Выбрать главу

12. Kelkaj raciaj proponoj

(…) Post la necesaj kontroloj, se ili konfirmos la konkludon, al kiu kondukis nin nia konsultodona laboro — nome, ke Esperanto estas senkonteste la plej bona maniero internacie komuniki iam ajn eksperimentita sur nia planedo — indus reveni al la propono farita sur paĝo 44 de la raporto de la Ligo de Nacioj: organizi la lernejan instruadon de la lingvo.

Ĉu la infanoj ĉe tio perdus ion? Ne, pro tre simpla, sed ĝenerale nekonata kialo: Esperanto estas la plej efika rimedo prepari lernanton al la studo de fremdaj lingvoj. Sed antaŭ ol pli detale analizi tiun trajton, ni vidu, kial Esperanto malmulte ŝanĝus la nunan instruadon.

Simile al la lingvo plej parolata en la mondo, la ĉina, Esperanto prezentiĝas kiel kodo. Oni povus preskaŭ diri, ke ĝi estas lingvo sen gramatiko, ke ĝi komplete reduktiĝas al leksiko. Ĝi konsistas el ĉiam nevariantaj morfemoj. La kontrasto kun la okcidentaj lingvoj estas tre granda. (…)

Oni faris pedagogian eksperimenton kun 11-jaraj infanoj ambaŭflanke de la landlimo inter Slovenio kaj Aŭstrio. La lernantoj de du ĉelimaj lokoj, geografie proksimaj sed kulture malproksimaj, Deutschlandsberg en Aŭstrio kaj Radlje ob Dravi en Slovenio, sekvis kunordigitan kurson de Esperanto gvidatan ĉe la slovena flanko de s‑ro Zlatko Tiŝljar, de la Kulturinstituto de Maribor (Slovenio), kaj de s‑ro Siegfried Robia ĉe la aŭstra flanko. «La eksperimento montris, ke post 24 horoj da instruado la infanoj de la du malsamaj kulturoj povis konversacii pri la temoj de la ĉiutaga vivo.»[62]

Verdire, la efikeco de la Esperanta struktursistemo estas tiel mirinda, ke eblas jam esprimi multegon per kelkaj centoj da vorteroj. La magazino por junuloj Kontakto publikigas ĉiunumere tekstojn markitajn per signo, kiu precizigas la nivelon de malfacileco. Nivelo 1 estas tiu de artikoloj aŭ noveloj, kiuj uzas ne pli ol 520 morfemojn, kies listo estas regule publikigata. Mi diras «morfemoj» kaj ne «vortoj», ĉar inter tiuj 520 eroj troviĝas as, o, a kaj em [vorteroj cititaj en ekzemplo antaŭe donita samĉapitre, sed ne reproduktita en tiu ĉi resumo]. Kiu ajn legas tiujn verkaĵojn de la 1ª nivelo, mire admiras la diversecon de la temoj, la stilon, la esprimriĉon de la tekstoj. Oni vere povas esprimi tre diversajn ideojn kaj sentojn per tiuj 520 vorteroj, kiuj kunformas la bazon de Esperanto.

Ni iom kalkulu. Lernjaro kun 38 kvintagaj semajnoj egalas al 190 tagoj. Por ke la lernantoj akiru tiun bazon, sufiĉas instrui al ili jen tri, jen du morfemojn en ĉiu lernotago. Infanojn kaj adoleskantojn ĝenerale karakterizas plej rigora logiko kaj memoro enviinda. Kiom da peno ili bezonas por lerni du aŭ tri novajn «vortojn» en ĉiu lernotago? Sufiĉas du minutoj por ke la instruisto skribu ilin sur la tabulo kaj klarigu iliajn signifojn. Ok pliajn minutojn por formi kelkajn frazojn per la ĵus lernitaj elementoj, familiariĝi kun la strukturoj, kaj flegi la lingvajn erojn antaŭe akiritajn, jen kio estas bezonata. En dek minutoj tage dum 38 semajnoj ni povas ŝanĝi la vizaĝon de la mondo por la naskotaj generacioj! Fakte, tiun kurseton eblus integri en la instruadon de la gepatra lingvo, kiel lingva referenco, kiel ni tuj vidos. (Tiu leksika bazo certe estas ankoraŭ tre malvasta, sed sperto pruvas, ke post kiam ĝi estis akirita, la asimilado de la novaj vortoj sekvas la modelon de la neĝbulo, kiu mem ampleksiĝas glitante antaŭen. Tial la lernejo povas liveri nur la bazon, fidante, ke la vivo riĉigos ĝin.)

