Выбрать главу

Freud, Sigmund (1920) Jenseits des Lustprinzips (volumo n-ro 18 de la Kompleta Verkaro, Londono: Hogarth). G.P. (1985) «Cicéron est mort, vive Donaldus Anas» Vingt-Quatre Heures, 25-a de marto 1985.

King, C.E.; Bryntsev, A.S.; kaj Sohm, E.D. (1977) The implications of additional languages in the UnitedNations System (Novjorko: UN, dokumento A/32/237).

Kiotaro Deguti (1973) My travels in Esperanto-land (Kameoka: Oomoto).

Laird, Charlton (1957) The Miracle of Language (Novjorko: Fawcett).

Lord, Robert (1974) Comparative Linguistics (Londono: English Universities Press). Malherbe, Michel (1983) Les langages de l’humanité (Parizo: Seghers).

Martinet, André (1967) Éléments de linguistique generale (Parizo: Armand Colin).

Martinet, André, red. (1968) Le Langage (Parizo: Gallimard).

Piron, Claude (1980) «Problèmes de communication linguistique aux Nations Unies et dans les institutions apparentées», Language Problems and Language Planning, 1980, 4, 3 (fall), pp. 224–237.

Piron, Claude (1984) «Contribution à l’étude des apports du yiddish à l’espéranto», Jewish Language Review, 1984, 4, pp. 15–29.

Piron, Claude (1986) «Espéranto: l’image et la réalité», Cours et études de linguistique contrastive et appliquée, n-ro 66 (Parizo: Université de Paris VHI-Vincennes).

Waringhien, Gaston (1959) Lingvo kaj Vivo (La Laguna: Regulo-Perez).

Wells, Peter (1987) en «Letters — Aspiring to Esperanto», Time, 24-a de aŭgusto 1987, p. 3.

Esperanto-Dokumentoj, n-ro 26E (1988)

Interparolo kun Claude Piron, verkisto esperanta

— Claude Piron, vian famon de poeto kaj verkisto oni konas de Brazilo ĝis Mongolio, de Litovio ĝis Japanio, fakte en la tuta mondo, tamen kie vi loĝas, en franclingva Svislando, neniu aŭdis pri vi. Kiel klarigi tiun paradokson?

— Min konas kiel verkiston nur tre malgranda nombro da homoj, sed estas vere, ke ili troviĝas en pli ol cent landoj.

— Kiel tio eblas?

— Tute simple, mi verkas en Esperanto. La esperantlingva komunumo similas al diasporo. En unu difinita loko troviĝas nur malmultaj homoj, povas esti eĉ nur unu, sed da tiaj lokoj estas multege, disvastigitaj tra la tuta mondo. Tiuj homoj ŝatas legi. Jes ja, en iuj landoj, kie multaj homoj scipovas Esperanton, kiel Ĉinio kaj Rusio, libroj eldonitaj en Okcidento estas ne akireblaj. Sed sufiĉas, ke okcidentano donacu unu, por ke ĝi trovu multajn legantojn, kiuj cirkuligas la verkon inter si.

— Kial diable en Esperanto vi decidis verki?

— Ĉar mi amas tiun lingvon. Ĝi estas amuza, riĉa, ege esprimplena, tamen tre simpla. Mi amas la francan, sed Esperanto ebligas al poeto diri ĉiaspecajn aferojn, kiujn ne eblas diri nialingve. Ĉe ni la herbejoj verdoient (verdas) kaj la fajroj rougeoient (ruĝas), sed lago ne rajtas «bleuoyer» (blui), nek nebulo «grisoyer» (grizi). France oni povas mirinde kanti, sed ne «violoner bellement» (bele violoni). Kaj kion diri pri vortoj, kiaj «amikumi», kion ni france priskribu per «savourer le plaisir d’une amitié», «avoir la joie d’être entre amis», «se sentir bien parce qu’on est amis et que l’amitié se manifeste»! La franclingvaj esprimoj ĉirkaŭiras la aferon, neniu el ili estas preciza kaj ĝusta traduko; tamen temas pri travivaĵo tute kutima, kiun konas ĉiuj personoj havantaj bonajn kamaradojn.

— Kiam vi ekverkis en Esperanto?

— Dekkvarjaraĝe, travivinte malfacilegaĵojn, kiujn io en mi volis esprimi poezie, por liberigi min de iu psika premo. Montriĝis, ke mi sukcesas pli facile en Esperanto ol en la franca. Fakte, ekde kiam mi lernis Esperanton, 12-jaraĝe, mi tenis taglibron tiulingve.

— Kaj kion vi verkas nuntempe?

— Tre diversajn ĝenrojn. Mi publikigis poemaron, serion de detektivromanoj, esean libron, fantastan romanon ne vere sciencfikcian, sed iom similan, kurson pri la strukturiĝo de personeco (mi estas psikologo-psikoterapiisto), kelkajn librojn por komencantoj, multajn novelojn, kaj eĉ kurson de Esperanto, kiu estas speco de polica intrigo. Tiu malgranda libro havis mirigan sukceson. Mi devis sendigi ĝin en tanzanian rifuĝejon, kie homoj el malsamaj etnoj kaj landoj decidis eklerni Esperanton por interkompreniĝi. Aperis multaj pirataj eldonoj de tiu verko, precipe en eks-Jugoslavio, Rusio, Irano, Ĉinio.

— Kial vi uzis la pseŭdonomon «Johán Valano»?

