Выбрать главу

g) Limtempo por ricevo de dokumento en la diversaj lingvoj

En plurlingva institucio la dokumentoj tradukendas kaj tio postulas tempon. Tiu faktoro ankaŭ eniras en la kalkulan analizon de la diversaj formuloj.

Ĉe UN kaj la institucioj ligitaj al ĝi la produktado en ses lingvoj de originalo kun 25 A4- paĝoj kun simpla interlinio (14 000 vortoj) bezonas 63,9 tagojn da laboro por la tradukado kaj 22,9 por la revizio[37]. Se oni aldonas la tempon necesan al la tajpistaro por pretigi la definitivan dokumenton, oni atingas daŭron de 98,8 labortagoj. Certe, tio ne signifas, ke la dokumento disponeblos nur post cento da tagoj; la diverslingvaj tradukistoj laboras samtempe, kaj la urĝaj tekstoj estas dividitaj inter pluraj tradukistoj, kiel oni cetere farus por teksto multe pli longa ol tiu ĉi tie konsiderata. Ankaŭ la tajpado okazas samtempe por la diversaj versioj. Tamen estas utile konscii pri la graveco de la homa peno investita por rezulto mezkvalita: cento da labortagoj por komuniki, ofte malperfekte, la enhavon de nur 25 paĝoj ne estas bagatelo. Ne mirigas, ke la tradukservoj malemas liveri precizajn statistikojn.

Laŭ nia fonto, se la teksto estas ne urĝa, ĝi bezonos 24 tagojn por ĉiulingve disponebli. Se ĝi estas urĝa, oni dividos ĝin en plurajn partojn kaj ĝi disponeblos post proksimume ses tagoj.

Ĉar la daŭroj rezultas el la naturo mem de la traduklaboro, oni povas supozi, ke la ciferoj estas analogaj ĉe Eŭropa Unio.

En la formuloj ununacilingva (multnaciaj firmaoj) kaj interlingva (Esperanto) la dokumento disponeblas tuj post sia redakto, ĉar aliaj versioj ol la originalo ne necesas.

h) Perdoj kaj distordoj de informoj

Komunikado okazas nur, se la aŭdanto de parolado aŭ la leganto de dokumento ricevas ekzaktan version de tio, kion diris la parolanto aŭ aŭtoro. Ĝenerale, la fakto transiri de unu lingvo al alia kaŭzas iun nombron da ŝovoj de tio, kion esprimas la originalo, al tio, kio estas fakte transdonita en la alia lingvo. En la ununacilingva kaj interlingva sistemoj ne ekzistas perdoj aŭ misformoj ligitaj al translingvigo, ĉar legantoj kaj aŭdantoj disponas nur originalojn. Se estas dubo aŭ miskompreno, la kaŭzo ne troviĝas en la lingva reĝimo, sed en la nesufiĉa scipova nivelo de la koncernato.

Male, se oni transiras de unu lingvo al alia (traduke aŭ interprete), kiel en la sistemoj kelklingva kaj ĉiulingva, la riskoj de eraro multobliĝas. Oni vidis ĉi-supre, ke per la metodo de relajsa aŭ pivotlingva interpretado, la perdo de informo povas atingi 50%. Eĉ se interpretado okazas rekte el la fonta lingvo al la cela, perdo de 10% kaj distordoj de 2 aŭ 3% estas rigardataj normalaj. La kondiĉoj de samtempa interpretado estas tiaj, ke home ne eblas senmanke transdoni la prononcatan paroladon. Interpretisto devas ne nur havi bonan parolmanieron, perfektan regon de la diversaj lingvoj, per kiuj li laboras, rapidan menson kaj bonan aŭdkapablon, sed krome li devas sufiĉe scii pri la kampo, pri kiu temas, por povi reale sekvi la debaton. Tia kuneco de profundaj lingvaj kaj fakaj kompetentecoj povas nur esti ege malofta. El tio rezultas la granda proporcio da nebonaj interpretistoj:

«La plimultiĝo de la plurlingvaj konferencoj kaj ilia kreskanta komplekseco, kiujn oni povis observi dum la lastaj jaroj (…), havis kiel efikon kreskigi la neceson disponi lingvan kompetentularon kaj igis pli ĝena ties nesufiĉon rilate al la bezonoj. Kun pli malpli da emfazo laŭ la institucio, la organizoj, kiuj respondis al nia enketo, unuanime deklaras, ke iĝas pli kaj pli malfacile dungi kompetentajn interpretistojn kaj tradukistojn. Granda institucio aldonas, ke „ĉiam estis malfacile trovi sufiĉan kvalifikitan lingvan personaron; sed dum la lastaj jaroj pro la multiĝo de kunsidoj en ĉiuj organizoj kaj la manko de kunordigado inter ili, la problemo ofte estis trovi sufiĉan nombron da interpretistoj aŭ konferencaj tradukistoj sendepende de ilia kapableco“.»[38]

«Pluraj organizoj substrekas la lingvajn malfacilaĵojn ligitajn al la specialigita karaktero de multaj temoj traktataj dumkunside (…). En teknika institucio, la pritraktoj iĝas pli kaj pli fakaj kaj malfacile kompreneblaj pro tio, ke scienco kaj ties aplikoj konstante progresas. Eĉ en neteknika kunteksto terminaraj problemoj konstante stariĝas, kaj nur alte kvalifikita personaro kapablas solvi ilin. Tiuj faktoroj pli aldonas al la malfacileco dungi kvalifikitan lingvan istaron.»[39]

