Выбрать главу
III. Timo pri infaneca retroiro

«Simpla» konfuziĝas kun «tro simpla» aŭ kun «infaneca», kio naskas la ideon, ke Esperanto ne povas utili por esprimi vere plenkreskulan pensadon ĉe alta abstrakt-nivelo. Oni tiel izolas la faktoron «simpleco» disde ĝia komplemento — kiu tute modifas la situacion — nome la senlima kombinpovo. Ekzemple, la a-finaĵo, kiu markas adjektivon Esperante, estas pli simpla ol la multaj francaj sufiksoj, kiuj samrolas, sed ĝi ofte ebligas ĝuste esprimi sin, ĉar ĝi aliĝas al iu ajn morfemo, dum multaj francaj substantivoj ne havas sian adjektivon, kiel insécurité (angle insecure, Esperante nesekura), fait (angle factual, Esperante fakta), Etats-Unis (hispane estadounidense, Esperante usona, kiun Esperanto distingas disde amerika kaj nordamerika), aŭ pays (apud nacia, «de la nacio», Esperanto havas landa, «de la lando»), kaj tiel plu.

IV. Timo pri travidebleco

Oni imagas, ke Esperanto metos en penson netolereblan klarecon:

L’élément affectif si important dans le langage trouve difficilement sa place dans cette langue claire où tout est explicite, cette langue «plus precise que la pensée» (Bumey, 1966, p. 94).

[La afekcia aspekto, tiel grava en lingvo, malfacile trovas lokon en tiu klara lingvo, en kiu ĉio estas eksplicita, tiu lingvo «pli preciza ol pensado».]

Fakte, eblas same malprecizi en Esperanto kiel en iu ajn alia lingvo, eĉ se, ofte, estas pli facile sin pli klare esprimi en la lingvo de Zamenhof.

V. Timo pri malplivaloro rilata al facileco

Pli komplika solvo al problemo sentiĝas kiel pli valora ol facila solvo. Elekti la malfacilan kontentigas ian emon suprenmeti sin, kiu havigas sekurigan kaj komfortigan senton pri la propra graveco.

VI. Timo pri heterogeneco

Tiu estas aparta formo de stato klasike konata per la nomo «diseriĝa angoro». Ĉar homo facile identigas sin al lingvo, Esperanto favoras projekcion sur ĝin de emocioj rilataj al la tuto de onia personeco. Nu, tiu sentiĝas, je nekonscia nivelo, kiel facile rompebla konstruaĵo farita el disaj, sinkontraŭdiraj eroj, ĉiam preta disfali. Kiel simbolo de io ne sufiĉe fortika ĉar kunmetita el tro malsamaj elementoj, Esperanto timigas.

VII. Timo pri malalt-niveligo kaj detruo

Esperanto perceptiĝas kiel ŝosea rulpremilo, kiu pasante premados ĉion morta, platigante ĉiujn kulturajn diferencojn. Oni tiel projekcias sur la zamenhofan lingvon psikajn erojn apartenantajn ĉu al tio, kion Freud nomis mort-instinktoj (Freud, 1920), ĉu al la nekonscia afekcia nukleo, kiun Charles Baudouin nomis «aŭtomato» (Baudouin, 1950, pp. 225–229).

4. Konkludo: la funkcio de psikologia rezisto

La kialo de la emociaj reagoj notitaj komence de ĉi tiu studaĵo nun fariĝas pli klara: la koncernato timas. Lin teruras la ideo, ke oni forŝiros aŭ difektos sanktan trezoron radiantan funde de lia psiko per fea beleco, kiun nenio rajtas superi: la gepatran lingvon, simbolon de lia identeco. Simile al enĉambriĝinta birdeto, kiu, panik-trafita, ne ĉesas koliziadi al la fenestro, ne rimarkante pordon apude malfermitan, li ne havas la necesan serenecon por trankvile rigardi, kio, finfine, estas tiu Esperanto, kiu ŝajnas malsanktigi la koncepton mem pri lingvo. Li estas kaptita en infera [neelirebla] cirklo: por ĉesi timi, necesus rigardi alfronte la realon, sed por kuraĝi alfronti ĝin, necesus ne plu timi.

