Ili estas frenezaj, ĉar ilin regas halucinoj. Ili halucinas, ke la angla juste kaj ĝuste solvas ĉiujn internaciajn lingvajn problemojn, dum sufiĉas malfermi la okulojn kaj la orelojn por konstati, ke tio okazas nur ĉe eta-eta-eta-eta parto de la kazoj, en kiu internacia komunikado estas bezonata. Ilin regas halucino pri la kostoj, kaj la kostoj de internacia komunikado, kaj la kostoj de instruado de la angla. Ilin regas halucino pri la efikeco de la lerneja instruado de lingvoj. Ilin regas halucinoj pri la historio. Ili kredas, ke situacio, kiu evoluis ĝis nun, estas definitiva, kvazaŭ la tuta historio ne instruus al ni, ke apogeojn sekvas malapogeoj, venkojn malvenkoj, superecon malsupereco. Antaŭ apenaŭ du jardekoj, se vi diris, ke Sovetio baldaŭ disfalos, oni taksis vin freneza. Sed ĝi disfalis. Esperanto, kies baldaŭa aŭ jama morto estas evidenta al multaj, siaflanke plu ekzistas.
Jen, estas tempo, ke mi finu. Mi solvis la enigmon. Kial mi kredas je Esperanto? Ĉar mi estas freneza, kaj kiel ĉiu frenezulo, vidas, ke la veraj frenezuloj estas la aliaj.
Sed ke Esperanto estas bona lingvo, ke ĝi solvas komunikproblemojn ĉe tiuj, kiuj alprenis ĝin, multe pli bone, egalece, demokratie, kontentige, en psike pli sana maniero, ol la angla, tio restas fakto, ne halucino. Ĉiuj, kiuj konsentas objektive observi, tion konstatas. Esperanto estas reala, la amikecoj, kiujn mi havis dank’ al ĝi, estas realaj, la plezuro, kiun mi havas uzante ĝin, verkante en ĝi, ridante en ĝi, estas reala. Mia amo, mia pasio al ĝi estas realaj. Kaj ili kontentigas min ege. Mi multe legas en la angla, relative multe uzas ĝin, mi ŝatas tiun lingvon, sed ĝi ne alportas al mi la korvibron, kiun alportas Esperanto. Mi ŝatas la anglan, sed Esperanton mi amas. Kaj ke mi kredas je ĝi, tio baziĝas sur multjara esplorado pri la problemo.
Kontraste, inter la multegaj homoj, kiuj admonis min realismi, kiel ili diras, kaj rezigni Esperanton, neniu bazis sin sur studo de la demando.
Tial mi obstine restos ĉe mia kredo je Esperanto. Finfine, kiom ajn raciaj la homoj provas esti, ilia plej funda motivado kuŝas en iliaj sentoj, en iliaj emocioj, kaj la granda diferenco inter la angla kaj Esperanto estas, ke Esperanto tuŝas la korojn, la angla ne.
Pri Rolo (france «Rolle»), svisa urbo, kie SES estis fondita en 1903
Mia rolo en Rolo (france «Rolle»), alivorte mia rola rolo, estas roli parole. Mi promesis al Claŭde (ne al mi, al la alia Claŭde), ke mi parole rolos en Rolo, sed kiom ajn mi traserĉis mian cerbon, neniu ideo tie troveblis. Ĝi estis malplena, vakua.
Tiam mi pensis: «Nu, mi petos helpon de mia edzino.» Sed ankaŭ ŝi ne havis ideon. Tial ni ne povas par-roli, mi devas paroli tute sola (tute malgee, se vi preferas).
Turmentate de la ideo, ke mi devos publike paroli, kaj havas nenion por diri, mi faris kiel mia samnomulo la alia Claŭde en similaj cirkonstancoj: mi preĝe turnis min al Zaza:
«SOS!» mi kriis.
«SES!» li respondis.
Kaj li aldonis: «Kial vi simple ne gvidus vian publikon al tiu unua tago de la vivo de SES?» Tiam li afable montris al mi, kiel disvolviĝis la fondo de la societo, montrante je ĉiu etapo, kiel la fondintoj rolis.
Por la ekstera mondo, ili estis stranga bando. Vidu, kiel tamen bele kaj bone ili bande rolis.
Ĉar estis tre bela vetero, ili decidis lui barkon por kune navigi kelktempe sur la lago. Kaj la fondejo de SES fariĝis barka Rolo.
Sed kompreneble necesis reveni sur la firman teron kaj aliri seriozajn aferojn. Decidi pri la enspezoj, la elspezoj, la kostoj, la kotizoj ktp. Trovi iun, kiu akceptos zorgi pri la kontoj. Tiel la lulejo de SES iĝis kont-Rolo.
