Ĉio komplikiĝas per tio, ke la individua psikologia rezistado asociiĝas kun rezistado el socia deveno, same grandparte nekonscia, servanta kolektivajn interesojn. La avantaĝoj, kiujn la anglalingvanoj tiras el la nuna situacio, estas io ajn krom neglektindaj. La nura instruado de la angla enspezigas sensaciajn sumojn. «English language teaching is very big business», «Instruado de la angla estas plej profita negoco», konfesas gazetara komunikaĵo de la Foiro de la angla.[12] En la t.n. Tria Mondo, la tre eta parto de la loĝantaro, kiu regas la anglan aŭ la francan, disponas pro tio la potencon. Kial ĝi rezignu ĝin favore al la granda plimulto de la loĝantaro?
La viktimoj de la fuŝa «tutmonda lingvoordo» estas multaj, sed ĉio estas farata, por ke ili ne perceptu sian situacion. Emfazindas, ke lingva handikapo, kvankam tre disvastigita, neniam estas nomata, ĉar la koncepto simple ne ekzistas. Kio ne estas nomata restas nekonscia. Pro tio, la ĝenerala perceptado de la problemo estas malofta, kaj la socio ne sentas kompaton al lingvaj handikapuloj: la viktimoj estas traktataj kiel kulpuloj. Se ili spertas angoron, turmenton, suferon, maljustecon, ridindiĝon aŭ frustriĝon, pri tio ili kulpas mem, estis ja ilia devo lerni lingvojn. (…)
[La unua parto de ĉi tiu ĉapitro estas dediĉita al la esplorado de la plej potenca tendenco de homa cerbo provanta esprimi sin: tiu, kiun Piaget nomis ĝeneraliga asimilado (elemento malkovrita kiel signifa ĝeneraliĝas al la tuta esprimado). Infanoj ĝeneraligas la plus («pli») en plus grand, plus fort, plus beau («pli granda», «pli forta», «pli bela»), aŭ, angle, la -er en bigger, stronger, higher («pli granda», «pli forta», «pli alta») al ĉiuj adjektivoj kaj do diras malĝuste
La dua parto de la ĉapitro pritraktas homrilatajn aspektojn de komunikado:]
Ni konsideru ekzemple komercan traktadon inter usonano kaj finno. Nuntempe ĝi okazas en la angla. Tia negoca traktado kompareblas al tablotenisa ludo, ĉe kiu unu el la ludantoj uzas la batilon kiun li uzas ĉiutage (…), dum la alia ricevas batilon strangan, misekvilibran, tro pezan, tro grandan, por ke ĝi sidu bone en lia mano. En la sporta mondo, tia malegaleco kaŭzus skandalon. Sed verŝajne ideoj valoras multe malpli ol pilketo, ĉar tiu malegaleco montriĝas ĉiutage en la mondo de ekonomia aŭ politika konkurado, kaj neniu eĉ rimarkas ĝin. Ĉu ne estas profunde malĝojiga jena frazo de hopi-indianino konstatanta, ke permesante karbo-ekspluatadon en sia rezervo, ŝia tribo detruis la ekologian harmonion de la loko: «Se, antaŭ dudek jaroj, ni scius pli bone la anglan, ni ne subskribus tiun kontrakton»?[55]
Unu el la plej bonaj manieroj ĝui sian potencon estas devigi plimalfortulon fari ion absurdan, arbitran, kion li faros nur, ĉar oni trudas tion al li, kaj ĉar la fortorilato malebligas al li tion rifuzi. Se mastro devigas sian sklavon rampi ĝis li kaj leki liajn piedojn, tio estas maniero proklami al la sklavo kaj al la ĉeestantoj: «Vidu kiel potenca mi estas!» (…) Arbitraj trudoj estas kutimaj en iuj medioj. Tiel la malnovuloj ĝuas la plezuron pruvi al si sian superecon super la novuloj. Tiaj turmentetoj estas praktikataj en diversaj armeoj, en iuj labormedioj, en internulejoj.
Tion ĉiu scias. Sed oni ĝenerale ne konscias, ke, kiam oni parolas la lingvon de eksterlanda potenco, oni fakte reduktiĝas al stato de sklavo, kiu rampas por leki la piedojn de sia mastro. Ĉirkaŭ 1880, la internacia lingvo estis la franca. Kiom da absurdaj kapricoj ni franclingvanoj trudis al la rusoj, hungaroj, aŭstroj kaj aliaj, kiuj devis lerni nian lingvon! Ni konsideru nian leksikan derivadon. La sama sufikso logie naskas tri malsamajn formojn en psychologie → psychologue, biologie → biologiste, theologie → theologien. Kiurajte ni trudas al la eksterlandanoj tiajn arbitrajn senkoheraĵojn? Ili povas fidi nek sian logikon, nek la raciecon, kiun ili atribuas al nia popolo, nek la naturan fukciadon de sia menso, kiu igas ilin apliki la cerban programon pri ĝeneraliga asimilado. Ili devas fari sensencajn akrobataĵojn, ĉar «tia estas la leĝo» de la franca lingvo. Kiam, nekapablaj orienti sin en niaj absurdaĵoj, ili diras psychologiste, theologue aŭ biologien, ili vundas niajn orelojn. Io grincas en ni, dolorige. Sekve, io fuŝiĝas en la rilatado, nia kunparolanto fariĝas malsupra, ni fariĝas superaj, kaj ĉiuj sentas sin malbone. (…)
La tempoj ŝanĝiĝis; delokiĝis la altejoj de politika, ekonomia kaj kultura potenco. Hodiaŭ, al kapricoj anglalingvaj la mondo devas submeti sin. (…)
La Babel-sindromo kreas en ni tiom da konfuzoj, ke ni forgesas nian celon. Se mi esprimas min en la angla, kiu estas mia celo kaj tiu de mia partnero? Komuniki; ke ni komprenu nin reciproke. Nu, por esprimi tiel simplan ideon kiel «la infanoj devos iri…», mi cedas al la kapricoj de arbitra diktatoro. Se mi uzus nur la necesajn kaj sufiĉajn erojn por ke mia mesaĝo transdoniĝu, mi sekvus la naturan iron de mia cerba nervofluo, kiu emas al ĝeneraliga asimilado. (…) Ĝi kondukus min al the childs will must go (…). Sed mi (…) devas diri the children will have to go, ĉar la angla gramatiko dekretis, ke «infano» havas neregulan pluralon kaj ke mi ne havas la rajton uzi la normalan vorton por «devi», must, post la normala helpverbo uzata por signi os-tempon: will.
Ne temas, diras iuj, pri absurda obeo, nek pri elmontro de potenco fare de la plej forta; simple necesas respekti tiujn esceptojn por komprenigi sin. Tiel argumenti (…) estas akcepti sian sklavecon. (…) Kaŝi al si veron, ege gravan por nia temo, nome, ke ni komprenus unu la alian same bone, se ni dirus the childs will must go.
[55]
Citita de Jean-Claude Buffle, «Indiens americains: les guerres de 1991»,