Выбрать главу

(…) [La resto de tiu ĉapitro estas ĉefe dediĉita al prezentado de tipaj uzantoj de Esperanto, kiuj klarigas, kiel ili malkovris la lingvon kaj kion ĝi alportis al ili. Temas pri usonano (27-jara), japanino (30-jara), polo (17-jara), franco (45-jara), germano (70-jara), ĉinino (30-jara) kaj italo (33-jara).]

Diverseco de Esperantujo

(…) Multaj ĵurnalistoj, lingvistoj, politikistoj, intelektuloj imagas, ke ekzistas esperantista «movado»: homoj unuiĝintaj kun unu sama celo kaj agantaj por realigi ĝin. La realo estas tute alia. Temas fakte, ne pri movado, sed pri malkohera, tutmonde sed diaspore disigita «individuaro», animata de tre malsamaj kaj ofte kontraŭdiraj sentoj kaj celoj. Iuj volas konservi Esperanton por si,[61] konsciaj pri la avantaĝoj, kiujn havigas al ili interpopola komunikilo supera al la rivalaj sistemoj; aliaj faras ĉion por kiel eble plej disvastigi ĝin. Iuj volas okcidentigi la lingvon; aliaj, male, strebas al kiel eble plej neokcidenta formo de la lingvo. Multaj uzantoj de Esperanto vidas en ĝi precipe komfortan ilon praktikan, oportunan en eksterlandaj rilatoj; sed same multaj vidas en ĝi rimedon por realigi politikan kaj socian idealon. Por ankoraŭ alia kategorio temas ĉefe pri kampo de kultura agado, tre serioze konsiderata de iuj, uzata de aliaj kiel simpla ŝatokupo, kiun ili, nur kiel tian, ege ĝuas.

11. Pilot-projekto

(…) Ofte antaŭ ol grandskale lanĉi novan agadon aŭ metodon, oni testas ĝin malgrandskale. Tian teston oni nomas pilotprojekto. Oni elprovas la novan sistemon en limigita teritorio, en reduktita parto de loĝantaro, en maniero kiu ebligas vidi la avantaĝojn kaj maloportunaĵojn sen elmeti al riskoj grandan nombron da homoj.

Oni povas rigardi Esperanton pilotprojekto funkcianta jam pli ol unu jarcenton. Ĝi povas servi kiel referenco, ĉar ĝi estas uzata en ĉiuj situacioj, kie la aliaj komuniksistemoj (…) uziĝas, de gesta komunikado ĝis uzo de nur la angla, tra mallerta fuŝesprimo fremdlingva, samtempa interpretado kaj tradukado komputile helpata. (…). En ĉiuj ĉi situacioj, kia ajn la uzata kriterio, ĝi montriĝas nete pli kontentiga.

Tiu aserto facile povas veki skeptikecon. Tial estas saĝe kontroli mem. Kiu serĉas pruvojn, tiu malkovras ion konsternan: jam cent jarojn Esperanto estas la temo de sennombraj dokumentoj, kiuj klarigas, kial ĝi ne indas esti konsiderata. Sed eĉ ne unu el ili baziĝas sur observado de faktoj. (…)

La aŭtoritatoj de ĉiu lando, la respondeculoj de ĉiu internacia institucio meritus, ke oni diru al ili: «Esperanto ekzistas. Sed vi organizas la socion tiamaniere, ke ĝi estas praktike nekonata. Bonvolu preni sur vin viajn respondecojn. Por komuniki de popolo al popolo, vi elektis la anglan, samtempan interpretadon, dulingvismon, esploradon pri tradukmaŝinoj kaj ĉiajn aliajn metodojn, kiujn vi aplikas uzante la monrimedojn de la socio. Ni rajtas ricevi klarigojn pri via farmaniero. Diru do al ni, bazante vin sur komparoj faritaj en la praktiko, per kio tiuj metodoj superas Esperanton. Pravigu al ni vian rifuzon de Esperanto apogante vian starpunkton sur statistikoj kaj kvalitaj konsideroj, kiujn refuti ne eblos.» (…)

Objektiveco signifas unue faktojn kvante esprimitajn. La konsiderendaj nombroj estas tre diversaj: tempo mezume necesa por ellerni la lingvojn en la nuna sistemo, tempo investita en la trejnadon de interpretistoj kaj tradukistoj, tempo bezonata por traduki, kontrollegi, tajpi kaj enpaĝigi ĉiujn tekstojn, kiuj aperas diverslingve.

