La libereco de frazkonstruo kaj la rajto senbare ĝeneraligi ĉiun strukturon, ĉu gramatikan, ĉu leksikan, kreas fluecon: tiu, kiu sin esprimas, povas trankvile fidi la naturan cerban funkciadon kaj ne devas, kiel en aliaj lingvoj, elspezi konsiderindan kvanton da nerva energio pro necerteco aŭ por skani sian memoron, ofte sensukcese, serĉe al la ĝusta vorto aŭ al gramatika regulo, kiu kvazaŭ fuĝas for, kiam oni bezonas ĝin. Tial, kiel diras Prof. Pierre Janton:
«Kvankam ĝi ne estas gepatra lingvo, ĝi tamen ne estas lingvo fremda. Matura uzanto neniam perceptas Esperanton kiel alinacian lingvon.»[43]
Tiuj precizigoj klarigas fakton rimarkeblan tuj, kiam oni ĉeestas internacian kunsidon en Esperanto: tiulingve lingva handikapo praktike forestas. Al la lingvaj kaj neŭrologiaj kaŭzoj de tiu fenomeno aldoniĝas faktoro pure psikologia, nome la fakto, ke ĉiu Esperanto-uzanto scias, ke neniu el liaj alparolatoj tie uzas sian propran lingvon, kaj ke ne ekzistas popolo, kiu povas arbitre dikti, kio jes kaj kio ne akcepteblas en la maniero esprimi sin. Sekve, la parolantoj neniam sin sentas malsuperaj pro tio, ke ili ne apartenas al la popolo, kiu difinis la normojn. El tio rezultas, ke la subjektiva travivaĵo tre diferencas de tio, kio ĝi estas en la sistemoj kelklingva kaj ununacilingva, en kiuj tiu, kiu uzas lingvon alian ol la propran, ĉiam sentas sin iugrade malsupera (krom se li aŭ ŝi estas tro aroganta por konscii pri sia reala, eble ne tre alta, nivelo, kio ne estas tiel malofta en internaciaj medioj).
Partoprenantoj en Esperanto-kunsido esprimas sin flue kaj oni tie ne notas korelacion inter la lingvo kaj la ofteco de parolpeto. Tial, kvankam ĉiu uzas lingvon lernitan post sia frua infaneco, la observanto havas la senton troviĝi en medio, kie ĉiu parolas sian gepatran lingvon. Eble estas la trajto, kiu plej distingas la sistemon interlingvan disde la aliaj tri sistemoj ĝenerale aplikataj al komunikado inter malsamlingvanoj.
j) Lingva handikapo ĉe legado
Legado de dokumentoj ludas ampleksan rolon en internaciaj aktivecoj. Granda estas la diferenco inter komprenoj aŭda kaj lega. La poentoj donitaj ĉi-sube por tiu kriterio en la kvanta komparo de la diversaj opcioj prezentas mezumon: estis la sola maniero preni en konsideron la grandajn diferencojn inter la personoj laŭ la profundo de ilia regado de la lingvo, en kiu ili ricevas la dokumentojn.
En la sistemo kelklingva multaj delegitoj ricevas la dokumentojn en lingvo, kiun ili legas sen granda problemo, eĉ se ili ĝin fuŝe parolas. Ke la poentoj esprimantaj la amplekson de malavantaĝoj en la ĉi-posta tabelo estas pli altaj por la sistemo ununacilingva, tion klarigas la fakto, ke laŭ diversaj enketoj, la dusenceco de la angla ofte estigas miskomprenojn. Ekzemple «Soviet expert» kaj «English teacher» estas ofte komprenataj de ne-anglalingvanoj kiel respektive «soveta fakulo» kaj «angla instruisto», kvankam ili povas ankaŭ signifi «nesovetia specialisto pri sovetiaj aferoj» kaj «instruisto de la angla lingvo kun nebrita civitaneco». Same «Japanese encephalitis vaccine» estos ofte komprenata kiel «japana vakcino kontraŭ encefalito» kaj ne kiel «vakcino kontraŭ japana encefalito», kiu estas la ĝusta traduko. En Esperanto, la alia unulingva sistemo nun uzata, oni ne bezonas pli da silaboj por esprimi tiujn du konceptojn, sed du- kaj dubsenceco evitiĝas: en «japana encefalit-vakcino» kaj «japan-encefalita vakcino» estas tuj klare al tiu, kiu lernis la sencon de la finaĵoj, pri kia vakcino temas.
