Выбрать главу

La ĝermo tamen trovis grundon favoran por kreski kaj maturiĝi. Jam en 1902 listo de uzantoj enhavas adresojn en Islando, Ĉinio, Brazilo, Turkio, Mongolio, Madagaskaro (iu s‑ro Ravelojaona: ne eŭropano) kaj en multaj aliaj landoj, kvankam ne kompreneblas, kiel tiu disvastiĝo okazis tiel rapide. Uzate, la embria komunikilo transformiĝis en lingvon vivantan, kiu iom post iom naskis kulturon kun ties poetoj, historiistoj, kanzonoj, tradicioj ktp. Kun la diskreteco tipa pri ĉiu aŭtenta spirita verko, senzorga pri la ironio de bombastuloj, ĝi iom post iom kovris la mondon per malmulte videblaj sed ege fortikaj retoj de amikeco, solidareco kaj konkreta idealo. Tiuj retoj senĉese disvolviĝis. Ilia kresko, malrapida sed konstanta, atestas, ke Esperanto respondas al bezono. Certe, temas parte pri aspiro al lingvaj libereco kaj kreemo. Sed ĉu ne ankaŭ pri la sopiro renkonti Aliulojn en plena senbareco? Kiu diras, ke la deziro sin senti samterene kun tiu, kiu venas de aliloke, ne estas multe pli forta ol imagas lingvistoj, politikistoj kaj vendistoj de la angla?

Rigoro kaj libereco

En Esperanto oni sentas sin bone, ĉar oni estas libera: la atento koncentriĝas sur tio, kion oni volas diri, kaj ne, kiel en aliaj lingvoj, sur formaj komplikaĵoj. Ke Esperanto malhavas la arbitrajn trudojn, kiuj konstante ĝenas glatan sin-esprimadon alilingve, tion kaŭzas la absoluta rigoreco de ĝiaj kelkaj reguloj. Oni neniam dubas pri la prononco. Oni neniam eraras pri pluralo, akcento aŭ deklinacio. Oni neniam fuŝas la formadon de vorto el alia. Esceptoj ne ekzistas. Tiu certeco naskas senton de sekureco sen ekvivalento en aliaj lingvoj. Esperanto tiel transcendas la kontraŭstaron inter rigoro kaj libero. Same ĝi transcendas la kontraŭecon inter racio kaj sento. Ja la senmanka kohero de la lingvo, ĝia racieco, estas la faktoro, kiu ebligas al la Esperantoparolanto esprimi siajn sentojn tute spontane kaj nuance. Egas la kontrasto kun aliaj lingvoj interkulture uzataj, en kiuj emocian esprimon inhibas la multaj gramatikaj esceptoj kaj leksikaj absurdaĵoj, kiuj ĝenas la glatan fluon de l’ vortigo.

Etoso kaj pensmaniero

La kunvenoj okazantaj en Esperanto ĝenerale karakteriziĝas per varma kaj gaja etoso, en kiu oni spertas impreson de akceptiteco, de aneco en planeta frataro, de respekto por la aliulo tia, kia li estas. Tiu sento de renkontiĝo je profunda nivelo inter tre malsamoriginaj personoj estas propra al la mondo de Esperanto. En ĉiu alia interkultura renkontiĝo la elekto de privilegia lingvo fermas la pordon al multaj, inhibas parton de la ĉeestantoj kaj instalas inter ĉiuj la filtron de tiu aŭ alia kulturo, kiu malhelpas dialogi senpere-senĝene de animo al animo.

Ĉar la praktiko de Esperanto liberigas de la etn- aŭ klascentra kondiĉado kreita de la nacia kaj socia ĉirkaŭo, ĝi havigas specife homan rigardon al la ekzisto, netroveblan en aliaj medioj. Paradokse, ĝi samtempe pli bone ebligas alte taksi la lokajn radikojn, la individuan enkorpiĝon en difinitaj koordinatoj spacaj kaj tempaj, dum ĝi forigas la sentojn de supereco aŭ malsupereco, kiuj tiel ofte fiksiĝas al etna aŭ socia identeco. Tutmonde, Esperanto estas la lingvo, en kiun tradukiĝas plej multe da kantoj. Tiun intensan traduklaboron klarigas du faktoj: homoj amas sian kulturon, amo nature emas disradii. Lokanoj do ŝatas diskonigi sian lokan kulturon kaj kundividi kun alilokanoj siajn kulturajn riĉojn.

