Jen kiel kompariĝas la kvar sistemoj ĉe duuma notacio:
Kriterio | Sistemo kelklingva | Sistemo ĉiulingva | Sistemo ununacilingva | Sistemo interlingva |
---|---|---|---|---|
a) daŭro de antaŭa lernado (individuoj) | 1 | 1 | 0 | 1 |
b) antaŭa investo de la ŝtatoj | 1 | 1 | 0 | 1 |
c) antaŭa investo de la organizo | 1 | 0 | 1 | 0 |
d) neegaleco aŭ diskrimino | 1 | 1 | 0 | 0 |
e) kosto de interpretado | 1 | 0 | 1 | 0 |
f) kosto por dokumentoj | 1 | 0 | 1 | 0 |
g) tempo por pretigo de dokumentoj | 1 | 0 | 1 | 0 |
h) perdo aŭ misformo de informoj | 1 | 1 | 1 | 0 |
i) graveco de lingva handikapo | 1 | 1 | 0 | 1 |
j) komprenproblemoj ĉe legado | 1 | 1 | 0 | 1 |
k) trudoj kaj malagrablaĵoj | 1 | 1 | 1 | 0 |
l) onta pliigo de malavantaĝoj | 1 | 0 | 1 | 0 |
Sumo de la malavantaĝoj | 12 | 7 | 7 | 4 |
Konkludo
Kiu observas, kiel funkcias la kvar sistemoj nuntempe uzataj de malsamlingvanoj por kompreni sin reciproke, tiu konstatas, ke la formulo, kiu prezentas la maksimumon da avantaĝoj kaj la minimumon da malavantaĝoj, kiom por la individuaj partoprenantoj, tiom ankaŭ por la ŝtatoj kaj por la institucioj, estas la interlingva, almenaŭ en sia konkretiĝo kiel «Esperanto». Alivorte ĝi estas, kun la sistemo ununacilingva la formulo, ĉe kiu la rilato efikeco/kosto estas la plej favora. Sed ĝi elmontras kompare al ĉi-lasta, du gravajn superecojn: unuflanke ĝi evitas ĉian diskriminon kaj neegalecon, kaj aliflanke ĝi kondukas al la dezirata nivelo de lingva kompetenteco en nete (proksimume dekoble) pli mallonga tempo.
Tamen, tiu sistemo devas alfronti gravan malavantaĝon ĝis nun ne menciitan: krom en kelkaj privataj aŭ neregistaraj organizoj ĝia enkonduko ne povus apogi sin sur io jam ekzistanta. En si mem tio ne estus vere malfacila pro la lingvaj kvalitoj de la komunikilo kaj ĝia rimarkinda adapto al la spontana funkciado de la homa cerbo. Sed la problemo de la elekto de la plej bona komuniksistemo situas en kunteksto, kie tuta aro da fortoj politikaj, sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj favoras inertecon kaj konservadon de privilegioj, kaj malfavoras radikalan ŝanĝon kondukantan al solvo pli demokratia kaj kun pli bona rilato kvalito/prezo. La personoj kapablaj atingi veran regan nivelon en la angla estas ege malmultaj kompare al la tuto de la tera loĝantaro, tamen la tendenco de la lastaj jaroj iris al la alpreno de la sistemo ununacilingva, bazita sur la ekskluziva uzo de tiu lingvo. Ĝi kreis lingvan eliton neniel pretan foroferi la multajn avantaĝojn, kiujn ĝi tiras el sia aliĝo al la malvasta rondo de la homoj kapablaj partopreni en la internacia vivo.
Ĉar tiel statas la aferoj, oni prave povus aldoni du kriteriojn al la tabelo ĉi-supre prezentita. Temus pri du malavantaĝoj vortigeblaj kiel, unuflanke, «organizado de la instruado de Esperanto en la mondo» kaj, aliflanke, «neceso venki la inertecan forton». Estas interese konstati, ke se por tiuj du kriterioj, ni taksus tiujn malavantaĝojn maksimumaj en la sistemo interlingva (10 poentoj) kaj nulaj por la tri aliaj (0 poento), la sumo de la malavantaĝoj transirus de 5 al 25 por la sistemo interlingva (Esperanto), sed restus je nivelo sufiĉe malalta rilate al tiu, kie situas la tri aliaj opcioj (sistemo kelklingva 76, ununacilingva 39, ĉiulingva 65). La relativa situo de la diversaj sistemoj restas neŝanĝita, se oni aplikas duuman notacion. Malgraŭ la aldono de 2 poentoj al la nombro markanta la malavantaĝojn, la opcio interlingva restas la plej interesa.
Ĉu ne indus konservi enmense ĉi tiujn rezultojn dum ĉia debato celanta elekti lingvan reĝimon por komuniki internaciskale?
2052
[Ludante per sia komputilo, mia amiko J.K. (li insistas, ke mi ne perfidu lian nomon) hazarde trovis programon, kiu ebligis lin aliri dosierojn el la estonta tempo, precipe serion da dokumentoj tajpitaj en la jaroj 2050-aj. Bedaŭrinde li ne notis, kion ekzakte li faris, kaj li nun ne retrovas la vojon al tiu dokumenta trezoro. Tamen ni estas tre bonŝancaj pri tio, ke, ekvidinte tekston pri lingva komunikado, li havis la reflekson ĝin printi por mi, ĉar li konas mian intereson pri lingva komunikado. Jen ĝi.]