La rapideco, laŭ kiu la angla evoluas, kaj la emo de anglalingvaj aŭtoroj uzi slangajn esprimojn eĉ en politikaj aŭ teknikaj tekstoj kreas por ne-anglalingvanoj problemojn, kiujn la aliaj lingvoj ne prezentas samgrade. Dum freŝdata enketo 80% el la pridemanditaj personoj, kvankam regule uzantaj la anglan en sia profesia vivo, ne komprenis la frazon «Business class is a tough act to follow» en artikolo de International Herald Tribune pri la seninteresiĝo de aviadil-uzantoj por flugoj en unua klaso.
k) Trudoj kaj malagrablaĵoj
Per «trudoj» oni komprenu ĉi tie la faktorojn proprajn al la alprenita lingva reĝimo, kiuj efikas limige al libereco. La sistemoj kelklingva kaj ĉiulingva, ekzemple, devigas uzi ejojn ekipitajn por samtempa interpretado, dum ĉe la sistemoj ununacilingva kaj interlingva diskuto povas okazi en restoracio aŭ ĉaspavilono, aŭ dum promeno laŭrivera, same efike, kiel en konferenca salono; ĝi same povas okazi kiam ajn, eĉ dum elektra paneo. Kunsido uzanta unu el tiuj du sistemoj povas okazi ie ajn sen granda kosto. Kontraste, se organo de UN aŭ simila institucio akceptas la inviton de ŝtato kunsidi en ties lando, la elspezoj kreskas konsiderinde: necesas transporti ampleksan personaron plus la ekipojn necesajn por produkti dokumentojn en la diversaj lingvoj, kaj antaŭvidi la kostojn ligitajn al la vojaĝo kaj loĝado de la anoj de la lingva servo.
Per «malagrablaĵoj» oni komprenu ĉi tie la aspektojn de la komunikada situacio, kiuj kontraŭas la komforton, la bonan kvaliton de la vivo. Multaj partoprenantoj en internaciaj kunsidoj trovas malagrable devi tuttage surhavi aŭdilojn kaj aŭdi alian voĉon ol tiun de la parolanto. Oni nerve pli laciĝas, se oni partoprenas kunsidon kun samtempa interpretado, ol se oni ĉeestas unulingvan kunsidon. En ĉi tiu kriterio estas inkluzivita ankaŭ la plilaciĝo ligita al la devo ĉeesti diskuton en lingvo, kiun oni ne perfekte komprenas kaj en kiu la maniero prononci de diversaj partoprenantoj ĝenas rektan komprenon, kio trudas al la aŭskultantoj pli grandan streĉon por sekvi, kiel la kunsido disvolviĝas.
l) Verŝajna pligraviĝo de la malavantaĝoj dum la venontaj dudek jaroj
La sistemoj ununacilingva kaj interlingva, pro sia naturo mem, ne riskas esti elmetitaj al plimultiĝo de la malagrablaĵoj. Sed la situacio tre malsamas tie, kie plurlingveco estas praktikata. Neniu institucio alprenis dekomence decidon fiksi limon al la nombro de lingvoj, kiuj povas oficialiĝi. Ilia lingva reĝimo do tre diferencas de tiu de la plurlingvaj ŝtatoj. Malavantaĝoj multobliĝas tuj, kiam oni pliigas la nombron de uzotaj lingvoj. Aldoni unu lingvon ne reduktiĝas al aldono de unu unuo, sed rezultigas multobligon de la nombro de lingvokombinoj, por kiuj oni antaŭvidu la neceson traduki kaj interpreti; tiu nombro respondas al la formulo N×(N−1). Se oni uzas 6 lingvojn, kiel en UN, 30 kombinoj estas necesaj; se oni uzas 20, kiel en la nuna Eŭropa Unio, oni staras antaŭ 380 lingvokombinoj, same por parolaj intervenoj, kiel por dokumentado kaj korespondado.
La pligraviĝo de la malavantaĝoj koncernas precipe Eŭropan Union, kiu troviĝas antaŭ drama alternativo: ĉu protekti demokration koste de malfacile subtenebla kresko de la komplikoj kaj de la buĝeto, ĉu alpreni pli normalan funkciadon, finance kaj organize pli akcepteblan, sed malprofitan al demokratio.
Ekde la aliĝo de dek novaj membroj en 2004, la lingvaj problemoj kreskis, ĝis ili fariĝis malfacile mastrumeblaj. Post sia fondo UN kaj la institucioj ligitaj al ĝi sekvis la saman vojon: iom post iom pliiĝis la nombro de laborlingvoj. Kvankam kun ĉiu nove akceptita lingvo la komplikoj serioziĝas, tamen la procezo ne ŝajnas devi ĉesi: multaj postulas pliampleksiĝon de la uzo de la germana, jam parte uzata kiel laborlingvo, kaj tre aktiva premgrupo strebas por ke la portugala, la hindia kaj la japana ricevu oficialan statuson.
[43]
Pierre Janton, «La résistance psychologique aux langues construites, en particulier à l’espéranto»,