Выбрать главу

b) Antaŭaj investoj de la ŝtato

La ĵus pritraktita kriterio koncernas la personojn, kiuj devas sin esprimi aŭ submeti dokumentojn en internaciaj medioj. Sed la antaŭa lingvolernado de ili postulata ne eblus sen investo fare de la ŝtato. Lingvoklerigo postulas en la tuta mondo gigantan investon tempan kaj monan. Ĝia organizado, se ĝi nepre necesas por certigi efikan internacian reprezentadon de ŝtato aŭ de partio ĉe internacia nivelo, do prezentas per si faktoron, kiun oni ne rajtas preteratenti. La sistemo ĉiulingva (tiu de Eŭropa Unio) kaj en nunaj kondiĉoj ankaŭ la interlingva (Esperanto) havigas al la ŝtatoj, el tiu vidpunkto, konsiderindan ŝparon. Sed se oni morgaŭ devigos la hungarajn, grekajn kaj aliajn eŭropparlamentanojn esprimi sin angle aŭ france, la respektivaj ŝtatoj devos investi en lingvoklerigon sumojn nete superajn al la hodiaŭaj. Ili ja devos garantii altan lingvan nivelon ĉe sufiĉe vasta parto de la loĝantaro por eviti gravan malsuperecon de siaj reprezentantoj aŭ de la elektitoj de siaj diversaj partioj, kompare kun iliaj similuloj el landoj «lingve potencaj».

Antaŭa investo de la institucio

Du el la lingvosistemoj trudas specifajn investojn, kiujn evitas la du aliaj sistemoj. La multnaciaj entreprenoj kaj aliaj establoj uzantaj la sistemon ununacilingvan ŝparas la multajn kostojn ligitajn al la lingvoservoj (almenaŭ koncerne la internan funkciadon; reklamado kaj rilatoj kun la publiko situas ekster la sfero de ĉi tiu esploro). Same estas ĉe la esperantlingvaj asocioj, kies lingvoreĝimon ni nomis interlingva.

Alpreni sistemon kun tradukado kaj interpretado aŭtomate devigas konsiderinde plimultigi la dungitaron, proporcie kun la nombro de uzataj lingvoj. Tiu personara plimultiĝo necesigas tutan serion da investoj. Eblas jene resumi la celojn, por kiuj elspezi necesas jam antaŭ ol ekfunkcios la lingva aranĝo (aŭ, okaze de plimultigo de la lingvoj, la nova lingva reĝimo):

• dungi kaj trejni la lingvan profesiularon;

• adapti la salonojn por samtempa uzo de pluraj lingvoj (la pliampleksiĝo de Eŭropa Unio en 2004 necesigis la aldonon al la kunsidejoj de po naŭ novaj interpretistaj budoj; la nombro de konektoj inter tiuj budoj unuflanke kaj la mikrofonoj kaj aŭdiloj de la kunsidantoj aliflanke devas respondi al ĉiuj eblaj kombinoj de lingvoj, t.e., en la nuna EU, 380);

• organizi tajposervon por ĉiu lingvo kun ĉio necesa por ĝi, kio inkluzivas dungon de personaro kaj aĉeton de ekipo, i.a. komputiloj kaj tekstoprilaboraj programaroj adaptitaj al ĉiu lingvo, fotokopiiloj, presiloj, stokoj de papero kaj diversaj aliaj sekretariaj bezonataĵoj;

• aranĝi helpservojn por tradukistoj: bibliotekojn (kun stoko de fakvortaroj kaj bazaj libroj en ĉiu lingvo), referencan servon, terminologian servon, alirejon al datumbankoj, datumtrovajn sistemojn ktp;

• provizi la tajp- kaj tradukservojn per oficeja spaco, kun ĉiuj kostoj tiudependaj: meblaro, hejtado, telefono, elektro, liftoj, alporta servo por dokumentoj, ĉu homaj, ĉu pneŭmatikaj ktp, ejoj por klasi kaj konservi la dokumentojn en ĉiuj uzataj lingvoj;

• plani la ŝanĝojn, kiujn kaŭzos la alfluo de nova dungitaro ligita al la nova(j) lingvo(j): necesos ja pliaj gardistoj, plia spaco por aŭtoparkado, pliaj kafeteriaj aŭ restoraciaj spaco kaj organizo, pliaj oficistoj en la dungitara servo, same kiel en la librotena, medicina, sociala, konferenca kaj vojaĝa.

d) Neegaleco kaj diskrimino

Iuj lingvosistemoj estas diskriminaj, aliaj ne. En la ununacilingva sistemo, la personoj, kies gepatra lingvo estas uzata (plej ofte: anglalingvanoj), ĝuas lingvan avantaĝon rilate al siaj kolegoj, kiuj estas malfavorataj simple pro la naskiĝloko.

