Minimume 10.000 horoj
Necesas minimume 10.000 horoj da studado kaj praktikado por fiksi la centmilojn da necesaj refleksoj, kies nombro estas nekunpremebla. Nu, la instruado de la unua fremda lingvo nombras entute inter 800 kaj 1200 horoj depende de la lando. Ni do ne miru, ke nur unu abituriento el cent kapablas senerare esprimi sin per la unue lernita fremda lingvo. Okcent ĝis 1200 horoj estas dekono de la bezonata tempo. Se oni volas, ke la lernantoj scipovu du fremdajn lingvojn, necesas dudekobligi la nunan nombron da kurshoroj.
Tiudirekte elektis Luksemburgio, kie en la baza lernejo el 27 semajnaj lecionoj 12 estas dediĉitaj al fremdaj lingvoj, nome al la germana kaj al la franca. Tio estas entute 3000 horoj dum la ses bazlernejaj jaroj. Ĉar la lingvostudado daŭras je la mezgrada nivelo, Luksemburgio fakte havas trilingvan loĝantaron, sed la luksemburgianoj estas malpli lertaj ol siaj samaĝuloj pri matematiko, scienco kaj aliaj gravaj fakoj. Krome, ke la gejunuloj ne perdas tiujn lingvojn, kiam ili eniras la aktivan vivon, tio ŝuldiĝas al la aparta geografia situacio de la lando, kie kontaktoj kun franc- kaj germanlingvanoj okazas ĉiutage. En landoj, kiel Hispanio, Finnlando aŭ Francio, baldaŭ venus forgeso, ĉar la kondiĉitaj refleksoj konserviĝas nur, se ili estas konstante plifortigataj. Vi konstatos tion, se vi kelkjare ĉesas paroli lingvon: kio kaŭzas, ke vane vi skanas vian menson serĉe al tiu aŭ tiu vorto, kaj ke vi faras gramatikajn erarojn, tio estas, ke dissolviĝis la kondiĉa ligilo inter parencaj konceptoj aŭ la inhiba reflekso kun devojigo ĝustaformen.
Ĉu trilingveco aŭ maskita favorado de la angla?
Se oni volas trilingvan loĝantaron, al kiu nivelo oni strebu? Regan nivelon en tri lingvoj per simpla lerneja instruado ne eblas atingi, kaj oni ne sukcesos financi longdaŭrajn lingvajn restadojn por la tuta landanaro. Eĉ la instruado de kelkaj fakoj en la fremda lingvo ne kondukas ĝis la dezirata nivelo. En Svislando ekzistas liceoj, kie oni instruas kvar fakojn fremdalingve dum tri jaroj. La nivelo de la lernantoj en la koncerna lingvo ja superas tiun de la tradicia instruado, sed ĝi estas ankoraŭ malproksima de plena regado. Se paroli nur pri eŭropaj lingvoj, la sola realisma solvo estus trilingveco enhavanta plenan regadon de la gepatra lingvo, kapablon elturniĝi sufiĉe efike en la dua lingvo kaj elementojn de tria lingvo ebligantajn, se ne vere uzi ĝin, tamen havi pri ĝi bazan kompreneton, kio kulture praviĝas, ĉar ju pli oni malkovras diversajn manierojn esprimi unu penson, des pli la menso vastiĝas.
Bedaŭrinde tiu sistemo trenas kun si gravegan malavantaĝon. Ĝi kreus neegalecon favore al la anglalingvaj landoj. Oni ja povas komuniki de unu lando al alia nur, se unu el la lernitaj lingvoj estas la sama por ĉiuj. Kiel alie trilingvulo kapabla uzi la portugalan, la grekan kaj la danan povus serioze interparoli kun trilingvulo finna—germana—franca? La gepatroj do postulos, ke la plej funde studota lingvo estu la angla. Siaflanke, la plimulto el la anglalingvaj lernantoj ne estos forte motivitaj lerni du lingvojn; ili ja scios, ke ili povos elturniĝi per la gepatra, kien ajn ili iros. La ĉefa sukcesfaktoro en lingvolernado estas motiviĝo. Ni do trafas paradokson: oni laŭdegas trilingvecon kiel rimedon savi diversecon kaj atingi pli bonan interkonatiĝon de ĉiuj eŭropanoj, sed fakte oni igas ilin rekte submetiĝi al la anglalingva mondo kun rezulta enmergiĝo en pensmanieron, kiu neniel rilatas al la mensaj kaj kulturaj tradicioj de kontinenta Eŭropo.
