Kvin metodoj
1. Uzo de galimatio (t.e. provo komprenigi sin per sengramatika, fuŝe prononcata, ne regata lingvo, el kiu oni konas apenaŭ kelkajn vortojn), ĝenerale kun gestoj kaj vizaĝaj esprimoj, tre oftas, kiam personoj el malsamaj popoloj provas komuniki ion unu al la alia. Investo estas nula krom — ofte, sed ne ĉiam — enmemorigo de kelkaj eroj de fremda lingvo. Bedaŭrinde tiu nul-investo alportas rezulton, kiu same estas nula aŭ tre proksima al nulo. Ofte la elsendita penso ne estas ricevita, kaj, en la okazoj, kiam ĝi transiras de unu persono al alia, ĝi neniam povas esti eĉ iomete kompleksa.
2. Fuŝangla aŭ globiŝa. Unu el la opcioj plej ofte uzataj estas la lingvaĵo, kiun oni angle nomas «Broken English» (laŭvorte: «disrompita angla»): neĝusta angla lingvo, malbone prononcata, kun reduktita vortostoko, postrestaĵo el lerneja instruo pli malpli vivtenata per vojaĝoj aŭ aliaj okazoj angle paroli. Tiun anglan, uzatan sen zorgo esprimi sin laŭ la maniero de denaskuloj — sufiĉas komprenigi sin — provis normigi s‑ro Nerriere, kiu volas popularigi ĝin kun la nomo «Globish» («globiŝa»): lia «lingvo» estas bonega ekzemplo de la negramatika kaj elementa angla, kiu, preskaŭ ĉie, uziĝas en neformalaj kontaktoj inter malsamlingvanoj. La investon eblas resumi jene: kvar aŭ kvin jaroj da angla lingvo kun almenaŭ tri horoj ĉiusemajne dum la lernejjaro, do inter 500 kaj 600 horoj enklase, plus hejmaj taskoj, kaj poste sinekzercado en la arto esprimi sin senhonte per reduktita vortprovizo kaj ne hezitante gesti, kiam vorto mankas. Rezulto: lingvaĵo, kiu efektive ebligas elturni sin en la plimulto el la situacioj, sed malfajna, sennuanca, ofte deviganta rezigni tute normalan deziron: la 1500 vortoj, kiuj, laŭ s‑ro Nerriere, konsistigas la kernon de la sufiĉa vortaro, ne ebligas diri, ekzemple: «Kelnero! Tomatosalaton!» Krome, la konstanta malprecizeco povas esti ĝena. Traduki «originaleco» per freshness, kiel faras s‑ro Nerriere en sia retejo¤, tio estas garantii, ke la ricevita mesaĝo ne akordos kun la elsendita.
3. Angla. Temas ĉi tie pri la klerula angla, kia oni parolas kaj skribas ĝin en la altaj sferoj ekonomiaj, politikaj kaj sciencaj. Investo: inter 4000 (nivelo de la universitata magistreco pri angla lingvo) kaj 8000 horoj da studado kaj praktikado. Rezulto: bonega komunikilo, ebliganta fajne trakti pri plej kompleksaj demandoj, ĉiukampe.
Sed en la rubriko «malavantaĝoj» notendas granda maljusteco. La anglalingvanoj (4,8 elcentoj el la monda loĝantaro) akiras la komunikilon sen eĉ plej eta peno, simple vivante kun sia familio, dum al la 95,2 ceteraj elcentoj estas trudita giganta elspezo de mensa energio. Por atingi la altan nivelon ĉi tie konsideratan, necesas ja 200 semajnoj plentempe, alivorte kvar jaroj da laboro senferia. Por personoj ekster la hindeŭropa lingvaro, la investo ofte estas pli granda. «Mi povus akiri kvin doktoriĝojn per la jaroj, kiujn mi devis dediĉi al la studo de la angla,» skribis korea sciencisto Kim Hiongun responde al enketo de BBC (Brita radio). En la kolumno «Rezultoj», oni ankaŭ emfazu, ke la plimulto el tiuj, kiuj partoprenas en traktado, en interagado, troviĝas malsuperaj al denaskaj anglalingvanoj. Simila neegaleco de ŝancoj vekus egan indignon en la kampo sporta. Sed verŝajne ideoj malpli valoras ol pilko, se konsideri, ke ĝi estigas neniun kontraŭstaron en la kampo de parolaj interŝanĝoj. Eĉ inter la privilegiuloj, kiuj atingis bonegan nivelon, abundas tiuj, kiuj plu sentas la neegalecon, ĉefe se ili kelktempe ne havis okazon praktiki la lingvon de Ŝekspiro kaj de Wall Street Journal.
