9. Kelkaj ekzemploj de raciecigoj[60]
[La libro ĉi-ĉapitre pritraktas kelkajn tipajn argumentojn kontraŭ Esperanto]
(…) La zamenhofa lingvo estas objekto de tiom da kritikoj, ke citi ĉiujn estus tasko senfina. Sed kiaj ajn ili estas, rimarkindas, ke ili ĉiam prezentas la samajn ecojn:
• ili neniam baziĝas sur la reala Esperanto, t.e. sur la lingvo kiel uzata en la praktiko (ekzemple sur observado de kunsido, esplorado de serio da magazinoj, analizo de tekstoj aŭ de surbendigitaj konversacioj);
• ili neniam apogas sin sur studado de la disponebla dokumentaro (esplorlaboroj publikigitaj pri la reala Esperanto);
• ili evitas ĉian komparon kun la sistemoj, al kiuj oni devas reveni, se oni ekskludas Esperanton;
• ili estas formulitaj per tia tono, ke la esplorado de la demando troviĝas dekomence ekskludita (alivorte, la ekskludado ne estas logika konkludo de analizo, sed rezulto de «aŭtoritata juĝo»; ĝi estas komparebla al la eliminado de studento fare de ĵurio, kiu nek legis liajn aŭ ŝiajn laborojn, nek rigardis la notojn, kiujn ŝi aŭ li ricevis en la diversaj ekzamenoj).
10. Tute normalaj homoj
Esprimo de sentoj
(…) Ofte, tuj kiam iu proponas Esperanton, oni rebatas, ke tiu lingvo ne kapablas respondi al la emociaj bezonoj, ĉar ĝi estas tro juna. Kiel esprimi siajn timon, koleron, amon, ĵaluzon, miron, emociojn en lingvo ne multjarcenta?
Tiu opinio pretervidas, kio fakte inhibas la esprimon de sentoj. La eraro estas signifa: ĝi montras, kiagrade ni estas, sub la verniso de civilizacio, primitivuloj submetitaj al la tribaj tradicioj, al la potenco de la praavoj. Ni kredas, ke formoj truditaj de jarcentoj da uzado faciligas esprimadon, dum ili komplikas ĝin. Ni fidas pli niajn antaŭulojn ol nin mem, la literaturistojn, kiuj forĝis la lingvon, sed ankaŭ igis ĝin malpli libera, ol la kriojn, kiuj spontane ŝprucas el nia plejprofundo.
Ĉiu personeco rezultas el interagado inter gena heredaĵo kaj influoj sociaj. La konvinko, ke nur multjarcenta lingvo ebligas taŭge esprimi emociajn reagojn, atestas pri stranga malekvilibro inter la du faktoroj: ĝi trotaksas socion, ĝi subtaksas naturon.
Tie sendube kuŝas unu el la kaŭzoj de la malfido al Esperanto. La ideo, ke la obeon al ekstera aŭtoritato, kaj do al niaj antaŭuloj, eblas ekvilibrigi per fido al la individua saĝo, al la propra logiko, al la ennaskitaj meĥanismoj de nia nervosistemo, situas por multaj homoj trans la limoj de elteneblo.
Sed, fidele al niaj principoj, ni transiru de teoriaj konsideroj al observado de faktoj. La leganto memoras sendube pri tiu usonano vivanta en Francio [2ª ĉapitro de la libro, ne reproduktita en ĉi tiu resumo], kiu, agresate en tenisejo de klare malprava sinjorino, cedis al ŝi malgraŭ sia konscio pri pravo, nur pro tio, ke li ne sukcesis taŭge esprimi sin france. En la angla li povus esprimi sian koleron kaj sian indignon per vortoj, kiuj fermus la buŝon al la kunparolantino. Kio blokis la esprimadon de lia emocia reago? La sennombraj malkoheraĵoj, ĉirkaŭvojoj kaj arbitraj trudoj, je kiuj plenas la franca lingvo. La heredaĵo de niaj praavoj. (…)
Nenio tia en Esperanto. La gramatika kaj leksika kohereco, kaj do la foresto de sakstratoj, kiuj blokas la naturan iron de vortigado, ebligas al emocioj kaj sentoj esprimi sin kun centoble pli da facilo ol en ĉia alia lingvo. La nerva fluo atingas rekte sian celon. Ĝeneraliga asimilado certigas sekurecon en la esprimado. (…)
La maniero, laŭ kiu Esperanto strukturiĝis, faciligas la esprimon de nuancoj. Mi memoras, ke dum babilado kun hungarino mi demandis: «Tiu knabo, ĉu vi dirus, ke vi amas lin?» — «Nu…, mi ametas lin», ŝi respondis. Ne eblas tion traduki francen. Per enŝovo de la morfemo ‑et- inter la radiko ‑am- kaj la finaĵo ‑as, kiu faras el la koncepto verbon prezencan, ŝi enkondukis la nuancon, kiun oni enmetas en la franca, kiam oni diras chantonner «kanteti» anstataŭ chanter «kanti», pleuviner «pluveti» anstataŭ pleuvoir «pluvi», aŭ chambrette «ĉambreto» anstataŭ chambre. La verbo aimer «ami» en la franca ne akceptas tiajn moduladojn.