Surbaze de tio, ni revenu al la lernprepara funkcio de Esperanto. Kion tio signifas praktike? Ke lerni Esperanton dum unu jaro antaŭ ol ekstudi alian lingvon gajnigas almenaŭ unu jaron por la akiro de ĉi-lasta. Sufiĉaj eksperimentoj plenumiĝis tiurilate, en Britio, Finnlando, Germanio kaj aliaj landoj, por ke duboj jam ne eblu. La lernantoj, kiuj dum unu jaro studas Esperanton, kaj poste la anglan dum kvin jaroj, estas same bonaj aŭ pli bonaj en la angla ol tiuj, kiuj studis la anglan dum ses jaroj. Mi diras «anglan», sed mi povus meti «germanan», «latinan» aŭ «rusan». La raporto de la laborgrupo starigita de la finna Ministrejo pri Nacia Edukado por esplori la pedagogian valoron de Esperanto tion klare konfirmas:

«La rezultoj de pedagogiaj eksperimentoj montras, interalie, ke Esperanto-kurso organizita laŭ lernprepara perspektivo konsiderinde plibonigas la sukceson de la lernantoj ĉe posta lernado de fremdaj lingvoj.»[63]

Mi persone estas vivanta ekzemplo de tiu realeco. Esperanto estis mia unua fremda lingvo. Ĝi igis min ŝati lingvojn, ĝi estis por mi kvazaŭ kurso de konkreta ĝenerala lingvistiko, ĝi malkondiĉis min el la arbitraj kutimoj de mia gepatra lingvo sen devigo tuj rekondiĉi min laŭ la arbitraj kutimoj de fremda popolo, unuvorte: mi ĝuis pro ĝi, kompare kun miaj samklasanoj, lingvoasimilan avantaĝon, kiun mi neniam perdis.

Esperanto instigas lerni fremdajn lingvojn, ĉar ĝi stimulas kontaktojn kun la ekstera mondo. Kial mi faris diplomon pri la ĉina? Ĉar, kiel dekkvinjarulo, mi korespondis en Esperanto kun ĉina adoleskanto, kiu inicis min en sian kulturon kaj donis al mi la emon lerni lian lingvon. Iutage mi renkontis en Primoŝten junan parizan masoniston, kiu parolis la kroatan. Surprizite mi demandis lin, ĉu li estas jugoslavdevena. «Ne, tute ne», li respondis, «mi estas 100-elcenta franco. Mi lernis Esperanton, kaj mi venis ĉi tien, kiam la zagrebaj studentoj organizis ĉi tiun esperantistan tendaron. La lando plaĉis al mi, la homoj plaĉis al mi, mi revenis plurajn jarojn sinsekve. Foje mi sentis min tiel proksima al tiu popolo, ke mi bezonis lerni ĝian lingvon.» (…)

La sennombraj kritikantoj de Esperanto, kiuj riproĉas, ke ĝi delogas la junulojn for de la kulturaj avantaĝoj propraj al fremdaj lingvoj, esploru la realon, antaŭ ol eldiri asertojn per tono, kiu fermas la pordon al ĉia rebato. Fakte, lingvoregado estas pli larĝa kaj pli profunda ĉe specimeno de personoj, kiuj, pro la hazardoj de la vivo, infanaĝe lernis Esperanton, ol en hazarde kunmetita specimeno de la ĝenerala publiko. Malkovri Esperanton signifas malfermi sin al la tuta mondo, kio ofte konkretiĝas per emo lerni tiun aŭ tiun alian lingvon.

