Выбрать главу

Tabuo

Fakte, tabuo tuŝas la tutan kampon de interpopola kaj interŝtata lingva komunikado. Se vi studas la dokumentojn, kiuj estas produktataj tiukampe, vi konstatas, ke multe pli ol 99 elcentoj prezentiĝas, kvazaŭ Esperanto ne ekzistus, kvazaŭ la homaro havus neniun sperton pri alia maniero internacie komuniki ol la kutimaj per tradukado, interpretado aŭ la uzo de prestiĝa nacia lingvo kiel la angla. Esperanto estas tabua. Oni ree tion vidis antaŭ nelonge en Bruselo, en la Eŭropa Parlamento, dum kunsido de la t.n. Institucia komisiono, kiu pritraktis la demandon pri (ne)komunikado en Eŭropa Unio. Kio pruvas, ke temas pri io tabua, estas la rifuzo kompari.

En scienco, kiam oni volas scii pri la valoro de io, oni ĉiam komparas al referenco. Antaŭ ol decidi pri nova medikamento, oni komparas ĝian efikecon al jam konataj substancoj. Kaj kiam oni decidis fari tiun aŭ alian grandan laboron, ekzemple konstrui novan stadion, kion oni faras? Oni lanĉas ofert-alvokon. Oni proponas al la diversaj firmaoj submeti projekton, kaj oni komparas la diversajn ofertojn por akcepti la plej racian rilate al ĝiaj kostoj kaj al la aliaj kriterioj, kiujn necesas konsideri. Tio estas la normala proceduro. Fakte ekzistas tuta scienca metodo pri la arto decidi elektante la plej bonan manieron atingi difinitan celon. Tiun sciencan metodon oni nomas «operacia esplorado» («operations research», «recherche opérationnelle»). Ĝi naskiĝis dum la dua mondmilito kiel maniero elekti la plej bonan vojon por transporti varojn aŭ homojn plej rapide kaj kun malplej da risko. Nu, se oni aplikas la regulojn de operacia esplorado al la lingvoproblemo, oni konstatas, ke, el ĉiuj rimedoj nuntempe observeblaj en la praktiko, la optimuma, por atingi la celon estas Esperanto. Sed por tion trovi, necesas kompari la diversajn sistemojn unu al la aliaj, do vidi objektive, en la praktiko (surterene, kiel oni nun diras), kiel Esperanto prezentiĝas kompare al gestoj, al balbutado en lingvo malbone regata, al la uzo de la angla, al tradukado de dokumentoj kaj interpretado de paroladoj, ĉu samtempa, ĉu posta, al uzo de la latina ktp. Nur tia komparo ebligas konkludi, kiu estas la plej bona sistemo.

Sed kvankam miloj kaj miloj da paĝoj troviĝas en dokumentoj pri la lingva situacio, jen en UN, jen en Eŭropa Unio, jen en lingvikaj fakoj de universitatoj ktp, la dokumentoj, kiuj aliras la problemon surbaze de komparo inkluzivanta Esperanton, estas malpli nombraj ol la fingroj de unu homo. Ĉar komparo de la diversaj eblaj solvoj al problemo estas io tiel ofta alikampe, ĝia foresto en la kampo de internacia lingva komunikado pruvas, ke agas tabuo.

En kio radikas la tabuo?

Kial tiu patologia aliro al la lingvoproblemo? Denove la kaŭzoj estas multaj. Estas politikaj kaŭzoj. La ideo, ke la intelekte plej netalentaj individuoj povu senbare komuniki de popolo al popolo malplaĉas al multaj ŝtatoj. Estas sociaj kaŭzoj. Tiu sama eblo malplaĉas al la privilegiitaj sociaj tavoloj. Homoj, kiuj scias sufiĉe bone la anglan aŭ alian gravan lingvon, havas multajn avantaĝojn super homoj, kiuj scipovas nur kelkajn lokajn lingvojn, ili tute ne deziras perdi tiujn avantaĝojn. Tio estas aparte videbla en la t.n. Tria Mondo.

Sed mi opinias, ke la ĉefaj kaŭzoj de la tabuo estas psikaj. La kerno de la problemo kuŝas en la emocia pezo, ŝargo, etoso de la koncepto «lingvo», en ĝia povo vibrigi tre profundajn fibrojn de nia animo. Ni pensas per konceptoj aŭ vortoj. Kaj la vortoj aŭ konceptoj ne estas nur intelektaj aferoj, ili havas ian emocian, ian sentan etoson. Ne ĉiuj, sed multaj. Se mi diras «milito» aŭ «mono» aŭ «patrino» aŭ «sekso» aŭ «atomenergio», io vibras profunde en vi, kvankam vi tion ĝenerale ne konscias. Alivorte, ni ne estas indiferentaj fronte al granda parto de niaj konceptoj, ĉefe al tiuj, kiuj estas iel ligitaj al niaj deziroj, bezonoj, aspiroj, plezuroj, suferoj, potenco ktp.