Tio kondukus nin, ne al ĝenerala trilingveco, ĉe kiu ĉiuj troviĝus sur pli-malpli egala nivelo, sed al dulingveco pli malpli efektiva kun plifortigo de la malegaleco inter la popoloj. La popoloj ja ne staras egalnivele fronte al la angla: la ĝermanaj havas avantaĝon super la latinaj, kaj la latinaj super la slavaj kaj baltaj. La angla estas esence ĝermana lingvo, do proksima al la skandinavaj, al la germana kaj al la nederlanda. Ĝi havas multon komunan kun tiuj lingvoj, ne nur en la baza vortostoko kaj gramatiko, sed en multe pli subtilaj aspektoj. Estas, inter la lingvoj de tiu familio, komuna spirito fremda al la latinidaj kaj slavaj. La parolantoj de latinidaj lingvoj do estas en malfavora situacio rilate al la ĝermanlingvanoj, sed, por ellerni la anglan, en multe pli favora ol tiuj de orienta Eŭropo. Unu el la malfacilaĵoj de la angla fontas el la giganteco de ĝia vortaro, kiu ampleksas proksimume la duoblon de la vortaro de alia eŭropa lingvo. Sur la ĝermana bazo ja kreskis grandega alportaĵo franca kaj latina, kiu aldoniĝis al la antaŭaj formoj, sed ne anstataŭis ilin. Oni ne vere regas la anglan, se oni ne povas uzi kaj kompreni ambaŭ variantojn: fraternal kaj brotherly, liberty kaj freedom, vision kaj sight, ktp. Okcidentanoj, ĉar ili laŭdifine parolas ĉu latinidan, ĉu ĝermanan lingvon, antaŭe konas unu el la du vortoj, sed ne hungaro aŭ estono. Internacie komuniki per la angla estas krei hierarkion inter la popoloj: estas maldemokratie.
Solvo vere realisma
La ununura ŝanco eviti plifortigon de la hegemonia pozicio de la angla postulas konsciiĝon, ĉe la aŭtoritatoj kaj la amaskomunikiloj, pri ĝenerale ignorata aspekto de la lingvoproblemo. Bedaŭrinde tiun konsciiĝon malhelpas forta rezisto. La kampo, en kiun mi nun enkondukos vin, estas kampo, kie antaŭjuĝoj oftegas, kaj kie nur malmultaj personoj vere ekstudis la dosieron. Mi fidas je via mensa larĝeco kaj invitas vin aŭskulti kiel eble plej senigite je antaŭfiksitaj ideoj. Ĉio, kion mi diros, baziĝas unuflanke sur mia sperto, precipe adoleska, kaj aliflanke sur studado de la faktoj, en la kampoj kultura, pedagogia, lingvistika, fonetika kaj neŭropsikologia. Ĉar temas pri faktoj, ĉion, kion mi diros, eblas kontroli, eĉ se multo aperos al vi nekredebla.[51]
Ekzistas realisma trilingveco, libera je la malavantaĝoj, kiujn mi ĵus menciis: la trilingveco «gepatra lingvo — Esperanto — alia lingvo».
Esperanto plene baziĝas sur la rajto ĝeneraligi ĉiun lingvan trajton. El neŭropsikologia vidpunkto, tio signifas, ke la lernanto ne bezonas encerbigi al si la dua- kaj trianivelajn refleksojn, kiujn, en alia lingvo, necesas instali por inhibi parton de la unuanivelaj. Kiuj lernas alian lingvon, tiuj havas la impreson iri sur vojo, kiun sadisto prisemis per stumbligiloj intence aranĝitaj por faligi ilin. Instali la refleksojn, kiuj protektas kontraŭ falo en tiujn kaptilojn, sorbas 90 elcentojn el la tempo necesa por akiri lingvon.
Ĉar en Esperanto tiuj kaptiloj ne ekzistas, la tempoŝparo ĉe ĝia lernado estas grandega. Monato kondukas al komuniknivelo komparebla al tiu, kiu necesigas jaron ĉe alia lingvo. Alivorte, post ses monatoj da Esperantolernado, ĉe egala semajna horaro, la lernanto akiris komunikkapablon, kiun li posedas en alia lingvo nur fine de la mezgrada lernejo. Tio signifas, ke sufiĉas instrui Esperanton dum duonjaro, ĉu fine de la baza instruado, ĉu komence de la mezgrada, por stari sur la unua ŝtupo kondukanta al la celo de trilingveco: la ŝtupo dulingva: «nacia lingvo + internacia lingvo». Poste, ĉiuj horoj nun okupataj per la lernado de la dua lingvo disponeblos por la tria.
[51]
Claude Piron, «Le défi des langues — Du gâchis au bon sens», Parizo: L’Harmattan, 2ª eld. 2001. Vidu ankaŭ «Linguistic Communication — A Comparative Field Study» (angle), «Lingva komunikado — Kompara esploro farita surterene» (esperante), «Communication linguistique: Étude comparative faite sur le terrain» (france), «Comunicazione linguistica: studio comparativo sul campo» (itale), «Internationale Communicatie: Vergelijkende studie te velde uitgevoerd» (nederlande).