En konversacio kun juna, iomete paranoja norvegino mi notis kvar interesajn modulaĵojn de la radiko rigard-. Mi citas ilin ĉi tie en la formo kiun ŝi uzis, is-forme: ŝi rigardetis; li rigardadis; li rigardegis; li rigardaĉis. Tiu lasta termino estas aparte malfacile tradukebla, ĉar ĉiuj francaj tradukoj estas tro precizaj: povas temi pri malĉasta rigardo, sardona, amara, sarkasma rigardo, perturba, ĝena rigardo, oni scias nur, ke estas speco de rigardo, kiu elvokas ion malnoblan aŭ malplaĉan por la rigardato. Fakte, la diferenco inter li rigardis kaj li rigardaĉis estas la sama, kiel, france, inter il rit «li ridis» kaj il ricana «li ridaĉis». (…)
Lingvo kaj identeco
En nia plej funda intimo kuŝas nia sento pri identeco. Efektive, la demando «Kiu mi estas? Kio mi estas?» situas centre de nia psiko. Ĝi do subkuŝe ĉeestas en ĉia debato pri lingvoj, eĉ se pri tio oni ne konscias.
Tuj kiam oni parolas pri lingvoj, oni parolas pri si, pri si infano, pri si bezonanta altvalorigan identecon. Infano spertas malsamecon kiel danĝeran. Malsami signifas riski esti ŝovita flanken, kaj elĵetiĝo el la grupo estas plej angoriga. (…) Malkovri, ke oni parolas la araban inter francoj, la jidan inter rusoj, la flandran en franclingva Bruselo, tio povas terure timigi. Des pli, ĉar la elĵeto konkretiĝas ofte per insulto (…). Kial oni tiom facile allasas sin al insultado? Ĉar oni spertas la saman angoron. Kriaĉi: «Kamelido, reiru dezerten!», «Vi fetoras, italaĉo!» aŭ «For la fi-judojn!», tio estas sekurigi sin. Per tio oni volas pruvi al si, ke oni apartenas al la plej multnombra grupo, al la grupo de la «normaluloj», ne al la «stranga», «malsama», kaj do elĵetota. Per tio oni povas diri al si: «Uf! Mi ne riskas, ke ili forĵetu min!»
Sed kion povas fari tiuj, kiuj apartenas al malplimulto? Prezentiĝas nur du ebloj. Aŭ ili sentas sin malsuperaj kaj trenas kun si tutvive sian vunditan identecon kiel katenon, kiu ĝenas iliajn movojn kaj falsas multajn el iliaj reagoj. Aŭ ili firmigas sin kontraŭ tiu malsupereco emfazante la valorojn de sia kulturo. Ili tiel fortigas sian identeco-senton, prenante sur sin la riskon senti sin persekutataj («Ili abomenas min, ĉar mi estas supera»).
(…) Kaj tamen! Estas plej normale samtempe havi plurajn etnajn aŭ lingvajn identecojn. Oni povas sin senti alzacano kaj franco kaj bone farti ambaŭrole. (…) Kiel tio rilatas al nia temo? Simple ĉar ankaŭ la praktikado de Esperanto naskas identecon. Esperanto tiurilate diferencas de la aliaj lernitaj lingvoj:
«Kvankam ĝi ne estas la gepatra lingvo, ĝi tamen ankaŭ ne estas lingvo fremda. Matura uzanto de Esperanto neniam sentas ĝin lingvo fremda al si».[43]
Efektive, svedo aŭ indoneziano, kiu regas, krom sia lingvo, la anglan, sentas sin simple svedo aŭ indoneziano. Li ne sentas sin samtempe anglalingvano. Male, kiu praktikas Esperanton, tiu baldaŭ malkovras, ke li havas senton de kroma aparteno: esperantlingvan identecon. Li sentas sin membro de vasta komunumo mondampleksa, respektanta ĉiujn kulturojn kaj aldonanta al ili siajn proprajn kulturajn valorojn. Sed tiu identeco plej facile integras sin inter la aliaj. Kolmarano, kiu praktikas la zamenhofan lingvon, sentas sin samtempe alzacano, franco kaj esperantano sen ajna kontraŭdiro inter tiuj diversaj anecoj. La foresto de streĉiĝo radikas verŝajne en tio, ke ili situas sur diversaj niveloj: loka, nacia, tutmonda.
[60]
«Raciecigo» estas psikologia fakvorto, kiu signas nekonscian procedon, per kiu oni provas doni klarigon logike koheran aŭ morale akcepteblan al sinteno, ago, ideo, sento, starpunkto ktp, kies realajn motivojn oni ne konscias. Alivorte, la persono iluzias al si, ke la decido aŭ opinio estas racia, dum fakte ĝi baziĝas sur neraciaj gusto, inklino aŭ sento. Plej ofte, la reala kaŭzo de la baza sinteno rilate Esperanton ne estas la argumentoj, kiujn la persono listigas parolante pri ĝi, sed iu dekomenca sento, jen favora, jen malfavora, kies originon la persono fakte ne konscias. Kompreneble, tio ne signifas, ke la argumentoj estas malpravaj, nur ke ili prezentiĝis