4. Interpretado. Ĉi tiu sistemo estas rezervita al institucioj, asocioj kaj aliaj grupoj sufiĉe riĉaj por pagi al si la servojn de profesiuloj: interpretisto kostas 200 eŭrojn por unu duontago (januaro 2005); endas kalkuli tri interpretistojn por ĉiu lingvo, ĉar neniu povas plenumi la interpretistan laboron dum kvar sinsekvaj horoj. La plimulto el la personoj, kiuj bezonas superi la lingvobarilon en normalaj situacioj, ne povas uzi tiun metodon, se escepti la apartan kazon de organizitaj grupvojaĝoj. Koncerne la investan flankon, necesas substreki, ke malofte el la monujo de la profitantoj la mono estas prenata. Interpretado ja ofte uziĝas je interŝtata nivelo, tiel ke la investantoj — kvankam tion ili ne klare konscias — fakte estas la impostpagantoj, kiujn ŝtatoj tenas en plena nescio pri la mankoj de la sistemo kaj pri la alternativoj, kiujn eblus uzi. Koncerne la rezultojn, interpretadon ĉiam akompanas iugrada informperdo kaj, ĝenerale, mistradukoj, aparte se temas pri temo teĥnika. Ofte ankaŭ okazas maljusteco, ĉar iuj rajtas esprimi sin propralingve, dum aliaj ne.
5. Esperanto. Investo: 60 ĝis 150 horoj da lernado, laŭ la aĝo kaj la individua talento, por povi senprobleme konversacii. Temas ĉefe pri enmensigo de la arto kombini, kiel bloketojn de «Lego»-ludo, la erojn, kiuj konsisitigas la materialo de la lingvo (same kiel la ĉina, Esperanto konsistas el eroj absolute nevariaj, kiuj kombiniĝas sen limigo). La rega nivelo, kiun oni povas atingi en la angla post 8000 horoj, estas akirita, en Esperanto, post daŭro, kiu situas ĝenerale inter 500 kaj 1000 horoj laŭ la cirkonstancoj kaj la individua kapablo (fojfoje 300 horoj sufiĉas). Tiuj nombroj, ŝajne altaj kompare kun la 60 ĝis 150 horoj ĵus cititaj, klariĝas per tio, ke, kiel en ĉiu lingvo, necesas daŭro, por ke la cerbo prilaboru la lernitaĵojn kaj familiariĝu kun la lingvaj tradicioj. Rezulto: efektiva regado de lingvo fleksebla, libera, esprimriĉa, ofte humura, en kiu eblas precize kaj nuance esprimi sin en teĥnikaj, juraj kaj aliaj fakaj kampoj, same kiel en la senta-emocia sfero.
Kion rivelas observado de grupoj
Por kompletigi la rubrikon «rezultoj», ni vidu iom pli detale, kio okazas, kiam internacia grupo diskutas pri iu temo laŭ la diversaj sistemoj.
1. Fuŝparolado de lingvo, el kiu oni konas nur kelkajn vortojn, kaj gesta komunikado, neniam estas praktikataj en grupoj. Nenio do direblas pri ili ĉi tie.
2. Kun la globiŝa, aŭ almenaŭ la fuŝ-angla, kiu plej ofte servas nuntempe por peri komunikadon inter malsamlingvanoj, oni vidas partoprenantojn streĉitaj pro la bezono komprenigi sin sen plena certeco, ke iliaj vortoj estos efektive komprenataj de la kunparolantoj. Regas ia malprecizeco, nebuleco, kaj la partoprenantoj ofte devas streĉi la orelojn aŭ ripetigi, por ĝuste kompreni, kio estas dirata, pro la malfacila fonetiko de la angla lingvo por la plimulto el la popoloj de la mondo («Kion diris tiu koreo, ĉu bad manners, «aĉaj manieroj», aŭ bed manners «ĉe-lita konduto»?). Krome, la mankoj en la vortostoko devigas fari gestojn fojfoje ne facile kompreneblajn. Sed estas vere, ke, ĝenerale, la komunikado efike funkcias. Sen fajneco, ofte sennuance, jes ja, tamen la homoj proksimume komprenas unu la alian. Tiu lingvaĵo baziĝas sur la ideo, ke precizajn detalojn oni malhavu. Ĝi estas akceptita manke de io pli bona, kaj tion ĉiuj sentas. Ili rezignis vere homan komunikadon, ĉar ili kredas ĝin neebla aŭ imagas, ke ĝi postulus tro gravajn oferojn.