Ĉe analizo, la eldiroj pri Esperanto aŭ pri la pli vasta kampo de lingva komunikado intemacia, kiaj oni facile ricevas ilin petante sian kunparolanton libere esprimi sin tiuteme, aŭ kiaj ili prezentiĝas en oficialaj kunsidoj dediĉitaj al tiu demando, riveliĝas karakterizitaj per la agado de la t.n. «defendmekanismoj». Oni tiel nomas taktikojn senkonscie organizitajn por evitigi al ni alfronti realaĵon supozeble minacan (Freud, Anna, 1937). Jen kelkaj ekzemploj:
a) Neado
Esperanto estas traktata kiel neekzistanta en kuntekstoj, kie estus logike ĝin konsideri. Ekzemple la libro Le Langage de la enciklopedia serio La Pléiade (Martinet, 1968), kiu, en 1525 paĝoj, pritraktas slangojn kaj piĝinojn same kiel tradukon kaj afazion, enhavas neniun priskribon, eĉ unuparagrafan, pri tiu miriga fenomeno: lingvo scipovata de nur unu persono antaŭ jarcento, sed hodiaŭ uzata en pli ol cent landoj. Simile, la sperto amasiĝinta pri Esperanto kiel konferenclingvo estas konsiderinda: en 1986 ne troviĝis unu tago, en kiu ne estis ie en la mondo kongreso, renkontiĝo, internacia kunveno, kies laborlingvo Esperanto estis (oni trovos liston en la n-ro de la 20-a de marto 1986 de Heroldo de Esperanto). Kiam UN, ekzemple, detale analizas la problemojn renkontatajn ĉe lingva komunikado, estus konsekvence konsideri tiun sperton, eĉ se nur por forĵeti ĝin, post ekzameno, pro eksplicitaj kialoj. Sed tiel ne okazas (King kaj ceteraj, 1977; Allen k.c., 1980; Piron, 1980).
Eĉ lingvisto konsideranta precize la tipon de komunikado ĉiutage efektivigatan de Esperanto aliras la demandon, kvazaŭ neniam tiu sperto estus travivita:
While economists are exercised in creating a Eurodollar, why should we not try for a Eurolanguage too? (Lord, 1974, p.40).
[Dum ekonomiistoj okupiĝas pri la kreado de eŭrodolaro, kial ni ne provu ellabori ankaŭ eŭrolingvon?]
La unua reago de industriisto fronte al produktad-problemo estas konsideri ĉiujn solvojn aliloke aplikitajn, por eltrovi, antaŭ ol serĉi novan eliron, ĉu ne ekzistus ie sistemo, kiu kontentigus lin. Tiu farmaniero, tiel natura en la ĉiutaga vivo, praktike neniam alpreniĝas koncerne internacian komunikadon. Ni efektive troviĝas ĉi tie antaŭ neado de la realo, en la psikanaliza senco.
b) Projekcio
Oni nomas projekcio la fakton atribui al iu alia psikajn elementojn, kiuj troviĝas en ni, sed kiujn ni ne konscias. Bonan ekzemplon havigas la frazo:
Efforts to devise universal languages which could be adopted without prejudice and learned without trouble — languages like Esperanto — represent a noble intent combined with an essential ignorance of what language is and how it works. (Laird, 1957, p. 236).
[Strebadoj por elpensi universalajn lingvojn, kiujn eblus alpreni sen antaŭjuĝo kaj lerni senpene — lingvojn, kiel Esperanto — prezentas per si noblan intencon kunigitan al esenca nescio pri tio, kio estas lingvo kaj kiel ĝi funkcias.]
Esperanto kontentigas ĉiujn kriteriojn lingvistike akceptitajn por difini lingvon (Martinet, 1967, p. 20). Ĉu aŭtoro, kiu, nenion kontrolinte, nek bazante sian opinion sur faktaj argumentoj, deiras de la principo, ke tio ne estas vera, ne estas la nescianto, kiun li facile vidas en la aliuloj? [Pri “how it works”, vidu la artikolon de la itala lingvisto Alessandro Bausani (1961) «L’esperanto, una lingua che funziona»].
Ofte oni atribuas al Esperanto trajtojn, kiuj faras el ĝi ian monstran mutaciulon. Jen kiel usona lingvo-instruisto priskribas tian lingvon (mi citas nur la tradukon, ĉar la originalon mi nun ne disponas):
Lingvo, kiel amo kaj animo, estas io homa kaj vivanta, kiom ajn malfacile estas ĝin difini: ĝi estas la natura produkto de la spirito de tuta raso, ne de homo sola… Artefaritaj lingvoj estas forpuŝaj kaj groteskaj, kiel homoj kun metala kruro aŭ brako, aŭ kun ritmo-regilo enkudrita enkore. D-ro Zamenhof, kiel d-ro Frankenstein, kreis monstron faritan el vivaj pecoj kaj eroj, kaj, kiel Mary Shelley provis diri al ni, nenio bona povas el ĝi rezulti. (Arbaiza, 1975, p. 183).
