Выбрать главу

Interrilataj kaj pedagogiaj aspektoj

La ŝancoj atingi bonan nivelon en tiu tria lingvo estas des pli realaj, ĉar Esperanto prezentas konsiderindajn avantaĝojn propedeŭtike, t.e. kiel preparo al lingvostudado. Franco lernanta la germanan devas elŝovi sin el kompleksa, rigida kaj arbitra sistemo por enmergi sin en novan sistemon, same kompleksan, rigidan kaj arbitran. Por transiri de je vous remercie («mi vin dankas») al ich danke Ihnen («mi dankas al vi»), necesas modifi la refleksojn rilatajn al la loko de la pronomo kaj al la rekta aŭ nerekta eco de la objekta komplemento. Uzante la vorton «arbitra» mi celis, ke tiu anstataŭigo de refleksoj neniel rilatas al la bezonoj de komunikado. Se mi diros je remercie à vous, kio estas la laŭvorta traduko de la germana frazo, vi perfekte komprenos min, kiom ajn fuŝa tio estas laŭ la norma franca lingvouzo. Ni komunikis, kiom koncernas la transdonon de mia penso. Kio diferencas de normala komunikado, tio estas, ke mi sonas stranga, vi tuj perceptas min alilanda, ni do ne staras samŝtupe: la problemo kuŝas je la nivelo, ne de interkompreniĝo, nur de homa interrilatado.

Tiu interrilata nivelo povas gravi. Eĉ se la konceptoj bone komunikiĝis, ĉar la aŭskultantoj ĝuste interpretis la fuŝan frazon, la enŝoviĝo de parazitaj kromsignifoj povas esti tre ĝena. Foje, dana ministrino, S-ino Helle Degn, devis prezidi internacian kunsidon tuj post kiam ŝi alprenis siajn funkciojn. Sin esprimante en la angla, ŝi celis diri: «Pardonu, mi ne bone konas la dosieron. Mian ministran postenon mi nur ĵus okupis», sed ŝi diris «I’m at the beginning of my period»[28], kio signifas «komenciĝis mia menstruo». Ĉiuj komprenis, sed kia bato al ŝia prestiĝo!

Kiuj parolas fremdlingve, ofte ŝajnas malpli inteligentaj ol ili estas. Kiam mi diras al vi je remercie à vous, vi komprenas min, sed vi ne vidas min, kia mi vere estas, mi estas misprezentita. Unu el la avantaĝoj de Esperanto estas, ke ĝi evitas tiajn problemojn dank’ al sia granda leksika kaj sintaksa libereco. En Esperanto oni rajtas diri laŭ la franca strukturo je vous remercie, «mi vin dankas», laŭ la angla strukturo I thank you, «mi dankas vin», kaj laŭ la germana strukturo Ich danke Ihnen, «mi dankas al vi». Ĉar tiuj tri strukturoj estas same oftaj, neniu el ili sentiĝas stranga. Jen alia ekzemplo, ĉi-foje pri vortouzo. France mi rajtas diri vous chantez merveilleusement («vi kantas mirinde»), sed mi ne rajtas apliki la saman strukturon vous —ez —ment («vi —-as —e») al la konceptoj «musique» («muzik-») kaj beau («bel-»): vous musiquez bellement estas perfekte komprenebla, sed neĝusta. En Esperanto, same kiel vi rajtas diri «vi kantas mirinde», vi rajtas diri «vi muzikas bele» aŭ «vi bele muzikas». Alidire, la lernantoj de Esperanto lernas esprimi siajn pensojn laŭ multe pli variaj formoj ol en iu ajn alia lingvo, kaj ili faras tion sen la pedagogie malfavora sperto erari. Tiel plilarĝiĝas prilingva kompreno kaj esprima kreemo sen sento pri malsukceso. Estas ege agrable kaj kuraĝige. Pri tio mi povas atesti. Esperanto estis mia unua fremda lingvo kaj mian guston por lingvoj mi dankas al ĝi.

Alia psikologia avantaĝo de Esperanto estas, ke ĝi ne devigas alpreni alian identecon. Lerni la prononcadon de la angla estas lerni simii la anglosaksojn. Multaj gejunuloj, kiuj fizike disponas ĉion necesan por dece prononci ties lingvon, ne sukcesas pro psikologia blokiĝo. Por imiti la anglan prononcadon, oni devas rezigni la kutiman manieron loki la langon, la lipojn, la palatvelon ktp. Ofte tio sentiĝas perdo de identeco. En Esperanto ĉiu havas fremdan manieron elparoli kaj vastaj varioj en prononcado estas rigardataj tute normalaj. Sperto pruvas, ke, kontraste kun la angla, ili ne ĝenas komprenon, pro fonetikaj kialoj, kiujn klarigi ĉi tie estus tro temporabe. Alivorte Esperanto, lernite antaŭ ol la ekstudo de alia lingvo, efikas kiel gamoj antaŭ koncerto, kiel gimnastiko antaŭ ol skii; ĝi estas rimedo serioze preni la artikadon inter du sistemoj rigidaj kaj arbitraj. Eksperimentoj montris, ke ĝi estas efika rimedo. Klaso lerninta Esperanton dum unu jaro, sekvata de kvin jaroj da germana lingvo, atingas la saman nivelon en la germana kiel klaso lerninta la germanan dum ses jaroj.[52] Ĝi perdis nenion.

