La kvin opcioj
Nur la sistemoj ebligantaj komunikadon precizan kaj nuancan, sur bona intelekta nivelo, estos konsiderataj en ĉi tiu esploro. Ekzistas ja sennombraj situacioj, en kiuj malsamlingvanoj interkompreniĝas pli malpli sukcese per gestoj, mienoj, rudimentoj de la angla aŭ uzo de misformita loka lingvo pli malpli aĉe prononcata, sed tiujn ni ne konsideros ĉi tie. Ne eblus en mallonga artikolo pritrakti ĉiujn lingvajn bezonojn de nia planedo. Ni nin limigos al okazoj, kiam nepre necesas interkompreno klara, preciza, ekzakta kaj detala, kiel ekzemple en la Eŭropa Parlamento aŭ en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. La lingvaj bezonoj ĉi tie konsiderotaj estas tiuj de ŝtatreprezentantoj, de eŭroparlamentanoj, de la fakuloj, konsilantoj kaj kunlaborantoj de internaciaj organizaĵoj, registaraj kaj neregistaraj, kaj ankaŭ tiuj de la sciencistoj, specialistoj kaj aliaj profesiuloj, kiuj kongresas aŭ publikigas artikolojn por ide- aŭ inform-interŝanĝado je alta nivelo de komplekseco.
Esploranto konsideranta ĉiujn eblajn situaciojn, en kiuj okazas internacia komunikado tiunivela baldaŭ rimarkas, ke uziĝas nuntempe nur kvin metodoj. Ili estas, laŭ ordo de graveco je mondskala nivelo:
1) la kelklingva sistemo: tiu estas la sistemo, kiun aplikas UN, la plimulto el la interŝtataj organizoj, same kiel multegaj neregistaraj organizoj, internaciaj asocioj kaj internaciaj kongresoj: limigita nombro da lingvoj kun samtempa interpretado de parolaj komunikoj kaj tradukado de dokumentoj;[26]
2) la ununacilingva sistemo: tiun sistemon, en kiu uziĝas nur unu nacia lingvo, ĝenerale la angla, favoras la grandaj multnaciaj firmaoj; ĝi estas ankaŭ ofte uzata en interpersonaj rilatoj kaj en malgrandaj grupoj de fakuloj;
3) la ĉiulingva sistemo: tiun praktikas Eŭropa Unio: la lingvo de ĉiu membroŝtato estas akceptita, kaj samtempa interpretado kaj tradukado de dokumentoj estas disponigitaj al la partoprenantoj;
4) la interlingva sistemo: tiun alprenis organizoj, en kiuj oni komunikas per interetna lingvo, kiu neniam estis la lingvo de iu popolo (svahila, Esperanto); pro praktikaj kialoj, nur la lingva funkciado de esperantlingvaj asocioj estos konsiderata ĉi-poste;
5) la «svisa» aŭ «skandinava» sistemo: ĉiu uzas sian gepatran lingvon kaj ne necesas traduki aŭ interpreti, ĉar la partoprenantoj komprenas ĉiujn uzatajn lingvojn. Tiu metodo, aplikata en la kunsidoj de la skandinava flugkompanio SAS, estas ofte uzata ankaŭ en Svislando en intelektulaj medioj. Ĝi estas la sistemo de la komisionoj de la svisa parlamento, kie ĉiu deputito estas supozata kompreni la germanan, la francan kaj la italan.
La lasta sistemo ne estos konsiderata en ĉi tiu studo, ĉar ĝi estas aplikebla nur en limigitaj kulturaj etosoj. Ĝi ne respondas al la komunikbezonoj ekzistantaj je tutmonda skalo aŭ eĉ sur limigita teritorio, kiel tiu de Eŭropa Unio. Ĝi taŭgas nur, se la nombro de lingvoj estas limigita je tri aŭ kvar, se la distanco inter la kulturoj estas ne tro granda kaj se la eduksistemo havigas sufiĉan tempon al lingvoinstruado.
[Noto por tiuj, kiuj intencus traduki ĉi tiun artikolon en nacian lingvon: en ĉapitro verkita pri ĉi tiu temo por la Handbook of Sociolinguistics (red. Ulrich Ammon; Berlino: Mouton de Gruyter, 2005), mi uzis nacilingve, respektive, la vortojn 1) oligolingual; 2) ethnolingual; 3) omnilingual kaj 4) interlingual.]
