Выбрать главу

En tempo, kiam ekonomio tutmondiĝas kaj aperas ĝenerala densiĝo de internaciaj rilatoj, la situacioj, en kiuj diverslingvanoj devas komuniki pli kaj pli oftiĝas. Homoj tiucele uzas diversajn rimedojn, de gestoj kun rudimenta uzo de apenaŭ regata lingvo ĝis la bonega angla de diplomitoj de business schools tra fuŝa angla, samtempa interpretado kaj Esperanto. Ĉi-lasta estas do unu rimedo inter aliaj por superi la lingvajn barojn. Kritiki ĝin neniam aludante al la ĝenerala problemo estas same absurde, kiel kritiki medikamenton el la vidpunkto de ties konsisto, sen konsideri la malsanon, kiun kuraci ĝi celas, kaj sen kompari ĝin al aliaj metodoj uzataj por trakti similajn kazojn.

Tiuj, kiuj favoras Esperanton, deiras de la konstato, ke la manko de oportuna kaj demokratia rimedo komuniki tra la lingvobaroj kreas seriozajn malfacilaĵojn en ĉiaspecaj situacioj, tiel multaj, ke ne eblus ilin listigi. Oni pensu nur pri la miskomprenoj dum vojaĝo en lando, kies lingvon oni ne scias; pri la malfacilaĵoj, kiun travivas estroj de malgrandaj aŭ mezgrandaj firmaoj, kiam ili traktadas kun partnero el malproksima lando; pri la problemoj, kiujn alfrontas skipestro bezonanta komprenigi sin al fremdlandaj laboristoj; pri la streĉiĝo, kiun spertas ŝtata delegito devigita paroli al internacia asembleo en lingvo alia ol la propra ktp.

Frustroj, nervoziĝoj, suferoj, maljustecoj ligitaj al la neeblo klare esprimi, kion oni volus, konstante aperadas. Ili povas konduki al io tragika, kiel ĉe tiu afrikano, kiu, en Ĝenevo, subskribis en la policejo malveran deklaron, ke li partoprenis en ŝtelo, ĉar li malbone komprenis la franclingvan tekston, kiun oni prezentis al li, aŭ la forpaso, en Germanio, de multaj turkaj pacientoj post organgrefto, ĉar ili ne komprenis la instrukciojn donitajn de la flegistaro, kiam ili elhospitaliĝis. Se aldoni al tiuj konkretaj aŭ psikologiaj malfacilaĵoj la gigantan investon tempan kaj nerv-energian en la lernadon de la angla, kiun faras dum jaroj milionoj kaj milionoj da junuloj tra la tuta mondo por fakte nekontentigaj rezultoj,[67] same kiel la enormaj monsumoj, kiujn sorbas tradukado kaj interpretado en interŝtataj institucioj, profesiaj kongresoj kaj komercaj aferoj, oni nepre konkludos, ke la lingvobaroj estas por la socio pli ol simpla bagatelo.

Se oni objektive komparas la diversajn sistemojn nuntempe aplikatajn por ilin superi, oni rimarkas, ke la malplej kosta ankaŭ estas tiu, kiu prezentas la plej bonan efikon kompare kun la investita penado: Esperanto.[45] [68], Ekonomiisto komisiita de la franca registaro, Prof. François Grin, konkludis el sia esploro, ke, se Eŭropo alprenus Esperanton, ĝi ŝparus 25 miliardojn da eŭroj ĉiujare.[69]

Ĉu ne estas interese, ke neniu el la respondoj afiŝitaj ĉe “Ask-A-Linguist” konsideras Esperanton en tiu kunteksto, en kiu ĝi ricevas sian sencon? Ili impresas, kvazaŭ ĉio funkcius tute bone en la kampo de internacia lingva komunikado, kaj kvazaŭ serĉi rimedon por plibonigi la situacion estus sensence. Ili subkomprenigas ankaŭ, ke agi por Esperanto estas io senrilata kun la politika, ekonomia, socia kaj kultura realeco de nia planedo, ke tio povas helpi neniun, kaj ke tiuj, kiuj sin engaĝas en ĝin, per tio mem lokas sin ekster la reala mondo.

La mesaĝo, kiu kaŝiĝas sub tiu respondoj, estas: ne estas komunikproblemo en la mondo, aŭ, se io simila ekzistas, ĝin solvas la angla. Kiom nejusta kaj absurda la solvo per la angla povas esti por la 95 elcentoj el la monda loĝantaro, kies gepatra lingvo ĝi ne estas, neniam estas prenata en konsideron.

Nejusta.

La angla estas tre malfacila lingvo. Komence ĝi ŝajnas simpla, ĉar ne troviĝas multaj gramatikaj formoj, kiujn necesus enmemorigi al si. Sed ju pli oni progresas, des pli oni konscias, ke tiu komenca facileco estas trompa, ĝis oni rezignacie akceptas la neeblon atingi perfektan regadon de la lingvo, regadon, kiu ebligus senti sin egalnivela kun denaska anglalingvano. «So much that is being said is correct, so little is right» («Multaj el la diraĵoj estas gramatike ĝustaj, sed malmultaj sonas ĝuste»), diras la verkisto George Steiner pri la lingvo de neanglalingvaj studentoj, kiuj, teorie, atingis en la angla altan nivelon.[70] Fakte regado komparebla al tiu de denaskulo atingeblas nur, se oni sufiĉe longe vivas en ĉirkaŭaĵo, en kiu ĉiuj parolas angle. Ĝermanlingvanoj ofte atingas pli bonan lingvoscion ol la ceteraj, ĉar la angla apartenas al la sama familio, kiel ilia gepatra lingvo, sed la diferenco rilate al la denaskuloj tamen estas eĉ ĉe ili konsiderinda. Pro tiu malfacileco, ĉia rilato inter angla- kaj ali-lingvano enhavas ion fuŝan: unu estas supera, la alia malsupera; la unua havas absolutan mastrecon super la lingva ilo, la dua estas malpli bone armita por defendi siajn vidpunktojn.