Aŭ, sen pravigo, oni deklaras Esperanton
orienté vers la suppression graduelle des traditions (Accontini, 1984, p. 5).
[orientita al la laŭgrada forigo de la tradicioj].
En tiaj juĝoj agas nekonsciaj timoj aŭ fantaziaĵoj, kiuj estas projekciataj sur la lingvon: anstataŭ studi ĝin kiel realaĵon lingvan, literaturan, socian aŭ psikologian, oni rilatas al ĝi kiel al ia sonĝa rolulo animita de malicaj intencoj, sen percepti, kiom delira tia sinteno estas, laŭ la psikiatria signifo de la vorto.
c) Raciecigo
Neraciaj starpunktoj defendiĝas per abundo da konvinkaj argumentoj. Alivorte, samkiel en la klasika paranoja parolmaniero, la intelekta ide-prezentado estas plej rigore logika. Nur la manko de reala bazo perfidas ĝian imagan esencon.
Ekzemple, oni atribuas al Esperanto hindeŭropan, fleksian analizan karakteron, kiun oni klarigas per la fakto, ke, laŭdire, Zamenhof scipovis nur hindeŭropajn lingvojn. Sed neniu el tiuj asertoj estas kontrolita. Fakte,
• Gravan rangon, en la trajtoj de Esperanto, okupas ĝia multkultura subtavolo, en kiu la aziaj kaj hungaraj kontribuoj rolis ne malmulte (la literatura esperantlingva aktiveco, inter la du mondmilitoj, grandparte disvolviĝis en hungara medio, la t.n. budapeŝta skolo; la hungara ne estas hindeŭropa).
• Zamenhof bone sciis nehindeŭropan lingvon: la hebrean, kaj lia kreaĵo estas per tiu stampita; ekzemple, la signifokampo [semantika kampo] de la morfemo ig havas ekzaktan ekvivalenton, inter la lingvoj, kiujn li scipovis, nur en la hebrea hif‘il (Piron, 1984, p. 26).
• Esperanto procedas aglutine, ne fleksie. La eldiroj en ĝi povas esti same sintezaj kiel analizaj — oni povas diri same bone mi biciklos urben kiel mi iros al la urbo per biciklo; teksta esplorado rivelas, ke sintezaj formoj estas tre oftaj — kaj se estas vere, ke, fonetike kaj vorttrezore, ĝi estas hindeŭropa, ĝi tia tute certe ne estas strukture: neniu hindeŭropa lingvo konsistas kiel ĝi el rigore neŝanĝeblaj morfemoj.
d) Izolado
Izolado oni nomas la fakton disigi ion disde ĝia kunteksto kaj juĝi senreference. Kiam aŭtoro diras, pri lingvoj:
Il arrive aussi qu’il en naisse, mais jamais du néant: l’espéranto est un échec (Malherbe, 1983, p. 368).
[Ankaŭ okazas, ke lingvoj naskiĝas, sed neniam el neniaĵo: Esperanto fiaskis].
li izolas la internacian lingvon disde ties kunteksto, historia same kiel lingva. Fakte, Esperanto situas en longa serio da provoj kaj pripensoj etendiĝantaj sur pluraj jarcentoj. En la zamenhofa laboro, ĝi havas malrapidan genezon, kiu multrilate similas lingvoevoluon, kiel embria genezo elvokas specian; tiu laŭgrada estiĝo studindas (Waringhien, 1959, p. 19–49). Aliflanke, la morfemoj, kiuj konsistigas ĝin, radikas en aliaj lingvoj; ili ne estas elementoj «tiritaj el neniaĵo».
Esperanto ne pli naskiĝis el neniaĵo ol, ekzemple, la haitia kreola. Lingvo aperas, kiam ĝi respondas al bezono. En la Kariba Insularo, ekzistis ĉe sklavoj divers-etnaj kun lingvoj reciproke nekompreneblaj bezono interkomuniki; el tiu bezono naskiĝis bunt-origina lingvo grandparte bazita sur la lingvaĵo de la blankuloj aĉetintaj ilin, sed strukture tute alispeca. Simile, en la jaroj 1880–1910, parto de la mondloĝantaro sopiris al eksteraj kontaktoj kaj soifis je vastiĝo de l’ kultura horizonto, sed trovis lingvo-lernadon neebla en siaj vivcirkonstancoj. Tiuj personoj kaptis la projekton de Zamenhof, kaj uzante ĝin, transformis ĝin en lingvon vivplenan. Nek la kreola nek Esperanto naskiĝis el neniaĵo; ilin naskis sama soci-psikologia forto: la emo dialogi.