La eblo kunmeti mem, per simpla kombino de elementoj, vortojn
Lingva kreemo, kiu disvolviĝas senlime.
8. Rezisto: normala aspekto de ĉiu neŭrozo
Ni vidis ke Esperanto, kiel lingva esprimilo, posedas multajn atutojn. Ni vidos en la 11ª ĉapitro, ke, kiam oni komparas ĝin surterene kun la ceteraj manieroj proponataj al diverslingvuloj por komuniki inter si, ĝi montriĝas tre klare supera, malgraŭ la eta investo tempa kaj pena, kiun ĝi postulas. Ĝi distingiĝas de la sistemoj bazitaj sur gestoj kaj miksaj galimatiaj lingvaĉoj per tio, ke ĝi ebligas esprimi sin vort-riĉe kaj nuance. Ĝi distingiĝas de la sistemoj bazitaj sur uzo de perantoj (buŝaj kaj skribaj tradukistoj, komputilaj tradukprogramoj) per tio, ke ĝi estas senpaga kaj certigas ĉie rektan kontakton. Kaj ĝi ege superas la uzon de fremda lingvo, ĉu lingvo de unu el la partneroj, ĉu tria lingvo, kiel la angla inter ne-anglalingvanoj, ĉar ĝi sekvas pli bone ol ĉiu alia lingvo la plej naturan cerban procezon de vortigo, bazitan, kiel ni vidis, sur la emo ĝeneraligi asimilitajn signojn. Ŝajnas paradokse, ke ĝi povas esti samtempe simpla kaj riĉa. Sed tio estas perfekte konstatebla realaĵo: la klarigo kuŝas en la fakto, ke ne estas limigoj al la rajto kombini erojn, kaj ke la lingvouzanto estas libera laŭplaĉe strukturi la vortigojn. (…)
(…) La homoj, kiuj observis la lingvon tia, kia ĝi prezentiĝas praktike, ripetas tion jam delonge. Atestoj pri tio troviĝas en oficialaj dokumentoj, ekzemple:
«En la sekretariejo de la Ligo de Nacioj disvolviĝis antaŭ niaj okuloj la Internacia Konferenco de Lernejaj Aŭtoritatoj, kies debatoj okazis en Esperanto. Ni devas konfesi, ke nin impresis, kiom senpene kaj rapide la diverslandaj delegitoj esprimas sin kaj inter-kompreniĝas. (…) La diskuto okazas kun rimarkinda flueco (…) kaj oni plenumas en tri tagoj laboron, kiu postulus dekon da tagoj en ordinara konferenco kun pluraj oficialaj lingvoj. (…) La elparolado de Esperanto ŝajnas multe pli unueca kaj pli facila al la diversaj buŝoj ol tiu de la angla aŭ franca, ekzemple. (…) Kio plej impresas, tio estas la egaleco, kiun havigas al tia kunveno la uzo de komuna lingvo: ĝi metas ĉiujn sur la saman nivelon kaj ebligas al la delegito de Pekino aŭ de Hago esprimi sin same vigle, kiel iliaj parizaj aŭ londonaj kolegoj. Ekzistas oratoroj, kiuj elokventas en Esperanto.»[54]
Tiu konstato starigas gravegan demandon: se la lingvo havas tiom da bonaj kvalitoj, kial ĝi estas tiel malmulte konata?
La respondo estas kvarpunkta:
1) Esperanto disponas neniun politikan kaj financan subtenon;
2) ĝi suferas pri misinformado, kiu vivtenas sin mem ekde la komenco de la 20ª jarcento;
3) la Babel-sindromo apartenas al la kategorio de neŭrozoj;
4) Esperanto estas miraklo. (…)
[Nur punktoj 2 kaj 4 estos pritraktitaj en ĉi tiu resumo.]