Ĉiuj jam tuj akceptis havigi al la ĵus naskita societo la fiksitan kotizon. Sed kien meti la monon? En kason, kompreneble! Tiel komenciĝis la gravega kas-rolo de la respondeculo pri financoj, kun celo klare difinita: kiel plej honeste kaj efike kase roli.
Kontentaj pri la bona laboro, kiun ili plenumis fondante la societon, ili iris kune manĝi — tio estas preskaŭ deviga, kiam oni vizitas Rolon — frititajn fileojn de lagaj perkoj, similajn al tiuj, kiujn vi ĵus manĝis. Kaj ĉar la fileojn oni fritis en pato, kaj ili estis bonegaj, niaj fondintaj patroj entuziasmiĝis pri la pat-rolo de Rolo.
Kaj jen unu el ili ekhavis ideon. Ĉiuj ja estis fervoraj esperantistoj, ili tutkore deziris, ke Esperanto disvastiĝu, kaj ili pensis, ke por tio nepre necesas instrui la lingvon en la lernejoj. La plej bona taktiko, ili pensis, estas sendi al la aŭtoritatoj peticion tiucelan. La vorto «peticio» ne ekzistis en la lingvo de 1903. Oni diris petskribo, ĉar temas pri skribo por peti. Tiel, la 27-an de septembro 1903, la naskiĝejo de SES riveliĝis pet-Rolo.
Ilin tre impresis tiu rivelo, sed, saĝe, ili decidis esti plej diskretaj pri la afero. Pri tiu pet-rolo de Rolo ili promesis silenti. Tial vi hodiaŭ povas trankvile paŝi sur la Rolaj trotuaroj. Eĉ ne unu usonan soldaton vi renkontos.
Kial kaj kiel lerni Esperanton
Mi kredas je la Bono. Kaj, male al multaj homoj, mi kredas, ke Bono tute ne simetrias kun Malbono, sed ege superas ĝin. Malbone konstruita domo disfalas. Bone konstruita rezistas al la atakoj, eĉ plej teruraj, de naturaj fortoj. Tial mi havas neniun dubon pri la estonteco de Esperanto. Se oni komparas ĝin kun la aliaj rimedoj interpopole komunikiĝi, estas klare, ke ĝi estas la plej bona. Mi perceptas, ke Esperanto estas unu el la konkretiĝoj de la Bono.
Ekzistas tri sistemoj de internacia komunikiĝo: burokrata, ĝangala kaj demokratia. La burokrata sistemo estas tiu de la internaciaj organizaĵoj, kiel UNo[6] aŭ la Eŭropa Unuiĝo. Kiel ĉiuj burokrataj sistemoj, ĝi uzas gigantajn kvantojn da papero, tempo, mono, elektro, homa energio por mizeraj rezultoj. Kaj ĉion ĉi pagas la impostpaganto.
La ĝangala sistemo estas tiu, en kiu unu lingvo, kaj sekve unu kulturo, unu nacio aŭ grupo de nacioj, ricevas monopolan pozicion ne pro la propraj kvalitoj de la koncernaj lingvo aŭ kulturo, sed sole pro politikaj, ekonomiaj kaj similspecaj faktoroj, kiuj neniel rilatas al la postuloj de lingva komunikiĝo kontentiga por ĉiuj. Tia estis la sistemo komunikiĝi per la franca en la dek-naŭa jarcento, tia estas la internacia uzo de la angla en la nuna. Tiu sistemo, kiu privilegias la anojn de unu kulturo, havas multajn fiajn efikojn, kiuj kreas en la mondo danĝerajn fuŝ-ekvilibrojn, se diri nenion pri la katastrofaj kulturaj konsekvencoj de tia lingva sintrudemo.
Kaj al la burokrata sistemo, kaj al la ĝangala mankas unu el la ĉefaj ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj. Mankas al ili ĉefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika komforto, konsidero al la bezono de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj, sento pri homa digneco kaj pri la rajto de ĉiu renkonti iun, kiu aŭskultos kaj komprenos, iun, kun kiu eblos senprobleme komunikiĝi.
La tria sistemo estas demokratia. Ĝi nomiĝas Esperanto. Kiel ĉio demokratia, ĝi havas multajn mankojn, multajn malperfektaĵojn. Sed ĝi tamen estas la plej justa, la plej efika, la socie kaj psike plej kontentiga sistemo. Unuvorte, ĝi estas bona. Ĝi naskiĝis el la boneco de unu homo. Ĝi naskiĝis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco. Jes, ĝi estas bona. Kaj tial ĝi supervivos la aliajn.
Mi kredas je Esperanto. Mi kredas, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke ĝi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas ĝenerale imagate, eĉ inter ni. Mi kredas, ke ĝi povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo.
[6]
UNo — mallongigo de la nomo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (aŭ Unuiĝinta Naciaro).