Выбрать главу

Personoj, kiuj regas la anglan kaj estas scivolaj pri lingvoj, povas direkti siajn demandojn al “Ask-A-Linguist”, servo proponita de The Linguist List”¤, surrreta diskutforumo por profesiaj lingvistoj). Laŭ tipe usona stilo, ties hejmpaĝo nomas tiun liston «la prilingva informfonto plej granda en la mondo». Oni tie povas legi, ke «“Ask-A-Linguist” celas esti ejo, kie iu ajn interesata pri lingvoj aŭ lingvistiko povas starigi demandon kaj ricevi respondon de profesiaj lingvistoj.»

Ĉu projekto, ĉu io reala? Ĉu lingvo, ĉu kodo?

Estas interese vidi, kiel tiuj profesiuloj respondas demandojn pri Esperanto. (La originala anglalingva teksto de la demandoj kaj respondoj legeblas en la retpaĝo «Aldono»¤.) Kiu ajn bone konas ĉi-lastan kaj ties uzantojn tuj rimarkas, ke neniam la respondoj pritraktas la lingvon, kia ĝi estas praktike aplikata. Tamen Esperanton intense utiligas tutmonda reto el personoj, kiuj ĝin uzas vojaĝe, vizite, koresponde, interrete (la programo Skype populariĝas en tiu medio), lege aŭ verke, aŭ aŭskultante radioprogramojn (Pekina kaj Varsovia radioj ĉiutage elsendas en Esperanto, Vatikana Radio kaj tuta serio da aliaj plurfoje semajne), same kiel en ĉiaspecaj aliaj okazoj. La motivoj, kiuj instigas iun lerni Esperanton estas diversaj kaj interplektitaj: intereso por interkulturaj etosoj, deziro partopreni en mond-ampleksa politika agado celanta akceli justecon inter la popoloj, plezuro havi kontaktojn en la tuta mondo por interŝanĝi ideojn kaj spertojn sen esti ĝenata de la lingva diverseco ktp. Sed kiu ajn la komenca motivo, la Esperanto-uzantoj abunde renkontiĝas kaj komunikas. Fakte, ekde 1986, ne estis tago sen iu Esperanto-aranĝo aŭ ‑evento ie en la mondo.[64]

Por doni al la leganto ideon, pri kio temas, jen kelkaj ekzemploj el majo 2006, la monato, kiam verkiĝas ĉi tiu artikolo:

6a–13a de majo: 58ª Kongreso de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, Ŝanhajo, Ĉinio;

12a–14a: SATEB-Semajnfino en Barlaston, Anglio;

13a: Malferma Tago, Centra Oficejo de UEA, Roterdamo, Nederlando;

13a–14a: Maja Renkontiĝo de la Ĉeĥa Sekcio de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperanta) en Přibyslav, Ĉeĥio;

13a–17a: Postkongreso de IFEF (Fervojistoj) en Pekino;

18a–20a: 6ª Politika diskuto en Alsoors, ĉe lago Balatono, Hungario;

19a–20a: Seminario pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko, La Habana, Kubo;

19a–21a: Pokalo Kostrena 2006, konkurso por lernantoj en Kostrena, Kroatio; 19a–21a: Internacia Junulara Renkontiĝo en Kostrena, Kroatio: 20a: Printempa Kunveno de Nordokcidenta Esperanto-Federacio de Esperanto-Asocio de Britio, Preston, Anglio;

20a–21a: Esperanto-Renkontiĝo de Ŝtato Rio-de-Ĵaneiro, Rio-de-Ĵaneiro, Brazilo;

20a–21a: Esperantista Promenado ĉe la piedo de monto Yatugatake, Japanio; 20a–21a: Mez-Kanada Renkontiĝo (turisma semajnfino), Ottawa, Kanado; 22-a de majo — 1a de junio: Trazigzagante la sudajn Karpatojn aŭ svinge inter Valaĥio kaj Transilvanio — ekskurso en Rumanio.

Eblus krome citi la esperantlingvajn seminariojn, kie junaj koreoj kaj japanoj esprimas, kion ili opinias unuj pri la aliaj kaj komparas, kion oni instruis al ili en la respektivaj kursoj pri historio, en kadro, kie ili povas malkovri la fonton de siaj antaŭjuĝoj kaj pli bone kompreni, kio okazis inter la du landoj.[65] Ĉar tiuj renkontiĝoj postulas veran regon de la lingva ilo, por spontana esprimo de emocioj, ili ne povus okazi en tiu regiono en alia lingvo ol Esperanto.

Kiu ajn ĉeestas tiajn eventojn tuj konscias, ke Esperanto estas io alia ol abstraktaĵo aŭ projekto. Estas vera lingvo, kiel ĉiu ajn alia lingvo uzata en tiaj kontaktoj. Estas lingvo aplikata ĉiakampe: homoj uzas ĝin por konvinki politikan kontraŭulon, por interŝanĝi kuirajn receptojn, por diskuti pri temoj filozofiaj aŭ religiaj, por kompari sociajn situaciojn, por doni teknikajn klarigojn, por esprimi sian amon, por trovi komercan partneron, por havigi poezian eliron al siaj sentoj aŭ por konigi siajn kantojn al aliaj popoloj (Esperanto probable estas la lingvo, en kiun plej multe da kantoj tradukiĝas). Estas kompleta, plene funkcianta lingvo.

