Esperanto taŭgas kiel jura lingvo
Laŭ EU la ĉefa manko de Esperanto estas ĝia neprecizeco. Almenaŭ tiel ŝajnas laŭ la nova prilingva retejo de EU, kiu konstatas ke «vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj». Claude Piron laboris kiel tradukisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Li pro siaj propraj spertoj opinias ke Esperanto estus pli bona esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj pri juraj aferoj — sed ke ja necesos kelkaj jardekoj por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.
Ĉu Esperanto estas sufiĉe preciza por juraj celoj? Miaopinie jes, tiom, kiom aliaj lingvoj. Mi de tempo al tempo prizorgis la tradukadon aŭ kontrolis tradukojn en Esperanton de juraj tekstoj (ekzemple antaŭ kelkaj jaroj belga leĝprojekto pri speciala imposto iom simila al la Tobin-imposto)[49], kaj neniam konstatis esencan aŭ bazan mankon de la lingvo. Povas manki terminoj, sed tiuj estas facile kreeblaj, se ekzistas taŭga difino. Se EU aŭ UN alprenus Esperanton, terminbanko rapide kreiĝus kaj ampleksiĝus, kaj ĝi funkcius tute kontentige. Longperspektive do Esperanto perfekte taŭgas kiel jura lingvo. Esperanto havas multajn lingvajn trajtojn, kiuj igas ĝin simile taŭga por juraj aferoj kiel la latina siatempe.
Mi partoprenis en la esperantigo de la UN-Ĉarto kaj de aliaj bazaj dokumentoj, kiel la Konvencio pri la Rajtoj de Infanoj. Estis tradukproblemoj, sed ne pli, verŝajne malpli, ol en multaj aliaj lingvoj. Ĝenerale traduko al Esperanto prezentas malpli da gravaj problemoj ol traduko al la franca, ĉar Esperanto estas pli fleksebla sintakse kaj la vortfara sistemo ofte helpas elegante solvi problemon, por kiu la franca povas nur turni sin al multobligado de la vortoj.
La diversaj juraj tradicioj tre diferencas, kaj ofte ne eblas esprimi en difinita lingvo jurajn konceptojn, kiuj disvolviĝis en alia jura tradicio. Kiam mi estis en UN, mi laboris kun ĉina juristo super kelkaj tekstoj, kaj mi povas garantii, ke Esperanto pli taŭgas por okcidenta juro ol la ĉina, tamen oficiala lingvo en multaj organizoj. Mi nun ne plu memoras, kiajn problemojn starigis la ĉina juro. Eble tiurilate Esperanto malpli taŭgus.
La diferencoj inter anglosaksa kaj romia juroj estas gigantaj, kaj kiel tradukisto, ĉefe kiam mi laboris ĉe UN, mi trovis tion treege ĝena. Tiuj diferencoj des pli komplikas la laboron, ĉar la angla lingvo emas elvoki dum la franca emas difini. Tial ofte en anglalingvaj juraj tekstoj koncepto, anstataŭ esti difinita, estas alirata per serio da vortoj, inter kiuj povas esti perfektaj sinonimoj. La jena ne estas vera ekzemplo, sed ofte ŝajnas al mi, ke la angla jura lingvo tiel funkcias. Anstataŭ diri «Kiu ajn aĉetis la menciitajn varojn», la teksto diras: “Any person having bought, purchased, acquired, procured or received against payment the goods, merchandises, wares or articles mentioned therein…” (Pardonu, se mi troigas, sed, nu…).
La angla estas treege malpreciza lingvo. Tion anglalingvanoj ne rimarkas, ĉar ili tuj interpretas laŭ unu maniero sen konscii, ke povas esti aliaj. Ekzemple mi foje rimarkis, ke partoprenantoj en asembleo de Organizo pri internacia civila aviado ne ĝuste komprenis la signifon de la nomo de la organizo, en kiu ili reprezentis siajn respektivajn ŝtatojn. Ili do miskomprenis ĝian juran kompetentecon. Pro la malprecizeco de la angla titolo “International Civil Aviation Organization”, ili miskomprenis, ke temas pri «Internacia organizo pri civila aviado», dum fakte la organizo, se legi la statuton kaj kontroli ĝian nomon en aliaj lingvoj, kompetentas nur pri internaciaj civil-aviadaj ligoj, kaj tute ne estas internacia organizo kompetenta pri ĉiuj aferoj rilataj al civila aviado, inkluzive de la enlandaj. Estas multe pli facile en Esperanto ol en la angla eviti tiajn dubsencaĵojn.
Miaopinie Esperanto estus pli bona esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj pri juraj aferoj, sed necesos kelkaj jardekoj por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.
Eŭropano trilingva: ĉu realisma espero?
