Выбрать главу

— Sed ĉu interreto ne definitive certigis la venkon de ĉi-lasta?

— Tute ne. Ĝi ne ĉesas tie malprogresi. Mi ne disponas freŝdatajn ciferojn, sed laŭ eksterpoloj kalkulitaj antaŭ kelkaj jaroj la anglalingvanoj prezentus per si en 2005 malpli ol 28,6 elcentojn el la uzantaro. Esperanto pli kaj pli ĉeestas en interreto. Plenaj libroj elŝuteblas el diversaj retejoj. Multaj junuloj lernis la lingvon rete.[46] Kaj ekzistas vere mondskalaj diskutgrupoj en Esperanto, en plej diversaj kampoj.

— Esperanto estas subtenata de neniu ŝtato, de neniu internacia entrepreno. Ĉu ĝi kapablas postvivi?

— Jam antaŭ 115 jaroj oni anoncis ĝian baldaŭan morton, sed sen subvencioj, sen investantoj, sen sponsoroj, malgraŭ la malestimo de la potenculoj kaj ve! de la intelektularo, ĝi postvivis multajn politikajn reĝimojn, multajn antaŭjuĝojn, multajn modojn. Ĝi montriĝis pli fortika ol Swissair kaj Sabena. Subtenate de neniu, ĝi ne postvivus, se ĝi ne respondus al profunda bezono kaj ne havus la kvalitojn necesajn por respondi al ĝi. Ĝi plu daŭros, eĉ se nur en marĝena frakcio de la loĝantaro. La angla estas mondskale la lingvo de praktikaj aĵoj kaj de mono. Esperanto estas la lingvo de la koro. Eble mi eraras, sed mi vetas je la koro.

Malgusta kompreno pri Esperanto ĉe iuj lingvistoj

Studante diversajn aspektojn de interkultura komunikado, Claude Piron ekkonsciis, ke profesiaj lingvistoj ofte havas pri Esperanto ideojn ne akordajn kun la realo.

Lingvistoj ne interesiĝas pri konvenciaj, t.n. internaciaj lingvoj

Tio estas malprava ĝeneraligo. La lingvistika kampo estas tre vasta kaj multaj lingvistoj interesiĝas pri tiu fako el ĝi, kiun ili nomas «interlingvistiko».

La ideo mem, ke senpopola lingvo naskita en la cerbo de unu persono povas funkcii kiel alia lingvo, estas senesperige naiva

Tio ne estas la impreso, kiun oni ricevas, se oni observas la lingvon en la praktiko. En landoj kiel Pollando, Hungario, Finnlando, Litovio, Rusio, Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Brazilo, kaj multaj aliaj Esperanto bonege funkcias, ĝi montriĝas ofte utila en urbetoj, kie la angla neniel helpas. Ankaŭ en Francio, cetere. Mi konas usonanojn kiuj tie konstatis, ke en eta urbo la angla utilas al nenio. En multaj landoj, Esperanto ebligis al mi renkonti lokanojn, kun kiuj la plimulto el la eksterlandanoj neniam havas kontaktojn, kaj ĝisfunde diskuti pri vasta aro da temoj kun multe pli granda facilo kaj komforto ol per iu ajn alia lingvo. Tamen mi travojaĝis la mondon, i.a. kiel profesia tradukisto. La ideo komuniki per Esperanto ne estas pli naiva ol la ideo uzi retpoŝton. Ĝi estas komunikilo, kiu prezentas multajn avantaĝojn kompare kun aliaj, kaj kiu ne bezonas uzebli en ĉiu familio de la mondo por valori la etan investon tempan kaj penan, kiun ĝi postulas. Mia sperto estas, ke la rilato efikeco/kosto estas nete pli favora ĉe Esperanto ol ĉe la angla.

