tiuj variaĵoj ne limiĝas al la vokaloj. Se pro tiu aŭ alia kialo mi deziras esprimi la ideon «bruli» evitante la br-sonon de bruli, mi povas diri flami aŭ fajri. La larĝigo de la gamo de sinonimoj pro la manko de fiksa gramatika kategorio rimarkinde multobligas la eblojn fonetike variigi la esprimon.
Ekzistas en Esperanto pluralo per j, kiu, se mi ne eraras, radikas en la hindeŭropa pralingvo, kaj iu n-formo, kiun Zamenhof nomis akuzativo, kvankam temas pri io multrilate tre malsama ol deklinacia kazo. Tiu n prezentas por la verkisto multajn avantagojn, eĉ se nur ĉar ĝi liberigas la vortordon: Ne riskas okazi miskompreno inter li amis sian fraton, tiun banditon kaj li amis sian fraton, tiu bandito.
Sed persone mi ne tre ŝatas la jn-finaĵon de la t.n. «plurala akuzativo», kompreneble, tio estas nur subjektiva gusto, kiun multaj ne kunhavas, multe mankas ĝis tio, sed ĉar ĝi estas mia, mi devas diri, ke mi tre kontentas verki en lingvo ebliganta al mi konsideri tiun mian subjektivan malŝaton. Mi ne estas devigata diri multajn temojn li instruis al mi, mi rajtas uzi la vortojn pri multaj temoj li instruis min. Mi eĉ povas eviti la j dank’ al la morfemo ar, kiu esprimas kunaĵon: eblas diri vastan temaron (aŭ ampleksan temaron) li instruis al mi. La ad-morfemo, kiu emfazas daŭron aŭ ripetadon, ofte prezentas similan eblon. Oni povas, anstataŭ li ne eltenas viajn oftajn kritikojn, skribi: li ne eltenas vian oftan kritikadon. Estas agrable povi elekti la sonojn laŭplaĉe kombinante la diversajn eblojn de la lingvo: anstataŭ li rigardis la bruajn, malpurajn, batalemajn bubojn, mi preferas diri li rigardis al la brua, malpura, batalema bubaro. Krome, la fakto povi transiri de kategorio al alia ne longigante la vorton (komparu la esperantajn sistemo, sistema, sisteme al la francaj système, systématique, systématiquement) ofte ebligas solvi tiajn subjektivajn problemojn. Anstataŭ li amuzis la multajn studentojn kaj sportulojn, kiuj svarmis tie, mi skribos ekzemple li amuzis la tiean svarmon studentan kaj sportulan.
b) La ritmo
En Esperanto, la ritmo ĉefe devenas de la akcento, kiu neŝanĝeble trafas la antaŭlastan silabon de la vorto. Ĉar la vortordo dependas de la stilo aŭ de iu afekcia movo, kaj ne de devigo gramatika, la ebloj enkonduki variojn ĉi-supre menciitajn allasas vastan liberecon el la vidpunkto de ritmo. Eblas diri, laŭ trokea ritmo, mi taksie alhotelos (-v/-v/-v/-v), laŭ amfibraĥa mi iros taksie hotelen (v-v/v-v/v-v) aŭ laŭ jamba hotelen mi taksios (v-/v-/v-/v).
Foje min portempe obsedis ritmo tipa, se mi ne eraras, pri la jugoslaviaj kaj greka kulturoj: -vvv/-vvv/-v//-vvv/-vvv/-v. Poemo formiĝis en mi, ordigante la versojn tiuritme kun surpriza facileco:
Mi ne diras, ke tiu peco havas ian literaturan valoron; mi diras nur, ke mi miris, verkante ĝin, pri la flueco de la esprimo: vortoj instaliĝis ĝustaloke por poemigi laŭ rigora ritmoskemo la sentojn ligitajn al la memoraĵo prikantota. Mi konstatis, ke tiu fleksebleco de la lingvo igas Esperanton esprimilo speciale bone adaptita al la ĝenro «kantoj».
Ankaŭ en prozo la ritmo gravas, almenaŭ laŭ mia gusto. La gramatika libereco de Esperanto tiurilate alportas al verkisto plej bonvenan helpon. Por fini paroladon, ekzemple, vi elektos ili helpos vin, se la ritmo kiel -v/-vv tiukaze vin kontentigas. Sed se tentas vin la ideo konkludi per la -vv/-v ritmo tiom ŝatata de latinaj poetoj, la gramatika libereco tion permesas: ili vin helpos. Se ankaŭ tio ne plene taŭgas, ĉar vi deziras pli forte akcenti la pronomon vi, ne estas problemo; vi rajtas diri: ili helpos al vi (-v/-v/v-).