Gesinjoroj en la Juĝantaro,
Vi aŭdis la atestojn. La pruvan faktaron mi ne resumos, tio estus tempoperdo. Ĝi estas per si mem pli ol elokventa. Sed mi volas atentigi vin pri unu punkto, nome, kiel ofte la atestantoj uzis la vorton kvazaŭ: «Ili agis kvazaŭ ne ekzistus alternativo», «kvazaŭ ne estus kontrolendaj faktoj», «kvazaŭ nia propono estus ridinda», «kvazaŭ la koncerna lingvo ne ekzistus», ktp ktp. La revenado de tiu vorto emfazas, kiel persiste la akuzitoj neglektis la realon. Ili supozate apartenas al la politika, ekonomia, kultura, universitata aŭ socia elito de la mondo, ili havis postenojn kun grandegaj prestiĝo kaj respondecoj, iliaj decidoj efikis sur la vivojn de ĉiuj loĝantoj de nia planedo, tamen ili agis sen sento pri respondeco, kvazaŭ etuloj infanĝardenaj. Kaj nun — vi aŭdis ilin — ili provas defendi sin dirante: «Ni ne sciis», «Ni ne povis imagi, ke tiel estas».
Kiel eblis tia nescio? Ĉu ili neniam vidis vojaĝantojn en malagrabla situacio pro nepovo komprenigi sin de la loka loĝantaro? Ĉu ili ne rimarkis, ke la investo de nia tutmonda socio en lingvoinstruadon estas giganta, sed la rezultoj mizeraj? Kiam ili partoprenis en internacia kunsido, ĉu ili ne konsciis, ke sidas interpretistoj en la budoj, ke la voĉo aŭdata ne estas tiu de la parolanto, ke la samtempa uzo de tiom da lingvoj nepre kostas multege? Ĉu ili ne sciis, ke tra la tuta mondo, milionoj kaj milionoj da geknaboj streĉas sian cerbon provante regi la anglan, lingvon, kiu montriĝas tiel eskapema, ke, mezume, post sep jaroj da instruado kun kvar horoj ĉiusemajne, el cent lernintoj nur unu kapablas efike uzi ĝin? Ĉu ili ne legis en la gazetaro pri la aviadiloj, kiuj pereis pro lingva nekomuniko inter kontrolturo kaj piloto? Iuj el ili havas la anglan kiel gepatran lingvon. Ĉu neniam ili sentis sin superaj al la fremdlingvanoj, kun kiuj ili parolis, kaj ĉu neniam ili demandis sin, ĉu tio estas normala kaj justa? Aliaj ne estas denaske anglalingvaj. Ĉu ili neniam sentis sin malsuperaj al siaj kolegoj el anglalingvujo? Ĉu ili neniam sentis ĝenon, en diskuto, ĉar la necesaj vortoj ne venis al ili en la menson, dum la aliaj povis ekspluati ĉiujn riĉaĵojn de sia gepatra lingvo? Kiel eblas vivi en nia socio kaj ne rimarki, ke lingvoproblemo ekzistas?
Ni supozu ion neeblan kaj imagu, ke ili sukcesis vivi internacian vivon neniam renkontante la negativajn aspektojn de la lingva realo. Je sia nivelo en la socio, ĉu ili povis kompetente plenumi mondoskalajn respondecojn ne sciante, kiel komunikado funkcias? Estis ilia devo scii, des pli, ĉar ili havis la monon kaj la oficistaron necesan por kolekti informojn, por organizi esplorojn se necese. La kialo, pro kiu ili ne sciis, estas, ke la temo ne interesis ilin. Kaj ĝi ne interesis ilin pro manko de kompatemo: ili ne kapablis kunvibri kun sufero; kunsento kun homfrato en ili ne pulsis. Kun skandala indiferenteco ili ignoris la sorton de sennombraj rifuĝintoj kaj gastlaboristoj, ĉe kiuj la neeblo sin komprenigi, manke de komuna lingvo, estis fonto de maljusteco kaj psikologia mizero, eĉ de morto. Vi aŭdis la atestantojn. La kazo de la germana hospitalo, kie 50 elcentoj el la pacientoj mortis post grefto nur pro tio, ke, manke de komuna lingvo kun la medicina kaj flega personaro, ili ne komprenis la instrukciojn, ne facile forgeseblos. Tiajn realaĵojn ili ignoris. Se fremdlandanon la polico traktis maljuste tial, ke li ne sukcesis komprenigi sin, tio ne ĝenis ilin. Se direktoro de entrepreno ne sukcesis ricevi por sia kompanio gravan kontrakton simple, ĉar lia nivelo en la angla ne estis adekvata por la traktado, kial tio perturbus ilin? Se mono ege necesa por ĉiaspecaj sociaj celoj estis abunde enĵetata en nekredeble malŝparan sistemon de lingva komunikado, pri tio ili fajfis. Kaj tamen! Ĉu ne estis unu el iliaj respondecoj homece elekti, kion fari el la mono imposte ricevita de la civitanoj?