Alia aspekto de la angla, kiu aldonas al la fortostreĉoj necesaj por regi ĝin, estas ĝia giganta vortprovizo. Unuflanke, la angla havas sinonimojn, kiujn senprobleme malhavas la plimulto el la lingvoj. Oni ne regas la anglan, se oni ne scias, ke «legi» estas ne nur read, sed ankaŭ peruse, ke apud inevitable «neevitebla» ekzistas la samsenca unavoidable, kaj, apud menace, threat «minaci». Aliflanke, ofte estas neniu formrilato inter vorto kaj tio, kio en la grandega plimulto el la lingvoj, estas derivaĵo: komparu la anglan tooth / dentist «dento / dentisto» kun la franca dent→dentiste, la germana Zahn→Zahnarzt, la araba asnan→tubib al-asnan, la persa dandan→dandansaz, la japana ha→haisha, la ĉina ya→yayi, la malaja gigi→doktor gigi. Komparu arme → desarmement (germane: Waffe → Entwaffnung; ruse: оружие → разоружение) al la angla weapon / disarmament. Estas neniu formrilato inter year kaj annual, city kaj urban, moon kaj lunar (komparu kun Esperanto: jaro → jara, urbo → urba, luno → luna). Enmense konservi ĉiujn ĉi formojn, al kiuj mankas memorhelpa ligilo, postulas mensostreĉon des pli senkuraĝigan, ĉar la lernantoj ne povas ne kompari kun la propra lingvo; ili do rimarkas, ke tiuj absurdaĵoj tute ne necesas, por ke lingvo povu plenumi sian funkcion: efektivigi bonan interkomprenon. Krome, la manko de io percepteble komuna inter la du formoj komplikas la laboron de la longdaŭra memoro. Enmeti nekoheraĵojn en la cerbon postulas la instalon de kondiĉitaj refleksoj. Sed, por ke kondiĉitaj refleksoj restu stabilaj, necesas ilin ĉiutage plifortigi. Sufiĉas do unu aŭ du jaroj ekster anglalingva medio, por ke la formoj sen memorligilo dissolviĝu kaj ke granda parto de la lingvaj akiraĵoj iĝu malfacile retroveblaj, kio malhelpas flue paroli.
En tempo, kiam oni provas konvinki la homojn pri la avantaĝoj de raciigo en entreprenoj, estas vere strange elekti por komuniki, inter ĉiuj haveblaj lingvoj, lingvon, en kiu la rilato inter efikeco kaj peno estas tiagrade malfavora.
Neniam la lingvistoj en “Ask-A-Linguist” pritraktas tiun aspekton de la demando, kvazaŭ estus neniu rilato inter reguleco kaj flueco, inter kohereco kaj uzfacileco. Neniu asertus, ke ĉiuj cifersistemoj estas egalaj inter si. La superan efikecon de la hindaj-arabaj ciferoj, rilate al la romaj, neniu pridubas, kaj ĉiuj rekonas, ke ĝi rilatas al ilia konceptado. Sed ne ŝajnas veni en la menson de niaj lingvistoj, ke lingvo plenŝtopita je nekonsekvencaĵoj, kiel la angla, aŭtomate estos malpli oportuna ol lingvo esence regula, kiel Esperanto. Ke ilo aŭ komputila programo estas aŭ ne agrable kaj facile uzebla, tio dependas de la maniero, laŭ kiu ĝi estis kunmetita. La samo validas pri lingvo. Estas strange, ke niaj lingvistoj ŝajne neniam pri tio pensas.
2. Nescio pri Esperanto
2.1 Lingvistika aspekto
Kiel ĉiu lingvo, Esperanto havas propran spiriton, propran etoson, kiuj devenas de diversaj karakterizoj, inter kiuj elstaras jenaj:
a) absoluta nevarieco de la morfemoj, kiujn eblas senlime kombini;
b) eblo uzi iun ajn koncepton laŭ iu ajn gramatika funkcio dank’ al preciza marko (fina vokalo);
c) rajto ĝeneraligi ĉian lingvan strukturon;
d) libereco en la rilatigo inter vorto kaj ties komplemento;
e) eblo vortigi sian penson same bone «analize» (kiel en la angla), kiel «sinteze» (kiel en la latina).
En la franca, la morfemoj, kiuj esprimas la koncepton «vid», estas pluraj kaj diversaj: v (vu), voy (voyez), vis (invisible, visuel), ver (verrai). Same pri la angla, en kiu la sama ideo esprimiĝas jen per s + neantaŭkoneblaj vokaloj (see, saw, sight), jen per vis (visual, invisible). En Esperanto, vid ĉiam restas vid, kiel oni povas vidi konsiderante la tradukojn de la ĉi-supre cititaj francaj vortoj: vidita, vidas, nevidebla, vida, vidos. Pro la sama kialo la morfemo mi restas fidela al si mem en mia, miaj, mian, min kontraste kun la angla, en kiu I «mi» adjektive fariĝas my «mia» kaj akuzative me «min». Tiu nevarieco de morfemoj estas trajto, kiun Esperanto kundividas kun la ĉina lingvo.
En multaj lingvoj, vortoj devas aparteni al difinita kategorio: verbo, substantivo, adjektivo, adverbo ktp. Esperanto anstataŭ kategorioj havas funkciojn: ĉiu radiko povas funkcii verbe, substantive, adjektive kaj adverbe: ‑i signas la verban-infinitivan funkcion, ‑o la substantivan, ‑a la adjektivan kaj ‑e la adverban. Fakte, la adjektiva ofte respondas al tio, kion oni nomas «genitivo» en aliaj lingvoj kaj la adverba al la «cirkonstancaj komplementoj» aŭ «adjektoj». Kiu lernis la morfemon vid ne devos ŝarĝi sian memoron por povi esprimi la ideojn vidi [tradukanto enskribu post ĉiu Esperanto-vorto la tradukon en sia lingvo], vido, vida, vide. Same la morfemo ebl naskos la vortojn ebli, eblo, ebla, eble. Kaj kombino de ambaŭ havigos videbli, videblo, videbla, videble.
Kiuj lernis, ke [ĉi tie aperu la nacilingva traduko de «li ne vidas»] estas li ne vidas, tiuj kun plena certeco scias, ke [nacilingva traduko de «li ne estas»] sekvos la saman modelon: li ne estas. Kiam ili eksciis, ke ili povas formi la vorton senvidulo (← sen [nacilingva traduko de la vorto, kaj same por la postaj eroj], vid, ulo), kiu samsignifas kiel blindulo, ili scias, ke ili povos uzi la saman strukturon kun iu ajn radiko: sen-religi-ulo «persono, kiu ne apartenas al iu religio», sen-mon-ulo «persono, kiu ne havas monon», sen-pov-ulo «iu, kiu en sia situacio povas nenion fari».