Tiu rimarko estas objektive vera, sed (…). Ĝi neniel estas rekomendo, ke oni misformu la anglan. Mi tro respektas ĉiujn homajn lingvojn por proponi solvon, kiu difektus aspekton de la kultura belo de la mondo. (…)
Ke temas pri potenc-problemo, tio aperas klare en lernejo. Kiam lernanto demandas: «Kial mi ne rajtas uzi must post will?», la instruisto respondas: «Ĉar estas tiel». La kompatindulo povas diri nenion alian. Sed la subkuŝanta mesaĝo ne povus esti pli aŭtoritata: «Kion oni devigas min trudi al vi, tio havas nenion komunan kun logiko, kun viaj naturaj emoj, nek kun la necesoj de la situacio. Tion vi faros, ĉar tion mi postulas de vi.»
Kaj la tuta mondo genuas antaŭ la popolo, kiu superregas en la respektiva momento: la franca en la 19ª jarcento; morgaŭ, eble, la ĉina; hodiaŭ la anglalingvanoj. (…)
Eble mi precizigu, ke mi ŝatas la anglan lingvon kaj la anglosaksan-anglokeltan kulturon (…). Sed (…) la Babel-sindromo trafis la tutan socion. Pro ĝi, individuoj cetere ege simpatiaj estas kaptitaj en malsana sistemo regata de potencrilatoj, kiun la bezono interŝanĝi ideojn aŭ informojn neniel povas pravigi. Bedaŭrinde pri tio konscias nur tiuj, kiuj kuraciĝis el la Babel-sindromo. La mondo ne konas tiun kategorion de personoj aŭ ĝi ignoras ilin. Ili tamen ekzistas. Venis la momento rigardi, kiel la aferoj statas ĉe ili, kaj en kio konsistas la kuracado. (…)
En la historio ekzistis kelkaj esceptoj al la regulo, ke [la propono de tiuj personoj, ilia modelo] neniam estas serioze konsiderata de la instancoj, kiuj okupiĝas pri la monda lingvodemando. (…) Sed ĉefe la Ĝenerala Sekretariejo de la Ligo de Nacioj meritas la gratulojn de ĉiu honesta esploristo, kiu interesiĝas pri tiu kampo. En septembro 1922, ĝi prezentis rimarkinde objektivan raporton, kiu preskaŭ ŝanĝis la vizaĝon de la mondo. Verdire, mankis malmulte ĝis tio, ĉar, se, tiutempe la ŝtatoj aplikus rekomendon faritan en tiu dokumento, ili donus la finan baton al Babelo kaj samtempe respektus, multe pli ol la hodiaŭa socio, la kulturan kaj lingvan diversecon de nia planedo. (…)
7. Solvo inda je konsidero
Esplorante la situacion, la Sekretariejo de la Ligo de Nacioj malkovris interesan fakton: ekzistis ĉie en la mondo limigita medio senigita je Babelo, homoj, kiuj, en siaj eksterlandaj kontaktoj, uzis lingvon plene respektan al la universala emo ĝeneraligi asimilitajn lingverojn kaj do perfekte sekvantan la manieron, laŭ kiu plej nature fluas esprimiĝo. Facila, sed riĉa, tiu lingvo apartenis al neniu nacio kaj pro tio eliminis la problemojn, kiujn trudo kaj potenco riskus kaŭzi.
Verdire estas neniu kialo sin esprimi is-tempe: tiu lingvo plu vivas, ĝin plu uzas homoj, kiuj sentas sin ĝenataj de lingvaj baroj kaj kiuj alte taksas komforton en internacia dialogo.
La dokumento de la Ligo proponis uzi ĝin. En ĝi kuŝas rekomendo, ke la ŝtatoj
«agnosku la gravecon disvastigi la universalan uzadon de praktika helplingvo por faciligi la internaciajn komunikojn, devigante sin laŭgrade enkonduki en siajn publikajn lernejojn la instruadon de Esperanto kaj informi la Ligon de Nacioj pri la aranĝoj, kiujn ili decidos fari tiukampe, ĉu leĝofare, ĉu per administra dekreto».[54]
[Ĉi tiu ĉapitro estas, esence, dediĉita al prezentado de Esperanto, tiom el la vidpunkto de ties lingvaj ecoj, kiom de ties disvastiĝo.]
Simile al la ĉina, Esperanto estas lingvo konsistanta ekskluzive el senŝanĝaj eroj, kiuj senbare kombiniĝas. Sed male al la ĉina, (…) la rilatoj inter la konceptoj estas en Esperanto nete markitaj.
La publikigitaj esploroj, en kiuj oni komparas la respektivan facilecon de la diversaj lingvoj, pekas per troa singardemo rilate al Esperanto. Ĉi-lasta estas almenaŭ 20-oble, eĉ 50-oble, pli facila ol ĉiu alia lingvo, eble escepte de la indonezia (…).