Se la aŭtoritatoj, la anoj de la eŭropa parlamento kaj de la naciaj parlamentoj, la politikaj partioj, la elitoj universitata, ekonomia kaj kultura vere volus, ke la eŭropanoj flegu sian lingvan diversecon, konservu sian identecon kun tolerema bonveniga akcepto de identecoj aliulaj, plivastigu siajn kulturajn horizontojn kaj interkomuniku, sendepende de la lando, same facile kiel propralingve, ili agnoskus, ke trilingveco «gepatra lingvo — Esperanto — alia lingvo» prezentiĝas kiel la sola realisma solvo. Al tiu konkludo oni venas, kiam oni observas de proksime, kiamaniere komunikado disvolviĝas en la realo. Mi insistas pri tiu devo observi la realon, ĉar en ministrejoj, en eŭropaj instancoj kaj en la amaskomunikiloj, oni konstante parolas pri lingvoj kvazaŭ lingva handikapo ne estus ofte serioza problemo en la ĉiutaga vivo, kvazaŭ lingvoj ne estus terure malfacilaj, kvazaŭ, por ke la problemo ĉesu ekzisti, sufiĉus tion dekreti (anstataŭ studi, esplori kaj provi praktike) kaj kvazaŭ Esperanto estus nur ideo, projekto, kaj ne lingva realaĵo facile observebla.

La sistemo, kiun mi proponas do estas la ununura realisma substance, teknike. Bedaŭrinde, mi timas, ke ĝi ankoraŭ ne estas realisma el vidpunktoj socia, politika kaj psikologia. Unuflanke, la sociaj fortoj puŝantaj al la monopolo de la angla estas terure fortaj. Ili rilatas al politika potenco, socia situacio, ekonomiaj interesoj, sed ankaŭ al faktoroj tiel influaj, kiel modo kaj snobeco. Aliflanke sentiĝas obstina rezisto kontraŭ malfermo de la dosiero «Esperanto». Ĉi-lasta estas kampo, kie altranguloj, sed ankaŭ ofte ĵurnalistoj kaj lingvistoj, juĝas sen studi faktojn, kvazaŭ ili antaŭe jam scius ĉion sciindan, kvazaŭ oni povus fari al si ideon pri la naturo kaj funkciado de Esperanto kaj de la kulturo ligita al ĝi,[53] sen studi objektivajn dokumentojn kaj sen observi, kiel la lingvo prezentiĝas tie, kie ĝi estas uzata.

Tamen ne temas pri io bagatela, konsidere al la valoro de lingva diverseco aŭ al la graveco de interpopola egaleco kaj do de demokratio. Multaj konscias pri la graveco de la vetaĵo. Sed kiuj penas serioze informiĝi pri la diversaj ebloj, studante kiel la aferoj okazas en la realo, kaj farante la komparojn, sen kiuj ne eblas ricevi objektivan bildon, tiuj estas, ho ve!, ege malmultaj.

Feliĉe, kiel diris Lincoln, eblas kaŝi la veron al ĉiuj dum parto de la tempo, aŭ al kelkaj dum la tuta tempo, sed ne eblas kaŝi la veron al ĉiuj tuttempe. Povas do okazi konsciiĝo neatendite, kaj post ĝi evoluo povas esti tre rapida. Kiu scias, ĉu proklamante la jaron 2001 «Eŭropa jaro de la lingvoj» Eŭropa Konsilio ne faris la iniciaton, kiu necesis por finfine stimuli konsciencan esploron de la vero kaj, sekve, de solvoj radikantaj pli en originala, krea pensado ol en rutina mensa enŝlositeco?

Traduko el la franca de Leo De Cooman, reviziita de la aŭtoro

Observi, kompari, elekti

Pledo por inteligenta lingva politiko

Kiel faras homoj por kompreni sin reciproke, kiam ili ne parolas la saman lingvon? Ĉiaj metodoj estas aplikataj, jen bonegaj, jen dubkvalitaj, jen justaj, jen nepravigeble favorantaj parton de la koncernatoj. Gestoj, galimatio (t.e. provo esprimi sin per nur kelkaj vortoj de neregata lingvo), fuŝa angla aŭ «globiŝa», interpretista perado, bona angla kaj Esperanto kunformas la menuon de la ĉefaj ebloj. Praktike, la elekton difinas la situacio kaj la lingva kompetenteco (aŭ nekompetenteco) de la komunikantoj. Se escepti la apartan kazon de gestoj kaj galimatio, ĉiam devas okazi iu investo tempa aŭ mona (studo de lingvo, dungo de interpretistoj), kaj ĉiu sistemo diferencas de la aliaj laŭ komunik-efikeco, same kiel laŭ ĉeesto aŭ foresto de plezuro. Ĉi-lastan punkton ni ne neglektu. La tempo, kiun niaj samtempuloj dediĉas al konversacio, eĉ se nur poŝtelefona, nepre pruvas, ke la plezuro interŝanĝi ideojn estas esenca elemento en bona vivkvalito.

вернуться

[28]

Jyllands Posten, 14-a de januaro 1994; Sprog og erhverv, 1, 1994.

вернуться

[53]

Claude Piron, «L’espéranto — L’image et la réalit黤, Parizo: Universitato de Parizo-8, 1987, pp. 12–15 kaj Claude Piron, «Culture et espéranto»¤, SAT-Amikaro, №393, marton 1984.