Kelkaj lingvistoj rifuzas tion kredi. En privata ret-mesaĝo al la aŭtoro de ĉi tiu artikolo, unu el la fakuloj de “Ask-A-Linguist” diris: «Esperanto estas ne lingvo, nur kodo». Klare, dependas de tio, kiamaniere oni difinas lingvon. Se oni aplikas la difinon de franca lingvisto Martinet, Esperanto estas nepridubeble lingvo, sed aliaj difinoj verŝajne estis proponitaj kaj akceptitaj de lingvistoj. Tamen estas malfacile vidi en ĝi kodon, kaj ne lingvon, se konsideri jenan kvarverson, de Henri Vatré:

Nu, Ariadna, ĉu la modomastron, ni fadenfine pinglos en Panamo? Siren-logite li ĵus el Havano edzecon fuĝis kiel fidel-kastron.[66]

Doni ĉi tie ĉiujn klarigojn necesajn por komprenigi la kuntekston de tiuj versoj plenaj je aludoj postulus tro da spaco. Ni simple diru, ke temas pri panama Esperanto-poeto, kiu laŭdire laboris en la rondoj de altinivela vestomodo, kaj kies adreson trovi montriĝas ege malfacile. Jen proksimuma traduko de tiu poemeto:

[Tradukanto enmetu ĉi tien tradukon de la kvar versoj]

(En Esperanto fidel-kastro pro hazardo signifas «tiu kastro, kiu estas fideleco» aŭ «edza fideleco sentata kiel kastriteco».)

Ĉu kodo ebligas tiajn vortludojn, tiajn aludojn? Ĉu kodo havas konotaciojn? Ĉu kodon portas tutplaneda komunumo da uzantoj kun humursento kaj kultura heredaĵo sufiĉe riĉa por kompreni tian kvarverson? La leganto juĝu.

Karakterizoj retroviĝantaj en la plimulto el la respondoj de “Ask-A-Linguist”

Iu ajn familiara kun la Esperanto-mondo tuj rimarkas en la lingvistaj respondoj ĉi-tekste analizataj plurajn karakterizojn konstante reaperantajn:

1. Ili neniam lokas Esperanton en la kadron de la ĝenerala monda komunikproblemo. Alivorte, ili neniel konsideras, ke Esperanto estas solvo proponita al efektiva problemo, kiu havas gravajn sekvojn por konsiderinda parto de la homaro.

2. Ili manifestas preskaŭ plenan nescion pri tio, kio Esperanto estas, kiel el lingvistika vidpunkto, tiel ankaŭ el sociologia.

3. En ili tute mankas historia perspektivo.

4. Iliaj asertoj estas pure teoriaj; ili konsistas nur el deduktoj, kiuj ne estis kontrolitaj en la efektiva realo.

5. Ili ĉiam evitas kompari en la praktiko, kiel Esperanto funkcias rilate al la sistemoj, kiujn ĝi celas anstataŭi.

6. Ili situas sur «supera-malsupera» akso: ili ofte havas desupran, patronisman, moŝte-degnan tonon, kaj ili enhavas konsilojn.

Tiuj karakterizoj — precipe punktoj 2, 4 kaj 6 — povos nur veki miron, se oni rilatigos ilin al la teksto de la demando, kiu estigis la plimulton el la respondoj. Tiu teksto enhavis jenan frazon:

«Mi vojaĝis en multaj landoj kiel Hungario, Finnlando, Danlando, Rusio, Islando, kaj ĉie miaj restadoj tre agrablis dank’ al personoj, kiuj parolas Esperanton.»

Ĝi ankaŭ inkluzivis opinion de japanaj esperantistoj. Ĉu ne estas strange, ke tiuj fakuloj, kiuj, evidente, havas neniun sperton pri la Esperanto-mondo — el la respondoj oni komprenas, ke ne ĉiuj scias pri ties ekzisto — ne hezitas vortigi juĝojn pri la lingvo kaj emfazi, ke ĝi ne estas uzebla pro tiu, tiu kaj tiu alia fuŝa trajto, sen konscii, ke ili respondas al persono, kiu konas la aferon de interne kaj povus instrui al ili multegon pri la temo?

Ni analizu tiujn karakterizojn unu post la alia.

1. Preteratento de la ĝenerala kunteksto.

вернуться

[64]

Nekompleta listo de tiaj eventoj troviĝas ĉe http://www.esperanto.hu/eventoj/kalendar.htm¤.

вернуться

[65]

Goro Kimura (Keio University) «The metacommunicative ideology of Esperanto. Evidence from Japan and Korea», Language Problems & Language Planning, 2003, vol. 27, 1, 73–85.

вернуться

[66]

[En ĉi tiu piednoto la tradukanto enmetu kelkajn klarigojn pri la prononco de literoj: c, ĉ, ĵ kaj ĝ, laŭ la lingvo ankaŭ pri vokaloj.]