(…) Ĉiu pedagogo, vidante, kiel la Zamenhofa lingvo estas strukturita, komprenos, kial ĝi faciligas la lernadon de aliaj lingvoj. Esperanto admirinde pretigas la terenon. Ĝi kompareblas al gimnastiko antaŭ la ski-sezono, al gamoj antaŭ koncerto. Ĝi preparas, fortigas, igas fleksebla.

Jen ekzemplo. Ekzistas kvar ĝis ses manieroj traduki, en la plej multajn lingvojn, la franclingvan frazon «vous l’aimez plus que moi», se oni konsideras nur la gramatikan aspekton (la signifa aspekto, kiu devigas distingi inter «ami» kaj «ŝati», postulus duobligi la nombron da ebloj). La Esperanto-instruisto devas igi la klason kompreni, ke tiu frazo povas havi ses signifojn:

vi amas lin pli ol min; vi amas lin pli ol mi; vi amas ŝin pli ol min; vi amas ŝin pli ol mi; vi amas ĝin pli ol min; vi amas ĝin pli ol mi.

En Esperanto, la sistemo estas simpla kaj regula: la subjekton de amo, la amanton, signas pronomo finiĝanta per ‑i, la objekton de amo, la personon, beston aŭ aĵon amatan, pronomo finiĝanta per ‑in. Krome, en Esperanto ne ekzistas genro. (…) Gramatika genro forestas ankaŭ en la angla, sed en ĉi-lasta la lernantoj havas pli komplikan taskon, ĉar ili devas lerni neregulajn variaĵojn, ekzemple I→me, she→her. Esperanto ne nur igas la gramatikan precizecon travidebla, ĝi krome atingas tiun rezulton ne trudante al la memoro pli ol tion, kio necesas por esti klara. Ĝi baziĝas sur la principo de «neceso kaj sufiĉo». (…)

(…) Esperanto integras la poluson «rigoro» kaj la poluson «libero». La rilato inter rigoro kaj libero estas ofte miskomprenata. Multaj homoj kredas, ke tiuj du terminoj ekskludas sin reciproke. Fakte, se ambaŭ staras sialoke, rigoro ebligas liberon. Kiel homoj sukcesis marŝi sur Luno? Kiel ili konkeris tian liberecon el la altirforto de la tera gravito? Per rigora studado de severe rigoraj leĝoj: leĝoj fizikaj, ĥemiaj, matematikaj, astronomiaj… Ekkoninte tiujn leĝojn kaj ilian absolutan necedemon, ili povis tute sekure uzi unu por spiti alian. «Rigorega», «necedema» povas signifi «terura» en tiu senco, ke ne eblas vagi for el la fiksita vojo, sed, per tiu sama fakto, tio signifas ankaŭ «absolute fidinda». Se la astronomiaj leĝoj estus fantaziaj, neniu, antaŭ kelkaj jardekoj, povus promeni sur nia satelito.

вернуться

[62]

«24 Stunden Esperanto für 11jährige Schüler aus der Steiermark und Slowenien», Westösterreichische Rundschau, 27-a de marto 1993, p. 16.

вернуться

[63]

Opetusministeriön Tyoryhmien Muistioita, Opetusministeriön Esperantotyöryhmän Muistio, Helsinko: Ministrejo pri edukado, 1984, p. 28. Vd ankaŭ Helmar Frank, «Die Wesensmerkmale des Paderborner Modell für den Sprachorientierungsunterricht» en T. Carlevaro kaj G. Lobin, red., Einführung in die Interlinguistik (Alsbach: Leuchtturm-Verlag, 1979).