Laŭnatura funkciado

Kiel ĉiu alia idiomo Esperanto estas frukto de la homa lingva kreemo. El psikologia vidpunkto ĝi estas pli natura ol la plimulto el la lingvoj. La fakto, ke, angle, estas malĝuste diri foots («piedoj», oni devas diri, neregule, feet) aŭ I comed («mi venis», ĝuste: I came)) aŭ, france, si j’aurais («se mi havus», devus esti si j’avais)les chevals («la ĉevaloj», anst. les chevaux) havas nenion komunan kun naturo: ĉiuj infanoj, tute nature, komence uzas tiajn formojn. La samon oni povas diri pri la fremdlingvano, kiu diras, angle, I hardly worked kredante, ke li diras «mi pene, fortostreĉe laboris», dum li fakte diras «mi apenaŭ laboris»: li formas la adverbon laŭ la reflekso, kiun Naturo enmensigis al li. Simile faras la multegaj nefranclingvanoj, kiuj uzas irresolvable («nesolvebla») anstataŭ insoluble. Ili faras nenion alian ol apliki la programon, kiun Sinjorino Naturo enskribis en la homan cerbon. En la angla, en la franca, tiu natura movo rezultigas eraron; en Esperanto ĝi rezultigas la ĝustan formon: pena → pene; ne eblas solvi → ne-solv-ebla.

La fakto, ke kvarjara infano dulingva Esperanto-franca parolas ĝuste Esperanton kaj ankoraŭ tre malperfekte la francan, estas bonega pruvo pri tio, ke la lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de la zamenhofa projekto, enhavas nenion kontraŭnaturan, male al kalumnio ofte ripetata. Cetere, kiel eblus klarigi, ke mezuma plenkreskulo post ses monatoj havas en esperanto esprimkapablon atingitan, en alia fremdlingvo, nur post ses jaroj da studado, se la lingvo ne sekvus de tre proksime la naturajn leĝojn de pensovortigado? Kion ajn kritiku la kontraŭuloj, Esperanto estas lingvo natura.

Konkludo

La babela rakonto montras al ni dispartiĝon de la homaro en malamikajn grupojn, kiuj izoliĝas unu de la alia. Kontraste, Esperanto, tia, kian oni povas travivi ĝin hodiaŭ,[47] proponas facilan, agrablan, ĝojdonan pasejon tra la muregoj, malantaŭ kiuj la popoloj retiriĝis. Junuloj, infanoj, virinoj, viroj, jen simplaj manlaboristoj, jen universitate diplomitaj (la Esperanta loĝantaro nombras dekon da Nobelpremiitoj), konservante la proprajn ecojn kaj radikojn, dialogas je nivelo aparte profunda en renkontiĝoj, en kiuj neniam iu ajn trudas sian lingvon, do sian pensmanieron, al iu alia, tiel ke en tiu mondo neniu iam ajn sentas sin fremdulo.

Signife estas, ke la negativajn juĝojn pri Esperanto eldiras nur personoj, kiuj ne konas ĝin proprasperte. La spirita riĉo, kiun portas kun si la esperantlingva aliro al alikulturuloj, postulas realismon kaj humilecon.

Realismi: nur realistoj scias, ke neniun fremdan lingvon oni povas uzi je la nivelo de perfekta regado kaj nuancosento, kiu nepras, se oni volas sperti homan, kor-al-koran renkontiĝon laŭ la plej vera senco de la vorto.

Humili: se oni ne rezignas la antaŭjuĝojn kaj la pretendon, kiun ofte arogas al si la homa intelekto, povi juĝi antaŭ ol fronti al la faktoj, oni ne profitos de la proponita riĉeco: ĝi ja disponeblas nur al tiu, kiu — humile — kapablas distingi, kion li nescias, disde tio, kion li scias efektive.

Kiu aliros la socilingvan fenomenon «Esperanton» laŭ spirita perspektivo, tiu nepre konkludos, ke Zamenhof estis inspirita de supre, de tre alte, fakte, kaj ke ankaŭ tiujn, kiuj surbaze de lia verko, kontribuis al la forĝado de la lingvo vigla kaj kolora, kia Esperanto estas nun, animis la Spirito.

Ĉu ne strange, ke pro la hazardo de la liberaj er-kombinoj amen tiulingve signifas «direkte al amo» (am-, ‑en), ke dialogo, vortludas kun dia logo (allogo fare de Dio), aŭ ke kiam Jesuo diris, ke li estas «la vojo, la vero, la vivo» (Jn, 14, 6), tio formas en Esperanto formulon, al kiu aliteracioj kaj ritmo[48] havigas la frapforton de originala frapfrazo tiagrade, ke, kompare, tradukitaj ŝajnas la versioj aramea, hebrea, greka kaj latina?

(La francan retejan tekston esperantigis Leo De Cooman, la tradukon reviziis la aŭtoro de la originalo)
вернуться

[48]

La vortakcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.