El la observado de internaciaj kunsidoj kaj kongresoj evidentiĝas, ke ekzistas korelacio inter la rajto uzi la propran lingvon kaj la ofteco de ekparolo. Kiu ne rajtas uzi la propran lingvon, tiu intervenas malpli ofte en debato. Eblas nur du rimedoj por meti diverslandanojn sur egalecan nivelon:
a) ĉiu rajtu uzi la gepatran lingvon,
b) neniu rajtu uzi la gepatran lingvon.
Teorie ekzistas do, krom la sistemoj ĉiulingva kaj interlingva, tria opcio evitanta diskriminadon: la uzo de nur kelkaj lingvoj (la sistemo kelklingva), sed kun malpermeso al ĉiu parolanto aŭ redaktanto esprimi sin propralingve. En tia sistemo, se Eŭropa Unio limigus la laborlingvojn al, ekzemple, la angla, la franca kaj la germana, la angl-, franc- kaj germanlingvanoj devus esprimi sin per lingvo alia ol la propra por ne ĝui privilegion rilate al siaj «malpli egalaj» kolegoj. Fakte, tiu formulo, kiu restarigus plenan egalecon, ne havas multajn ŝancojn iĝi alprenita pro la politika fortorilato inter la ŝtatoj.
e) Lingvokosto de kunsido
La ĉefan koston imputeblan al lingva komunikado dum kunsido estigas interpretado. Temas precipe pri la salajro de la interpretistoj kaj de la teknikisto, kiu prizorgas la ŝaltadojn kaj konektojn. Kompreneble, ju pli granda la nombro de lingvoj, des pli granda la kosto. La sistemo ĉiulingva (eŭropunia) elstaras inter ĉiuj aliaj kiel tiu, ĉe kiu la kunsidaj lingvokostoj estas la plej altaj. Verdire, la distanco inter Eŭropa Unio kaj la aliaj internaciaj institucioj estas giganta tiurilate. La sistemoj ununacilingva kaj interlingva kostas nenion ĉi-kriterie.
f) Kosto de dokumentara produktado
Ju pli multaj la laborlingvoj, des pli multe kostas produkti la dokumentaron. Tiuj kostoj precipe enhavas la salajrojn de la tradukistoj, reviziistoj, terminologiistoj, bibliotekistoj, referencistoj (kie ili ekzistas, ekz-e ĉe UN) kaj tajpistoj unuflanke, la oficejaj varoj kaj aliaj renovigataj elspezoj aliflanke (papero, amortizo de la komputiloj, elektro, telefono kaj fakso, prizorgado de la ejoj, trans- kaj dissendo de dokumentoj ktp).
Fakto ofte ignorata ekster lingvoservoj estas, ke tradukisto ofte devas fari detektivan laboron. Tre ofte vorto kondensas plurajn informerojn sed la diversaj intersekcioj tre diferencas de unu lingvo al alia. Ekzemple, la anglaj vortoj his secretary donas neniun informon pri la sekso de la persono, pri kiu temas, sed malkaŝas, ke li aŭ ŝi laboras por viro. En la franca estas la malo: son secretaire aŭ sa secretaire indikas la sekson de la oficist(in)o, sed sciigas nenion pri tiu de la estro. Nu, ne eblas ĝuste traduki tiajn esprimojn sen scii la koncernan detalon. Individua nomo povas helpi, sed ne ĉiam, precipe se temas pri fora kulturo. Ĉu Secretary Tan Buting estas viro aŭ virino? Ne eblas traduki tiujn vortojn sen esplori. En multaj landoj erari pri sekso estas grave ofendi. Krome, la persona nomo ne ĉiam disponeblas. Same ne eblas traduki en plej multajn lingvojn la anglan esprimon to develop such an industry sen scii pri la ekonomia situacio de la konsiderata regiono, ĉar la angla esprimo povas signifi ĉu «krei novan industrion» ĉu «disvolvi jam ekzistantan industrion». La tradukisto devas esplori por ekscii pri kio temas, kio klarigas la gravecon de komputilo, de telefono, de faksilo kaj de bona biblioteko.
Preterpase, la neceso por tradukisto trovi respondon al nelingvaj demandoj estas unu el la kialoj, pro kiuj komputila tradukado estas ege iluzia. Okdek elcentoj el la tempo de tradukisto estas dediĉataj al esploroj sen rilato kun lingvoj aŭ al nesolveblaj lingvaj problemoj (neniu lingvo kapablas ĉion ekzakte esprimi). Kion komputilo povas fari koncerne tradukadon, tio estas farebla al homaj tradukistoj en tre mallonga tempo, proksimume dek elcentoj el ilia labortago. Sed la esploroj postulataj de perfekta traduko necesigas sagacon kaj elturniĝemon superantajn la kapablojn de la plej bona reto de aparatoj kun t.n. artefarita inteligento.
