Выбрать главу

Ĉiu frazo de Esperanto estas modelo de bona kunordigado inter rigoro kaj libero. Ĉar la senco de ĝiaj elementoj estas rigora, ne toleras iun ajn escepton, oni estas libera esprimi sian penson laŭplaĉe. Se, por diri, ke domo, en la franca, «brûle», mi povas diri ne nur brulas, sed ankaŭ flamasfajras (…), tio fontas el la cent-elcenta fidindeco de la senco de ‑as: libereco rezultas el tiu absoluta rigoro. Kiam mi aldonas ‑as al radiko, mi uzas la koncepton en la formo de verbo prezenca. Feliĉe la lingvo funkcias kun malmultaj tiaj rigoraj devigoj, ĉar ties valoro estas ĝenerala. La rigoro estas severega, sed ĝi ekzistas nur en la dozo necesa por ebligi grandegan liberon, en plena sekureco, kaj do por stimuli kreemon en la maniero esprimi sin.

Ĉar rigoro dependas de la maldekstra cerba duonsfero (ĉe dekstramanulo) kaj kreemo de la dekstra, lerni Esperanton estas ekzerci sin al bona homa funkciado — al kunordiga uzo de ambaŭ cerbaj duonsferoj — kun ege pli vastaj efikoj ol oni emus unuavide kredi. Tio veras ĉefe ĉe infanoj. Por plenkreskuloj, ĉio dependas de ilia psika fleksebleco: por iuj, tia kurso estos vera terapio, trejnado pri la arto liberigi sin je neracia superegoo; por aliaj, la senkondiĉiĝo disde la gepatra lingvo povas spertiĝi kiel ege malagrabla. (…)

Intencdeklaro

(…) La farendaĵojn estus bone ne limigi al la kampo instrua. Fareblas multaj aliaj aferoj por plene korekti la lingvan malordon de la nuna mondo. Ekzemple entrepreni klopodadon kun la celo, ke la kompetentaj instancoj de Eŭropa Unio aŭ de UN ellaboru deklaron, ke, post fiksota tempo (ĉu dek jaroj, ĉu dek kvin, ĉu dudek) la dokumentaro por la kunsidoj respondantaj al difinitaj kriterioj disdoniĝos nur en Esperanto, kaj ke oni interpretos la paroladojn nur tiulingven. Alivorte, en Eŭropa Parlamento ĉiu delegito rajtus esprimi sin sialingve, kiel hodiaŭ, sed liaj vortoj estus tradukataj nur en Esperanton. Oni povus ankaŭ plani transiran etapon kun angla/esperanta dulingvismo.

Tiu simpla sistemo estus jam enorma gajno de efikeco (tio forigus la sistemon de t.n. relajsa interpretado, laŭ kiu paroladon eldiratan portugale oni grekigas, ne tuj el la originalo, sed el ĝia franca interpretado) kaj tio ne kaŭzus grandajn problemojn al la delegitaroj: tiuniveluloj ne havus multan penon akiri kapablon kompreni la Zamenhofan lingvon. Estas senfine pli facile kompreni ol esprimi sin, en ĉiu ajn lingvo, kaj Esperanto ne estas escepto. Krome, verŝajne ĉiuj delegitaroj strebus por havi en sia sino unu aŭ du anojn kun bona aktiva regado de Esperanto.

Oni povas esti certa, ke post tia decido la rigardo al Esperanto ŝanĝiĝus en la tuta socio. Eldonistoj, institucioj kiuj organizas lingvajn kursojn, multlingvaj sekretarioj, juristoj specialiĝintaj pri internacia juro, ĉiaspecaj homoj eklernus la lingvon aŭ partoprenus ĝian disvastigon simple por plibonigi siajn ŝancojn karierajn aŭ mongajnajn. Oni certe vidus magazinojn aŭ gazetojn prezenti en ĉiu numero Esperanto-lecionon, ofte humure. Radioj kaj televidoj verŝajne farus same. Tiuj simplaj faktoj rapide altigus la nombron de la homoj regantaj Esperanton, pro ties facileco. Esperanto ekfurorus, kiel furoris siatempe ekuzo de komputiloj.

(…) Alivorte, iom post iom, la nunan lingvan fuŝfunkciadon anstataŭus ekonomie efika, psikologie kontentiga sistemo, kiu malpli minacus la kulturan diversecon de la mondo ol la nuna disvastigo de la anglosaksaj valoroj kaj maniero pensi.

Ĉu utopio?

Ĉu tro optimisma tiu scenaro? Ĉu utopia? «Tio havas neniun ŝancon, vi misprenas viajn dezirojn por realo», oni verŝajne diros al mi. (…) Eble homo estas multe pli masoĥisma ol mi imagas. Eble la ideo fari facile, malmultekoste, ion efikan laŭ agrabla procedo havas neniun ŝancon kompare kun sistemo trudanta gigantan penadon kondukantan nur al lama solvo, terure multekosta kaj senefika, kiu ĉien dissendas frustrojn kaj maljustaĵojn.