En tuta Eŭropo multaj voĉoj aŭdiĝas favore al ĝenerala trilingveco. Oni insistas, ke instrusistemoj celu fari ĉiun junan eŭropanon trilingva civitano. Sed kion signifas «trilingva»? Ĉu temas pri ĝisfunda regado de du lingvoj krom la gepatra? Lingvisto Claude Hagege difinas tiun nivelon jene: «Por mi, perfekte regi lingvon estas kapabli kapti vortludojn elparolatajn tre rapide de denaskaj parolantoj, kaj ĝin paroli sen esti identigebla kiel fremdlingvano»[50] kaj li konkludas dirante: «La nombro de veraj dulingvuloj (…) estas tre malvasta.» Fakte ne eblas fariĝi tianivele dulingva sen specialaj cirkonstancoj, kiel malsamlingvaj gepatroj aŭ lernejo en alia lingvo ol la familia. Simplaj lingvaj restadoj ne sufiĉas. Persone mi vivis kvin jarojn en Usono, mi multe verkas angle, mi eĉ instruis en San Francisco State University, sed mi neniam estos rigardata kiel anglalingvano, kaj kiam mi iras spekti usonan muzikkomedion, multaj subtilaĵoj preterflugas mian komprenon.
Kompleksa interplektaĵo de programoj
Lingvo estas, laŭ la komputila senco de la vorto, kompleksa interplektaĵo de programoj, kies funkciadon daŭre inhibas miloj da duanivelaj aŭ trianivelaj programoj, kiuj ĝenas la glatan disvolviĝon de la unuanivelaj. Ni ne konscias tion, ĉar la akiro de nia gepatra lingvo fariĝis nekonscie en aĝo, kiam nenio ebligis al ni kompreni, kiom da laboro plenumas niaj neŭronoj. Por sin esprimi perfekte, oni konstante devas bloki la naturajn neŭropsikologiajn vojojn. Ekzemple, se, en la franca, vi volas adjektive vortigi la ideon «kiun solvi ne eblas», spontana cerba funkciado kondukas al irrésolvable. Sed tiu vorto ne estas ĝusta; necesas do bari tiun vojon kaj instali kromvojon kondukantan al insoluble «nesolvebla». Alia ekzemplo: ĉi-matene vi aŭdis sinjorinon Cristina del Moral plurfoje citi la nombron de parleurs («parolantoj») de tiu aŭ alia lingvo. Ŝia franca lingvo estas rimarkinda, sed pri tiu preciza punkto la natura neŭra funkciado superfortis ŝian scion de nia lingvo: ŝi diris parleur, formo, kiun la cerbo atingas deirante de la verbo parler («paroli»), se nenio blokas la naturan vojon, de kiu oni devas devojiĝi por esprimi la ideon en la norma franca lingvo, en kiu tiu koncepto vortiĝas per locuteur. Kaj kiam fremdulo lernanta la francan asimilis en hiver («vintre»), j’y pense («mi pensas pri tio») kaj biologiste («biologo»), li devas inhibi en printemps («printempe»), je lui pense («mi pensas pri li») kaj psychologiste («psikologo») [la ĝustaj formoj estas: au printemps, je pense à lui kaj psychologue]. La nerva fluo ne rajtas sekvi sian naturan emon, kiu igas ĝin esprimi paralelajn konceptojn per paralelaj formoj.
Ni nature emas ĝeneraligi ĉiun lingvan trajton. Kial ĉiuj franclingvaj infanoj diras plus bon antaŭ ol diri meilleur («pli bona»)? Ĉar ili ĝeneraligas la strukturon en plus beau, plus fort, plus petit («pli bela», «pli forta», «pli eta») ktp. Lerni lingvon signifas senigi sin je la refleksoj de la gepatra lingvo, encerbigi al si aron da malsamaj refleksoj, kaj poste inhibi altan proporcion el tiuj refleksoj por povi trafi la ĝustan formon, kiu kontraŭas la spontanan inklinon al ĝeneraligo. Anglo lernanta la francan devas lerni ne diri, kiel laŭ sia lingvo, je chante / vous chante («mi kantas» / «vi kantas»). Li devas integri en si la reflekson, kiu igos lin diri vous chantez. Sed post kiam tiu reflekso instaliĝis, li devos, por diversaj verboj, enmeti novan reflekson inhibantan la unuan. Antaŭ vous faisez, vous disez («vi faras», «vi diras») li devas starigi aviztabulon kun la mencio «vojo malpermesita», kaj devojigon kondukantan al la ĝustaj formoj vous faites, vous dites. Sed tiel ne finiĝis lia laboro. Post aranĝo de tiu kromvojo, li devas rekomenci pri predire («antaŭdiri»). Li ja estis direktita al vous predites, kio estas eraro: oni diras vous predisez. Kiel vi vidas, lerni eŭropan lingvon estas plurtavole stakigi refleksojn. Mi diras refleksojn, ĉar ne sufiĉas kompreni kaj enmemorigi al si. Se vi devas traserĉi ĉiujn slipojn kaj ĉiujn dosierojn en via memoro por trovi la ĝustan formon, vi ne parolos flue. Estas mia dilemo, se mi devas paroli ruse. Kvankam mia praktikado de la rusa certe ampleksas milojn da horoj, mi devas elekti inter paroli ĝuste, sed malrapide, malglate, malflue, kun granda nerva laciĝo, aŭ laŭ normala ritmo, sed kun groteskaj eraroj, kiuj ridigas ĉiujn aŭskultantojn.
[49]
Temas pri la «Leĝpropono celanta imposti la interŝanĝojn de devizoj, monbiletoj kaj moneroj» proponita la 12-an de marto 2002 (dokumento DOC 1685/001).
[50]
Claude Hagege, «Une langue disparait tous les quinze jours», L’Express—Dossier, 3/11/00.