Tia maniero reagi, nelogika, sed tipa pri la homa psikologio, ne ekzistus sen la interveno de politikaj kaj sociaj faktoroj, kiujn la amaskomunikiloj grandigas kaj disvastigas, sed kiujn ĉi tie analizi estus neeble (mi ilin pritraktis aliloke, vd Piron, 1986, pp. 22–28 kaj 34–36). Ili ja supozigas subsojlan [sub-liman, subkonscian] influon kompareblan al tiu de reklamado kaj de politika propagando, bazitan sur nevola misinformado, kiu sin reproduktas mem, aŭtomate, jam unu jarcenton. Aliel ne eblus kompreni, ke infanoj kaj adoleskantoj preskaŭ neniam prezentas la apriore negativan reagon facile troveblan ĉe plenkreskuloj, dum ĉiuj psikologiaj elementoj funkciigantaj la defendmekanismojn ĉe ĉi-lastaj enestas ankaŭ en ili.

Manipulate de siaj nekonsciaj timoj, la dudekajarcentulo ne vidas, ke, antaŭ ol juĝi Esperanton, necesus studi aron da faktoj. Oni povas bedaŭri tion. Sed, laŭ historia perspektivo, montriĝas, ke tiuj reagoj havis pozitivan efikon. Tuja ĝenerala akceptado de la lingva embrio kunmetita de Zamenhof submetus ĝin al disstreĉiĝoj, el kiu ĝi ne eliĝus vivanta. Tiustadie, ĝi estis tro delikata, tro nekompleta. Ĝi bezonis sufiĉe longan vivperiodon en limigita, sed multkultura medio, por ke la necesaj alĝustiĝoj efektiviĝu, ke la signifkampoj [semantikaj kampoj] difiniĝu, ke korektiĝu la mankoj plej nature, per uzado.

Aliflanke, lingvaj rilatoj ĉiam estis rilatoj de potenculo al malfortulo. La ideo anstataŭigi ilin per egalecaj rilatoj, havigantaj al la plej malgrava lingveto la saman statuson kiel al la lingvo de ekonomiaj kaj kulturaj gigantoj, estis tro ŝoka, por ke la homaro povu senvunde adapti sin rapide al ĝi. Transformoj en la ĝenerala pensmaniero postulas malrapidan asimiladon.

El jarcento da defioj, da politikaj kaj intelektaj atakoj, Esperanto elmergiĝas rimarkinde forta, fleksebla, fajnigita. Ĝin karakterizas forte stampita personeco, same vigla kiel la franca en la tempo de Rabelais. Tiun fakton la plimulto el la homoj ankoraŭ neas, sed ĉiam apriore. Se aŭtoro baziĝas sur la studo de dokumentoj aŭ la observado de Esperanto praktike uzata, li agnoskas ties grandan viglecon. Se la socia kaj psikologia rezisto kontraŭ Esperanto longtempe ege fortis, ĝi aperas nun pli kaj pli spirmanka [malvigliĝanta, malfortiĝanta, perdanta sian triumfan superecon]. Ĉu ne simple, ĉar ĝi ĉesis plenumi sian funkcion?

Referencoj

Accontini, Domenico (1984) «Les interventions» en Contri, Manlio «Éliminer la Tour de Babel», Bulletin européen, 1984, 7.

Allen, Mark E.; Sibahi, Zakaria; kaj Sohm, Earl D. (1980) Evaluation of the Translation Process in the United Nations System (Ĝenevo: Joint Inspection Unit, Palaco de Nacioj: dokumento JIU/REP/80/7).

Arbaiza, M.D. (1975) Foreign Language Annals, 1975, 8.

Baudouin, Charles (1950) De l’instinct à l’esprit (Parizo: Desclée de Brouwer).

Bausani, Alessandro (1981) «L’esperanto, una lingua che funziona», Affari sociali internazionali, 1981, 1, represita en L’esperanto (Pizo: Edistudio, 1982), pp. 32–36.

Burney, Pierre (1966) Les langues internationales (2ª eld., Parizo: Presses universitaires de France).

Cingria, C.-A. À propos de la langue espéranto dite langue universelle (Ĝenevo: Voile latine), ne-datita broŝuro, klasita ĉe n-ro ESP-366 en la Centro por dokumentado kaj studado pri la lingvo internacia, Urba Biblioteko, La Chaux-de-Fonds, Svislando).

Freud, Anna (1937) The Ego and the Mechanisms of Defense (Londono: Hogarth).