— Kiam mia unua romano publikiĝis, mi pensis, ke, se mi uzos la veran nomon, la personoj, kiuj konas min, ne estos sinceraj en siaj komentoj pri la libro, simple pro kutima ĝentileco. Kaj mi vere deziris scii, kian impreson ili ricevis pri ĝi. Mi do uzis pseŭdonomon. Sed ne efikis longe, ĉar Claude Gacond divenis, kiu kaŝiĝas sub tiu pseŭdonomo, kaj diris sian opinion en programo de Svisa Radio Internacia, kiu tiutempe elsendis en Esperanto. Nu, ne tre gravas. Mian romanon Tien mi publikigis ankaŭ kun tiu pseŭdonomo, ĉar mi intencis francigi ĝin kaj proponi ĝin al franca eldonejo. Se mi uzus mian veran nomon, eble la eldonisto ne kredus, ke la verko estas originale verkita en Esperanto. Kaj plaĉas al mia humursento la ideo vidi sur libro «de Johán Valano, tradukita el la esperanta originalo fare de Claude Piron».

— Ĉu la libro aperis france?

— Ne. Mi preskaŭ finis la tradukon, sed mi disponas por tio malmulte da tempo. Kaj krome mi proprasperte scias, kiel malfacile estas interesi eldonejon al tia projekto, se la verkisto ne estas konata.

— Ĉu vi kredas ke Esperanto havas estontecon?

— Ĝi nepre havas estantecon, kiun mi persone tre alte taksas. Estas agrable renkonti homojn el ĉie sen lingva problemo, ricevi leterojn de legantoj, eĉ tre kritikemaj, el ĉiuj regionoj de la mondo. Jes, mi kredas, ke ĝi havas estontecon. Mi relative bone regas la anglan (mi estis tradukisto antaŭ ol iĝi psikologo), sed la rilato efikeco/peno estas tiom pli favora al Esperanto, ke certe la homoj finfine konscios pri tiu supereco. Lingve, Eŭropa Unio troviĝas en senelirejo ekde kiam ĝi plivastiĝis. Aŭ ĝi rezignos demokration kaj havigos al kelkaj lingvoj privilegian statuson perfidante siajn bazajn principojn, aŭ ĝi enŝovos sin en labirinton da malfacilaĵoj. Kun la dudek lingvoj teorie egalrajtaj ekde 2004, ekzistas 380 lingvaj kombinoj, por kiuj, ekzemple en Eŭropa Parlamento, oni devas prizorgi tradukadon kaj interpretadon! La racio finfine triumfos. Sufiĉas ĉeesti tutmondan kunsidon en Esperanto por vidi, kiel bone la komunikado tie funkcias.[45]

— Ĉu vi ne kredas, ke la angla definitive venkis?

— Ne. Ĝi kreas lingvan rompon, kiu estas ankaŭ socia rompo. Ĉiuspecaj homoj kapablegaj, inteligentaj, kompetentaj pri sia fako, sed lingve mallertaj aŭ ne havintaj la tempon funde studi la anglan estas forŝovataj favore al anglalingvanoj aŭ al personoj, kiuj ĝuis kondiĉojn escepte avantaĝajn por bone ellerni la anglan. En tio estas situacio potence eksplodema, ne sen rilato al tio, kio bolas en la tutmondaj socialaj forumoj, kies unua okazis en Porto Alegre. La elitoj, kiuj bone regas la anglan, manifestas arogantecon ofte malbone toleratan, ekzemple en latina Ameriko. La angla estas unu el la lingvoj malplej bone adaptitaj al internacia uzado pro siaj senlogika skribmaniero kaj grandega vortostoko (la flank-ĉe-flanka ekzisto de freedom kaj liberty, fraternal kaj brotherly, read kaj peruse kaj miloj da similaj duoblaĵoj estas riĉeco por la anglalingvanoj, sed kompliko por la resto de la monda loĝantaro, kiu funkcias tre bone lingve havante nur unu vorton por ĉiu el tiuj konceptoj). Krome ĝenas la prononco. Aŭskultu la popolojn de la mondo: ĝermanoj, slavoj, ĉinoj, hindoj, bantuoj, ĉiuj havas en sia lingvo vokalon kun klara sono: a. Nu, tiu vokalo ne ekzistas en la angla. La kvin bazaj vokaloj troviĝas puraj en preskaŭ ĉiuj lingvoj, sed ĝuste ne en tiu de Shakespeare kaj de G.W. Bush. Kial la tuta mondo konformu sin al la anglosaksoj, dum tiuj estas eta malplimulto (malpli ol 6 elcentoj el la monda loĝantaro)? Tio kontraŭas same al sana prudento, kiel al demokratia spirito. Mi amas la anglan, sed mi havus neniun ŝancon sukcesi se mi verkus anglalingve. Lingvo estas la materialo, kiun verkisto uzas, kaj nur denaskulo ĝin sufiĉe perfekte regas por kapabli verki je sufiĉe alta nivelo arta. La sola escepto estas Esperanto, kiu pro kialoj neŭropsikologiaj, estas funde regebla, kiu ajn la origina popolo. Ekzistas esperantlingvaj verkistoj kiel Miyamoto Masao kaj Konisi Gaku, kiuj apenaŭ forlasis sian naskiĝlandon Japanion, sed kies lingvaĵo estas rimarkinda. La ekvivalento ne ekzistas en la angla.

вернуться

[45]

Tiuteme vidu «Lingva Komunikado: Kompara esploro farita surterene» (ĉi-libre).