Pro kio Esperanto akireblas pli rapide ol aliaj fremdaj lingvoj?
Kial Esperanto-parolantoj sentas sin liberaj, naturaj en sin-esprimado? Ĉar praktike ili devas kontraŭmeti neniun kondiĉitan reflekson al la ennaskitaj. Ili uzas la lingvon kreeme, dank’ al eta nombro da absolute rigoraj gvidmarkoj.
Eksterlandano, kiu france diras «vous musiquez bellement» «vi muzikas bele», aperas ridinda [tiu vortigo sonas strange al francaj oreloj], kio, preterpase dirite, falsas la interhoman rilaton, sed li nur aplikas rigore la strukturojn de la franca lingvo, kiujn li asimilis. En Esperanto, li havas la rajton diri «vi muzikas bele». La libereco verbigi la koncepton «muziko» radikas en la rigoro de la finaĵo ‑as, kiu indikas ĉiam, kaj ekskluzive, prezencan verbon. La finaĵo ‑e havas la saman rigoron, ĝi ĉiam esprimas manieron, rimedon aŭ cirkonstancon. En Esperanto, ĉiu lingva strukturo estas senlime ĝeneraligebla.
Naciaj lingvoj akiriĝas adicie, Esperanto oblige. La diferenco estas la sama, kiel inter aritmetika progresio kaj geometria. En la franca, la vortoj santé «sano», guérir «(re)sanigi», curatif, «(re)saniga» ktp estas lernendaj aparte, same kiel en la angla health, cure, therapeutic: la procezo estas adicia. En Esperanto, ĉiu nova ero obligas la antaŭe akiritajn. Ni konsideru la morfemojn san, kaj jun, plus kvin vorterojn aparte multobligajn: ‑a (adjektiva funkcio), ‑o (substantiva funkcio), ‑i (infinitiva funkcio), re- (reveno) kaj ‑ig- («fari tia aŭ tia», «fari, ke iu faru…», vortero kiu signas la efikon de kaŭzo). Ilia kombino ebligas formi sana «bien portant», sano «santé», resanigi «guérir» (= «igi ree sana» «rendre de nouveau bien portant»), resanigo «guérison», resaniga «curatif», juna «jeune», juno «jeunesse», rejunigi «rajeunir», rejunigo «rajeunissement» ktp. Unu plia morfemo, ebl, kiu esprimas la eblecon, konsiderinde kreskigos vian vortprovizon. Apud ebla «possible», kaj eblo «possibilité», vi formos resanigebla aŭ sanigebla «curable», kaj rejunigebla «susceptible d’être rajeuni», same kiel ebligi «permettre» en la senco «igi ebla» «rendre possible». La diferenco inter Esperanto kaj la franca estas, ke en ĉi-lasta oni devas lerni tiujn vortojn aparte, aŭ serĉi ilin en vortaro, dum en la zamenhofa lingvo oni formas ilin mem.
Ĉar la sama sistemo aplikiĝas al la tuta lingvo, la memorenda vortprovizo estas rimarkinde reduktita. Aplikante la kvin menciitajn elementojn al la radiko vid, la lernanto formas mem vidi «voir», vido «vue», «vision», vida «visuel», vidigi «faire voir», «montrer», vidigo «action de montrer», vidiga «qui fait voir», «illustratif», revidi «revoir», revido «revoyure»☺, videbla «visible», videblo «visibilité», videbligi «rendre visible», videbligo «action de rendre visible», revidebliga «qui a pour effet que… redevient visible» ktp. Tiel, se la unuaj kvin elementoj jam estas akiritaj, sufiĉas lerni unu radikon, vid, por povi traduki naŭ francajn vortojn kaj kunmeti mem kvar kromajn, kiuj francigeblas nur per ĉirkaŭparoloj.
Du kontraŭaj sintenoj, ambaŭ pravaj sianivele, prezentiĝas ĉe lingvolernado. Ĉe nacia lingvo oni devas submetiĝi al kutimoj nepre obeendaj; vagadi ekster la kutimaj vojoj estas malpermesite: en la franca, il m’aide «li min helpas» estas allasita,
Celante faciligi maksimume homan dialogon, Esperanto ne povis trudi la kutimojn de iu popolo; ĝi do alprenis sintenon malan al submetiĝo: liberan elekton. Interhoma interŝanĝo atingas sian plej perfektan nivelon nur, se la nerva energio, aŭ la atento, koncentriĝas sur la enhavo de la mesaĝo, ne sur formaj detaloj. En la ĵus menciita ekzemplo, por ke la mesaĝo transdoniĝu, necesas kaj sufiĉas, ke la subjekto estu distingita disde la objekto kaj ke la koncepto de helpo esprimiĝu en formo de verbo prezenca. Se ili respektas tiujn punktojn, la uzantoj de Esperanto estas liberaj: li min helpas, li helpas min, li helpas al mi estas same ĝustaj kaj oftaj. La elekto dependas de la momenta humoro aŭ de la celata stil-efekto (ritmo ekzemple). Same, por esprimi la ideon «li iros trame», Esperantlingvano havas larĝan elekton sen ekvivalento alilingve: li iros en tramo; li iros per tramo; li trame iros; li iros pertrame; li tramos ktp.
Dank’ al la obliga efiko, kune kun la absoluta kohero de gramatikaj strukturoj kaj kun la foresto de formaj trudoj, la meza lernanto atingas en unu jaro komunikan kapablon superan al tiu, kiun havigas al li, kun same multaj horoj semajne, ok jaroj da angla lingvo.
Multaj agrablaj memoroj
Mia Esperanto-vivo tiom riĉas je agrablaj memoroj, ke, kiam mi decidis jesi al via peto, mia menso eksimilis svarmon da impetaj geknaboj, kiuj interpuŝiĝis, ĉar ĉiu volis venki la aliajn en la konkuro por esti elektita. Fakte, unu sukcesis superi kaj elstari, kvankam miaopinie ĝi ne havas pli da meritoj ol la aliaj. Jen ĝi.
Mi plurjare laboris ĉe Monda Organizo pri Sano. Kiam mi forlasis la organizon por starigi privatan kabineton, ĝi tamen plu dungis min unu- aŭ dufoje jare por mallongaj deĵoroj, ĉar mi povis fari fidindan protokolon de diskuto pri sanproblemoj uzanta kvar aŭ kvin lingvojn, inkluzive de la ĉina kaj rusa, kaj ne troveblis tiom da personoj kapablaj tion fari. Foje en la jaroj 1970-aj, ĝi demandis, ĉu mi konsentos vojaĝi al Alma-Ata (nun Almaty), en Kazaĥio, por labori kadre de internacia konferenco diskutonta pri la organizo de bazaj sanservoj. Al mi ĉiam plaĉas malkovri novajn landojn, mi do plezure konsentis. Tuj antaŭ la konferenco mi laboris en alia misio en Filipinoj, kaj kiam mi atingis la Manilan flughavenon por aviadili al Kazaĥio tra Delhio (Barato) kaj Taŝkento (Uzbekio), surprizis min tie renkonti kvar ekskolegojn ankaŭ flugontajn ĝis Alma-Ata. Ni ĉiuj uzis la saman flugon el Delhio al Taŝkento. Tiutempe Uzbekio kaj Kazaĥio ankoraŭ estis partoj de Sovetunio.