Misinformado
Inter ĉiuj negativaj juĝoj, unu havas sendube plej potencan efikon por bremsi la disvastiĝon de la lingvo: la aserto, ke la provoj vivigi interpopolan lingvon ĉiam fiaskis. Tipa estas jena ekzemplo:
«Malpli ol dek jarojn post Schleyer, alia viziulo, la pola doktoro Lazaro Zamenhof, inventas (…) Esperanton, kiu havis apenaŭ pli da sukceso (…). Malgraŭ esperantistaj komitatoj naskitaj pli malpli ĉie, komenco de literaturo (konata de kelkaj malmultaj inicitoj kaj, laŭdire, ne tre altnivela), kongresoj ie kaj tie, Esperanto ne ĝuis pli brilan disvastiĝon ol volapuko. Kiu, cent du jarojn post ĝia invento, kapablas uzi tiun «universalan dialekton», kiu devis faciligi inter la homoj materiajn kaj intelektajn interŝanĝojn, kaj en kiun ĝiaj apostoloj metis tiom da esperado?»[56]
Leginte tian pecon de elokvento eldiritan de tiel altranga persono, kiel eblus havi la ideon esplori mem pri la reala Esperanto? Tiaj paroladoj tuj efikas sufoke al la natura eta ĝermo de scivolemo, tiel ke la vera demando estas ne: «Kiel eblas, ke Esperanto ne iĝis pli vaste akceptita, malgraŭ sia nekontestebla taŭgeco?», sed: «Kiel eblas, ke tiu lingvo, kies morto estas evidenta por preskaŭ la tuta klera publiko, daŭre trankvile disvastiĝas?» Ni vidis, ke la uzantoj de Esperanto ne estas sufiĉe riĉaj por lanĉi la reklam-kampanjojn, sen kiuj ne eblas diskonigi la ekziston de la lingvo. Kiel socilingvistika fenomeno, la reala Esperanto ne estas konebla, ĉar ne eblas malkovri ĝin per la kutimaj inform-fontoj: lernejo, konversacioj, libroj kaj amaskomunikiloj. En sia granda plimulto tiuj fontoj ignoras ĝin aŭ ĝin grave misprezentas. Sen jura personeco, lingvo ne povas defendi sin, kiam oni ĝin kalumnias. Ĝia disvastiĝo estas do limigita al individuaj kontaktoj. Oni lernas Esperanton, ĉar oni vidis kiel bone ĝi funkcias. Necesas, ke hazardo kontaktigu kun Esperanto-uzanto interesaton, kiu havu sufiĉe akcepteman, nefermitan menson por rekonsideri la antaŭjuĝojn, per kiuj la ĝenerala misinformado plenigis lian aŭ ŝian cerbon. Necesas ankaŭ, ke li aŭ ŝi estu psike sufiĉe stabila kaj mense sufiĉe sendependa por ne allasi, ke la neŭroza kontaĝo havu sian kutiman efikon. (…)
La miraklo
Kiam oni aŭdas pri miraklo, la plej normala reago estas skeptiki. Kompreneble, se oni estus honesta, aŭ sufiĉe interesata, oni rigardus mem, oni kontrolus. Sed ĝenerale homo ne estas tiel honesta, kaj la afero ne interesas sufiĉe por valori la ĝenon. Fronte al io eksterordinara, oni glitas facile de aperta sinteno («mi scias nenion pri tio») al fermita («je tio mi ne kredas»).
Esperanto estas plurrilate mirakla fenomeno. Je la plej baza nivelo ni citu la naskiĝon en kelkaj jardekoj de plenvalora lingvo kun vere interesa literaturo, sed sen popolo nek teritorio[57]. Plenviva lingvo, kiu ebligas esprimi ĉion deziratan, estas tiel kompleksa afero, io tiel delikata, ke malfacilas kredi, ke io simila naskiĝis sub niaj okuloj. Tamen, tiu fenomeno okazis. Antaŭ iom pli ol jarcento, la lingvo nomata Esperanto ne ekzistis; hodiaŭ ĝi estas uzata de kelkaj milionoj da homoj, kiuj formas ian diasporon. Ili estas malmultaj en iu preciza punkto de la terglobo, sed ekzistas kelke da ili ĉie, eĉ en Mongolio, eĉ en Albanio, eĉ en rifuĝejo tanzania.[58]
(…) Ĉiu vivanta lingvo fontas el kolektiva, anonima kaj grandparte nekonscia procezo. Esperanto ne estas escepto. La projekto publikigita en Varsovio en 1887 de junulo, Ludwik Lejzer Zamenhof, ne estas la lingvo, ĝi estas nur la elirpunkto, la semo, la ĝermo. Tiu fariĝis vivanta realo nur pro tio, ke ĝi trovis grundon, kiu kontribuis al ĝi el siaj riĉaĵoj kaj ebligis al ĝi kreski. La miraklo konsistas en tio, ke tiu grundo ekzistis kaj akceptis la ĝermon. Dek kvin jarojn post la apero de la broŝureto, la proponitan lingvon jam uzis ege diversaj homoj, kiel atestas la listo de la Esperanto-uzantoj registritaj en 1902.[59] Jam la nomoj indikas, ke la lingvo dissemiĝis inter plej malproksimaj popoloj: Aĥmet Utjamiŝev estas turkmeno el distrikto Syr-Daria, Asayiro Oka vivas en Tokio, Einar Asmundsson en Nesi (Islando), Stanislav Mossakowski en Numeo (Nov-Kaledonio), J.M.C. Ganouna en Tuniso, E. Gosta en Bonaero, M. Ravelojaona en Tananarivo… La lokoj cititaj en tiu dokumento montras, ke la unua reto de anoj kovris jam la tutan mondon: Santa Fe (Argentino), Rejkjaviko, Urga (Mongolio), Filadelfio, Tiencin, Helsinko, Aleksandrio, Meksikurbo, Odeso, Bombajo… Neniu komprenas, kiel la nova lingvo tiel rapide disvastiĝis. Sed tio ne estas la sola miraklo. Plej nekredeble estas, ke tiuj homoj, komencinte komuniki, viziti unu la alian, organizi kunvenojn, kongresojn, renkontiĝojn, senkonscie transformis la projekton en vivan, parolan lingvon. En la jaroj 1920-aj ekzistis jam dunaciaj paroj, kies familia lingvo estis Esperanto, tiel ke ĝi iĝis ankaŭ la gepatra lingvo de la infanoj. (…)
[54]
Ligo de Nacioj,
[56]
Jacques Ruffié, profesoro ĉe la Collège de France, membro de la franca Medicina Akademio, «La responsabilité des scientifiques» [La respondeco de la sciencistoj] en Bernard Cassen,
[57]
Richard E. Wood. “A voluntary non-ethnic, non-territorial speech community”. En: William Francis Mackey kaj Jacob Ornstein, red.,
[59]
Tiu listo legeblas en: Adolf Holzhaus,