Tradukendaj dokumentoj estas tre diversspecaj. Ili inkluzivas, i.a., la jenajn:
a) korespondaĵojn; multaj leteroj alvenas en lingvo ne komprenata de la adresito aŭ de la oficisto komisiita respondi;
b) fundamentaj dokumentoj, kiel en Eŭropa Unio la Mastriĥta Traktato aŭ la projekto de Konstitucio; tiu kategorio inkluzivas jurajn kaj regularajn tekstojn regantajn la vivon de la institucioj;
c) protokoloj kaj raportoj de kunsidoj, proponitaj rezoluci-projektoj kaj rezolucioj akceptitaj de la decidaj organoj;
ĉ) periodaj raportoj (ekzemple, en la UN-reto kaj en la eŭropaj institucioj, la raportoj pri la situacioj ekonomia, socia, kultura, eduka kaj publiksaneca);
d) studoj kaj esplorraportoj, kies preparon altnivela organo komisiis al la sekretariejo aŭ al fakula grupo;
e) raportoj pri la progresostato de plenumataj projektoj;
f) kontraktoj;
g) ellaboritaj labordokumentoj por komitatoj aŭ etaj laborgrupoj.
La lingva kosto de la dokumentaro dependas de la efikeco de la tradukistoj. Bedaŭrinde estas praktike neeble ricevi precizan ideon pri la mezuma efikeco, ĉar la statistikoj estas ĝenerale aranĝitaj por kaŝi la malfortan produktadon de la lingvoservoj. Ekzemple 50-paĝa dokumento resendita al traduka sekcio por dekfoja korektado de la sama vorto estos enskribita sur la enira slipo kun la tuta paĝnombro: la laboro estos finita post kelkaj minutoj, sed la sekretariejo enskribos 50 paĝojn en siaj statistikoj. Tiaj etaj aranĝoj estas verŝajne neeviteblaj, ĉar sur neniu nivelo estas avantaĝe al institucio, ke la ekstera mondo sciu, kiom reale kostas multlingveco. La sekretario tiele plialtiganta la ciferojn povas fidi je nepuno.
Konscienca tradukisto kapablas ĝuste traduki en tago apenaŭ pli ol kvin aŭ ses A4-ajn paĝojn kun duobla interlinio. Ĉe UN la plej rapida tradukservo, la angla, havas mezuman efikecon de po 2331 vortoj por ĉiu tradukisto en tago (6,6 paĝoj 32-liniaj aŭ entute 4 paĝoj 52-liniaj), la ĉina sekcio, la malplej rapida, havas mezuman produktadon de 843 vortoj (oni ĉiam kalkulas laŭ la vortoj de la originala teksto), meze situas la franca sekcio: 1517 vortoj (2,65 paĝoj kun simpla interlinio aŭ 4,3 normaj paĝoj).[32]
La nombro de po 7000 vortoj tage por ĉiu tradukisto, citita en la gazetaro por la Ministra Konsilio de Eŭropa Unio[33], estas nekredebla por iu ajn konanta de ene la tradukservojn. Tiu nombro atingeblas nur per tiel priplorinda kvalito, ke — se ĝi estus ĝusta — la teksto fakte estus ne uzebla kaj la mono elspezita vane. Tio, ho ve!, povas okazi: tiun sorton trafis la unua versio de la Mastriĥta Traktato. Tiu longa dokumento (253 paĝoj) estis vere grava, ĉar ĝi difinis la ontan organizadon de Eŭropa Unio, kaj pri ĝi devis voĉdoni ĉiuj civitanoj de la membroŝtatoj por sciigi, ĉu ili ĝin aprobas aŭ malaprobas. Nu, tiun tekston oni devis urĝe retiri el la librejoj kaj bibliotekoj, ĉar la enhavo diferencis de unu lingvo al alia. Necesis refari la laboron ekde la komenco kaj represigi la traktaton[34]. Pri la kosto de tiu duobla laboro la publiko neniam estis informita.
Tradukado multe kostas. En la reto de institucioj de Unuiĝintaj Nacioj tradukado en sep laborlingvojn kostis jam en 1978 (sen la «ĝeneralaj kostoj»: oficejoj, elektro, papero ktp) po 1698 usonajn dolarojn por 1000 vortoj[35], tio estas pli ol 1,5 dolaroj por vorto. Tiu sumo, certe malsupera al la hodiaŭa kosto, ŝajnas multe pli realisma ol tiu de 0,36 dolaro por vorto, menciita de la gazetaro por Eŭropa Unio[36]. Laŭ la fonto, el kie ĉi-lastaj ciferoj estis ĉerpitaj, Eŭropa Unio tage tradukus 3 150 000 vortojn: la tradukado do kostus 1 134 000 dolarojn tage.
[32]
[33]
Roman Rollnick, «Word mountains are costing us a fortune»,
[35]
[36]
Roman Rollnick, “Word mountains are costing us a fortune”,