La homoj, kiuj klasas Esperanton inter la utopiojn, parolas kvazaŭ ili konus la venontan evoluon. Ili alprenas pozicion de profeto. Tion ili rajtas fari. Sed ĉu ili antaŭvidis la naftokrizon de la jaroj 1970-aj? (…) Ĉu ili antaŭdivenis la elekton de pola papo? (…) Ĉu ili diris, komence de 1989, ke la Berlina muro disfalos, ke orienta Eŭropo forlasos komunismon, ke Sovetio transiros al merkat-ekonomio kaj ĉesos ekzisti kiel politika unuo? Ĉu ili konsideris, en marto-aprilo 1990, la venontan Golf-militon aŭ, en julio 1991, la internan militon en Bosnio? Ĉu ili anoncis la falon de la novjorkaj turoj en 2001 kaj la transiron de Usono al reĝimo, en kiu homoj kaptitaj, se deklaritaj teroristoj, povas esti malliberigitaj sen rajto scii, pro kio, sen rajto konsulti advokaton kaj informi sian familion? Se ili ne antaŭvidis tiujn eventojn, ili prefere pripensu pli serioze antaŭ ol prognozi, kio morgaŭ eblos kaj kio ne.

En sociaj fenomenoj ekzistas kritika maso, kiu movas la decidan pezon de unu tendenco al alia. Esperanto elmontras ĉiujn signojn, ke ĝi evoluas direkte al tiu kritika maso. Ĝia progresado sur ĉiuj frontoj estas tia, ke ja probablas ĝia proksimiĝo al la sojlo, ĉe kiu ĉio ŝanĝiĝos (…)

La tasko de konsultdonanto (…) estas nur kolekti faktojn, montri logikajn enĉeniĝojn, kontroli ties verecon per surterena eksperimentado kaj montri, per kio iu opcio diferencas de iu alia. Li povas ankaŭ difini la plej verŝajnan scenaron.

Konsultdonanto (…) en la dektria jarcento esploranta la du rivalajn sistemojn, kiuj estis (…) la romaj ciferoj kaj la hindaj-arabaj, certe rekomendus alpreni ĉi-lastajn.

Provu do obligi XC per XLIV aŭ eĉ (…) sumigi IX + XI + MCMXL + D + VIII. Vi ege penus (…). Fakte, nur matematikistoj kapablis fari tiujn operaciojn. La hindaj-arabaj ciferoj, ĉar ili havas multe pli grandan koheron kaj disponas la ciferon «nulo», estas pli demokratiaj: ili igas la bazajn operaciojn fareblaj por infanoj, etaj metiistoj, nekleraj komercistoj. Tamen necesis pluraj jarcentoj post ilia apero en Eŭropo, por ke ili anstataŭu la romajn ciferojn. Ili vekis intensan kontraŭstaron kaj ilin eĉ malpermesis kelkaj regnoj. Tamen, kiom ajn forta la rezistado de potenculoj kaj tradiciemuloj, ili venkis. Mi kredas, ke tiutempa konsultdonanto povus tion antaŭvidi. Se sistemo estas nete supera al alia, ĝi fine venkos. Estas multaj komunaj punktoj inter Esperanto kaj la hindaj-arabaj ciferoj unuflanke, internacia uzo de la angla kaj romaj ciferoj aliflanke. Kvankam konsciaj pri nia nescio de la onta evoluo, ni do povas bazi nin sur tiu precedenco por konkludi, ke ne estas stulte antaŭvidi, ke iam venos tago, kiam internacia komunikado okazos en Esperanto.

Sed por tio necesas decidoj, kaj ne estas la tasko de konsultdonanto alpreni ilin. La pilko estas en la kampo de tiuj, kiuj havas la potencon. Kaj de la publiko kiu, en demokratiaj landoj, rajtas eldiri, kion ĝi preferas. Pro tio mi invitas la legantojn, kiuj simpatias kun la opinioj ĉi tie esprimitaj, diskonigi tiun ĉi libron. Ĉu ne indas postuli, ke niaj aŭtoritatoj almenaŭ ĉi-foje, en la lingva kampo, decidu surbaze de serioza enprofundiĝo en la diversajn aspektojn de la temo?

Aldonaĵo

[Noto al la tradukontoj. La sekva teksto enhavas multajn lingvajn ekzemplojn. Se vi tradukos ĝin, ne hezitu ŝanĝi la ekzemplojn, kiam alia ol la ĉi-sube prezentita ŝajnas al vi preferinda, pli trafa por la personoj, kiuj legos vian tradukon. Kaj adaptu la frazojn al la legantoj de via lando. Ekzemple la dua alineo komenciĝas per «Eksterlandano, kiu france diras „vous musiquez bellement“ „vi muzikas bele“, aperas ridinda». Se vi tradukas germanen, traduku kvazaŭ la frazo tekstus «Eksterlandano, kiu diras „Sie musikieren schön“ aperas ridinda» (kompreneble, tion faru nur, se la koncernaj frazoj sonas strangaj aŭ amuzaj en la respektivaj lingvoj, pri tio mi ne estas certa). Ne havas sencon lasi la ekzemplojn en la franca, se la leganto ne komprenas la francan. Se vi hezitas, ĉu meti aŭ ne tradukon en alia lingvo, uzu la anglan, en kiu ekzemplo havas plej multe da ŝancoj esti komprenata.]