Ankaŭ skriba tradukado viktimas al iu nombro da eraroj, eĉ se nur ĉar la tradukistoj ofte laboras sub premo (traduko postulata urĝe; nokta laboro; ktp). La ĉi-supra diraĵo pri la Mastriĥta Traktato montras, ke eĉ la plej gravaj tekstoj ne estas ŝirmitaj kontraŭ distordoj. La Ĉarto de Unuiĝinta Nacioj prezentas alian ekzemplon. Se, en la angla, artikolo 33 aplikiĝas al

«any dispute, the continuation of which is likely to endanger the maintenance of international peace and security»

[«ĉia konflikto, kies daŭrigo probable endanĝerigos la konservon de internaciaj paco kaj sekureco»],

en la franca temas pri

«tout différend dont la prolongation est susceptible de menacer le maintien de la paix et de la sécurité internationales» [ĉia malakordo, kies plilongiĝo povas minaci la konservon de internaciaj paco kaj sekureco].

Kiel la hispana (kiu forigas la vorton any, «ĉia»: «una controversia cuya continuación sea susceptible de poner en peligro»…) la franca antaŭvidas simplan eblecon, dum la angla parolas pri probableco, io klare malsama. (La Webster-vortaro difinas likely per “of such a nature or so circumstanced as to make something probable”). La nuanco ege gravas, se konsideri, ke precize tiu esprimo difinas, ĉu la Sekureca Konsilio rajtas aŭ ne iniciati la aranĝojn por solvi la konflikton. La aliaj aŭtentaj tekstoj ne igas la taskon de la Konsilio pli klara: la rusa uzas la esprimon могло бы, kiu signifas «povus», dum la ĉina uzas la vorton zuyi, kiu signifas «sufiĉe por». La diferencaj versioj de tiu teksto, kun egala jura valideco, aspektas kiel gamo etendiĝanta de «sufiĉa» ĝis «probabla» pasante tra «ebla».

Se eĉ juraj tekstoj kun tia graveco enhavas erarojn aŭ dusencaĵojn, kion diri pri malpli gravaj tekstoj! En dokumento de Eŭropa Unio oni povas trovi mencion pri des avions sans pilote qui prennent pour cibles les centrales nucleaires [«avadiloj senpilotaj, kiuj prenas la nukleenergiajn centralojn kiel atakcelojn»], dum fakte la originalo temas nur pri aviadiloj, kiuj, senpilote, aŭtomate direktataj, flugas super atomcentraloj.[40] Ĉu tiaj neperfektaĵoj estas permeseblaj, konsidere al la imponaj kostoj de tradukado?

Tian eraron, potenciale danĝeran, povus kaŭzi la relajsa sistemo. Tiu sistemo, menciita ĉi-supre rilate al la samtempa interpretado de paroladoj, ja ankaŭ uziĝas en tekstotradukado. En Eŭropa Unio litovigo de greka teksto aŭ portugaligo de slovena fakte estas traduko el la anglalingva aŭ franclingva versio. Tiu procedmaniero iĝis pli kaj pli kutima, ekde kiam lingvoj, kiel la hungara, la estona aŭ la ĉeĥa estas uzataj, kio trenas kun si plimultiĝon de la nombro de mistradukoj. La rilato efikeco/kosto do malfavore evoluas paralele al la multiĝo de lingvoj: ju pli multe da lingvoj, des pli altaj la kostoj kaj malpli efika la traduklaboro.

i) Ofteco kaj graveco de lingva handikapo

La esprimo «lingva handikapo» signas ĉi tie la tuton de la eroj de la fremda lingvo, kiuj malhelpas glatan esprimadon parolan aŭ skriban. Alivorte, ju pli granda la lingva handikapo, des malpli da flueco. Kiu sin esprimas propralingve, tiu ne spertas lingvan handikapon. Male, tiuj, kiuj ne perfekte regas la lingvon de la kunsido, serĉas la ĝustajn vortojn, anstataŭigas vorton aŭ koncepton per termino malpli taŭga, sed pri kiu ili estas gramatike certaj, sin esprimas per frazoj pli akraj ol se en la propra lingvo, rezignas iun nombron da nuancoj kelkfoje tre gravaj, kaj ilia esprimado havas ege malpli da forto ol se ili uzus la gepatran lingvon. Krome ili ofte havas fremdan manieron prononci, kiu povas okazigi konfuzojn aŭ igi ilin ridindaj (diri «My government sinks», «Mia registaro sinkas», kiam oni kredas diri «my government thinks», «mia registaro opinias…», estas efiko de lingva handikapo, kiu kvazaŭ pro difino estas ŝparita al tiuj, kiuj uzas sian gepatran lingvon). La handikapo simile ekzistas je la nivelo de skribaj rilatoj, sed en tiuj ĝi estas pli facile superebla, ĉar la verkanto ĝenerale havas pli la tempo por pripensi, ne troviĝas meze de impresa ĉirkaŭantaro, kaj disponas referenclibrojn — vortarojn, gramatikojn — por kontroli okaze de dubo.

вернуться

[37]

Evaluation of the Translation Process… [antaŭe citita dokumento (noto [32]), sama tabelo].

вернуться

[38]

C.E. King, A.S. Bryntsev, F.D. Sohm, Report on the implications of additional languages in the United Nations system, Ĝenevo: Joint Inspection Unit, Palais des Nations, 1977, par. 89.

вернуться

[39]

samloke, par. 94.

вернуться

[40]

Citita de Jean de la Guerivière, «Babel à Bruxelles», Le Monde, 12-a de januaro 1995, p. 15.