La plej diskrimina sistemo estas la kelklingva, kiun aplikas UN same kiel multaj diversaj institucioj, asocioj kaj kongresoj. Ĉe UN, belga delegito franclingva rajtas uzi sian lingvon, sed al lia flandra kolego tio ne estas permesita. Siriano, argentinano aŭ ĉino povas plene ekspluati la tutan elokventecan kaj konvinkan potencialon de sia gepatra lingvo, sed tio estas rifuzita al afgano, brazilano aŭ japano. Por la ŝtatoj, kies lingvo havas neniun internacian statuson, la akcepto de nova lingvo kreskigas la neegalecon, ĉar ĝi pligrandigas la nombron de la eblaj kontraŭuloj lingve pli bone armitaj ol ili por trafe valorigi siajn starpunktojn. Ironie, tiun relativan perdon de influo pagas la ŝtatoj, kiuj suferas la perdon. La aldono de nova laborlingvo ja estigas plialtiĝon de la ĝenerala buĝeto, en kies financado ili partoprenas samproporcie, kiel antaŭe. Ŝajne neniu iam ajn proponis pondi la kontribuojn al la financado de la institucio por kompensi la plifortigon aŭ malplifortigon, kiun kaŭzas al ŝtato la aldono de nova lingvo.

Teorie, la nuna sistemo de Eŭropa Unio certigas egalecon inter la popoloj. Praktike, tamen, tiu aserto devas akcepti kelkajn rezervojn.

Unuflanke, en la sekretariejo, oni apenaŭ uzas lingvojn kiel la nederlanda, la greka, la portugala, la finna aŭ la lingvoj de la ŝtatoj aliĝintaj en 2004. Kelkaj lingvoj do estas «pli egalaj ol aliaj», ĉu kiam temas pri posteno de eŭropa oficisto, ĉu kiam civitano aŭ parlamentano deziras kontakti la administracion.

Aliflanke, ĉar apenaŭ ekzistas interpretistoj kapablaj prizorgi kelkajn lingvokombinojn, kiel portugalan-grekan, slovenan-estonan, nederlandan-finnan ktp, oni uzas por tiuj lingvoj la relajsan sistemon, ankaŭ nomatan perado per pivotlingvo: la portugala interpretisto sin konektas al la anglalingva budo kaj rediras sialingve, ne la originalan paroladon, kiun li ne komprenas, sed ties angligon. Laŭ studo farita de UN pri la propraj lingvoservoj, «en sciencaj kunsidoj la perdo de informoj pro la „relajso“ estas almenaŭ 50%».[30]

La reprezentantoj de la diversaj landoj do ne ĝuas egalecon, ĉar portugalo, finno, dano, greko, hungaro, sloveno kaj aliaj havas malpli da ŝancoj esti senerare kaj komplete komprenataj ol la partoprenantoj, kiuj uzas pli «grandan» lingvon. Ĉiu interpretado portas kun si perdon kaj misformon de parto de la transdonata informado; se okazas duobla interpretado, tiuj mankoj multobliĝas.

Tria rezervo: la servo de la deponitaj markoj, kies sidejo estas en Munĥeno, ne uzas ĉiujn lingvojn de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio.

La problemo de neegaleco, nuntempe duaranga en Eŭropa Unio, tie iĝos same ampleksa kiel en UN, se iam estos decidite limigi la nombron de lingvoj.

La formulo interlingva (Esperanto) evitas ĉian diskriminon: ĉiuj uzas lingvon, kiun ili devis lerni en tempo limigita kaj proksimume egala, kia ajn la gepatra lingvo. Ĉar neniu uzas la lingvon de sia lando aŭ de sia lingva regiono, neniu ĝuas espriman superecon nur pro aparteno al difinita popolo. Tiun avantaĝon jam substrekis raporto de la Ligo de Nacioj:

«En la sekretariejo de la Ligo de Nacioj ni havis la ekzemplon de la internacia konferenco de lernejaj aŭtoritatoj, kies debatoj okazis en Esperanto. (…). Kio precipe impresas, tio estas la egaleco, kiun havigas al simila kunsido la uzo de komuna lingvo, kiu metas ĉiun sur la saman nivelon kaj kiu ebligas al la delegito de Pekino aŭ de Hago esprimi sin kun tiom da forto, kiom liaj kolegoj de Parizo aŭ Londono».[31]

вернуться

[30]

C.E. King, A. S. Bryntsev et F. D. Sohm, Incidence de l’emploi de nouvelles langues dans les organismes des Nations Unies, (Ĝenevo: Corps commun d’inspection, Palais des Nations, 1977, dokumento A/32/237), par. 93.

вернуться

[31]

Ligo de Nacioj, L’espéranto comme langue auxiliaire internationale. Rapport du Secretariat general, adopté par la Troisième Assemblée (Ĝenevo: SDN, 1922), p. 22. La Ligo de Nacioj uzis du lingvojn, la anglan kaj la francan.