Ekzistas «lingvaj efikecoj». La diversaj lingvoj komparendas por respondi al la demando, ĉe kiu el ili difinita penado de la lernanto konkretiĝas per plej granda esprim-efikeco. Ni vidis en la 4ª ĉapitro ekzemplon [ne reproduktitan en ĉi tiu resumo], ĉe kiu ses ĉinaj morfemoj sufiĉas por ekzakte traduki 20 anglajn formojn kaj 31 francajn. Certe ne eblus kalkuli por ĉiu lingvo la komunikan potencialon de difinita nombro da memorendaj elementoj, sed eblas starigi rilaton inter komunik-kapablo kaj lernotempo. Dum eksperimento farita de kroata institucio, la Međunarodni Centar za Usluge u Kulturi, oni konstatis, ke la lernantoj de la germana devis lerni tiun lingvon dum tri jaroj (570 horojn da kurso) por sukcesi fari germane paroladon kun la sama kvanto da informoj, kiel la lernintoj de Esperanto post kurso de 24 horoj.

En la kalkulon devas eniĝi kostoj: kostoj de ĉiuj necesaj lingvaj trejnadoj, kostoj de dungo de la lingva personaro, salajroj kaj monkompensoj por tradukistoj laborantaj hejme aŭ en oficejoj de traduk-agentejoj, kosto de la bibliotekoj kaj de komputa materialo uzata de tiuj personoj, elspezoj de elektro atribuebla al la multeco de uzataj lingvoj (komputiloj, cirkvitoj inter mikrofonoj kaj aŭskultiloj en la kunsidsalonoj), vojaĝ- kaj restad-kostoj por la miloj da skrib- kaj buŝ-tradukistoj, kiuj translokiĝadas de loko al loko, de kontinento al kontinento por ebligi interkomprenon en la sennombraj internaciaj kunvenoj, kiuj uzas tiujn multekostajn sistemojn. Kosto de tradukado en la gazetaraj agentejoj. Kosto de tradukado de miloj da romanoj, sciencaj kaj teknikaj verkoj, de bildostrioj, de spiritaj aŭ literaturaj verkoj en dekoj kaj dekoj da lingvoj, dum, se ĉiuj lerneje akirus Esperanton (unu studjaron!), kiel rekomendis la Ĝenerala Sekretariejo de la Ligo de Nacioj, la plimulto el tiuj verkoj tradukiĝus nur al Esperanto, kio ege altigus la eldonkvantojn, reduktus la kostojn kaj igus la literaturajn produktaĵojn alireblaj al la tuta parto de la homaro, kiu vizitadis lernejon. Kompreneble, iuj verkoj aparte gravaj el literatura aŭ filozofia vidpunkto plu tradukiĝus diverslingven. Tio havus nekontesteblan kulturan intereson. Sed tute ne havas sencon traduki verkojn sen daŭra valoro, kiel spionromanojn aŭ teknikajn manlibrojn, kiuj post dudek jaroj ĉesas validi.

Ankaŭ kvalitaj elementoj indas konsideron. Ekzistas ja kostoj, kiujn kalkuli ne eblas, kaj tiuj povus esti la plej gravaj: homaj kostoj, kiel sufero, frustro, maljusteco, aŭ, en alia kampo, nerva elĉerpiĝo.

Ankaŭ kontentiĝo estas kvalita faktoro ne neglektinda. Ĝi ja estas aspekto de vivkvalito. Por dek diverslandanoj, kiuj devas intertraktadi aŭ diskuti pri iu demando, kiu estas la situacio, kiu havigas plej grandan plezuron: ĉu samtempa interpretado, uzo de nura angla, ĝenerala uzo de la angla kun flustra interpretado por unu el la partoprenantoj, Esperanto? Tia demando devas ricevi respondon bazitan sur observado de kunsidoj uzantaj respektive tiujn diversajn sistemojn kaj sur enketo farita ĉe personoj, kiuj familiariĝis kun la diversaj metodoj proprasperte. Komforto, agrableco, spontaneco, sento de justeco, egaleco de la ŝancoj povi esprimi sin, facileco de vortigo, ĉiuj ĉi aspektoj havas esencan gravecon por homa komunikado, vere inda je la kvalifiko «homa».

[Por komparo, kiu aplikas ĉiujn ĉi kriteriojn al la diversaj metodoj, vidu la artikolon «Lingva komunikado — Kompara esploro farita surterene»:

En Esperanto: ĉi-libre;

en la angla: rete¤;

en la franca: rete¤;

en la itala: rete¤;

en la nederlanda: rete¤.]

вернуться

[61]

Vd la ĉefartikolon de Hans Bakker en la numero de majo 1993 de la revuo Esperanto.