Tia lingvo nur spegulas okcidentan imperiismon

Se oni ekzamenas la publikigaĵojn aperantajn en Esperanto aŭ se oni havas kontaktojn tiulingve, oni malkovras, ke tiu ideo estas pure kaj nure antaŭjuĝo. La plimulto el la Esperanto-uzantoj lernis la lingvon precize por disponi komunikilon sendependan de ĉia potenco politika, ekonomia, ideologia aŭ alia, lingvon tute liberan je potencorilatoj, je premrilatoj se vi preferas. Esperanto ne naskiĝis en okcidento, ĝi ne estas tie tre disvastigita kaj ĝiaj lingvaj trajtoj faras ĝin lingvo tre diferenca de la okcidentaj, tiagrade, ke estus malfacile defendi vian ideon surbaze de objektiva analizo de la faktoj. Nur la vortradikoj (sed ne ilia semantika enhavo, kiu rezultas el ĉirkaŭ 120 jaroj da interagado inter homoj kun ege diversaj gepatraj lingvoj) estas plejparte okcidentaj, sed neniu serioza esploranto fondos sian juĝon sur tia supraĵa lingva trajto. La leksiko de la plimulto el la karibaj kreolaj lingvoj multe pli radikas en okcidento ol la esperanta. Kiam tia kreola uziĝas en interkulturaj interŝanĝoj, ĉu vi vidas en tio speguladon de okcidenta imperiismo?

Vidante la aspekton de Esperanto, oni tuj ekkonscias, ke ĝia(j) kreanto(j) havis neniun ideon pri la strukturado de la diversaj lingvoj

Kiuj aliaj lingvoj? Kiel mi montris en mia artikolo «Esperanto: European or Asiatic Language?» (Esperanto Documents №22, Rotterdam: UEA, 1981), Esperanto havas pli da komunaj trajtoj kun la izolaj lingvoj ol kun la aglutinaj aŭ fleksiaj. En Esperanto, kiel en la ĉina, oni derivas «mia» el «mi» kaj «unua» el «unu» (mi → mia, unu → unua), sed ne tiel funkcias la turka, nek la hungara, nek iu ajn hindeŭropa lingvo. En neniu hindeŭropa lingvo oni disponas tian senliman serion, kiel la serio samlandano, samrasano, samlingvano, kiuj respondas al la ĉinaj vortoj tongguo, tongzu, tongyu; por esprimi tiujn konceptojn oni devas ĉu uzi vortojn, kiujn oni ne rajtas mem formi, kiel compatriotefellow citizen, ĉu uzi plurvortan esprimon: personne de la même race, personne parlant la même langue, somebody from the same race, a person with the same language. En la ĉina oni ne devas lerni apartan vorton por esprimi la ideon, kiun esprimas la franca «coreligionnaire», la angla «coreligionist», oni aplikas tute pretan skemon: tongjiao; same oni faras en Esperanto: samreligiano. El struktura vidpunkto Esperanto ne havas multon komunan kun la okcidentaj lingvoj.

Lingvo kiel Esperanto estas por neeŭropano ne pli facila ol la franca aŭ la angla

Vian aserton kontraŭdiras mia sperto. Mi ĉeestis diskutojn en Esperanto en orienta Azio inter ĉinoj, japanoj, vjetnamoj kaj koreoj en tempo, kiam mi faris esploron pri la lingvo. Mi komparis internacian komunikadon laŭ la diversaj sistemoj uzataj por interkompreniĝi: samtempa interpretado, sekva interpretado, angla, Esperanto. Kadre de tiu enketo mi demandis al la koncernatoj, kiom da tempo ili bezonis por akiri la nivelon, kiun ili havis, jen en Esperanto, jen en la alia lingvo, kiun ili uzis. La plimulto el tiuj azianoj, kiuj pene kaj hezite esprimiĝis angle, tiagrade, ke ili ofte estis apenaŭ kompreneblaj, diris, ke ili dediĉis pli ol 2000 horojn al ĝia studado; kiuj esprimiĝis en Esperanto, tiuj studis ĝin mezume dum 200 horoj. Sed ilia lingva kompetenteco estis nete pli alta, laŭ iu ajn kriterio: facileco, precizeco, ekzakteco, spontaneeco, nuancemo, humuro ktp. Vi evidente bazas vian opinion sur eraraj donitaĵoj. [Vidu sekcion 2.1 de mia esplorraporto «Espéranto — L’image et la réalit黤, Cours et Études de Linguistique contrastive et appliquée n-ro 66 (Parizo: Institut de Linguistique appliquée et de didactique des langues, Université de Paris-8, 1987), kaj mian verkon Le défi des langues (Parizo: L’Harmattan, 1994), ekzemple ĉe paĝoj 243–254, pri kiu vi trovos recenzon en Language in Society, 26 (1), 143–147, 1997].

вернуться

[46]

Multnombraj elektoj ĉe www.esperanto.net kaj ĉe www.lernu.net