Kial 20-oble aŭ 50-oble pli facila? Ĉar ekde kiam oni komencis praktiki Esperanton, oni konstante ekzercas sin uzi ĝiajn konsistigajn erojn, kiuj estas ĉiam ĝeneraligeblaj sen ia limigo. [Por pli bone kompreni, pro kiuj kaŭzoj Esperanto tiagrade pli facilas ol la aliaj lingvoj, vd la aldonaĵon al tiu ĉi dokumento.] Paroli lingvon flue, aŭ facile skribi ĝin, estas esence afero de refleksoj. Nu, kial estas malfacile esprimi sin en la grandega plimulto el la fremdaj lingvoj? Ĉar alta proporcio el la akirendaj refleksoj kontraŭas la naturajn (ili devas inhibi la spontanajn formojn, al kiuj kondukas ĝeneraliga asimilado) kaj ĉar ili ne estis sufiĉe plifortigataj por iĝi profunde ankritaj en la cerbo. La malfortikeco de tiuj refleksoj aperas tuj, kiam oni dum tri aŭ kvar jaroj ĉesis praktiki la koncernan lingvon: la perdo de lingva kompetenteco fariĝas ĝena. En Esperanto ne estas bezonate encerbigi al si inhibajn refleksojn: oni povas plene fidi la naturan emon al ĝeneraliga asimilado. Krome, ĉiu minuto da praktikado plifortigas la necesajn refleksojn multe pli ol en iu ajn alia lingvo. La lernanto, kiu legas paĝon kun 125 kunmetitaj vortoj laŭ la skemo « radiko + o » kaj kiu konstatas, dank’ al la kunteksto, ke ĉiu tia vorto estas uzata substantive, ne plu hezitos, se li volos vortigi koncepton laŭ substantiva formo. La reflekso estos tiel forta, ke la ĝusta esprimo estos aŭtomata. [En la sekvanta frazo temas pri ekzemplo donita en ĉapitro 6 de la originala libro, sed ne reproduktita en ĉi tiu resumo.] Memoru la sinjorinon (…) kiu diris: « … l’adoptage… ça va plus?… l’adoption des villages roumains» [la koncerna sinjorino, denaske franclingva, volis diri «adopto», sed eraris pri la vorto kaj diris adoptage anstataŭ adoption; ŝi tuj ekkonsciis sian eraron kaj korektis sin]. La eraro fontis el kaptilo: la sufiksoj ‑age kaj ‑tion en la franca havas la saman sencon kaj similan oftecon, sed ne estas interŝanĝeblaj; ĉu oni uzu tiun, ĉu tiun alian, tion difinis historio. En Esperanto, ĉar al tiu koncepto respondas la radiko adopt-, ne aperas problemo. Kun minimumo da praktiko, la serĉata vorto venas reflekse: adopto.
Io facila aŭ simpla unuavide ŝajnas malpli riĉa ol io komplika. Multaj homoj timas, ke pro sia simpleco Esperanto povas nur esti malriĉa. Ili faras la eraron, kiun farus ĉino imagante, ke aboco kun nur 28 literoj ne ebligas vortigi la profundajn pensojn, kiujn povas esprimi lingvo kun centmiloj da ideogramoj. Fakte, kio kreas riĉecon, tio ne estas la komenca nombro de eroj, sed la povo ilin kombini. Organika kemio instruas al ni, ke ĉio vivanta konsistas el tre eta nombro da diversaj elementoj (karbono, oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, kelkaj metaloj ktp). Kian vastan aron da diversaj materialoj kaj formoj tiuj kelkaj elementoj povas naski! Muziko instruas al ni la samon. La sep notoj de la gamo sufiĉas por verki simfoniojn kun nekomparebla beleco.
Riĉeco fontas el simpleco. Grandparte pro tio Esperanto tiel bone taŭgas por poezia esprimado. Ni konsideru ekzemple jenan verson de la ĉeĥa poetino Eli Urbanova: la dolĉe lula belo betula.
Ne eblas klarigi, kial tiuj kvin vortoj estas multe pli elvokaj en Esperanto ol tradukite. La verso mem havas lulan efikon, pro sia ritmo. Por tiun bone senti, prononcu ĝin italmaniere (…). La poezian efikon kreas ankaŭ la aliteracioj, kaj aparte la ripetado de la sono /l/, kiu intensigas la impreson de lulado. Sed ĝi fontas ankaŭ, kompreneble, el la bildo: pejzaĝo, kie betulo lasas siajn fajnajn kaj malpezajn branĉojn fleksiĝi kaj rerektiĝi laŭ la kapricoj de l’ vento, oni rigardas ĝin kontemple, kio kondukas al dolĉa dormemo… (…)
Eblas resumi la kvalitojn de Esperanto jene, laŭ la vortoj de afiŝo vidita ĉe la Esperanto-stando de la Ĝeneva Librofoiro, en 1989:
[54]
Ligo de Nacioj,