La maljusteco situas ankaŭ en alia kampo: la tempo, kiun neanglalingvanoj devas dediĉi al la studado de la lingvo, dum tiu tempoperdo kaj tiu grava penado — meznombre necesas inter 4000 kaj 8000 studhoroj por atingi bonan praktikan nivelon — estas ŝparitaj al la denaskuloj, kiuj akiris sian lingvon farante nenion alian ol vivi kun sia familio kaj vizitadi la lernejon de sia vivregiono. Jena rimarkigo, respondo de korea scienculo, Kim Hiongun, al enketo de la brita radio BBC, bone emfazas la gravecon de tiu penado:

«Koreio investas enormajn sumojn en la instruon de la angla. Se, kiam mi studis ĝin, mi povus uzi mian tempon laŭvole, mi povus akiri kvin doktoriĝojn per la jaroj, kiujn mi devis dediĉi al la lernado de tiu lingvo».

Britoj, usonanoj, aŭstralianoj kaj aliaj denaskaj anglalingvanoj povas investi tiun tempon kaj tiun energion en la propran profesian perfektiĝon aŭ en malstreĉiĝon; al la resto de la mondo tiu eblo ne estas donita. Ĉu juste?

Absurda.

La egan malfacilecon de la angla kaŭzas amaso da nekonsekvencaĵoj, kiuj neniel kontribuas al interkompreniĝo. En la plimulto el la lingvoj alfabete skribataj, sufiĉas koni kelkajn ortografiajn regulojn por povi senerare skribi vorton, kiun oni kapablas prononci. En la angla, skribi ĝuste tute ne estas facile, kaj necesas lerni kiel prononci ĉiun apartan vorton, speciale atentante, kiel akcenti ĝin, La litero a ne elparoliĝas same en nation kaj en national, nek i en wild kaj wilderness, kvankam ambaŭkaze la dua derivas de la unua. La tri literoj ict prononciĝas iumaniere (/ikt/) en depict, alimaniere (/ajt/) en indict. La plimulto el neanglalingvaj okcidentanoj fuŝe prononcas sweatshirt kaj Reagan. Tiun fuŝon kaŭzas la fakto, ke nenio ebligas diveni, kiamaniere ea elparoliĝos. Enmensigi al si la prononcon kaj la skribmanieron de ĉiu nova vorto postulas de ĉiu lernanto konsiderindan kvanton da energio. La vorton absurda por karakterizi tiun distancon inter skribo kaj prononco pravigas la konstato, ke ĝi forestas en la plimulto el la lingvoj, kaj tio neniel negative speguliĝas sur komunikado.

Tiu absurdaĵo estas nur unu inter dekoj da miloj. Regulo preskribas, ke oni formas la pluralon de substantivo aldonante la literon s. Sed la vorto woman «virino» plurale fariĝas skribe women (e anstataŭas a), kaj parole /wim’n/ (la sono /u/, skribata o, cedis lokon al la sono /i/, ankaŭ skribata o). Aŭ ni konsideru neadon. En preskaŭ ĉiuj lingvoj de la mondo neado sekvas regulan modelon, validan por ĉiuj verboj. En la hispana, se oni scias, kiel diri «mi ne scias», no se, oni povas apliki la saman strukturon al la ceteraj verboj kaj diri no tengo «mi ne havas», no puedo «mi ne povas», no soy «mi ne estas». En la angla, la modelo de I do not know «mi ne scias» ne estas aplikebla al pluraj aliaj verboj. Oni devas diri I am not «mi ne estas», ne I do not be. Krome ankaŭ ĉi-rilate la skribmaniero estas malkohera. Se temas pri devo, la nea formo skribendas per tri vortoj: I must not, se temas pri povo, per du: I cannot. Kiom koncernas la neadon ĉe adjektivoj kaj substantivoj, ĝi esprimiĝas en la plimulto el la lingvoj per prefikso, kiu konstante restas si mem: in- france, un- germane, ne- ruse, bu- ĉine ktp. En la angla, la prefikso estas jen in- (injustice «nejusteco», invisible «nevidebla»), jen un- (unjust «nejusta», unpleasant «neplaĉa»). Memori, ke, dum «nekapabla» estas unable, «nekapablo» estas inability, sed ke, en la kazo de unpleasant «neagrabla», la prefikso un- ne ŝanĝiĝas al in-, kiam oni transiras de adjektivo al substantivo — oni diras unpleasantness — postulas de la cerbo energi-elspezon, kiun ŝparas preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj.

вернуться

[67]

Ekzemplo: «La kvin semajnaj horoj da angla lernado, kiujn aranĝas la lernejoj en la Unuiĝintaj Arabaj Emirejoj, ne sufiĉas por ke la junuloj akiru lingvan kompetentecon, kiu ebligu al ili fari superajn studojn, por kiuj regado de la angla estas ege grava.» [Wafa Issa, «Experts discuss problems in the teaching of English», Gulfnews, 19-a de majo 2006].

вернуться

[68]

Claude Piron, Observi, kompari, elekti. Vd ĉi-libre.

вернуться

[69]

François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique (Paris: Haut Conseil de l’évaluation de l’école, 2005, p.7)

вернуться

[70]

After Babel, Oksfordo: Oxford University Press, 1975, p. 470.