Inter tiuj konceptoj kun forta emocia etoso troviĝas la koncepto «lingvo». Kial? Ĉar la lingvo elvokas la fakton kapabli komprenigi sin, kaj la eblo esti komprenata estas unu el la plej bazaj deziroj de ĉiu homo. Kiam mi havas ian turmentan zorgon, aŭ suferon, se mi povas paroli pri ĝi al iu, kiu aŭskultos min kaj reagos komprene, mi sentos min helpata, okazos ia kundivido de la zorgo aŭ de la sufero, tiel ke mi ne plu sentos min sola, mi fartos pli bone kun ĝi. Kiam bebo suferas kaj krias, tre ofte, pro nekompreno, la reago de la apuda plenkreskulo mistrafas, aŭ tute ne venas reago, krom, survizaĝe, esprimo de senhelpeco. Sed kiam la infaneto akiris lingvon, kaj povas diri: «Doloras al mi en la orelo», la reago de la plenkreskulo estas tute alia. Okazas vera komunikado, kiu ŝanĝas la vivon. Tial ke tiu komunikado plej ofte kaj plej save disvolviĝas kun la patrino, la emocia etoso de la koncepto «lingvo» inkluzivas la sentojn pri ŝi. Pro tio la plimulto el la lingvoj diras «patrina lingvo», kiam fakte temas pri la gepatra aŭ la media lingvo.

Fakte, akiri lingvon, estas io tute banala. Tio okazas laŭ la normalaj vojoj de ĉia lernado. Estas nenio pli mistika en lingvoakirado ol en la asimilado de la kapablo regi aŭtomobilon. Tamen estas grandega diferenco inter la du. Pro la aĝo. Kiam ni lernas uzi aŭtomobilon, ni scias, ke ni lernas, kaj ni jam scias multegon pri la arto lerni, ĉar ni vizitadis lernejon multjare kaj lernis multon pri lernado. Sed kiam ni akiras la gepatran lingvon, ni absolute ne scias, ke ni lernas. Ni do vivas la aferon kiel miraklan. Antaŭe ni ne povis klare komuniki. Nun ni povas esprimi nin. Jen miraklo, kiu ŝanĝas la tutan vivon. Pro tiuj cirkonstancoj, en kiuj ni akiras lingvon, lernante sen scii, ke ni lernas, ke disvolviĝas tute banala lernprocezo, la lingvo fariĝas io sankta, io fea, io fabela, io mita. Io, kio situas ekster la kampo de racio. Io, pri kies deveno ni scias nenion. Por la plejprofundo de nia animo, lingvo estas donaco de la dioj, donaco supernatura. Neniu homo rajtas ŝanĝi ĝin. Neniu rajtas libervole kaj racie enmiksi sin en ion lingvan.

Vidu, kiel emocie la homoj reagas, kiam aperas propono ŝanĝi la ortografion. Rigardu atente la argumentojn, kaj vi vidos, ke nenio vere racia intervenas tie. Temas simple pri emocioj, la emocioj, kiujn ĉiam vibrigas la koncepto «lingvo».

Kaŝita aŭtoritata mesaĝo

Tiu kerna sento pri lingvo kiel io mita, donita de la dioj, kaj do sankta kaj netuŝebla estas la plej kerna ero de la emocia aŭro de la koncepto «lingvo». Al tiu kerno aldoniĝas la fakto, ke la koncepto «lingvo» elvokas la plej unuajn rilatojn en la familio, ĉefe tiujn kun la patrino. Sed super tiuj du tavoloj alvenas tria: la rilato kun aŭtoritato. En la transdono de lingvo al infanoj, estas kaŝita mesaĝo, kiujn oni praktike neniam eksplicitas. Kaj tiu mesaĝo estas terure diktatora.

Fakte ĝi diktas la respektivan situacion de infano kaj plenkreskulo en la socio. Kiam infano parolas neĝuste, oni korektas ĝin, almenaŭ ekde kiam ĝi vizitadas lernejon. Se oni ne korektas ĝin, oni ridas aŭ mokas, aŭ ridetas signife. Kia ajn la reago, ĝi sentigas al la etulo, ke, kiam ĝi uzas tian formon, diferencan de la gramatike aŭ vortare ĝusta, ĝi troviĝas ekster la normo. Se eta franclingvano diras «plus bon», oni diras al li: «Ne tiel oni diras, oni diras „meilleur“». Eble ankaŭ en la germana oni ne rajtas diri «mehr gut» aŭ «guter» aŭ «gueter» kaj verŝajne infanoj uzas tiajn formojn. Tiam oni ilin korektas per frazo kieclass="underline" «Ne tiel. Oni diras „besser“».