La kriterioj
La plejparto de ĉi tiu artikolo estos dediĉita al la kriterioj ebligantaj difini, kie situas, rilate al siaj rivaloj, ĉiu el la kvar konsiderotaj sistemoj. La kriterioj detaligotaj ĉi-poste devus doni bonan ĝeneralan ideon pri la situacio.
a) Daŭro de la antaŭa lernado
La ĉiulingva sistemo, uzata de Eŭropa Unio, estas la nura, kiu ne devigas al antaŭa lingvolernado, almenaŭ se oni konsideras nur la kunsidojn, por kiuj interpretado kaj tradukado estas aranĝitaj. En la aliaj tri formuloj lingvolernado necesas almenaŭ al parto de la partoprenontoj. En la ununacilingva sistemo (uzata de multnaciaj firmaoj, sed ankaŭ de multaj interpersonaj renkontiĝoj kaj malgrandaj fakaj grupoj) ĉiuj, kies gepatra lingvo ne estas la angla, devis lerni ĉi-lastan. Kaj en la kelklingva sistemo (UN) same devis lingvostudi la plimulto el la partoprenantoj, ĉar laborlingvo kaj gepatra lingvo samas nur por malplimulto. En la interlingva sistemo (Esperanto) ĉiu devis lerni la komuniklingvon. Jes ja, ekzistas infanoj kies gepatra lingvo estas Esperanto, sed ili estas tro malmultaj por ke oni prave povu preni ilin en konsideron.
En la sidejoj de Eŭropa Unio oni pli kaj pli parolas pri la problemoj, kiujn necesas alfronti, ekde kiam ĉeĥ-, eston-, hungar-, latv-, litov-, malt-, pol-, slovak- kaj slovenlingvanoj partoprenas en la vivo de la institucioj. Unu el la ebloj ofte menciataj estas redukti la nombron de la laborlingvoj. Se tiu formulo iĝus akceptita, Eŭropa Unio perdus sian avantaĝon koncerne ĉi tiun kriterion: por partopreni en debato aŭ redakti dokumenton oni tie troviĝus en la sama situacio kiel ĉe UN, multaj ne plu povus plenumi sian funkcion sen antaŭa lingvolernado.
Male al ideo tre disvastigita, necesas, por regi fremdan lingvon, investi en la studon grandan kvanton da tempo kaj nerva energio. Por iu, kiu partoprenas en delikataj traktadoj aŭ parolas ĉe la tribuno de Parlamento aŭ de Ĝenerala Asembleo, ne sufiĉas komprenigi sin, necesas esprimnivelo, kiu ebligas konvinki, argumenti, tuj ekrebati, tuŝi la sentojn de la ĉeestantaro, kiun oni alparolas, kaj samtempe eviti la riskon aperi ridinda. S‑ro Cornelio Sammaruga, prezidanto de Internacia Komitato de Ruĝa Kruco, kaŭzis mokajn ridojn, kiam, parolante pri la delegitoj de IKRK dissemitaj tra la mondo, li prononcis: «Nos délégués sont des zéros» (anstataŭ «des héros»)[27]. [Pro la prononca fuŝo, la frazo «Niaj delegitoj estas herooj» fakte fariĝis «Niaj delegitoj estas nuloj»]. Tamen li tiutempe loĝis en franclingva regiono kaj laboris ĉefe en la franca jam multajn jarojn, kaj li regas tiun lingvon ege pli bone ol la mezuma diplomato. La fakto, ke homo tianivela ne sukcesas eviti gravajn lingvajn mispaŝojn reliefigas la enormecon de la tasko, kiun prezentas per si la strebo akiri fremdan lingvon ĝis la grado de kompetenteco dezirinda en internaciaj rilatoj. Simile, kiam dana ministrino s-ino Helle Degn, ekprezidanta internacian kunsidon, volis diri, ke ŝi petas indulgon de la partoprenantoj, ĉar, ĵus ricevinte sian ministran postenon, ŝi ankoraŭ ne funde posedas la temon, kaj elparolis: «I’m at the beginning of my period»[28] [«Mi estas je la komenco de mia menstruo», anstataŭ «de mia servperiodo»], ŝi aperis al la internacia publiko, pere de la ĵurnalistoj, kiel plej komike mokinda. Tamen Danlando estas unu el la landoj, kie la angla estas plej bone regata, kaj antaŭ ol prononci tiun frazon, ŝi studis kaj praktikis la anglan dum pluraj miloj da horoj.
En politiko nepre ne estas allasinde ridindi. En tiaj situacioj la kolegoj kaj la publiko memoras, ne kion diris la persono, sed la vortigon, kiu amuzis ilin. La fakto, ke post 2000 horoj da studado de lingvo, sekvataj de trioblo pli da praktikado, persono ankoraŭ povas fali en tiajn kaptilojn, elokvente ilustras la senfinecon de la tasko plenumenda por povi publike esprimi sin fremdlingve en oficiala forumo. Nia gepatra lingvo estas enradikigita en nia nerva sistemo samgrade kiel la mova funkciado de la dekstra mano en la movnervoj de dekstramanulo. Devigi iun esprimi sin fremdlingve estas same, kiel devigi dektsramanulon ĉion fari per la mano maldekstra. Oni ne regas fremdan nacian lingvon je la nivelo postulata en internaciaj medioj post malpli da 10 000 horoj da studado kaj da praktiko[29]. Esperanto prezentas apartan kazon koncerne lernrapidecon: rega nivelo estas atingata mezume post 150 ĝis 220 horoj (la kialoj de tiu diferenco estos klarigitaj ĉi-poste ĉe kriterio i).
[26]
Se translingvigo okazas skribe, oni uzas la vorton
[29]
Claude Piron,